CHAPITRO XII
HOMO CHE MORTO
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ghi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat’ fraton atakas shakale.
Tiuj versoj ehhadis en la memoro Zamenhofa dum oktaga reveturado al Varsovio, senpaka, sensegha, senmangha, senhora, en vagonoj plenegaj, tra Skandinavio-Peterburgo. Lia edzino kunestis, chiam vigla, senlaca, flegema.
Malsano kaj malghojo lin premis che la koro. Hejme li restadis nun. Li povis nek marshi, nek spiri facile. Chirkaue la batalo teruris. La pafilegoj ektondris chiam pli proksime. Flugshipoj jhetis bombojn sur la urbon. Ech unu falis en la straton Dzikan. Sed ne tio lin timigis. Al penso pri morto li jam kutimighis. Kio estas ja danghero? Pli akraj, pli doloraj estis la malamo kaj shovinistaj pasioj chie nun ellasataj, kiel bojemaj tigroj el kagho. Super la tuta mondo subite falis dronego je mallumo, mensogo, malmoralo. La milito venenis chion. Dume suferis senkulpuloj kaj heroe falis amasege.
En Varsovio la vivado farighis abomena. Rusaj armeoj plenigis la urbon. Kozakoj trarajdis. Cherkesoj tramarshis, kantante lauritme rabkantojn. La Poloj tremis, sed pli tremis la Hebreoj. Kontrau ili turnighis la incitoj. Ilia lingvo similas la germanan: "Spionoj!" Ili ne montris entuziasmon: "Perfiduloj!" Al la rusa guberniestro pluvis anonimaj kulpigoj kontrau judaj butikistoj. Multaj estis mortpafitaj. Rusofila gazetisto atakis ech Zamenhofon, "dangheran internaciulon". Mi lin vidis en printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo disshirita pro la malamo inter la homoj. Li laboris super projekto de alvoko al kongreso homarana.
Nur al tuthomaraj celoj li volis fordoni sian fervoron. Dum la tuta mondo diskolerighis en kontrauaj shovinismoj, li restis fidela al sia idealo. Por la Pariza Kongreso li jam rifuzis partopreni en kunveno por fondo de Hebrea Ligo. La 30-an de junio 1914 li skribis al la organizantoj:
"Mi mem bedaurinde devas stari flanke de la afero, char lau miaj konvinkoj, mi estas ‘homarano’, kaj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento au religio. Mi estas profunde konvinkita, ke chiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfelichon, kaj ke la celado de chiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj - kiel natura sindefenda reago - estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambau naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfelichoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se chiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos starighi sur grundo tute neutrala."
"Tio estas la kauzo, pro kiu mi, malgrau la korshirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfelicha gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma." Ech la persekuto kaj teruraj batoj kontrau la Hebreoj dum la milito ne shanghis tiun chi vidpunkton. Sed kiu audis Zamenhof parolantan pri tiuj suferoj kaj vidis lian kosshiran doloron pro ili, tiu povas kompreni kiom li oferis sur la altaro de la fideleco al supergenta idealo.
Je Pasko 1915, li publikigis en gazetoj Esperantaj sian "Leteron al diplomatio". Eble ghi estas lia skribajho plej forta. Bedaurinde ghi aperis tri au kvar jarojn tro frue antau la tempo de la Pariza Konferenco. Poste neniu havis la ideon ghin represi kaj diskonigi. Al estontaj decidantoj pri Europo li sin turnis per profeta voko: "Chu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de Europo? Chu vi simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni al la gento X, kaj la terpeco B al la gento Y?" Lau Zamenhof nur unu decido povus savi Europon de kruda sovagheco. Ghi estus oficiala proklamo kaj firmigo de tiu chi principo: "chiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al chiuj siaj filoj". Sed por efektivigi tion, estus necese nomi la regnojn per neutralaj nomoj geografiaj, anstatau per nomo de gento. En regno titolita "Rusujo", la Rusoj sin kredis posedantoj; kaj Letoj, Estoj au Poloj estis premataj. En lando nomata "Polujo" la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj, Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo. En antaua "Serenisima Respubliko" la diversaj gentoj sin konsideris pli egalaj, jam nur pro la nomo. Same la vortoj "Svisa Konfederacio", "Usono", "Brazilio" rajtigas neniun apartan genton rigardi la landon kvazau sian kaj la ceterajn loghantojn kiel fremdulojn toleratajn. Tial Zamenhof insistis pri la graveco de tiu demando, kaj revenis al sia ideo pri neutralaj nomoj kun sufikso -io. Konklude li proponis al la diplomatoj starigi la sekvantajn leghojn sub internacia garantio:
"(1) Chiu regno apartenas morale kaj materiale al chiuj siaj naturaj kaj naturigitaj loghantoj, kian ajn lingvon, religion, au supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas havi pli grandajn au pli malgrandajn rajtojn au devojn ol la aliaj gentoj."
"(2) Chiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon au dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo regna. En tiuj politikaj institucioj, kiuj havas karakteron speciale lokan, anstatau la regna lingvo povas esti uzata alia lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por ghi sian konsenton. Sed la lingvo regna au urba devas esti rigardata, ne kiel humiliga tributo, kiun shuldas gentoj mastrataj al gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto."
"(3) Pro chiuj maljustajhoj, farataj en ia regno, la registaro de tiu regno estas responda antau konstanta Tut-Europa Tribunalo starigita per interkonsento de chiuj Europaj regnoj."
"(4) Chiu regno kaj chiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neutrale geografian, akceptitan per komuna interkonsento de chiuj regnoj." Iam venos tempo, post longa nauzo pri militoj, kiam tiuj chi principoj estos avide serchataj kaj studataj, kiel eblaj saviloj el terura stato. Tiam oni miros, ke ili estis jam en 1915 proponitaj de Ludoviko Zamenhof.
Vespere, la 1-an de julio 1915, la chielo rughe fajris chirkau Varsovio. Forirante, la Rusoj chie bruligis la rikolton. Oraj kampoj de tritiko nun senlime flamis en la nokto. Frumatene, germana regimento enmarshis regulpashe. Post pli ol unu jaro, pola ekregistaro starighis apud prusa generalo. Ankau tiam la militistoj ne shatis la Hebreojn. Maldikaj, malrichaj, seninfluaj je kamparo, ili povis servi nek soldate, nek nutrade. Komercistoj nur konkurencis. Bojkotado kaj malamo kreskis inter gentoj. Mizero, malsato, malvarmo regis en la stratoj. Miloj da infanoj mortis. Longaj sekvantaroj da virinoj atendis sur trotuaro antau supa disdonejo. Mankis pano.
Al Zamenhof aero mankis ech pli. Por lin savi, la edzino lin devigis transloki la loghejon apud Ghardeno Saksa. Che Krolevska 41, lastfoje mi lin vidis en decembro 1916. Li parolis mallaute. Li spiris pene. Lia filo Adamo anstatauis lin kiel okulisto che la strato Dzika. Sed li bedauris, ke li forlasis la tieajn malrichulojn. Li sin sentis hejme nur inter ili. Lia frato Aleksandro jhus mortis malproksime. Lia filino Sofio forestis en Hharkov, kiel kuracistino. Leteroj jam ne venis pro milito. Chagreno lin premis. Patre li suferis pro la morto de multegaj Esperantistoj. "Kial ili, kaj ne mi?" - li demandis. Pri juna kaj fervora Bolingbroke Mudie li aludis ofte, vespere che la kameno. Sur la muroj estis chie memorajhoj de la kongresoj, Bulonjo, Kembrigho, ghojaj tagoj. Ankau tie staris portreto de la amiko, maljuna kaj fidela, Moscheles.
Ankorau li laboris pri homarana ideo. "Ghi estas ja la celo de mia tuta vivo", li diris kun fervora brilo en okuloj. "Por ghi mi fordonus chion ofere. Se mi nur estus ne tiel senforta, senpova chi tie, fortranchita el mondo!" Li antauvidis la morton, kaj li sentis la potencan vokon al tiu tasko. Li deziris almenau starigi la aferon. Poste trovighos helpantoj por ghin vastigi tra la mondo. La suferanta homaro bezonas tiun helpon al unuigho. Jam en autuno 1914, li skribis al D-ro Uhlman en Svislando: "La terura milito, kiu nun faras tian grandan ekstermadon inter la homoj, instigas min, ke mi, malgrau la ghisnuna malbona sukceso, nepre penu aranghi kongreson de homaranoj". Sed la milito longighis. Iom post iom li elpensis novan planon. Li projektis vastan kongreson universalan por neutrale-homa religio. Sed antaue estus ja necese kunvoki pli malgrandan kunvenon preparan. Al ghi oni invitus profesorojn universitatajn inter kaj ekster la Esperantistaro.
Li pretigis cirkuleron, anoncante ke la kunveno "okazos en la lastaj tagoj de decembro 1916" en urbo svisa. Sed la milito dauris. Sur la manuskripto tiu dato kushas trastrekita. Li skribis shanghe: "en la unuaj tagoj de augusto 1917". En marto, la milito dauris chiam. Chu senfine? Chu li vidos iam pacon? Denova korektajho montras krajone, kaj ech tragedie, chi tiujn vortojn per tremanta mano: "post la fino de la milito".
La milito ne finighis, sed lia vivo ja bona kaj pura. Chiu spiro farighis turmento. Li devis ne kushighi, nur sidi au stari. La Rusa Revolucio, levighinta sen mortigoj, donis al li novan esperon. Li amis la popolojn de la vasta imperio. Chu ili scios daure liberighi interfrate kaj sensange, kiel komencite? Printempo venis. Li pensadis multe, kaj skribadis urghe. Nova homaro devas organizighi ... Sed kiel laciga nedormado! Kiel turmenta la deviga sidado! Kiel dolora la batado de la koro!
Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor’!Ripozi, dormi ech kelkajn minutojn! Unu tagon la kuracisto lin permesis momenton. Estis la 14-a de aprilo 1917. Li etendighis sur kanapo. Al la pordo la edzino akompanis la doktoron. Dume li sentis sin pli bone. Fine iom da ripozo, tiom sopirita! ... Sed jam li eksufokighis. Li volis voki. La vocho haltis en lia ghorgo. Jen alkuris la edzino. Shi helpis lin residi. Ve! jam chesis bati tiu koro, batinta tiel forte por homaro. Jam venis la ripozo liberiga.
Ho, mia kor’! Post longa laborado
Chu mi ne venkos en decida hor’?
Sufiche! Trankvilighu de l’ batado,
Ho, mia kor’!En tago pluva, malhela, malvarma, la varsoviaj Esperantistoj akompanis la cherkon al la tombejo. Malghoje kantis la poeto Belmont:
Ne venis Polujo kadavron honori
De filo pollanda, de monda saghul’ ...
Ho kiel sangighis en mi pola kor’ ...
Malrichaj Hebreoj nur venis post cherko
Char mortis bonkora helpant’ okulisto.Al tiu vasta rondo familia, kies delegitoj chiujare lin aklamis en kongresoj, la landlimoj restis fermitaj. Nur kelkaj Poloj, Grabowski, Belmont, la germana shipestro Neubart, povis diri adiauon en la nomo de tiu chiulanda popolo, kiu lin amis kaj priploris en la tuta mondo. De la registaro, neniu. Honorigo, nenia. Nur la amaso popola, la humila klientaro de la hebrea kvartalo, en siaj laborvestoj. Multaj junuloj dankemaj. Multaj geviroj kortushitaj.
Kiel la enterigo de Tolstoj inter chirkauaj vilaghanoj, ghi estis la plej alta, la plej tauga simbolo. Efektive nur mortis la homo, viro 57-jara, malricha okulisto. Sed la granda verko restis. Ankau la inspiro el animo pura. Ne povas tio morti. Malaperos la registoj, malaperos la malgrandaj granduloj, kiuj lin ignoris. Sed eterne vivos kaj diskreskos chie lia semo pensa. Jam dekmiloj da homoj sanktigis lian nomon. Iam la tuta homaro rekonos lin gvidanto al frata repacigho.
Sur lia skribotablo kushis la lasta manskribajho krajona, nefinita. Ghi estis plano de artikolo pri senmorteco de la animo. Kion kredis mem tiu granda amiko de la homaro, kiu donis la tutan vivon al pensoj unuigaj? Kia do estis la fundo de lia kredo? Kiel li supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj? Pri sia persono li estis chiam silentema. Liaj proksimuloj ech ne povus respondi. Ili vidis nur kiamaniere li vivis: bonkore, pure, modeste, helpeme, ofere, mirinde pacience kun chiuj, neniam ofende per ago au parolo kontrau iu ajn, chiam simpatie auskulteme al ceteraj homoj, ech al tedaj. Al chiuj, edzino, fratoj, gefiloj, nevinoj, amikoj, klientoj, li aperis kiel homo sankta. En turmentaj horoj chiu venis al li por konsilo. "Li neniam pekis", diris malnova servantino pola, montrante lian portreton sub shia krucifikso. Kiom da famuloj restis grandaj en la okuloj de la servantoj? Sur papero kvarpagha li ekskribis la intiman konfeson. Morto lin interrompis. Sur tri paghoj kushas antauklarigo. Li petis senkulpigon, ke li verkas pri tiu temo, ne estante specialisto. Eble oni diros, kiel pri ceteraj, ke nur maljune li ekpensis pri ekkredo. Antauproteste li notis:
"Chio, kion mi nun skribas, naskighis en mia kapo ne nun, sed antau kvardek jaroj, kiam mi havis la aghon de 16-18 jaroj; malgrau ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio kaj pri senmorteco preskau tute ne shanghighis." Tamen li antauvidis, ke tiu chi artikolo al multaj tre malplachos:
"Dum en la mondo scienca mi perdos chian estimon, mi samtempe en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation, vershajne nur atakon, char mia kredo estas tute alispeca ol ilia kredo ... Estos pli prudente se mi silentus, sed mi ne povas." La kvara pagho nur estis komencita. La skribo estas preskau nelegebla:
"Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En mia infaneco mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de la animo, en tiu formo, en kiu instruas mia denaskigha religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis chirkau la agho de 15-16 jaroj. Tio estis ankau la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj chian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreighis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldau forputros por chiam, kaj dum chiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ghi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Char estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda ..." Tie haltas la konfeso. Sur blanka fino de la pagho nur kushis noto pri la sekvo projektita. Post la nauzo pri vivo kaj pri morto, deksepjare li eksentis ion novan:
"Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero ...; ke ekzistas iaj leghoj en la naturo ...; ke io min gardas al alta celo ..." Tiuj estas la lastaj vortoj de la skribajho. Mortante, Zamenhof forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule li ektrovis propran kredon, ke li akiris senshancelan fidon je unu forto komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis "Dion en la koro", ke li komprenis la daurecon de la spirita laborado trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn kvazau malsamajn vestojn de unu sama vero.
Jam antau Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin:
"Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed ... kio pli bela en la mondo ol plena sekvado al instruo de Jezuo?"
Tamen, kio pli malfacila pro kulturo egoista, shovinista, mongajnema? Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da vivoj li donis ghojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed helpi. * En tio li montrighis siatempa. Granda kuracisto de la homaro. Li klinighis ame super ghia korpo malsana, venenita. Li komprenis la kauzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankau serumon.
* Interesa ekzemplo de lia helpemo al homoj estas lia elpenso de tute ellaborita skribmashino en 1891-1892.
Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide. Lia menso estis sagha kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni rimarkis chiel en lia persono. Simpla, pensema, vera, li abomenis chian frazistecon. Kiu, ech plej humila Esperantisto, ne parolis kun li che kongreso? Kiu, parolinte kun li, ne lin amis kaj respektis el tutkoro? Ech per verko lin koninte, multaj homoj tra la mondo lin rigardis kiel majstron plej karan. En vilaghoj de Karpatoj, en urbetoj amerikaj, en urbegoj sub tegmento, lia portreto staris en popolaj hejmoj, amate, homfrate. Sur nigraj kampoj de Europo, en frakaso batala, multaj homoj falvunditaj vidis lian bildon reve.
Nun, tiu skribochambro lia, en domo Varsovia, estas malplena. Pie ghin konservis netushitan la nobla vidvino. Kiel vastega la manko. Kiel doloriga ... Tie li sidadis. Tie liaj libroj. Tie la iloj okulistaj. Tie la pagho nefinita. Silentas la horlogho.
Iel regas en la chambro atmosfero potenca, impresa, eterna. Altiga pureco. Nedirebla grandeco ... Jes, granda estis tiu homo. Granda publike. Granda private. Kio estis ni, kun niaj malgrandajhoj, niaj malaltaj disputoj, niaj krimaj malkuraghoj?
Li tamen amis chiujn nin. Li lasis al ni devon: konigi lian tutan proponon al la homaro. Tie sur la blanka pagho kushas lia plumo. Ghi batalis por la bono kaj la belo. Sed la tasko estas nefinita. Kiu ghin daurigos? Kiu plenumos lian volon? Jam la morto liberigis lin. Jam ghi donis flugilojn al lia penso. "Nun de loko flugu ghi al loko ..." Nova mondo devas konstruighi. Morto kaj naskigho. Homaro sopiras je rompo de baroj. Ghi bezonas absoluton. Li alvokas. Ghi alvokas. El tomboj, el ruinoj, el mizero ghenerala krias la sama voko, urgha, korpremanta ...
Audu, audu, kiel shire ghi sonas!