V. La Universala
Vortaro
La Universala Vortaro, lasta parto
de la Fundamento, aperis jam en 1894. En la tiama
urbo Peterburgo, hodiau Leningrado, gravega urbo,
portempa rezidejo de la Caroj, povis starighi la unua
Esperanto-grupo, en Rusio. Ghi nomighis
"Espero"; ghi kreskis kaj disfloris. Ekde
1892 ghi estis legitimigita, ghi tre certe disponis
pri subtenoj inter altrangaj personoj. Tiu societo
povis rilati kun la Cenzuro dum male Zamenhof ne plu
povis ion ajn esperi de la Varsovia Cenzurejo... La
13-an de Majo 1893 la du manuskriptoj de la
Universala Vortaro kaj de la Ekzercaro estas senditaj
al tiu Societo por doni al la cenzurejo: "Mi
forte dezirus, aldonas Zamenhof, ke tiuj chi 2 verkoj
estu pretaj ankorau en tiu chi somero."(61) Sed
meze de Junio li malkvietighas kaj nur en la 18-a de
Julio li povas danki pri la cenzurita manuskripto de
la Universala Vortaro, kiun solan li jhus ricevis:
ghi do aperas kun cenzura dato de la 30-a de Junio
kaj al ghi estas atribuita la numero 64 en la
Nomaroj; ghin publikigas komence de 1894 Gins kiel
52-paghan broshuron.
La dua eldono aperas en 1898 che
Weidenfeld & Kelter, ankau en Varsovio. Ghi
estas 72-pagha kaj rezultas de nova kompostado, okaze
de kiu englitis diversaj preseraroj. Poste sekvis 3
aliaj eldonoj che Kelter en 1900, 1901 kaj 1904; la
du lastaj kun nur 69 paghoj. Sed oni povas konstati,
ke chiuj tri identas en sia teksto kun la dua eldono:
ili estas stereotipe reproduktitaj.
Tamen la 6-a eldono aperas nur en
1906 che Hachette, en Parizo. Ghi estas 96-pagha, sed
ghi ankau ne plu interesas nin, char la Fundamento
aperis unu jaron pli frue: ghi cetere estas nur
aparta depresajho de tiu verko. Ghia ekzisto
shuldighas al speciala peto de Zamenhof al la firmo
Hachette: "Char multaj personoj ofte bezonas
aparte la "Ekzercaron" au
"Universalan Vortaron", tial mi opinias, ke
krom la tuta "Fundamento de Esperanto"
estus bone vendadi ankau aparte la paghojn 27-81
("Ekzercaro") kaj la paghojn 83-178 ("Universala
Vortaro")."(62)
Ni do povis atendi, ke se estighus
kelkaj diferencoj inter la diversaj eldonoj, ili
devus aperi chefe inter la unua kaj la dua eldonoj
kaj inter la kvina kaj la sesa eldonoj au pli ghuste
la Fundamento mem. Efektive estas tiel kaj nur tiel:
mi havis la bonshancon kontroli la kvar eldonojn de
la dua ghis la kvina; ili estas absolute identaj, do
ech la preseraroj ne estis korektitaj sur la
stereotipajho. Sed unuj eraroj aperis kun la dua
eldono, dum kelkaj el ili estis korektitaj okaze de
la eldono de la Fundamento.
La chefa eraro koncernas la vorton viper/
de la unua eldono; ghi farighis vipur/ en
la dua kaj restis tia ghis en la Fundamento.
Ankau en la Meza Vortaro Internacia-Germana de 1889
kaj en la Plena Vortaro Rusa-Internacia de la sama
jaro ghi estis viper/ kaj ghi restos
tia, ghis kiam iu rimarkigos al la
"Majstro", ke tiu vorto ne konformas al la
Fundamenta. Cetere, mi dedichis al tiu afero apartan
artikolon (63), kaj la Akademio decidis konsideri la
originan formon viper/ kiel paralelan al la
Fundamenta.(64)
Ankorau du aliaj eraroj meritas
citadon. La vorto chagren/de la unua
eldono farighis en la dua: cagren/ nome, ghi
perdis sian chapelon; tamen amuze la preskoboldo ghin
transportis al la fino de la vortaro, kie la vorto satur/
maskighis sub la formo shatur/. Tamen en 1905
Zamenhof reestablis tiujn du vortojn en siaj veraj
formoj; tion li ne faris por la vipuro ... li
vershajne preterpasis ghin; ghi ne havis chapelon por
sin marki!
Tio signifas, ke praktike chiuj
eldonoj estas identaj. Restos nur la vipuro kiel
incidento, kiel anekdoto en la historio de nia
lingvo. Aliflanke en letero al Corret, kie temis
ghuste pri tiu fundamenta serpento, Zamenhof
deklaras, ke li konsideris la Universalan Vortaron
fiksita nur post ia Bulonja Deklaracio.(65)
Por kompreni kia estas la enhavo de
la Universala Vortaro, ni devas scii, ke en 1889,
t.e. 5 jarojn pli frue, jam aperis du aliaj vortaroj
de Zamenhof: nome, la "Meza Vortaro
Internacia-Germana"(66) kaj la "Plena
Vortaro Rusa-lnternacia",(67) pri kiuj mi aludis
chi-supre. La Universala Vortaro proksimume
reproduktas la Mezan Vortaron kun ties tradukoj al la
Germana, sed ghi plie aldonas tradukojn al kvar aliaj
lingvoj: la Franca, la Angla, la Rusa kaj la Pola.
Ghi entenas la proksimume 920 radikojn kaj aliajn
elementojn de la malgranda vortaro aldonita sub formo
de folio al la Unua Libro, plus 1710 novajn radikojn.
Aliparte oni sciu ke en 1907 eldonighos la
"Taschenworterbuch",(68) kiu estas reeldono
de la Meza Vortaro, sed antauita de unua parto, nome
de returnita vortaro Germana-Esperanta, ghi do esence
estas vortaro kun la sama vortprovizo. Sed en 1889 la
alia vortaro, la Plena Vortaro Rusa-Internacia, krom
chiuj vortoj de la Universala Vortaro, entenis 500
pliajn radikojn.
El tiuj ciferoj ni devas dedukti,
ke en la penso de Zamenhof la Uni-versala Vortaro
neniel estis la maksimuma vortaro de minimuma lingvo.
Multo mankas por tio. Nek tiu vortaro estis plena,
nek la lingvo estis finita. Mankis ne nur la 500
vortoj de la Rusa Vortaro sed mankis ankau chiuj
internaciaj vortoj, kiuj lau la 15-a Regulo de
I'gramatiko povos eniri en la lingvon nur sub la
internacie konata formo; tio malpezigis la
vortaro-libron kaj neniel modifis la lingvon mem.
Mankis ankau la pli-malpli internaciaj au ech la
"unulingvaj" vortoj, kiujn Zamenhof devis
krei por shtopi brechojn en sia traduko de la vortaro
de Schmidt; tiu traduko restis che li kiel
manuskripto ne eldonota, sed ankau kiel persona
helpilo okaze de la venontaj tradukoj de literaturaj
verkoj. Paul Boulet kolektos du mil "novajn
vortojn" de Zamenhof,(69) t.e. ne aperantajn en
la Universala Vortaro; ni citu ankau la kolekton de
Wackrill de la sama dato kaj chefe la
Zamenhof-Radikaron de Eugen Wuster multe pli
malfruan.(70) Sed preter tio, kun apero de novaj
leteroj de Zamenhof, okazas, ke oni trovas ankorau
novajn vortojn; mi mem legante la laste eldonitan
volumon de Fabeloj de Andersen devis malfermi kajeron
por noti la vortojn ne aperintajn pli frue.
Aliaj ciferoj montras kiel proksima
al la Meza Vortaro estis la Universala. Nur 11
radikoj de la Meza estas anstatauitaj de 11 aliaj;
kaj tiel same 11 kunmetajhoj de la Meza cedis lokon
al 7 novaj en la Universala. Resume oni komprenas, ke
la universaleco koncernas ne la vortprovizon, kiun
Zamenhof mem opinias "meza", sed la fakton,
ke ghi estas tradukita al kvin lingvoj kaj do ebligas
al homoj el tre multaj lingvoj konatighi kun la
Internacia, ech preter la landoj de la koncernaj
lingvoj. En tiu epoko la Franca estis parolata de la
elito en tre multaj landoj; la Angla en chiuj landoj
de la Brita Imperio kaj en Usono; la Germana tra tuta
Centra Europo; fine la Rusa estis la lingvo de la
Cara Imperio. Nur la Pola estis la lingvo de unu
popolo, de popolo disshirita de la landlimoj de
aliaj... Sed ghi estis parolata en Varsovio, kie la
broshuro eldonighis.
Kvinlingva la Universala Vortaro
devis elvoki la komparadon inter la tradukoj. Post
eldono de la Fundamento kaj ties agnosko en Bulonjo
la komparado farighis nepra. Jam en 1906 la Lingva
Komitato decidis ghin entrepreni kaj publikigi
oficialajn korektojn. Mi estis felicha havigi al mi
malnovajn ekzemplerojn de tiuj broshuroj, kiuj aperis
je diversaj datoj sub la titolo "Korekto de la
eraraj tradukoj en Universala Vortaro (kun aprobo de
la Lingva Komitato)". Sekve mi povis
reproduktigi ilin en la 9-a eldono de la Fundamento:
vi trovos ilin komence de la flavaj paghoj post la
blankaj rezervitaj al la fotorepreso de la
Fundamento.
Se la broshuroj aperis en 1922 kaj
1923,(71) tamen "Prepardokumentoj"
kompletigitaj de modifoj aperis jam antau la
Mondmilito en la Oficiala Gazeto. Kiel bazo por tiu
laboro utilis la rezulto de la diskutoj inter
Zamenhof kaj la autoroj de naciaj vortaroj: Franca
kun de Beaufront, Germana kun Jurgensen; ankau la
Pola vortaro (1907) kaj la Rusa (1909) de Zamenhof
mem utilis por la du koncernaj partoj. Sed chefe kun
de Beaufront okazis vigla opini-intershangho kaj
sufiche granda korektado. Nia Franca komentisto volis
chion kontroli, volis shovi al tio, ke Esperanto pli
similu al siaj fontlingvoj. Karakteriza estas la
vorto chikani, ghi hodiau havas la konatan
signifon kaj tradukighas al la Franca chicaner. Sed
en la tiutempaj vortaroj de Zamenhof kaj en la
Fundamento oni trovas cancaner, kiu respondas
al nia nuna klachi. Tio ja estis proksimume
najbara, sed tamen iom malsama. De Beaufront atingis,
ke Zamenhof konsentu al tiu korektado: ghi trovighas
en la Akademiaj Korektoj kaj en chiuj vortaroj,
escepte la Universaia Vortaro, kiuj aperis ekde tiam.
Se kompari la Universalan Vortaron
kun la vortarfolio de la Unua Libro au male kun la
pli postaj vortaroj ghis cetere la hodiauaj, unu
materiala diferenco mirigas la observanton. Nome, la
alfabetordo, kiu fakte farighas alfabettordo, tute ne
atentas la ekziston de la Esperantaj diakri-toj: la
chapelo kaj la krono. Ekzemple, post chas/ kaj
che sekvas ced/ kaj cedr/ kaj denove
chef/ kaj cejan/. Tia arangho ekzistas
por iuj lingvoj, kiel ekzemple la Franca, kiu ne
atentas siajn diakritojn en vortaroj. Male aliaj
atentas ech siajn digramojn, kiel ekzemple la
Hispana CH konsiderata kiel la kvara litero de la
alfabeto. Vershajne Zamenhof enkondukis tiun apartan
aranghon en la Universala Vortaro por ne gheni siajn
legantojn en ties kutimoj.
Samtempe kaj samloke oni rimarkas,
ke la vortoj aperas kiel nudaj radikoj, t.e. radikoj
sen finajhoj: la leganto mem aldonas la bezonatan
finajhon vidante la tradukon en sia lingvo. Ekzemple,
blek/ nepre estu bleki, char la Franca,
kaj same tiel la Germana, la Rusa kaj la Pola indikas
verbojn. Tamen por la Angla oni legas cry (of
beasts), kiun oni emas kompreni kiel krio (de
brutoj) kvankam la infinitiva to mankas en
la tuta vortaro same, kiel la -i. El tio eblas
proponi la hipotezon, ke por indiki signifon de
radiko oni uzas en chiu lingvo la esprimon, kiu plej
bone klarigas; alidire la vortaro ne estas speciale
konstruita por montri la kategoriojn de la radikoj:
tiun oni deduktu de la signifoj mem, kiel
superorditan nocion. Sama rimarko por boj/ bark
(dog's): la klarigo: (to) bark (as a dog) estus
malpli simpla. Che bol/ la nura boil
estus neklara: furunko? bolado? boli? Sed
la aldono de (vb) precizigas la sencon kaj
konformigas ghin al la kvar aliaj tradukoj. Tiel same
che bor/ bore (vb.). Oni rimarkas, ke la
ekzemploj koncemas la Anglan; tio ne estas ghenerala,
sed almenau tre ofta. bros/ estas nepre
tradukita per substantivoj en kvar lingvoj: ghi do
nomas ajhon, konkretan entitaton. Sed la Angla brush
estas, simile al la Esperanta, resuma formo por
au to brush = brosi au a brush = broso. Nur
rezonado komprenigas, ke estas primara broso, char
per broso oni povas brosi; dume brosi ne estas
primara, char la ago brosi estas brosado, sed
neniel broso. Tio simplamaniere resumigas unu
el la fazoj de la vortfarado. Teorie saman rezonadon
ni povus fari pri bru/ noise: au to au
a; sed envere noise pli signifas disfamigi
ol brui, nur a noise estas tauga
traduko, char konforma al la kvar aliaj; la solvo
estas trovebla en la Ekzercaro (§ 38, L 8) kaj mi
ghin indikis en la Sekcio "Lingvaj
Rimarkoj" (p. 311/343): vi trovu ghin sur pagho
316. La Anglaj tradukoj de la Universala Vortaro
estas malpli fidindaj, ghenerale, ol la kvar aliaj.
Aliparte, ni vidos, ke la dua eldono de la Ekzercaro
enkondukis sufiche multajn korektojn, precipe en la
Angla parto. Mi prenis miajn ekzemplojn nur sur la du
paghoj 146-147: ni povus trakomenti la tutan
Universalan Vortaron en tia maniero; sed tio sufichu.
Des pli, ke mi elektis tiujn du paghojn el simpla
hazardo.
Eblas konstati, ke la radikoj kaj
aliaj elementoj ne modifighis en sia formo, kvankam
estis kelka modifo en la semantiko pro la diskutoj
chefe de Zamenhof kun de Beaufront, kiel mi jam diris
kun la ekzemplo chikani. Postaj modifoj ankau
okazis; la chefa ekzemplo estas la glito de la
signifo de shati, kiu nun akiris iun flankan
signifon de ami. Efektive en la Ekzercaro oni
trovas du ekzemplojn de arkaa uzo de ami, "malbonaj
infanoj amas turmenti bestojn" (§ 33,6) kaj
"En varmega tago mi amas promeni en
arbaro": hodiau oni dirus "shatas".
Shajne ja la inventinto de la CSEH-metodo enkondukis
tiun distingon, kiam li instruis en Nederlando. Alia
ekzemplo estas komunumo, kies Fundamenta senco
vastighis de "plej eta teritoria unuo" al
"chia grupigho de homoj"; tio okazigas
konfliktojn inter tiuj, kiuj bezonas la unuan sencon,
kaj la uzantoj de la dua: tipa okazo, en kiu la
Akademio devas interveni; mi do ne insistos.
Sed krom la nudaj radikoj la
Universala Vortaro entenas ankau aliajn vortojn.
Ankau tie la nombroj helpu nin. Enestas 260
derivitaj kaj kunmetitaj vortoj, t.e. proksimume 10%
de la suma enhavo. Inter tiuj vortoj estas plimulto
da derivajhoj: 50 prefiksitaj, 101 sufiksitaj kaj 9
"interfiksitaj", t.e. provizitaj de
prefikso kaj de sufikso. Sed se elpendajho estas
sufiksajho de la verbo elpendi, tamen sensheligi
rekte derivighas de shel/ per la
"interfikso" sen- -igi, kiu havas
sencon per si mem kaj trovighas en multaj derivajhoj;
tio iel pravigas la neologisman prefikson des- =
senig/i kaj ekz-e la vorton dessheli.
Enterigi kaj disrevighi ankau apartenas
al la sama grupo.
Aliparte ankau enestas 58
kunmetajhoj kaj 5 esprimoj formitaj per du vortoj el
kiuj tri estas kunligitaj per de: kovrilo de
libro, kovrilo de fenestro, signo de poshto, dum
la du aliaj estas: norda cervo kaj flava
kupro.
La tri lastaj esprimoj estas arkaaj
kaj signifas respektive: poshtmarko, boaco, au
pli science rangifero, kaj latuno.
Tio kondukas nin konsideri la
vortojn, kiuj arkaighis au iel modifighis en la
Fundamento. Chiu audis pri la malsanulejo, malpreciza
vorto, kiu farighis hospitalo; sed tio estas
vorto prenita el la Ekzercaro: ni limigos nin je la
Universala Vortaro. Hodiau neniu plu uzas la vorton pafilego
por kanono; ne estas ghuste same
por pafilo, sed ghi ne plu signifas fusilo,
ghi estas uzata kiel genra nomo por chiaj iloj
per kiuj oni pafas. Pli ghenerale ekzistas tendenco
al tio, ke derivitaj vortoj eksignifu ghuste la
kombinon de la signifoj de iliaj eiementoj. Oni ne
emas restigi al derivajhoj, ech se ili venas de la
Fundamento, tro specialigitajn signifojn, kiuj ja ne
povas rezulti el la konsistigaj elementoj. Oni emas
al klaraj kaj logikaj vortoj. Pro tio arkajho,
brulumo, suprajho, uzajho, mechajho, almiliti,
mordeti cedis la lokon al volbo,
inflamo, surfaco, ilo, tindro, konkeri, ronghi. Sed
el ili kelkaj povas plu esti uzataj kun pli logika
senco: arkajho = io farita el arko au el
arkoj, suprajho = supra parto de io, mordeti
en ekzemple "la katido mordetis mian
fingron". Ni citu ankau depago = imposto,
elparoli = prononci, prenilo = tenajlo,
kreskajho = planto, same kiel rampajho = reptilio,
subkushi = subfali, rifuzighi =
rezigni. Tamen elparoli restas preskau
sinonimo de prononci, kaj kreskajho povas
esti tiu butono, kiu kreskas sur via nazo!
Tro longaj au ne sufiche klaraj
vortoj devis malaperi antau pli simplaj kaj pli
specifaj. Batalilo tute ne plu konata
iam signifis la nunan armilo; sed chi vorto
siavice estis denuncita kiel nelogika en sia formigho
de De Saussure kiu anstataue konsilas armo. ni
povas veti, ke armo venkos des pli, ke ghi
estas Zamenhofa; li notis en la Proverbaro "Ne
servas larmo anstatau armo".(72) Tiel same komercajho
cedis al varo, dunaskito — al ghemelo,
malrekta, kiu povus signifi ankau kurba,
zigzaga, tordita au interrompita — al oblikva.
Rikoltilo tro svaga estis anstatauita de falchilo
kaj de serpo. Sanktejo hodiau estas nur
sankta ejo, sed la Fundamenta signifo estas esprimita
per templo. Rifuzighi malaperis antau rezigni.
Barilo precizighis pro la apero de hegho kaj
de bariero. Butonumi simplighis al butoni, char
-um- estis superflua en tiu vorto: per butono oni
povas nur butoni! La vorto maldekstra estas
iom neoportuna, char en momento de urgho oni riskas
kompreni ghin kiel dekstra pro la akcento: oni
longe kontentighis per ghi manke de tauga alia
formo: shajne oni komencas akcepti liva
almenau kiel sinonimo.(73)
Post la derivajhoj ni vidu la
kunmetajhojn: estas tute simila situacio. Balenosto,
kiu estas nek osto nek fishosto cedis lokon al barto;
metalfadeno, glitveturilo kaj temashino al
drato, sledo kaj samovaro. Superakvi estis
superita de inundi. Tio ne estas la okazo de polmo,
sinonimo de la Fundamenta manplato, char
oni povas paroli ankau pri la mankavo kaj pri
la mandorso. La shtuparo vidis sian
signifon limigita pro la apero de la eskalo, same
kiel la vagonaro pro la trajno: la
vagonaro farighis nur iu sinsekvo de vagonoj, dum la
trajno devas obei al preciza horaro. La vilaghano estas
nur la ano de vilagho pro la pli ghusta kamparano.
La fosilo diversighis al shpato, piocho
kaj aliaj iloj. La hararo estas nur
la via kaj la mia, sed ghi ne plu estas la peruko.
Ni citu ankau la pikilo, kiu nun ne plu
havas krom la ghenerala signifo ankau tiun de spliteto,
kiu farighas netolerebla en via fingro au sub
via ungo.
Alivorte kaj konklude la lingvo
precizighis, forjhetis nelogikajhojn. La homoj pli
bone kompreninte la vortfaradon lau de Saussure,
Kalocsay kaj aliaj ne plu toleris proksimumajn
derivajhojn au kunmetojn nur pro tio, ke Zamenhof
kolektinte ilin el plej diversaj tekstoj de antau
1893 enmetis ilin en siajn vortarojn kaj inter ili
ghuste en la Universalan Vortaron.
Char plej vershajne tiel Zamenhof
procedis; li ankau formetis la tre internaciajn
vortojn, kiujn chiuj povos uzi nur en unu maniero.
Tio ankau klarigas la eneston en la Universala
Vortaro de tre kaj tro specifaj vortoj, kiuj ne havus
sian lokon en maksimuma vortaro de minimuma lingvo.
Per tio mi aludas vortojn ne konatajn de multaj, kiel
gufo kaj regolo, kreno kaj
pastinako, au ankorau kiel pasamento, kringo
au krakeno. La du unuaj nomas birdojn,
kaj ambau havas nomon de Itala deveno; sed estas
interese konstati, ke la dua estas nomita per kalkeo
de la Latina nomo regulus (= regheto) en la
tri Fundamentaj lingvoj: F. roitelet, R. korolek kaj
Pl. brolik kaj ankau en aliaj lingvoj: H. reyezuelo,
I. regolo, Oc. rei-petit; tio ne estas la okazo por
A. wren, nek por G. Goldhahnchen (= or/kok/eto) sed
ekzistas ankau G. Zaunkonig (= baril/regho). Pro la
vorto regu/o ne eblis adopti asimilon
de la zoologia (Latina) nomo kaj estis prenita la
Itala nomo. Char la elekto ne estus evidenta Zamenhof
konservis tiun nomon; kaj tion saman li faris por la
alia birdo, kies zoologia nomo (Bubo bubo) ne taugus
pro la ekzisto de bubo; sekve la
propono per la Itala gufo estis retenita. La kreno
shajne devenas de la Rusa nomo hren, sed
ankau en la suda kaj austra Germana ekzistas kren
de Slava etimologio: vershajne Zamenhof ne konis
tiun vorton, do ni povas supozi au ke tiu vorto
estas ankau Jidisha, au ke iu Germano proponis
ghin. Dume pastinako estas Germana, sed ankau
Latina. Pasamento estas ornamajho por luksaj
vestoj kaj mebloj; ghi elmodighis kaj malaperis; la
etimo estas Franca, la vorto najbaras al pasi (F.
passer en la senco tredi). Pri kringo kaj krakeno
eblas miri pri ilia ambaua cheesto en la
Universaia Vortaro: du kukoj sufiche similaj; ambau
estas tradukitaj per la samaj vortoj en la Franca kaj
la Angla! Kringo shajne estas simpligita formo
de la Germana Kringet, dum krakeno estas
simpligo de F. craquelin: en ambau oni
formetis la silabon el! Au eble ambau venas
de alia lingvo: eble ankau la Jidisha. Eble Zamenhof
volis reteni tiujn chi formojn, char ne estas
evidente ke oni povus trovi unuanimecon por ili manke
de chia internacieco; au li volis doni ekzemplojn de
vortoj enkondukitaj ankau por kelkaj el tiaj
specifaj nocioj.
Eblus ankorau multon diri pri la
Universala Vortaro, sed en chio necesas ie halti,
char "fino bona, chio bona".