Pri kvin panoj
... Kion mi havas kontrau li? Mi tion diros al vi
rekte, najbaro: ne ke mi havus ion kontrau lia
instruo. Tute ne. Foje mi auskultis lian predikon,
kaj mi diras al vi, preskau mi ankau ighus lia
dischiplo. Tiam mi revenis hejmen kaj diras al mia
kuzo selisto, vi, tion vi devus audi; mi diras al vi,
li estas siaspeca profeto. Ege bele li parolas,
ververe; preskau en la homo la koro molighas; mi
havis tiam larmo-plenajn okulojn, plej volonte mi
fermus mian butikon kaj sekvus lin, por perdi lin
neniam for de l' okuloj. Chion disdonu, kion vi
havas, li diris, kaj sekvu min. Amu vian proksimulon,
helpu al malrichuloj kaj pardonu al tiuj, kiuj
maljuste traktas vin, kaj tiajn aferojn. Mi estas
ordinara bakisto, sed kiam mi auskultis lin, estis en
mi tia stranga ghojo kaj doloro, mi ne scias, kiel diri
tion: ia pezo, ke mi genuus teren kaj plorus, kaj che
tio mi sentis min tiom bele kaj facile, kvazau chio
falus de sur mi, sciu, chia zorgo kaj kolero. Do mi
tiam diras al mia kuzo, vi malsaghulo, vi devus
honti; vi parolas nur pri avidajhoj, kion kiu shuldas
al vi, ke vi devas pagi dekonojn kaj alpagojn kaj
interezojn; se vi prefere disdonus al la malrichaj chion,
kion vi havas, forlasus la edzinon kaj infanojn kaj
sekvus lin -
Kaj tion, ke li kuracas malsanulojn kaj
demon-obseditojn, ankau tion mi ne riprochus al li.
Vere, ghi estas stranga kaj nenatura potenco; sed
tion ja tamen chiu vidas, ke niaj kirurgoj estas
fushuloj kaj la romiaj ne estas pli bonaj; monon ili
scias preni, sed kiam vi vokas ilin al agonianto, do
ili nur shultrolevas kaj diras, ke vi devis voki ilin
pli frue. Pli frue! Mia mortinta edzino malsanis du
jarojn pro hemoragio; mi kondukadis shin al doktoroj,
vi ech ne havas ideon, kiom da mono ghi kostis, kaj
neniu helpis shin. Se li jam estus tiam trairanta
urbojn, mi estus genufalinta antau li kaj dirus:
Sinjoro, resanigu la edzinon! Kaj shi tushus lian
veston kaj resanighus. Tiom shi, la povrulino
suferis, ke ghi ech ne estas eldirebla - Do mi laudus
tlon al li, ke li resanigas malsanulojn. Memkomprene,
la fushkirurgoj protestas kontrau tio, kaj iuj diras,
ke ghi estas mistifiko kaj fushado, kaj volus tion
malpermesi al li kaj tiel simile; ekzistas ja
diversaj interesoj. Kiu volas helpi al la homoj kaj
savi la mondon, chiam kolizias kun ies intereso; ne
al chiu li povas plachi, io alia ne eblas. Mi diras,
resanigadi li povas kaj eble ankau mortintojn li revivigadu;
sed tion kun la kvin panoj, tion li devis ne fari.
Kiel bakisto mi diras al vi, ke ghi estls granda
maljustajho kontrau la bakistoj.
Vi ne audis tiun aferon pri la kvin panoj? Mi
miras; chiuj bakistoj estas tute konsternitaj pro la
okazo. Do, laudire venis al li granda amaso en lokon
dezertan, kaj li resanigadis malsanulojn. Kaj kiam
vesperighis, alpashis al li liaj dischiploj, dirante:
"Dezerta estas chi tiu loko, kaj tempo malfrua.
Forsendu la amasojn, por ke ili irante en urbetojn,
achetu al si manghajhojn." Kaj li diris al ili:
"Ne estas bezone al ili, ke ili foriru, vi donu
manghi al ili." Kaj ili dlras al li: "Ni ne
havas chi tie pli ol kvin panojn kaj du
fishojn." Kaj li diris al ili: "Alportu ilin
al mi chi tien." Kaj ordoninte al la hom-amaso sidighi
sur la herbo kaj preninte la kvin panojn kaj du
fishojn, li ekrigardls al la chielo, benis, kaj dividante,
donis al la dischiploj la panojn kaj la dischiploj al
la hom-amasoj. Kaj chiuj manghis kaj estis satigitaj.
Kaj oni plenigis per restintaj paneroj dek du plenajn
korbojn. Da tiuj, kiuj manghis, estis proksimume kvin
mil viroj krom virinoj kaj infanoj. Konsentu,
najbaro, ke tion toleri povas neniu bakisto; kiel oni
povus, nu? Se devus ighi kutlmo, ke kiu ajn per kvin
panoj kaj du fishetoj satigus kvin mil homojn, poste
la bakistoj devus iri sin pashti, chu mi ne pravas?
Kio koncernas la fishetojn, estu tiel, ili kreskas en
la akvo per si mem kaj povas ilin kapti kiu ajn. Sed
bakisto devas kare acheti farunon kaj lignon, devas
havi helpanton kaj pagi al li salajron; li devas havi
butikon, devas pagi impostojn kaj chion eblan, ghis
fine li ghojas, se restis al li unu grosho en la
posho, por ke li ne bezonu almozi. Kaj li, li nur
chielon alrigardas kaj havas sufiche da pano por kvin
mil au kiom da homoj; faruno kostas al li neniom, li
ne bezonas alveturigi al si dioscias de kie lignon,
neniaj elspezoj, nenia laboro - memkomprene, tial la
panojn li povas donadi al la homoj senpage, nu ne?
Kaj li ne atentas, ke per tio la chirkauajn bakistojn
li senigas pri honeste meritita profito! Mi diras al
vi, nelojala konkurenco ghi estas, kaj oni devus finigi
tion al li. Li pagu impostojn kiel ni, se li volas
bakistadi! Jam nun riprochas nin homoj kaj diras, kiel
eble, tian nekristanan monon vi volas por chi tiu mizera
panbulo? Senpage vi devus ghin donadi, kiel li, kaj
kia pano, onldire, ghi estas: blanka, krakanta kaj
bonodora, ke oni emus per ghi mortsatighi. - Ni jam
devis malaltigi prezon de bakajho; per mia honoro, ni
donas ghin sub la produkta prezo, nur por ne devi
fermi la butikojn; sed kien ghi kondukos, super tio
turnighas al ni bakistoj la kapo. Onidire en alia
loko li satigis kvar mil virojn krom virinoj kaj infanoj
per sep panoj kaj kelkaj fishetoj; sed tie ili
kolektis nur kvar korbojn da paneroj; versimile tiu
entrepreno ankau al li jam ne tiel bone prosperas,
sed nin bakistojn li pereigos nepre. Kaj chi tie ml
diras al vi, ke li tion faras nur pro malamikeco al ni
bakistoj. La fishkomercistoj ja ankau krias, sed tiuj
ja ne scias, kiom postuli por siaj fishoj; ghi jam
delonge ne estas tiom honesta metio kiel la bakista.
Rigardu, najbaro: mi jam estas maljuna homo kaj mi
estas sola en la mondo; mi havas nek edzinon, nek infanojn,
kion do mi bezonas. Antau nelonge mi jam diris al mia
helpanto, ke li mem ligu al sia kolo mian bakejon. Ne
temas pri mia profito; per mia animo, plej volonte mi
vere disdonus mian etan havajhon kaj sekvus lin kaj
realigadus amon al proksimulo kaj chion, kion li
predikas. Sed vidante, kiel li starighis kontrau ni
bakistoj, mi diradas al mi: Nepre ne! Mi kiel bakisto
vidas, ke chi tio estas nenia mondsavo, sed kompleta
katastrofo por nia metio. Mi bedauras, sed tion mi ne
donacos al li. Ne eble.
Memkomprene, ni prezentis plendon kontrau li al
Anas kaj ankau al la provincestro, nome pro rompo de
metia regularo kaj pro ribeligado: sed vi scias, kiel
che la oficoj chio estas longe prokrastata. Vi konas
min, najbaro; mi estas modera homo kaj serchas
malpacon kun neniu; sed se li venus en Jerusalemon, mi
starighos surstrate kaj vokos: Krucumu lin! Krucumu
lin!
(1937)