IV. La Dua Libro kaj
la Aldono al la Dua Libro
Lau nia plano ni nun parolos pri
la Dua Libro kaj pri la Aldono al la Dua libro.
La Dua Libro, kontraue al la Unua,
estis tiel titolita de Zamenhof mem che sia eldono en
1888. Vi ja scias, ke la Unua Libro pro oportuneco
ricevis tiun nomon nur poste.
La "Dua Libro de I'Lingvo
internacia" ricevis kaj portas la Cenzuran daton
de la 18-a de Januaro 1888. Eldonita same kiel la
Unua en Varsovio, che Kelter, ghi estis sekvata de
dua eldono jam en 1893.
Temas pri 50-pagha broshuro, kiu
surportas la subtitolon "Unua Kajero".
Efektive la autoro klarigas en tiu kajero. ke li
intencas eldoni la tutan "Duan Libron" per
diversaj kajeroj en sufiche longa periodo: post ilia
eldono la homoj havos respondojn pri chiuj siaj
demandoj kaj pri la diversaj aspektoj de la lingvo.
Tiu intenco de Zamenhof neniam realighis. Efektive,
jam anstatau la "Dua kajero", poste aperis
la "Aldono al la Dua Libro de l'Lingvo
internacia", kiu jam donis finon al la Dua
Libro. Ni tuj vidos kial!
Sed ni unue vidu la enhavon de chi
tiu libro.
En la antauparolo, la autoro
klarigas sian celon: ni jhus resumis ghin. Poste
sekvas ekzercoj, kiuj pli interesas nin vidpunkte de
la Fundamento. lli estas 20 kaj prezentighas kiel
paragrafoj, sed iom pli longaj ol tiuj de la
Fundamento. La 17-a 'paragrafo' estas aparte longa;
14-pagha ghi estas dedichita al fabelo: "La
Ombro, mirrakonto de Andersen' ". Kompense, la
sekva paragrafo konsistas nur el 15 proverboj sub la
titolo "Popoldiroj": ok el ili enestas en
la Proverbaro Esperanta de Zamenhof, sed la sep aliaj
shajne mankas.(48) Finas la Duan Libron du tradukitaj
poemoj: la "Kanto de Studentoj" redonita de
Hemza, kaj "EI Heine'" tradukita de K.D.
Sed ni scias,(49) ke Hemza estis pseudonomo de
Zamenhof mem. Pro la titolo, kiun ni jam vidis en la
Unua Libro, ni unue erare kredis, ke K.D. estas alia
pseudonomo de Zamenhof; sed ne estas tiel: temas pri
Leo Belmont, kiel pruvas la reprodukto de la poemo en
la Fundamenta Krestomatio. Sub sia vera nomo Leopold
Blumental, li jam en 1887 korespondis kun Zamenhof,
farighis gravulo en la mova-do kaj eniris en la L.K.
kaj en la Akdemion.(50)
Pri la ordinaraj ekzercoj, estas
interesa jena deklaro de Zamenhof al Bourlet: "...granda
parto de tiuj ekzercoj estas senshanghe enprenita en
la 'Ekzercaron'".(51)
Tamen se oni komparas ilin, oni
penas trovi samajn frazojn, krom kelkaj pli facile
troveblaj dank'al majuskloj, kiel "Georgo
Vashingtono estis naskita la dudek duan Februaron de
I'jaro mil sepcent tridek dua" (3-a ekzerco).
Oni efektive retrovas tiun frazon chefine de § 12 de
la Ekzercaro; sed mankas alternativa esprimo de la
Dua Libro kaj anstatau Vashingtono oni legas
Vashington sen finajho kaj sen apostrofo, kvazau
licenco al Regulo 16, speciale por la propraj nomoj.
Cetere oni hodiau preferus skribi
"dudek-duan" kaj
"mil-specent-tridek-dua" kun lig-streketoj,
char la finajho -a rilatas ne al la lasta numeralo
sed al la tuta nombro.
Eble necesus pli longa kaj pli
detala esploro, sed la plej multaj frazoj de tiuj
ekzercoj de la Dua Libro ne estas retroveblaj per si
mem. Eble oni komprenu nur, ke la celo de tiuj
ekzercoj estis la sama, kiel tiu de la Ekzercaro: ili
sekvas nur similan pedagogian progreson. lli estas
iom similaj.
Cetere pasis 17 jaroj inter la
eldono de la Dua Libro kaj la deklaro...
Sed, se kompari el alia vidpunkto
la du ekzercarojn, shajnas, ke la Fundamenta
prezentas tendencon al simpligo; simpligo ne nur
pedagogia: ghenerale frazoj pli mallongaj, sintakso
pli simpla; sed ankau simpligo lingva: ekz-e, en la
Dua Libro oni ofte trovas eliziadon de la artikolo,
sed anstatau de l' oni trovas nur de la en
la Fundamento: ankau en la "Vashingtona"
frazo! Oni ankau konstatas, ke vortoj ekkovras du
najbarajn signifojn; ekz-e, la ekzerco 3 donis la
frazon: "Sendu al mi prunte dekduon da
forketoj"; sed la Ekzercaro (§ 14) donas:
"Mi achetis dekduon da kuleroj kaj du dekduojn
da forkoj." Simile en la Universala Vortaro oni
trovas tiajn kungrupighojn de signifoj: pokalo kaj
shtuparo signifas ankau respektive pokaleto
kaj shtupareto.
Aliparte en la Dua Libro kelkaj
kunmetoj estas hodiau arkaaj; ni jam vidis la mirrakonto
de Andersen 'por la fabelo de Andersen; estas
aliaj: kunlandano por samlandano, montrantoj
(de horlogho) por montriloj, sciigajhoj por informoj...
Kelkaj malmultaj radikoj arkaighis por la profito de
novaj formoj: la artikulo "la", la
artikulo (de gazeto), vershajne pro la konfuzeblo
kun derivajho de artiko, modifighis al la jam
Fundamenta artikolo; hharaktero, pli
memoriganta la Latinan en ties ortografio
(character), transformighis al la Fundamenta karaktero,
pli internacia. Tamen hodiau iuj volus reuzi
tiun arkaismon, vershajne pro reago al la decido de
la Akademio, kiu agnoskis iujn formojn kun k
paralelaj al iuj formoj kun hh en la 8-a
Oficiala Aldono.
Krom tio estas diferencoj de stilo:
dum en la ekzercoj de la Dua Libro oni sentas ian
amaran etoson, kiun Zamenhof lasis elflui pro la
malfacilo de la vivo kaj la maljusto de la homoj, oni
male trovas en la Ekzercaro pli banalajn frazojn, pli
pedagogie banalajn frazojn. La Duan Libron li
vershajne kompilis en la soleco de Vejseje; la
Ekzercaron vershajne en la familia etoso en Varsovio.
Nur poste li foriros al Grodno kun la familio. Do
konstateble la diferencoj inter ambau ekzercaroj
estas nur bagateloj. Ni povas konkludi, ke la lingvo
kvazau ne shanghighis de unu ekzercaro al la alia.
La "Aldono al la Dua
Libro" estis eldonita en Junio 1888 kaj poste
estis reeldonita en 1889; de tiu dua eldono aperis
fotorepreso nur en 1925.
Tiu Aldono al la Dua libro, kiel mi
jam diris, estis samtempe la dua kaj la lasta kajero
de la Dua Libro.
Efektive, en la menso de Zamenhof,
okazis io grava por la nova lingvo. En Filadelfio
ekzistis "The American Philosophical
Society", kiu interesighis pri la problemo de
internacia lingvo; ghi "elektis komitaton por
pripensi kaj decidi la demandon, chu lingvo
internacia estas necesa, chu ghi estas kreebla, kaj kiel
ghi devas esti".(52) Zamenhof anoncas
tion en sia Aldono kun granda ghojo, des pli ke la
komitato jam donis siajn unuajn konkludojn, nome
"ke lingvo intemacia estas kreebla, ke ghi estas
necesa, ke ghi devas havi gramatikon la plej simplan
kaj naturan, kun la plej simpla ortografio, kaj
fonologio, kaj la vortoj devas esti agrablaj por la
orelo; ke la vortaro devas esti kreita el vortoj pli
malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj
popoloj; ke la fina formo de tia lingvo devas esti la
frukto de llaboroj ne de unu persono, sed de la tuta
instruita mondo".(53)
Kaj samloke Zamenhof konkludas,
"ke ne sciante ankorau pri (lia) laboro, la
"Amerika Filozofia Societo" venis al tiuj
samaj decidoj pri lingvo tutmonda, al kiuj (li)
venis, kaj ke la principoj, kiujn la "Amer. Fil.
Societo" ellaboris por la lingvo teorie, estas
pli malpli egalaj al tiuj, kiujn (li) efektivigis
praktike".(53)
Char Zamenhof sendis sian libreton
ghuste, kiam la komitato estis finanta sian laboron,
tiu chi povis aldoni inter siaj konkludoj la jenon:
"La plej nova propono al la publiko kaj ghis nun
la plej simpla kaj la plej racionala, estas la
"Lingvo internacia", kreita de d-ro S* el
Varsovio. La principoj, sur kiuj ghi estas fondita,
estas en la tuto maleraraj Pro tio kaj pro ghia
gramatiko la lingvo estas mirinde facila por lerni,
prezentante neniajn el la kalejdoskopaj rompajhoj kaj
shirajhoj de la Volapuk"(53)
En tiu tempo la propagando por
Volapuk furoris. Sed la Sekretario de la komitato,
anoncinte la peton de Zamenhof al siaj legantoj
promesi lerni la lingvon nur tiam, se dek milionoj da
personoj estos donintaj tian saman promeson,
konkludas: "La tuta mondo povas kuraghe doni la
petitan promeson."
La "Amerika Filozofia
Societo" decidis kunvoki intemacian kongreson de
'instruituloj' por decidi la finan formon de lingvo
tutmonda. Sekve "la tuta sorto de I'lingvo
internacia de nun transiras en la manoj de l'kongreso".(54)
"Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute
foriras de l'sceno".
La Kongreso povos eventuale modifi
la lingvon: "(li) jam antaue donas (sian)
plenan konsenton". Cetere S-ro Henry Phillips,
Jr., la Sekretario de la Komitato, jam proponis kvar
shanghojn: ili "estas teorie tre bonaj,
sed mi jam mem antau kelkaj jaroj pensis pri ili kaj
mi trovis, ke praktike ili estus tre
maloportunaj. Pli vastan mian jughon pri ili kaj pri
chiuj proponitaj shanghoj mi prezentos al la
kongreso, se tiu chi efektivighos".(54)
Bedaurinde ni povas nenion diri pri la kvar
proponitaj shanghoj: hodiau necesus traserchi en la
arkivoj au en la publikajhoj de la Am. Fil. Societo.
Efektive la intencita kongreso neniam realighis.
Ghuste pri tio li avertis siajn
legantojn char kvankam idealisto li havis la piedojn
firme sur la tero. La estonteco de la lingvo estas en
la manoj de la intencita kongreso, sed en la okazo,
se la plano ne realighus, ni chiukaze devas daurigi
nian laboron kiel ghis nun! Sed Zamenhof anoncas, ke
atende al la kongreso, li faros mem neniajn shanghojn
en la lingvo; li ankau ne plu eldonos aliajn
kajerojn por la Dua Libro, char ili ne estas plu
bezonataj. Fine "la autoro nun chesigas
je eterne sian laboradon. Chion, kion mi de nun faros
au skribos, mi ghin chion faros jam kiel simpla
privata amiko de la lingvo internacia, havante nek
pli da kompetenteco, nek pli da moralaj au
materialaj privilegioj, ol chiu alia".(55)
Li do plu uzas la ceteron de la
Aldono al la Dua Libro por doni sep rimarkojn pri la
lingvo kaj movado; ili estas interesaj per si mem. La
kvar unuaj rilatas ta lingvon mem.
En la unua li diras: la lingvo
restos senshangha kaj ech mi "de nun ne havas la
privilegion; tiu chi privilegio apartenas al la"
intencita kongreso; au se ghi ne efektivighos, do
"la amikoj de l'lingvo internacia faros
mem" kongreson.
La dua punkto tamen indikas tujan
shanghon, ja necesan: "La sola shangho, kiun mi
trovas necesa fari mem, estas: anstatau "ian,
chian, kian, nenian, tian" — devas esti:
"iam, chiam, kiam, neniam, tiam" (por
malegaligi la vortojn "ian" etc. (56) kaj
"ia/n" etc.)". Formoj tute ne taugaj,
li pravis forigi ilin, kiam li ankorau povis. Sed mi
kredas, ke Zamenhof inkludis tiun ruzajhon en la Unua
Libro, samtempe kiel la promeson shanghi la punktojn,
kiuj intertempe montrighos efektive ne bonaj; li tiel
estis certa, ke li povos sendanghere realigi sian
promeson.(57)
La tria punkto rilatas la
alfabeton. Grava punkto, kiu vershajne estis unu el
la kvar kritikoj de H. Phillips. Zamenhof tie
koncedas, ke se iu el la tipografioj ne povos
komposti per la chapelo kaj la krono, ghi povos
simple neglekti la kronon kaj anstatauigi la
chapelon per diakrita h. Samaloke li
atentigas, ke se oni bezonos ion presi kun la
streketoj, oni atentu ke la legantoj ne prenu ilin
por aliaj signoj, komoj au apostrofoj.
La kvara rimarko temas pri la
vortaro. "Unu homo, li diras, tie povas esti nur
iniciatoro, sed ne kreanto. Lingvo tutmonda devas
esti pretigata pashon post pasho, per la kunigita
laborado de la tuta civilizita mondo. Por ke la
lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi
malgrau la disjhetita laboro de malsamaj personoj en
malsamaj lokoj de la tuta mondo, oni devis krei
komunan fundamenton, sur kiu chiuj povus labori. Tiu
komuna fundamento por la 'Lingvo internacia' devas
esti mia unua broshuro ("Lingvo internacia.
Antauparolo kaj plena lernolibro"), kiu havas
en si la tutan gramatikon de la lingvo kaj sufiche
grandan nombron da vortoj. Tio chi estas la unua kaj
la lasta persona vorto en la afero de I'lingvo
internacia."(58)
Poste sekvas tri pli praktikaj
demandoj.
En la kvina li konsilas la
eldonadon de 'returnitaj vortaroj': al la ghis-tiamaj
Esperanto-nacilingvaj vortaroj estu aldonitaj
nacilingvaj-Esperantaj vortaroj. Tiel same estu
eldonitaj Unuaj Libroj por chiam novaj lingvoj: li
mem eldonis por la kvin lingvoj Rusa, Pola, Franca,
Germana, Angla; plie li eldonis ankau en la Sveda,
en la Jidisha,(59) en la Hebrea kaj eble en unu-du
aliaj lingvoj; sed li instigas aliajn mem eldoni por
pliaj lingvoj, komprenigante ke unu ne povas chion
eldoni.
En la sesa punkto, li aludas la
'Adresarojn' de promesintoj, kiujn li intencas eldoni
iom pli poste. Efektive de 1889 ghis 1909 aperis 29
serioj de 'Adresaroj de la Esperantistoj'. Sed nun li
alvokas la novajn adeptojn ne forgesi sendi siajn
adresojn por enmeti en tiujn listojn utilajn por la
nova disvastighanta movado.
Kaj en la sepa kaj lasta punkto, li
respondas al multaj, kiuj lin "demandas, per kio
ili povas esti utilaj al la afero de I'lingvo
internacia".(60) Post ghenerala konsilo:
"Chiu laboru tiel, kiel li trovos la plej
bona", li grupigas siajn respondojn al 5
subpunktoj: a, b, c, ch kaj d.
En la unua subpunkto li admonas, ke
neniu malvarmighu en sia nova entuziasmo.
Per la dua li denove insistas pri
la kolektado de promesoj.
Li dedichas la punkton c al
la richigado de la literaturo. Ne nur oni
verku gramatikojn en chiuj lingvoj, ne nur oni
kompilu la malgrandan vortareton en plej diversaj
lingvoj, ne nur oni eldonu returnitajn vortarojn au
pli plenajn vortarojn ankau; sed necesas ankau pli
vastaj lernolibroj, char — li komentas — la
'plena lemolibro', kiun mi donis en la unua broshuro,
se ghi ja utilas por kleraj homoj, eble ne sufichas
por pli ordinaraj homoj, precipe por unulingvuloj.
En la sama subpunkto li alvokas al
eldonado de novaj verkoj en la Lingvo internacia, al
novaj verkoj tradukitaj kaj originalaj. Li alvokas
ankau al eldonado de gazetoj kaj jhurnaloj. Cetere
li anoncas, ke ekde Augusto 1888 li chiumonate
eldonados "Nomarojn" de chiuj verkoj tiam
haveblaj pri au en la Lingvo internacia. Efektive
oni povas konstati, ke en la plej multaj broshuroj de
tiu epoko aperis la plej lasta el la Nomaroj. Chiuj
komprenis la intereson de tiuj iistoj kaj por la
disvendado de chiu titolo kaj por la bonfarto de la
nova lingvo. Zamenhof ricevadis chiun novan libron
kaj atribuis al ghi numeron. Tiuj Nomaroj eldonighis
ghis chirkau 1900.
En la subpunkto ch li
alvokas al korespondado. Per tio li volas teksi reton
da ligoj inter la esperantistoj; li esperas, ne sen
pravo, ke tiel la lingvo farighos pli kaj pli viva en
diversaj manieroj. Ghis hodiau la internacia
korespondado ludas tre gravan rolon en nia movado;
oni pli ofte korespondas ol parolas.
Li komencas la lastan subpunkton d
per jenaj vortoj: "Estas kompreneble ankorau
multaj vojoj kaj vojetoj por progresigi l'aferon de l'lingvo
internacia, sed mi devas ilin lasi al la bontrovo kaj
placho de chiu aparta persono." Li nur sugestas
la kreadon de rondetoj en chiuj urboj por kune labori
por la afero. Sed super chio li admonas ne perdi la
kuraghon.
Tiam venas konkludo al la broshuro;
li finas ghin per la vortoj: "Ni laboru kaj
esperu!" Tiu lasta alvoko estas ankorau
aktuala: "Ni laboru kaj esperu!" Nia laboro
ankorau ne estas finita kaj ghi dauros tiel longe,
kiel ekzistos esperantistoj.