CHAPITRO VII
HOMARANO
Ekstere la Bulonja Kongreso estis antau chio festo propaganda. Tamen pri vastigho de la lingvo, la kunsidoj oficialaj okazigis interesan diskutadon. Flue kaj facile sonis argumentoj kaj respondoj de la parolantoj. Sur neutrala fundamento chiu sentis sin egala kaj libera. Kiel chiujn kongresanojn tio tre impresis Zamenhofon. Reveninte Varsovion, li kunportis felichegan sperton, ne nur lingvan, sed moralan:
"Kiu audis la multnombrajn parolojn kaj diskutojn, kiu vidis tiun plenan senghenecon kaj kortushantan fratecon inter chiuj partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke chiuj tiuj homoj ankorau hierau estis tute fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur neutrala lingvo ..., ke ghia facila lernado faris miraklon, kaj deshirante neniun de lia natura patrujo, lingvo, au religianaro, donis al homoj de plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la plej paca kaj sincera frateco." * La revo, li pensis, estas do plenumebla, kaj efektive la lerno de mondlingvo montrighis unua pasho plej efika.
* El la broshureto Homaranismo de Zamenhof, eldonita sen subskribo, Peterburgo 1906.
Dum la vintro la proksimaj faktoj alportis sovaghan kontraston, elokventan per si mem. La rusa kaj japana imperioj militis inter si. Dume la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontrau la carisma regado. Amaso da malrichaj laboristoj antau la palaco peterburga petis pri elementaj rajtoj politikaj. La gvardianoj sur chevaloj ricevis ordonon ekpafi. Viroj, infanoj, virinoj rulighis sur la negho sangante.
En okcidentaj kaj sudaj provincoj la ribelo farighis jam nacia. Letoj, Ukrajnoj, Kaukazanoj ekbatalis por la libereco patruja. Por repremi la dangheron, la registoj uzis la metodon tradician: "Divide ut imperes." Konkurencon inter gentoj ili tuj profitis, kaj akrigis la disputojn per agentoj specialaj. La tiel nomita "Nigra mano" estis fako tiucela che la polico. Al diversaj urboj ghi eksendis bandojn, kaj incitis al pogromoj. En Varsovio la polaj socialistoj tion malpermesis per armita junularo gardanta chiujn stratojn. Teruro ja minacis. En la litva lando kaj Odeso estis pli facile. Tie la Hebreoj loghas en tre grandaj nombroj. Frakaso de la butikoj, rabado kaj buchado sonis bal dau. En Kaukazo okazis same inter gentoj alinomaj, Rusoj kaj Georgoj, Tataroj kaj Armenoj.
Abomena vidajho. Kiel malsama je bulonja! Korpremite, Zamenhof sentis sian devon fari novan elpashon. La gentoj lernu sin defendi kontrau tiaj ruzoj. Ili lernu liberighi de malamo, evitante senutilan konkuradon. Kion li proponis al Hebreoj sub la titolo Hilelismo, li decidis igi tauga ghenerale.
Al chiuj homoj li sin turnos nun egale kiugentaj. Krom nacianoj, ili devus senti sin homaranoj. Tial Homaranismo estis la titolo de broshureto, presita sen autora nomo en Peterburgo 1906. * Ghi enhavis novan instruon pri la rilatoj inter hejmo, gento kaj homaro. Deklaro el dek du paragrafoj formis la kredaron. Antauparolo mallonga ghin klarigis:
* Che D. P. Veisbrut, Troickij prospekt, no. 14.
"La homaranismo estas instruo, kiu, ne deshirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti chian malverecon kaj kontrauparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikighadi kun homoj de chiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neutrale homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco, kaj justeco."
La antauparolo aludis la sperton de la bulonja kongreso, kiel pruvon, ke tia frateco estas ebla. Ghi tamen atentigis, ke oni ne devas intermiksi homaranismon kun esperantismo:
"Ambau ideoj estas tre parencaj inter si, sed ne identaj. Oni povas esti bonega esperantisto, kaj tamen kontrauulo de la homaranismo." Nur tial Zamenhof ne publike subskribis la libreton, char li volis eviti konfuzon. Tiu shajna malkuragho lin tre suferigis. En 1912 li publike formetis de si chiun oficialan rolon en la aferoj de Esperanto por gajni plenan liberecon, kaj de tiam li metis sian nomon sur la novaj eldonoj de la broshuro.
En Orienta Europo ekzistas inter gentoj du chefaj elementoj de malsamo kaj malamo: lingvo kaj religio. Poloj estas katolikaj, Hebreoj izraelanaj; Letoj estas luteranaj, Rusoj ortodoksaj; Armenoj estas kristanaj, Tataroj mahometanaj. La diferencon gravigas ne nur aparta parolo, sed konkura kredo. En literaturo kaj eklezio kuncentrighas la naciaj sentoj. Tial en punktaro Zamenhofa staras du chefaj partoj: unu lingvapolitika, alia religia.
En sia hejma vivado chiu parolu sian gepatran lingvon lauplache, sed li ne trudu ghin al homoj aligentaj, por ne gheni au ofendi ilin. En okazo de kunveno li uzu neutralan esprimilon, kiel Esperanto. Kun siaj samkredantoj li sekvu tiujn religiajn morojn, kiujn li deziras tradicie au elekte, sed kun homoj alikredaj li kondutu nur lau tiu chi principo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi."
Same kiel, che parola fako, internacia lingvo prezentas neutralan fundamenton por senghena renkontigho kaj fratigho, tiel ankau io simila devus ekzisti sur la kampo religia. Sub la nomo "Dio" au sub alia la homaranoj komprenu tiun Forton neklarigeblan, sentatan de multaj kiel kauzo de kauzoj en la mondo materia kaj morala, au de kelkaj nur en la morala. Neniam ili malamu, moku au persekutu iun pro tio, ke lia kredo pri tiu Forto estas alia ol tiu, kiun ili preferas. Same estas kruda barbareco riprochi iun ajn pri lia lingvo au deveno. Ili konsciu, ke la veraj ordonoj religiaj kushas en la koro de chiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la chefa estas la estimo kaj helpemo reciprokaj. La ceteron en religio ili rigardu kiel aldonojn, lau unu, devigajn por li diroj de Dio, lau alia, komentariojn donitajn de la grandaj instruintoj de la homaro, lau tria, miksajhon de instruoj kaj legendoj au moroj starigitaj de homoj. Chefe tiuj moroj akrigas diferencojn.
Tra vitroj diverskoloraj la homoj vidas unu saman Forton. Liberaj povas esti predikoj propagandaj. Sed neniam homaranoj trudu la gentan koloron de sia vidajho al ceteraj. Filozofe la instruitaj personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn de aliaj inteligentuloj; sed pri kutimoj la konflikto estas multe pli grava.
Tial Zamenhof insistis pri neutrala fundamento mora, ne nur idea. La chiutaga vivo en Europo orienta montras la neceson de vidpunkto praktika. La faktoj ghin postulas. Saluto au ne saluto je shtonkrucoj che publikaj vojoj. Oficiala trudo de Sabato au Dimancho kiel deviga festotago. Havo au nehavo de longa barbo. Jhuro sur Biblio au per levo de la mano. Atesto kun chapo au sen chapo sur la kapo. Chio simila povas shajni tre ridinda okcidente. Ghi tamen kauzis oriente batalojn dum jarcento. Ghi tuj jhetas sur la lipojn nomon gentan, kvazau insultonEch deklaroj estas gravaj, ne nur moroj kaj ideoj. En Galicio, la juda lingvo estis leghe nemontrebla kiel la gepatra en deklaroj oficialaj. Hebreoj devis enskribighi anoncante chu polan, chu germanan, au ukrajnan lingvon kiel sia. Nur per religioj oni povis do kalkuli la diversgentanojn: Izraelanoj=Hebreoj, Romaj katolikoj=Poloj, Grekaj katolikoj= Ukrajnoj, Protestantoj =Germanoj. Ech se ili forlasis jam de longe la prapatran kredon, chiuj sin enskribis lau la genta religio, pro la nombro. Vidpunkto nur nacia kun celo statistika-politika! Tial Zamenhof preparis neutralan fundamenton ankau per zorgo rimarkinda pri deklaroj: Homaranoj kutimighu je sincero. Sur la lasta pagho de la broshuro staris preta respondaro por lauvolaj alighantoj. Jenaj fakoj apartighas: hejmo, patrujo, gento devena, lingvo gepatra, lingvo persona, religio laukreda. Nur tia demandaro ebligus chiun diri plenan veron, ne perfidante suferantajn samgentanojn.
La gepatra lingvo Zamenhofa estis la rusa, la persona estis la pola. Lia gento estis la hebrea, lia religio liberkreda. Tion li povus ja konfesi sur enskribilo homarana. Sed, se li metus tion sur pasporton imperian, li estus kalkulata tuj en unu partio nacia. Kun Rusoj, premantoj de Polujo, au kun Poloj kontrau la Hebreoj.
Tial la homarana formularo proponas modelon tre praktikan por estontaj demandaroj oficialaj de regna recenzado. Same preskau chiuj dek du punktoj de la broshuro povas celi du efikojn. Unuflanke tuja gvido al konduto individua. Aliflanke rekta montro por legharo pli justa inter homoj. La dek kvar principoj noblaj de Wilson nur montris al la regantaj diplomatoj tion, kion ili devus fari. Se falus la konsento, la principoj falus kune. Shirajhoj de la papero disflugus sub la tablo verda. La nacioj ilin kaptus, kaj chiu svingus sian pecon por justigi novan ekbatalon.
Dume, la programo Zamenhofa povas tuj gvidi la homojn, kaj influi poste la leghfarantojn. Liaj dek du punktoj povas semi nur pacigon: Rigardu la homaron kiel unu familion. Tiu idealo regu viajn agojn. Jughu homon ne lau gento, sed lau agoj. La lando apartenas ne al unu gento, sed al chiuj loghantoj. Ne trudu vian gentan lingvon, nek la kredon, al ceteraj homoj. Metu la nomon "homo" super la naciaj. Patriotismo estu nur servado al la regiona komunumo de homfratoj, neniam malamo al ceteraj. Lingvo estu ne celo, nur rimedo. Uzu neutralan lingvon kun aligentuloj. Via kredo religia ne estu hereda, sed sincera. Kun alikredaj homoj agu lau etiko neutrale homa kaj helpema. Kun homaranoj vi kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn.
En la unua broshuro Zamenhof proponis, ke la homaranoj nomu chiujn landojn per neutralaj negentaj vortoj, kiel Kanado, Svisujo, Peruo, Belgujo, au per aldono de sufikso -io al chefurbo, kiel Berlinio, Peterburgio, Konstantinoplio. Poste li forigis tiun paragrafon kiel nepraktikan. Ankau li fortranchis multon el la lasta punkto. En la komenco li proponis ech starigon de templo homarana en chiu urbo. Alighintoj devus:
"... frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj, ellabori kune kun ili morojn kaj festojn neutrale-homajn, kaj tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaborigho de filozofie pura, sed samtempe bela, poezia, kaj varma, vivo-reguliga religio komunehoma ... En la templo homarana oni auskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia ‘mi’ al la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn interparoladojn, altigajn kaj nobligajn himnojn, k.t.p. Chi tiu templo devas edukadi la junularon kiel batalantojn por la vero, bono, justeco kaj chiuhoma frateco, kaj ellaboradi en ili amon al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por chiuj malnoblaj malvirtoj: tiu chi templo devus donadi spiritan ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la eblon sensarghigi sian konsciencon, k.t.p." Pli poste Zamenhof nur lasis la proponon pri fondigho de tia komunumo inter liberkredanoj, kiuj ne trovis sian spiritkontentigon en preghejoj ekzistantaj. Lau lia celo kaj espero la homaranoj chiam plimultighos en la mondo. Konstanta komunikighado ilin edukos sur la bazo de neutrala lingvo, neutralaj moroj kaj principoj religiaj. La rondoj kreskos. La ondoj fluos. La influo disvastighos. Iom post iom, sen rompado, sen ofendo, tute nature, chiuj homoj kunfandighos en unu granda homa popolo de popoloj.
Al tiu revo li fordonis sian tutan vivon.