Lazaro

Ankau en Betanion venis la famo pri tio, ke la Galileano estis kaptita kaj forkondukita en malliberejon.

Kiam Marta ekaudis tion, shi interplektis la manojn kaj el shiaj okuloj ekfluis larmoj. "Vidu," shi diris, "mi tion diradis. Kial Li iris Jerusalemon, kial Li ne restis chi tie? Chi tie neniu scius pri Li - Li povus chi tie trankvile charpentisti - Li establus al si laborejon che ni en la korto -"

Lazaro estis pala kaj liaj okuloj ekscite flamis. "Kiaj malsaghaj paroloj, Marta," li diris. "Li d e v i s iri en Jerusalemon. Li d e v i s kontraustari tiujn ... tiujn farizeojn kaj leghistojn, li d e v i s diri rekte en la okulojn, kion kaj kiel - Tion vi, virinoj, ne komprenas."

"Mi tion komprenas," diris Maria mallaute kaj ravite. "Kaj mi diras al vi, mi s c i a s, kio okazos. Okazos miraklo. Li movos fingron kaj la muroj de la malliberejo malfermighos - kaj chiu Lin ekkonos, genufalos antau Li kaj vokos 'miraklo'-"

"Longe vi atendos," diris Marta deprimite. "Li n e n i a m sciis zorgi pri si. Nenion por si Li faros, per nenio Li helpos al si, sole -" shi aldonis kun larghigitaj okuloj. "sole, se aliaj helpus al Li. Eble Li atendas, ke oni venos al Li helpi - vi chiuj, Lin audintaj - chiuj, al kiuj Li helpls - ke ili zonos sin kaj alkuros -"

"Jen mia penso," deklaris Lazaro. "Nur ne timu, knabinoj, kun Li estas la tuta Judujo. Estus bela afero, se - tion mi volus vidi - Marta, preparu la ajhojn por vojagho. Ek al Jerusalemo."

Maria levighis. "Ankau mi iras. Por vidi, kiel malfermighos la muroj de la malliberejo, kaj Li aperos en chiela brilo - Marta, ghi estos fenomena."

Marta volis ion diri, sed glutis ghin. "Iru nur, infanoj," shi diris. "Iu devas chi tie gardi - manghigi la kortbirdaron kaj kaprinojn - Mi tuj preparos al vi la vestojn kaj flanojn. Tiom mi ghojas, ke vi estos tie.

Kiam shi revenis rugheta pro fornoardo, Lazaro estis palega kaj maltrankvila. "Ne estas bone al mi, Marteta," li murmuris. "Kiel estas ekstere?"

"Bele varme," diris Marta. "La irado estos agrabla."

"Varme, varme," oponis Lazaro. "Sed supre en Jerusalemo chiam blovas malvarma vento."

"Mi preparis por vi varman mantelon," diris Marta.

"Varman mantelon," grumblis Lazaro malkontente. "Oni shvitas en ghi, poste chirkaublovas malvarmo, kaj jen! Tushu min, chu mi ne havas jam nun febron? Vi scias, mi ne shatus dumire ekmalsani - oni ne povas fidi je Maria - Kiom mi povus helpi al Li, se mi ekzemple malsanighus?"

"Vi ne havas febron," kvietigis lin Marta kaj pensis: Mia Dio, tiu Lazaro estas tiel stranga de tiu tempo - de tiu tempo, kiam li estis revivigita -

"T i a m min kaptis ankau malbona vento, kiam - kiam mi tiel ekmalsanis," diris Lazaro zorgeme; li ne shatis ja mencii sian iaman morton. "Vi scias, Marteta, de tiu tempo mi iel ne estas en mia hauto. Nenio por mi, tiu vojagho kaj la ekscitado - Sed memkomprene, mi iros, tuj kiam nur pasos la febro."

"Mi scias, ke vi iros," diris Marta kun peza koro. "Iu d e v a s al Li kuri por helpi; vi scias, vin Li - sanigis," shi diris hezite, char ankau al shi shajnis iel netakta paroli pri revivigo el morto. "Rigardu, Lazaro, post kiam vi liberigos Lin, vi povos Lin almenau peti, ke Li helpu al vi, se eble vi ne fartus bone -"

"Vi pravas," elspiris Lazaro. "Sed kio, se mi tien ne alvenus? Kio, se ni jam venus malfrue? Vi devas konsideri chiujn eventualojn. Kaj kio, se en Jerusalemo oni iel interbatighos? Knabino, vi ne konas romiajn soldatojn. Ahh Dio, se mi estus sana!"

"Vi e s t a s ja sana, Lazaro" eligis el si Marta. "Vi d e v a s esti sana, se Li vin sanigis."

"Sana," diris Lazaro amare. "Tion ja mi mem scias, chu mi estas sana au ne. Ml diras al vi nur, ke de tiu tempo ech ne por momento estis al mi bone - Ne, ke mi ne estus e g e danka al Li pro tio, ke Li min... restarigis; tion pri mi, Marta, ne pensu; sed kiu tion iam ekkonis, kiel mi, tiu - tiu -" Lazaro ektremis kaj kovris sian vizaghon. "Mi petas vin, Marta, nun lasu min; mi rekonsciighos - mi nur momenton - certe ghi pasos -"

Marta silente eksidis sur la korto; shi rigardis antau sin per sekaj, fiksaj okuloj, manojn interplekte, sed shi ne preghis. Nigraj kokinoj haltadis, por shin rigardi per unu okulo; kiam kontrau atendo shi ne jhetis al ili grajnojn, ili iris dormetadi en la tagmeza ombro.

Tiam Lazaro kashiris el la koridoro, morte pala, kaj dentklakis. "Mi - mi nun ne povas, Marta," li balbutis, "tiom shate mi irus - eble nur morgau -"

La gorgho de Marta kuntirighis. "Iru, iru kushighi, Lazaro," shi pene elvortis. "Vi - vi ne povas iri!"

"Mi irus," dentklakis Lazaro, "sed se vi pensas, Marteta - Eble morgau - Sed vi ne lasos min hejme sola, chu? Kion mi farus chi tie sen vi!"

Marta levighis. "Nur iru dormi," shi diris per sia kutima kruda vocho. "Mi restos che vi."

Tiumomente eniris la korton Maria, vojaghpreta. "Do, Lazaro, chu ni iros?"

"Lazaro ne povas iri," respondis Marta seke. "Ne estas bone al li."

"Do mi iras sola," elspiris Maria. "Vidi la miraklon."

El la okuloj de Lazaro malrapide fluis larmoj. "Mi tiom shatus kuniri, Marteta, se mi nur tiom ne timus... ankorau unufoje morti!"

(1932)

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !