VII. La Antauparolo
            La plej grava parto de la
            Fundamento, tiu ankau al kiu Zamenhof tre ofte
            referencos, estas la Antauparolo. Post tempopaso ni
            efektive komprenas, ke ne la detaloj troveblaj en la
            korpo de la Fundamento estas per si mem gravaj; nur
            la principoj esprimitaj en ia Antauparolo estas
            esence gravaj. Zamenhof estus povinta anstatau la
            konataj enmeti aliajn detalojn: ekzemple li estus
            povinta difini -e kiel finajhon de la substantivoj
            kaj -o kiel markilon de la adverboj. Sed li estus
            espriminta la samajn ideojn en la Antauparolo.
            Vershajne la Iniciatoro de nia
            lingvo jam de longe pensis pri tia antauparolo al
            tio, kio estos la Fundamento, sed konkretan indikon
            pri ghia realigo ni trovas nur la 12-an de Marto
            1905, kiam li sendas al Bourlet la Antauparolon kune
            kun la tuta manuskripto de la Fundamento.
            Kompreneble en tiu dato ne nur la
            Bulonja Kongreso estis decidita, sed ankau ghia
            preparo jam bone antauen marshis. Zamenhof estis
            preparanta siajn diversajn intervenojn kaj proponojn:
            projekto de Ligo de la Esperantistoj, projekto de
            Fundamento, projekto de Deklaracio pri la
            Esperantismo, projekto de Lingva Komitato krom la
            projekto de parolado antau la Kongreso.
            Bourlet, doktoro de sciencoj, estis
            klera kaj fama matematikisto; li donis pro sia
            situacio kaj siaj rilatoj decidan antauenpushon al
            la movado. Li interalie varbis la gravan
            libroeldonejon Hachette; li estis la peranto de
            Zamenhof che tiu firmo, kiun li konsilis por chio
            Esperanta.
            El tiu letero al Bourlet oni
            konstatas, ke Zamenhof hezitis pri la enhavo de la
            estonta Fundamento. Sed post konsiligho Zamenhof,
            Bourlet kaj Hachette decidis forigi chiujn indikojn
            pri Hispana parto el la Antauparolo.(83)
            Preskau samdate, la 14-an de Marto
            1905, Zamenhof skribas al Michaux, advokato, la
            iniciatinto de la Unua Universala Kongreso en
            Bulonjo-che-Maro. Unu jaron antaue kunvenis ch. 120
            esperantistoj en Calais kaj tiam li deklaris:
            "Mi invitas vin la venontan jaron en Boulogne
            por vera, grava Esperantista Kongreso."(84) Li
            do skribas al Michaux pri siaj diversaj projektoj kaj
            interalie diras: "Unu projekton (pri preciza
            difino de tio, kio devas esti rigardata kiel
            fundamento de nia lingvo kaj resti chiam netushebla)
            mi jam pretigis; antau kelkaj tagoj mi ghin sendis
            al la firmo Hachette, kiel antauparolon por la nun
            presata nova (senshangha) eldono de la
            "Universala Vortaro" kaj
            "Ekzercaro", kiun mi intencas prezenti al
            la Kongreso kun la propono, ke la Kongreso sankciu
            tiujn chi verkojn kiel "Fundamenton" —
            tie do ni vidas por la unua fojo tiun vorton kun
            majusklo, char kiel titolon de libro — "En la
            antauparolo mi montris — daurigas Zamenhof —,
            kiamaniere oni povas konstante richigadi kaj ech
            perfektigadi la lingvon, ne tushante ghian
            fundamenton. Tiun chi antauparolon (...) mi ankau
            publikigos en tiu organo, kiun Vi montros al mi. La
            chefa ideo de chi tiu antauparolo estas: nia afero
            ne devas koni ian personon, ghi devas koni nur
            verkon"(85)
            Nu! La personon, kiun oni konus, ja
            estus Zamenhof, sed fakte la teksto de la
            Antauparolo estas tre diskreta pri tiu persono; post
            atenta relego mi tamen trovis jenan frazon:
            "Tiel same por ke nia afero bone progresadu,
            estas necese, ke chiu esperantisto havu la plenan
            certecon, ke leghdonanto por li chiam estos ne ia
            persono, sed ia klare difinita verko."(86) Sed
            per tio Zamenhof sukcesis doni ech pli da pezo al sia
            ideo.
            Se resumi ia enhavon de la
            Antauparolo, ni diru, ke ghi konsistas el dek unu
            paragrafoj, kiuj grupighas al tri partoj. La unua
            parto konsistanta el sep paragrafoj difinas la
            neceson kaj la naturon de la Fundamento; ghi ankau
            montras la esperatan efikon interalie koncerne al la
            plirichighado de la lingvo. La dua parto, paragrafoj
            8-a kaj 9-a, estas dedichita al la metodo de
            neologismoj kaj arhhaismoj. La tria parto diserighas
            al paragrafo 10-a, kiu donas resumon kaj konkludon
            kaj al la lasta paragrafo, kiu estas nur postnoto,
            indikanta, ke tiuj ideoj de Zamenhof estos
            sankciitaj, se ilin akceptas "la unua internacia
            kongreso de esperantistoj".
            La unua parto interesas nin, char
            ghi bone montras la ideojn de Zamenhof pri tiu verko.
            La unua punkto estas insisto pri
            tio, ke la nuna movado kaj ankorau por longa tempo,
            t.e. ghis la registaroj povos garantii al Esperanto
            "plenan sendangherecon kontrau chiuj personaj
            kapricoj" bezonas havi Fundamenton, libron
            surbaze de kiu chiu povu labori.
            En la dua punkto Zamenhof agnoskas,
            ke finfine jam de longe ni havas tiun fundamenton:
            ghi jam ekzistas sub la formo de la Ekzercaro, de la
            Universala Vortaro kaj de la 16-regula gramatiko.
            Sufichas ilin kunigi en unu libron kaj sankcii tiun
            chi.
            En la tria punkto li asertas, ke
            sana progresado eblos nur surbaze de komuna kaj
            konstanta legho. Se ne ekzistus tia komuna legho,
            chiu povus veni antau la aliaj kaj trudi siajn
            ideojn: en nia hieraua diskuto (87) vi konstatis mem
            tian aferon; en kelkaj tre malmultaj punktoj ni ne
            havas leghon eltiritan el la Fundamento, sed feliche
            ili ne estas tre gravaj por la lingvo en sia tuto;
            sekve chiu venas kun sia teorio au siaj dogmoj, kun
            siaj kapricoj au siaj postuloj kaj el tio rezultas
            hhaoso. Do, ni danku Zamenhof, ne nur ke li sukcesis
            tra la jaroj krei fundamenton por nia lingvo, de 1887
            kaj 1894 ghis 1905, sed ankau ke li kondukis tiun
            apartan aferon ghis bona fino, t.e. ghis sankcio de
            la Fundamento. Klara mens' li kondukis ghin per fera
            lanc'...
            En la kvara punkto li insistas iom
            pli formale, ke la Fundamento estas dokumento. Kiel
            legho ghi gravas, kiel dokumento, ghi estas
            netushebla: neniu rajtas ghin modifi.
            En la kvina punkto li atentigas, ke
            la Fundamento ne estas lernolibro, sed gvida
            dokumento. Tiu Fundamento — kun majusklo — estas
            legha dokumento, kiu informas pri la fundamento —
            kun minusklo — de la lingvo. Ni ne vort-ludas, sed
            esprimas gravan diferencon.
            La sesa punkto klarigas, kial la
            Fundamento garantias sanan evoluon de la lingvo, kiu
            ne estos maihelpata de la netushebleco; male la
            lingvo richighos kaj ech perfektighos shirme de
            arbitraj shanghoj kaj de revolucio.
            La sepa punkto ech pli forte diras,
            ke Esperanto povos richighi kiel iu ajn lingvo.
            Estante lingvo inter la aliaj, ghi richighos same
            kiel ili per novaj vortoj, kiujn poste oficialigos iu
            lingva institucio.
            En la dua parto Zamenhof donas
            unuan klarigon pri sia metodo de neologismoj kaj
            arhhaismoj. Ghi estas metodo pli drasta ol la simpla
            enkonduko de neologismoj kiu ekzistas en Esperanto
            same kiel en chiuj lingvoj. Ghi estas la konscia
            deziro elpushi vorton per enkonduko de pli tauga
            neologismo; post ioma tempopaso la malnova vorto
            farighis arhhaismo. La tuto okazu sub kontrolo de
            "ia autoritata centra institucio"; chu
            institucio simila al la nuna Akademio, chu institucio
            havanta la apogon de "la registaroj de la plej
            chefaj regnoj" pri kiuj li aludis en la unua
            paragrafo? Tio estos afero, kiu povos okazi en la
            estonteco; Zamenhof ne zorgos, sed la tiutempaj
            esperantistoj...
            Oni povas rimarki, ke tiu metodo
            finfine estas nur la sistemigo de tio, kio okazas en
            chiuj lingvoj tra la jarcentoj. Vortoj eluzighas,
            vortoj shlifighas; tiam aperas sinonimoj; unu el ili
            estas pli kaj pli uzata kaj fine venkas elpushante la
            malnovan. Tamen per la sistemigo la procedo estus pli
            rapida; eventualaj reformistoj per ghi eventuale
            trovus sian kontentigon. Aliparte en la penso de
            Zamenhof tiu metodo povus lau la necesoj rilati al
            kiu ajn elemento de la lingvo, kaj oni povus ankau
            shanghi la lingvon ghis nerekonebleco. Dio gardu nin
            de tia ekstremismo!
            Ekzemple li en iu loko de sia
            multobla korespondo asertas, ke per tiu metodo oni
            ech povus enkonduki novan literon anstatau
            ghistiama. Lia ekzemplo estas pri Y (igrek) anstatau
            J (jot). Lia rezono estas jena: se iam ia centra
            institucio, ekzemple la Akademio, opinios ke la
            litero J estis malbone elektita kaj ke anstataue la
            litero Y estus pli tauga, ghi ne devos simple
            enkonduki la novan literon kaj forigi la malnovan,
            sed ghi devos uzi la metodon de neologismoj kaj
            arkaismoj. Nome, ghi konigos sian opinion, ke Y estas
            pli bona kaj ghi invitos chiujn ghin uzi; ghi tamen
            ne malpermesos la uzadon de J. Tiam la publiko sekvos
            kaj kiam neniu plu uzos J, tion ghi konstatos. Tiam
            en dua etapo ghi povos proponi la uzadon de J, sed
            kun alia valoro.(88) Tiel okazos eble ia trudita
            evoluigo, sed ne ia "rompa reformo". La
            diferenco estas granda: ghi estas unu el la
            diferencoj inter Esperanto kaj Ido.
            Tamen chi tie mi devas fari
            deklaron en mia pozicio de Prezidanto de la Akademio
            de Esperanto. Nome, almenau ghis la Akademio
            konservos la ghisnunan opinion pri la propra rolo,
            ghi ne povos arogi al si la rajton ech proponi novan
            literon al la esperantistaro. Por saghulo sufichas
            aludo.
            En la sekvaj jaroj Zamenhof, ankau
            sub la instigo minaca de la reformistoj kaj chefe de
            la idistoj, pli ol unu fojon revenis al la temo de la
            neologismoj kaj ech al la metodo de neologismoj kaj
            arhhaismoj. Vershajne lin ankau instigis lia deziro
            al perfektigo de la lingvo, al forigo de ghiaj veraj
            au imagitaj neoportunajhoj. Aliflanke lin bremsis
            lia ghusta penso, ke tiaj aferoj estas per si mem
            risko por la unueco de la nova, ankorau facile
            rornpebla, lingvo. Li do agis tre singarde; li
            publikigis nenion, sed proponis siajn ideojn al
            elektitaj personoj, chu pro ties pozicioj, chu pro
            ties postuloj: li instigis la unuajn; li bremsis la
            lastajn.
            Tiel, tuj post la unua Universala
            Kongreso en Bulonjo, li skribas al D-ro Javal, franca
            okulisto, lia kolego en Parizo, homo fame kaj
            internacie konata; ankorau hodiau oni parolas pri
            liaj studoj kaj libro pri strabismo; chiuj
            oftalmologoj ech chiutage uzas aparaton, kiun li
            inventis, kaj ili nomas ghin kompreneble per tre
            scienca nomo, sed ankau — almenau inter la
            francaj okulistoj — chiuj nomas ghin tute simpie
            "la jhavalo". Do, en tiu letero al Javal li
            akcentas, ke devas esti severe malpermesite shanghi
            kion ajn en la Fundamento: oni scias, ke Javal
            deziris diversajn shanghojn, krom la shangho de
            alfabeto. Sed komentas Zamenhof, eblas tamen
            plibonigi la lingvon alimaniere: "Ni povas tion
            chi akiri per enkonduko de kelka nombro da neologismoj,
            vortoj kiuj ekzistas paralele" al la
            malnovaj.(89)
            En Januaro 1906 li sendas al Parizo
            kaj por la intenco de Profesoro Boirac, Prezidanto de
            la Lingva Komitato, leteron kun projekto de
            neologismoj. Li unue diskutas pri tio, kiel oni povus
            akordigi du aferojn; nome, kaj forigi chiujn plej
            gravajn maloportunajhojn de la lingvo, kaj fari
            nenian ech plej malgrandan shanghon en la Fundamento.
            Tiam li memorigas, ke jam en la Antauparolo de la
            Fundamento li aludis pri tio; en la nuna projekto li
            intencas doni pli detalan klarigon. Vershajne temas
            pri la sama klarigo, kiun li anoncis por Bulonjo, sed
            ne donis tie. Li do klarigas, kiel shanghi la
            neoportunajhojn, tamen ne farante shanghojn, jene:
            "Sed farante nenian shanghon kaj nenian eljheton
            el la ghisnuna lingvo, ni havas tamen la
            rajton aldoni al ghi diversajn novajn
            vortojn, ne sole por la ideoj, kiuj mankis en niaj
            vortaroj, sed ankau por tiaj ideoj, kiuj jam
            ekzistis en la vortaroj. Jen tiuj chi novaj vortoj
            savos la tutan situacion kaj donos al ni la eblon
            interkonsentigi la praktikan perfektigon de
            nia lingvo kun ghia plej severa netushebleco."(90)
            Kaj en la fino de la projekto li
            aldonas liston de neologismoj kaj komentas, ke li
            donos cent novajn vortojn, kiuj "ne anstatauos
            la maloportunajn cent malnovajn vortojn, sed
            ekzistos nur paralele kun ili, kiel sinonimoj...
            kiel neologismoj, kiuj kredeble iom post
            iom elpushos la malnovajn formojn kaj faros el ili arhhaismojn,
            tamen neniam nuligos, neniam senvalorigos ilin".(90)
            En Majo 1906 li sendas alian
            leteron al Javal, en kiu li diras: "Chu mi ie
            au iam diris, ke mi faros reformojn, kiam du regnoj
            akceptos la lingvon? Tion chi mi tute ne
            memoras." Vershajne ja Javal eraris kaj
            transpontis aliajn dirojn. "Mi nur diris (en la
            antauparolo al la Fundamento de Esperanto), ke se la
            plej gravaj registaroj akceptos la lingvon, ili
            povos fari en ghi reformojn. Kompreneble, se ili
            postulos mian helpon, mi volonte helpos."(91) Ja
            kiel teknikisto, li certe ne forshtelos sin antau la
            devo helpi; sed li ankau ne trudos sin!
            En Decembro 1907 li preparis alian
            projekton adresitan "al la membroj de la Lingva
            Komitato" sub la titolo "Pri shanghoj en
            Esperanto". En tiu projekto ni legas interesan
            paragrafon: "La vojo de neologismoj (t.e. la
            netushebleco de la Fundamento ne en senco de fetichismo,
            kiel malvere diras niaj kontrauuloj, sed en
            senco de malpermeso de rompado) estas la plej
            necesa rimedo, por ke nia konstruajho neniam disfalu
            kaj por ke la novaj esperantistoj bonege komprenu la
            malnovajn esperantistojn kaj la malnovajn verkojn,
            t.e. por ke nia lingvo chiam konservu severan unuecon,
            kiu por lingvo estas multe pli necesa, ol chiu
            shajna au ech vera perfekteco. Sekve chiu nova formo
            devas esti tiamaniere aranghita, ke ghi prezentu
            nenian kolizion kun ia ekzistanta formo malnova kaj
            ne senvalorigu ghin. La novaj formoj espereble
            baldau elpushos la malnovajn, kiuj farighos
            arhhaismoj; sed la uzado de la novaj formoj devas
            esti ne deviga, sed nur lauvola, kaj la uzado
            de la malnovaj formoj neniam devas esti malpermesata.
            (Ofte ech estos tre utile uzi ambau formojn,
            ekzemple se ni volos doni al la esprimo specialan
            koloron, nuancon au akcenton.) En chiuj lernolibroj
            kaj vortaroj la novaj formoj devas esti presataj ne anstatau
            la malnovaj, sed paralele kun ili, nur kun
            la rimarko, ke ili estas nun uzataj
            "malofte". Tiel longe, kiel la malnovaj
            libroj ankorau ekzistos, oni povos en chiun
            ekzempleron enmeti malgrandan folieton, kiu enhavos
            klarigon pri la novaj nun uzataj formoj."(92)
            Ankau alia letero interesas nin:
            ghi estis sendita la 6-an de Novembro 1907 al
            generalo Sebert en Parizo. Ni scias, ke li estis la
            malavara subtenanto kaj direktanto de la Centra
            Oficejo, kiu realigis diversajn taskojn por la movado
            kaj interalie utilis kiel Sekretariejo por la Lingva
            Komitato kaj ties Akademio. En tiu letero ni legas:
            "Post unu au du monatoj ni komencos la
            preparadon de konferenco, kiu starante sur la bazo
            de la antauparolo al la Fundamento (t.e. per
            vojo de neologismoj, sekve ne senvalorigante nian
            ghisnunan literaturon) forigus el nia lingvo
            kelkajn plej gravajn maloportunajhojn, kiuj estas
            objekto de konstanta atakado kaj paralizus unu fojon
            por chiam la agadon de niaj kontrauuloj."(93)
            Resume ni vidas, ke Zamenhof, kiam
            li citis la Antauparolon al la Fundamento,
            konsideris ghin kiel la lokon, kiu prezentas la
            metodon de neologismoj kaj arhhaismoj. Zamenhof
            aliparte opiniis, ke la Akademio povos praktiki tiun
            metodon por tiel trudi iajn perfektigojn al la
            lingvo. La Akademio prave ne konsideris sin rajtigita
            suriri tiun vojon. Tamen aliaj homoj praktikis ghin:
            efektive la literaturistoj de Esperanto enkondukis
            nombron da neologismoj; tiuj ofte estas nur sinonimoj
            au preskausino-nimoj al Fundamentaj vortoj. lli
            povas ankau esti sinonimoj por nur unu signifo de
            iuj plursignifaj vortoj; tiam la pli malnova vorto
            konservas nur ia alian au la aliajn signifojn,
            supoze ke la novismo estas plene akceptita kaj
            farighas ordinara vorto. Ekzemple, mi renkontis la
            neologismon akojli, kiu ekzistas preskau
            samforma en praktike chiuj latinidaj lingvoj. Ghi
            signifas akcepti iun hejmen; dume akcepti havas
            kaj tiun signifon, kaj ankau tiun de malrifuzi: oni
            akceptas au rifuzas proponon, sugeston, postenon
            ...; do se efektive la vorto akojli enuzighos
            kaj farighos ordinara vorto, tiam al la vorto akcepti
            restos nur la alia senco.
            Jen do la enhavo de la Antauparolo
            kaj kio estas direbla pri ghi sublume de la komentoj
            eldiritaj de Zamenhof mem.
            Li ankau esperis, ke ghi estos
            sankciita kune kun la Fundamento en Bulonjo; efektive
            okazis tiel: la Buionja Deklaracio per sia 4-a
            paragrafo agnoskas la Fundamenton kiel leghon. Tion
            ni vidos pli detale en nia lasta prelego. Sed antaue
            ni parolos pri la Fundamento mem.