CHAPITRO VI

IDEALISTA PROFETO

Post la morto de la patrino, la gefratoj Zamenhof proksimighis al la patro, kies koro plimolighis. Granda estis lia vivchagreno, kaj li farighis tre sentema. Komuna funebro ligis al li chiujn filojn kaj filinojn. Doloro kaj memoro pri la amata mortintino kunigis ilin chirkau amo kaj spirito shia. Por dolchigi la vivon de la patro malfelicha, ili chiuj zorgis. Li farighis amiko plej kara. Pro tio, forflugintoj el la nesto penis reveturi Varsovion tiel baldau kiel eble. Unu post unu revenis ili kun edzino kaj infanoj, kaj reprenis sian lokon en la rondo familia. Tial ankau Ludoviko revenis en 1898. Li enloghis kun la siaj en malricha strato de la hebrea kvartalo, Ulica Dzika, 9. Ghis la mondmilito li restis tie. Kiel okulisto, li komencis tre malkaran praktikadon. La klientoj pagis nur kvardek kopekojn - kelkaj ech nenion. Sed, kvankam tre shparemaj, la Hebreoj ja malshatas shuldojn. Ordinaraj okulistoj postulis grandajn sumojn. En richaj salonoj ili loghis lukse. Tial multaj homoj ech preferis iri ghis blindeco kun malsano de la okuloj. Nun alvenis popola kuracanto. Al multaj li ech savis la vidon. Baldau lia atendejo plenighis de mateno al vespero. Li farighis vera bonfaranto.

Amike li klinighis super lacaj laboristoj kaj palaj kudristinoj, kiuj fidis lin. Sperto kaj studado lin estigis baldau rimarkinda specialisto. Tiel li vivis ghis la morto, tre modeste, tre malriche, for el chia lukso. * Per penado chiutaga la premantaj zorgoj malaperis. Sed ankau maloftighis tempo libera por pli alta celo. Tamen lin konsolis tiu sento, ke la ofero lia portas tujan helpon al homfratoj. Vespere li sidighis kaj reprenis la plumon.

* Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: "Chu estas tiu sama Zamenhof, la bonkora okulisto de la strato Dzika?"

Verkado, tradukado, korespondado formanghis grandan parton de la noktoj. La movado esperantista disvastighis tra la mondo malrapide, sed progrese. Kun amo li sekvis la klopodojn de la novaj batalantoj:

... Vi en la urbo, vi en urbeto,
En la malgranda vilagho ...
Tre malproksime chiuj ni staras
La unuj de la aliaj.

Kie vi estas, kion vi faras,
Ho, karaj fratoj vi miaj?

Per tiu poemo Al la fratoj, kvazau tra kristalo travidebla, ni povas rigardi ghis fundo de lia koro, kiel ghi batis en la vespera silento pensante al la alia "rondo familia".

Ankau pri sia malricha klientaro de hebreaj laboristoj li pensis ofte. Li mem hejme parolis nur pole kaj sin sentis homarano, sed la sorto de la malfelicha gento priokupis lin. Kiel studento li jam trovis en la cionistaj rondoj tro da shovinismo. La kontraua partio de la "asimilistoj" ankau ne plachis al li. Per alia shovinismo ili anstatauis la unuan. Lau ili la Hebreoj devus kashe forgesigi sian genton, farighante ech pli polaj ol la Poloj au pli rusaj ol la Rusoj. Tio shajnis al li malverajho. Al lumo kaj sincero li celis.

Lau lia kredo la homoj ja bezonus nek fiere trudi, nek honte kashi sian gentan naciecon. Liberaj kaj sinceraj ili devus resti. Religio, hejma lingvo kaj deveno restu privataj aferoj. En kelkaj landoj eklezio jam eksighis el la fakoj oficialaj. De nun ankau apartighu shtato kaj patrujo.

Hebreoj estu bonaj kaj helpemaj civitanoj de tiu au alia regno. Ili ne sin tenu kiel fremdaj, sed ankau ne kvazau gent shanghuloj. Ili staru frate kaj egale kun aliaj sur neutrala fundamento de la utilo al ceteraj. Hebreo en Varsovio ne bezonas farighi Polo au Palestinano. Li estu simple honesta Pollandano. Tiel li povos resti ankau Hebreo kaj homarano, kio estas la plej grava. Lerno de neutrala lingvo internacia unuigus chiujn Hebreojn en la mondo, kaj samtempe ligus ilin sur egala bazo kun chiuj ceteraj gentoj.

Lau tiu senco Zamenhof publikigis libron en la rusa lingvo por atingi legantaron tra la tuta vasta imperio. Li ghin subskribis "Homo sum" kaj elektis la titolon Hilelismo lau la nomo de Hillel. Tiu fama klerulo de la antikva Palestino vivis en Jerusalemo en la lastaj jaroj antau Kristo. Plej autoritata scienculo pri la Legho, li chiam klarigis ghin lau spirito, dum Shammaj kaj lia skolo pasie defendis ghin lau litero. Dolcha kaj humila karaktere, la maljuna pensulo predikis amon, pacon, kaj studadon. "Kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al ceteraj", tiel li resumis la tutan instruadon. Lau Hillel, homo ne devus apartighi de la ceteraj per ekstera sintenado. Chiu devus sin konsideri nur parto de la tuto. Facile estas ja kompreni, kiel tiaj pensoj allogis kaj influis Zamenhofon.

Tamen lia Hilelismo ne vekis entuziasmon inter la Hebreoj en Ruslando. Al ambau partioj ghi malplachis. Ghi estis tro idea. Ankau ghi ja kontraustaris politikajn interesojn. Por tion realigi, oni devus antau chio rekoni egalecon inter gentoj. Ghis tiam la gvidantoj preferis agitadi por celoj pli facilaj. Al rabenoj la autoro shajnis tro liberkredema.

El chiuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj au suspektoj. Nur malgranda nombro da spiritoj verserchemaj lin komprenis kaj aprobis. La shovinistoj lin malshatis. Denove li suferis pro la potenco de la antaujughoj. Denove lin doloris soleco de la animo. Sed la fido restis senshancela. Super gentaj diferencoj homoj devas unuighi. Al si mem li rediradis la devizon, kiun li dedichis al Esperantistaj samideanoj "Ni kion povos, ni faros":

Cent semoj perdighas, mil semoj perdighas ...
Ni semas kaj semas konstante.
*

* El la poemo "La Vojo".

De 1900 al 1905 Esperanto progresis pli rapide. En dek du landoj fondighis grupoj kaj gazetoj. En Francujo gravaj societoj ghin subtenis. Alighis jam konataj scienculoj. La movado ighis vasta. Tiam estis kunvokita en Boulogne-sur-Mer la unua kongreso de la Esperantistoj.

Kun stranga timemo Zamenhof atendis tiun horon. Unue li hezitis, chu li ech veturos tien. Vojagho kaj elspezo estus grandaj. Ankau neniam li eliris mem publike. Li ne sciis paroladi. Li timis la rigardojn de tiom da vizaghoj novaj, nekonataj. Li sin ghenis.

Fine li decidis tamen iri. Fidele demokrate, li submetighis al la deziro de la Esperantistaro. Iom tremante, li preparis legotan paroladon. Al samideanoj li ja diros la fundon de sia penso. Li klarigos la plej altan celon de la afero komuna.

Kun la edzino li vojaghis. Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo. Tie komencighis semajno por li tre timiga. En la plej brila chefurbo en la mondo lin atendis bruado kaj flatado. La urbestraro lin akceptis en la urbodomo. La ministro de publika instruado donis al li la ordenon de honoro. En la supro de la Ejfela turo li tagmanghis kun plej famaj scienculoj de Francujo.

Tra chiuj solenajhoj li sin tenis tre modeste, iom ghene, chiam delikate. Pezaj estis tiuj tagoj festoplenaj por viro ne mondana kaj restinta hejme dum longjaroj. Tamen li komprenis, ke tio helpas diskonigi Esperanton antau la publiko. Tial li elportis chion pacience. Ech malfrue en vesperoj, tre laca, li akceptis jhurnalistojn scivolemajn. Al chiuj pacience li respondis, ne pri si, nur pri la mondlingvo.

Skeptikaj Parizanoj eble trovis lin naiva. Ili eraris. Tre klare li travidis chiujn faktojn kaj evitis iluziojn. Li ja tre bone divenis, ke la tuta programo estis zorge aranghita, dank’ al multpena klopodado de sindonemaj gasto kaj amikoj kiel Javal, Sebert, akademianoj, Bourlet, profesoro tre agema. Tio estis ebla, char la franca registaro estis tiam oficiale pacifista. Morgau vento politika povus blovi el kontraua flanko kaj subakvigi chion "internacian" sub ondego shovinista. Tial estis prave ekprofiti la okazon por vastigi Esperanton.

Sed la vera ghojo lin atendis en Bulonjo. Tie li renkontos fratojn chiulandajn. Tie li trovighos en "la rondo familia".

Trans chiuj stratoj de la urbeto marborda balancighis verdaj flagoj kun la stelo de la espero. Chirkau la teatro kunveneja jam audighis nur la lingvo internacia. Angloj kun flanela chapo, Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en vojagha vesto, charmaj Hispaninoj kun koloraj shaloj renkontighis sur la placo kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis muroj inter la popoloj.

Benite jam venis vespero. Sur la stratoj ekmallumis. En la kongresejon chiu nun eniris por la malferma kunsido. Rapidis alkurantoj. El hoteloj. El haveno. El stacidomo rekte kun valizoj en la mano. La teatro de la urbeto jam plenighis. Tro malgranda la chambrego. Milo da samideanoj premighis tie. De partero al balkono zumadis Esperanto. Preskau neniu vidis jam Zamenhof. Plej multaj konis lin nur per la genia verko, per mallonga letereto; ame konservata en arhhivoj de la grupo, au per portreto pendigita che lamuro de la sidejo. Chiu sciis ja parkere liajn versojn kuraghigajn:

Tra densa mallumo briletas la celo
Al kiu kuraghe ni iras.
Simile al stelo en nokta chielo,
Al ni la direkton ghi diras.

En la horoj malfacilaj de loka propagando, kiu ne ofte rememoris tiujn vortojn de La Vojo? Pri tiaj spertoj kunparolis la audantaro en la plena salonego. Varmo vastighis sub la lamparo. Ekscita tremo rulighis tra la amaso dum atendo ... Subite eksonis la muziko de la himno La Espero:

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko ...

Samtempe chiuj ni starighis ... Jen sur la scenejo, kun la estraro de la kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema, kortushita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam griza. Chio jam flugis au svingighis en aero, manoj, chapoj, tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li levighis post la salutoj de la urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis. Chesis la bruado. Chiuj residighis. Tra silento sonis liaj vortoj:

"Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda ideo, kiu chiujn nin ligas ...

"Sankta estas por ni la hodiaua tago. Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ghi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al chiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj nek ministroj por shanghi la politikan karton de la mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj chirkau la modesta domo, en kiu ni trovighas; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallautaj, ne audeblaj por la orelo, sed senteblaj por chiu animo sentema: ghi estas la sonoj de io granda, kio nun naskighas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas: ili estas imagoj de la tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpighos kaj potencighos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ghuos ..."

"Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka komprenighado kaj la nia! ... Tie la membro de unu nacio humilighas antau la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj rughighas, kaj sentas sin ghenata antau sia kunparolanto, dum tiu chi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu humilighas, neniu sin ghenas; ni chiuj staras sur fundamento neutrala, ni chiuj estas plene egalrajtaj; ni chiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio; kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn, ne hipokrite kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaua tago, char hodiau, inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj ..."

"Post multaj miljaroj da reciproka surda muteco kaj batalado, nun en Bulonjo fakte komencighas en pli granda mezuro la reciproka komprenighado kaj fratighado de la diverspopolaj membroj de la homaro; kaj unu fojon komencighinte, ghi jam ne haltos, sed irados antauen chiam pli kaj pli potence, ghis la lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por chiam. Benata estu la tago, kaj grandaj estu ghiaj sekvoj!" Tiel parolis Zamenhof. En liaj manoj la papero tremis. Li sentis fortegan emocion. Chu li povos legi plu? Io tamen pushis lin. Kvankam nekutima je publika uzo, lia vocho kreskis kaj farighis lauta. Trans la paghoj, iom febre turnataj, li ekvidis audantaron. Viroj, virinoj, junuloj, kapoj blankharaj, vizaghoj atentemaj, rigardoj konsentemaj. Regis varma silentego. Ili chiuj kvazau tiris vortojn el lia busho. Li dauris kun amo.

Li parolis juste, kaj modeste. Li parolis pri Shlejer, pli frua pioniro de la ideo mondlingva. Jam li forgesis la akrajn atakojn de li kaj de la volapukanoj. Li parolis nur pri la granda laborado de sia antauulo. Li petis la kongreson honori lian nomon. Li parolis pri la suferoj kaj espero de la homaro, pri la sankta devo, pri la estonteco de fratigho. Li parolis pri la unuaj batalantoj por la celo. Li parolis pri la oferoj de mortintoj. Li dankis al Einstein, Washniewski, Trompeter. La tuta audantaro levighis pro saluto memora.

Profunda sento regis en la chambrego. Tenante la paperon, Zamenhof ektremis pli videble che la manoj. Chu li povos eldiri finon? Lia vocho penis lastan forton:

"Baldau komencighos la laboroj de nia kongreso, dedichita al vera fratigho de la homaro. En tiu chi solena momento, mia koro estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la deziron faciligi la koron per ia pregho, turni min al iu plej alta Forto, kaj alvoki ghian helpon kaj benon. Sed tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankau sentas, ke en tiu chi momento mi ne apartenas al ia nacia au partia religio, sed mi estas nur homo. Kaj en la nuna momento staras antau miaj animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro chiu homo, kaj al tiu chi nekonata Forto mi turnas min kun mia pregho:"

"Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fontego de l’ amo kaj vero ...
Al Vi, kiun chiuj malsame prezentas,
Sed chiuj egale en koro Vin sentas ...
Hodiau ni preghas."

"Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro;
Silentas nun chiu disput’ religia
Kaj regas nur kredo de koro ..."
"Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera,
Auskultu la vochon de l’ pregho sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l’ granda homaro!"

"Ni jhuris labori, ni jhuris batali,
Por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron ..."

"La verdan standardon tre alte ni tenos;
Ghi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon."
"Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por chiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero."

Kiam residighis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj estis malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile rakontebla. Io flugis en la aero, ia blovo eterniga. Chiufoje, kiam cheestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia. Nova tempo ja naskighis tiam. Ech ne mondmilito povis ghin detrui.

Ho, kara naiveco de la Bulonja tempo! Naskigho nova de la homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla kaj sincera. Manpremoj. Komprenigho reciproka. Paroloj de modesta viro. Grandeco vera de la genio, vivanta per ligilo sur niaj lipoj. Spirito potenca de la animo pura. Kortremo de la homigho komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min ghis tombo!... Sur kampoj sangumitaj falis miloj el la plej bonaj. Al urboj kaj vilaghoj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgau? Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj!


<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO
© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ