VI. La Ekzercaro
            Vi memoras, ke Zamenhof sendis
            samtempe la du manuskriptojn de la Universala Vortaro
            kaj de la Ekzercaro al la Societo Espero en
            Peterburgo por prezenti en la Cenzurejo. Sed se li
            rericevas la unuan manuskripton la 18-an de Julio
            1893, tamen la duan, tiun de la Ekzercaro, li
            rericevas nur unu monaton pli poste, nome la 11 -an
            de Augusto.(74) La Cenzura dato estis 29-a de Julio
            1893, kaj Zamenhof atribuis al tiu broshuro la n-ron
            72 en la Nomaroj de 1894. Ghi efektive aperis en
            1894, che Gins en Varsovio, kiel 48-pagha broshuro.
            Chirkau Septembro de la sama jaro
            Zamenhof aperigis en "Esperantisto", tiam
            sub la kondukado de W.H. Trompeter el Schalke,
            Germanio, tre interesan artikolon, en kiu li anoncas
            la publikigon de la Ekzercaro kaj klarigas ghian
            celon kaj per kiuj rimedoj li publikigas ghin.
            "Ghis nun, li tie skribas, pri
            nia lingvo ekzistis nur sekaj gramatikoj kaj vortaroj
            (...). Kiu volis lerni nian lingvon, devis au simple
            ellerni la gramatikon kaj sekan amason da vortoj, au
            preni ian libron, skribitan en nia lingvo, kaj
            tradukadi ghin kun helpo de la komuna vortaro: libro
            por sistema lernado, por sinekzercado — ne
            ekzistis. Sed nur malmultaj havas tiom da pacienco,
            por lerni per serchado de chiu vorto en la vortaro;
            tio chi faradis la lernadon de nia lingvo malfacila
            kaj malagrabla (precipe por tiuj personoj, kiuj, ne
            konante la chefajn europajn lingvojn, devis che la
            lernado serchi chiun vorton en la vortaro).
            Longe jam niaj amikoj plendis pri tio chi, kaj longe
            jam ni volis eldoni tian libron, enhavantan sistemajn
            ekzercojn kun la traduko de la vortoj sub chiu
            paragrafo; sed du objektoj nin detenadis: a) la
            minacado de reformoj,(75) kiuj promesadis fari la
            eldonotan ekzercaron tute sentauga tuj post ghia
            eliro, kaj b) la manko de rimedoj. Nun la Augusta
            rezultato de la komuna vochdonado montris, ke
            reformoj... tute ne estos faritaj... Tial ni jam
            povis permesi al ni eldoni nian longe jam intencitan
            libron "Ekzercaro de la lingvo internacia
            Esperanto". La mankon de rimedoj ni ankau povis
            iom venki, char, kiel la legantoj scias, por eldonado
            de verkoj ekzistas nun "Biblioteko", kiu
            apogas sin sur abonoj kaj donas la eblon kreadi
            literaturon per fortoj komunaj; la
            "Ekzercaron" ni eldonis sub la formo de
            folioj 5, 6, 7 de la "Biblioteko".(76)
            Kaj Zamenhof finas tiun artikolon
            per la priskribo de la lernilo, per konsideroj pri la
            utilo kiun la esperantistoj havos el ghi kaj per
            anonco de siaj intencoj perfektigi la aferon:
            "La "Ekzercaro"
            konsistas el 42 paragrafoj da sistemaj ekzercoj en
            nia lingvo; sub chiu paragrafo estas donitaj tiuj
            vortoj kaj formoj gramatikaj, kiuj sin trovas en ia
            paragrafo, kun traduko en la lingvoj franca, angla,
            germana, rusa kaj pola. La "Ekzercaro"
            donas al chiu komencanto, de kia ajn el la montritaj
            nacioj li estas, la eblon facile kaj sisteme ellerni
            nian lingvon. Por ke tiu chi "Ekzercaro"
            estu tute plena, ni intencas post kelkaj monatoj
            aldoni al ghi ankorau unu au du foliojn, enhavantajn
            la plenan tradukon de la frazoj de ghiaj paragrafoj;
            tiam chiu povos ne sole lerni, sed ankau precize
            kontroladi sian lernadon, komparante siajn proprajn
            tradukojn kun la tradukoj presitaj, tradukante el
            Esperanto en sian lingvon nacian kaj el sia lingvo
            nacia en Esperanton. Tiam farighi perfekta
            esperantisto estos jam afero tre facila por chiu, dum
            ghis nun chiu, kiu volis fundamente lerni Esperanton,
            devis necese havi certan dozon da pacienco."(76)
            Kaj efektive aperas che Gins en
            1896 la n° 90 de la Nomaroj;(77) ghi titolighas: L.
            de Beaufront — (kaj aliaj) Traduko de la Ekzercaro
            de la lingvo internacia "Esperanto" (en
            lingvoj Franca, Rusa kaj Pola). Ghi estis broshuro
            42-pagha kaj la Cenzura dato estas 21-a de Marto
            1895. Dua eldono aperos che Kelter en 1900. Sed ghi
            malfermis la vojon por similaj publikajhoj: en
            Decembro 1895 Zamenhof ricevis de Schmidt la tradukon
            al la Germana;(78) en Septembro 1898 li donas al
            Coutinho la permeson traduki al la Portugala (79)...
            Ghi ech estos tradukita al la brajla skribo por
            blinduloj en 1903: tiutempe Cart komencis sian brilan
            agadon en tiu medio ...
            Aliflanke jam en 1898 aperis dua
            eldono de la Ekzercaro mem same che Gins, kiel la
            unua. Ghi estis sekvata en 1900 kaj 1904 de 3-a aj
            4-a edonoj che Kelter: sed tiuj tri eldonoj
            stereotipaj estas tute identaj inter si: la 4-a estis
            ech erare presita "3-a eidono" kaj ghi
            malsamas de la 3-a nur per la cenzura dato: 12-a de
            Junio 1904 anstatau 3-a de Majo 1899. Fine post la
            eldono de la Fundamento, Hachette lau deziro de
            Zamenhof eldonos ankau apartajn depresajhojn de la
            Ekzercaro en 1906, 1907 kaj 1910; sed baptos ilin el
            nescio "1-a, 2-a kaj 3-a eldonoj".
            Sed la grava punkto estas, ke la
            dua eldono de 1898 enkondukis sufiche multajn
            korektojn en la tradukoj kaj konstateble chefe en la
            Anglaj tradukoj.(80) Kaj char la Universala Vortaro
            ne estis paralele modifita estas nun grandaj
            diferencoj inter tiuj du partoi de la Fundamento.
            Anstatau la nudaj radikoj de la Universala Vortaro,
            la Ekzercaro donas en vort-listoj sub chiu paragrafo
            nur plenajn vortojn, t.e. vortojn kune kun finajho;
            la tradukoj sekve koncemas nur tiun plenan vorton: do
            jam du diferencoj kun la vortaro. La tria diferenco
            aperis kun la dua eldono okaze de la korektoj tiam
            enkondukitaj vershajne pro la diversaj diskutoj,
            kiujn Zamenhof havis chefe kun de Beaufront.
            En tiuj listoj sub chiu paragrafo
            oni trovas 794 vortojn kaj aliajn elementojn, t.e.
            preskau la triono. Aliparte preskau 10% de tiuj
            listigitaj vortoj ricevis korekton. Tio nepre
            signifas, ke se iu volas studi la Fundamenton li
            neniel neglektu la Ekzercaron kaj ties listojn kun
            tradukoj. Aliparte li devas resti kritika kontrau la
            Angla parto de la vortaro.
            Alia motivo ne preteratenti la
            Ekzercaron estas la enesto en ghi, krom la tipaj
            frazoj, kiuj ja estas ghia precipa teksajho, de aliaj
            frazoj, kiuj klarigas iun apartan punkton de la
            lingvo; kiel chefajn ekzemplojn mi citos la artikolon
            la (§ 27), la prepozicion je (§ 29),
            la tabelvortojn (§ 30), la diferencon inter da kaj
            de (§ 32), la diferencon inter diplomatiisto
            kaj fizikisto (§ 32), ktp... Por aliaj
            aferoj oni jam devas kolekti la ekzemplojn kaj
            diskuti pri ili, kiel mi faris ekzemple por la
            majuskloj.(81)
            Konklude, se oni ankau scias, ke la
            Fundamenta Krestomatio,(82) alia verko de Zamenhof,
            kiu aperis en 1903 kaj estis reeldonita ghis sia 17-a
            eldono en 1954, ech kun fotorepreso en 1969, entenis
            ankau partan reprodukton de la Ekzercaro, nome,
            mankas el ghi la alfabeto kaj la tri postaj ekzercoj
            de legado kaj ankau la sep ekzercoj, kiuj en sia tuto
            konsistigas la fabelon nomatan "La Feino";
            do se oni scias tion, oni konsentas, ke la Ekzercaro
            estis vaste konata tra la jaroj, kaj ke ghi efektive
            povis pretendi farighi parto de la Fundamento.