CHAPITRO XI

ETIKA PENSULO

Prave oni povus diri, ke Zamenhof eldonis chiujare novan verkon sub la formo de kongresa parolado. Efektive, li preparis ghin kun zorgo, kaj pripensis dum la vintro, kia estos ghia temo. Kvazau profeta solulo malsupren veninta de monto sia, li unu fojon en la jaro alparolis la popolon, kaj poste remalaperis en silenton.

Pri la lingvaj temoj li ne shatis insisti. Li preferis chiam la homarajn ideojn. Sed la kongreso ne estis proprajho. Nur gasto li sin konsideris. Tial li devis kaj ankau deziris ne ofendi la oficialajn invitantojn. En Barcelono ni kunvenis en septembro 1909. Kelkajn tagojn antaue ribelo eksplodis en la urbo. Armitaj kavaliroj ankorau rajdis en la stratoj. Larghaj fendajhoj trastrekis la murojn de la preghejoj. Du tagojn post la fermo de la kongreso, Ferrer estis arestita. Ni jam chiuj estis for. Sed la Regho ankau shatis Esperanton. La hispana ministraro ech invitis oficiale per diplomata vojo chiujn registarojn alilandajn sendi delegitojn oficialajn. Tial Zamenhof limigis al danko la malferman paroladon.

Pli libera li sin sentis en kunsido privata de la nove fondita Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li farighis. * Tie li revenis al sia temo plej kara:

* Fondita en Januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau.

"Kelkaj Esperantistoj", li diris, "havis la bonan ideon fari per vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis ne chiujn Esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj akceptis la internan ideon ... Oni chie komprenas, ke U. E. A. liveras taugan neutralan fundamenton por chiuj interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu chi reciproka sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj, kaj forighos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan interkomunikighon." *

* Plena teksto en gazeto Esperanto, no. 62, Ghenevo, 20 septembro 1909

En 1911, al la Kongreso de Rasoj en Londono, li sendis rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia lingvo.

Chu malamo inter gentoj havas kauzon politikan? Ne, Vienanoj kaj Dresdenanoj simpatias, malgrau la landlimo. Dume Slavoj kaj Germanoj batalis en Austrio kaj ekstere. Chu ghin kreas konkurado ekonomia? Ne kreas, sed profitas. Rusaj kaj Japanaj malrichuloj, estante soldatoj, servas interesojn de la mastroj. Se ekzistus inter ambau gentoj kompreno reciproka, la milito estus malfacila. Chu pli gravas korpaj diferencoj? Ne, char en unu sama gento jam ekzistas tiaj. Ech nigruloj ne suferas pro koloro sia, sed pro moroj de la tuta gento. Postsignoj de la barbara tempo kaj sklaveco ofendas la blankulojn, kiuj mem estas ja kulpaj pri la krimo. Egaligo kultura shanghus tion post kelkaj generacioj.

Pri deveno kaj hereda sango Zamenhof rebatis la konatan antaujughon. Post li famaj antropologoj pruvis en sciencaj verkoj, kiel miksite jam kunighis chiuj rasoj en Europo. * Inter gentoj staras nur du faktaj diferencoj: lingvo kaj religio.

* Prof. Eugene Pittard: Les races chez les belligerants, Geneve 1916.

"La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion ... Dauros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de chiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, k.t.p.; sed la plej terura el chiuj, la malamo intergenta, tute malaperos." Tiel sonis lia konkludo. Samtempe li rekomendis al la scienculoj ne tro diskuti teorie, sed konstati faktojn. Ili vizitu Esperantan kongreson. Tie ili vidos per okuloj kaj audos per oreloj, kiel neutrala lingvo forigas barojn kaj fremdecon inter gentoj.

Tra la tuta mondo pli forta blovo shovinista jam sentighis chie. Ondo malama minacis pri venonta ventego. Scienculoj ami kaj al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastighon de la lingvo per lia kredo politika-religia. Chie, pro malfido al najbaro, registaroj timis, au ech persekutis la ideojn pri frateco inter homoj diversgentaj. Ech en paca Belgujo, en Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro proksimeco al pli potencaj shtatoj.

Zamenhof ne povis toleri tion plu. Aeron, aeron por spiri! Ne majstro, sed libera! Jam lia sano difektighis. Ankau fizike lia koro batis tro rapide. Spirado malfacila. Lacigho peza. Antau ol morti, li deziris nepre atingi pli proksimen al la vivcelo. La lingvo nur estis unu flanko de afero pli vasta. Neutrala fundamento morala devas starighi krom la lingva. Ghuste kontrau fluo shovinista levighu pli alten la standardo homarana. Urghas voko. Urghas laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun la sklaveco oficiala. For la majstreco kaj la chenoj! Kion li ne povis en Kembrigho, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon:

"La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antau vi; poste, se mi povos veni, vi chiam vidos min nur inter vi."

Tiel li parolos che la dudek-kvina jubileo de la lingvo Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al la homarana ideo.

En augusto 1912, la antikva pola chefurbo audis la kanton de la cigno. Tie gardas la muregoj mezaghaj. Tie staras la dikrondaj turoj. Tie dormas sub arkajhoj de Vavella la mortintaj reghoj de nacio krucumita. Kiel shtonaj figurajhoj, ili silentas kun preghantaj manoj. Ili kushas en cherkejo sub la kapelo Sigismonda. Kune dormas en eterno la poeto Mickievich. Tie sur la placo, post la jhuro che Sankta-Mario, la popolo aklamis Koschiushkon. Tie, en la universitato, Kopernik instruis.

En urbo memorplena okazis la festo jubilea. Proksime, trans Polujo, kushis tiu lando, kie naskighis esperantismo. Zamenhof adiauis la honorojn:

"Multe, tre multe, tre multe, mi volus diri al vi, char mia koro estas plena ... sed hodiau mi staras ankorau en rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo de chiuj Esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi pli ne parolas."

"Kio estas la esenco de la esperantisma ideo? kaj al kia estonteco ghi alkondukos iam la homaron? Tion ni chiuj sentas tre bone, kvankam ne chiuj en egala formo kaj grado. Ni donu do hodiau plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento; ni ne profanu ghin per teoriaj klarigoj."

En Berno, en 1913, Zamenhof jam ne parolis, ech ne sidis sur la estrado. Ame chirkauata, li sidis en la mezo de la kongresanoj kun la edzino. Li spiris pli libere. La saman jaron aperis nova eldono de la broshuro pri "Homaranismo". Hispana samideano represigis ghin. *

* Deklaracio pri Homaranismo, de D-ro L. L. Zamenhof, Madrid 1913

En la antauparolo Zamenhof tre klare diferencigas tri aferojn: Esperanto estas lingvo internacia. La "interna ideo esperantisma" prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri fratigho inter homoj sur neutrala lingva fundamento. Homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo, "kiu prezentas mian kredon pure privatan". Per tiu kaj aliaj frazoj li volis liberigi la esperantistaron, kiel tuton, de chia "suspektebla solidareco" kun lia persona kredo. Neniu rajtos uzadi ghin kiel batalilon por ataki Esperanton.

Kiel nauza estis la spirito reganta tra la mondo! Jen tiu homo, tro alta super sia tempo, devis kvazau honte peti senkulpigon de malgranduloj pro sia grandeco. Li devis apartigi du progresojn, por ne difekti unu per alia. Sed la divido estis nenatura. La estonteco refaros en la vivo la unuecon de la penso Zamenhofa. Malgrau chiu malpermeso de la ekstero, tamen lia lingvo jam disportas tra la mondo la jhetitan semon. En multaj koroj ghi jam kreskis. Prave shovinismoj dauros batali kontrau Esperanto. Ghi minacas ilin je mortigo. Prave ili kashe helpas konkurantojn por instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj. Tamen chio estos vana. La lingvo kaj la celo de la profeta homo venkos unu per la alia. Char tie kushas la vojo kaj la sorto de la homaro.

En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel chi la praktikan rimedon por pacigi la vivadon gheneralan:

Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la interna vivo de sia lingva au religia grupo, la homoj por chiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neutrale homan, kaj vivu, lau etiko, moroj kaj vivaranghoj neutrale homaj.

Pri la unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto, insistante pri tiu chi punkto: kulturo devas esti tuthomara.

Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian lingvon kaj nacian formon de kulturo.

Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj. Li pripensis verkon specialan pri tiu temo. Cetere, la religia unueco de la popoloj komencighis per si mem jam de longe. En multaj regnoj, shtato kaj eklezio jam apartighis. Tiel grandighis la homa libereco. Kiam chie malaperos la oficiala privilegio por tiu au alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankau sur tiu kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neutrala renkontigho.

Tiu chi paragrafo staris plej shanghita en la dua eldono de la Deklaracio pri Homaranismo. Estis delikate. Laushajne Zamenhof unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe la romaj au grekaj Kristanoj sendube montris al li, ke la episkopoj malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus elekti inter ambau. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis kiel devojn de chiuj homaranoj: "sincerecon, toleremon al malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca". Fondo de kaj aligho al sendoktrina komunumo restis nur rekomendata al liberkredanoj, "por fiksi fortike sian religian neutralecon kaj savi sian posteularon kontrau refalo en gente-religian shovinismon".

Tie kushis la plej forta zorgo de Zamenhof: ke homoj ne restu en gentaj eklezioj nur pro eksteraj cirkonstancoj. Organizo monda devus esti tia, ke neniu bezonu, malgrau sia kredo, algluighi al tiu au alia religio, nur ekzemple pro patriotismo, au por ne perfidi siajn samgentanojn.

Homaranismo helpos forigi tiun chi devigon al malsincereco. Sed tial ankau la vorto "liberkreda" ne devas signifi speciale ateista. "Liberpensuloj" ofte farighis fanatikaj materialistaj sektuloj. Liberkredano estu chiu homo, kiu kredas je neniu el la ekzistantaj religioj. Tia komunumo devus aranghi neutralehomajn festojn, morojn, kalendaron, k.t.p., kiuj povus utili pli malfrue por la tuta homaro. Pro la cirkonstancoj en Oriento, tre urgha estis tiu flanko praktika. *

* Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en chapitro VII.

Oni devas ja memori, ke ghis la rusa Revolucio 1917, granda parto de Europo havis grekan kalendaron kun diferenco dek-tritaga de la Okcidenta. Sed chu iam estos ghenerale akceptataj aranghoj ellaboritaj nur de liberkreda komunumo? Dubante pri tio, Zamenhof revenis poste al sia pli frua ideo. Ech se ne chiuj religianoj povus tuj partopreni, tamen estus pli bone, ke homaranoj ne nur liberkredaj kunvenu por prepari neutralan religion, evitante chion ofendan al iu konscienco.

Iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli altaj temoj, unuigho venos, ech malrapide, kaj influos la chirkauan mondon. Zamenhof konsideris kiel krimon forshiri iun homon de lia kredo, se ghi donas al li la internan kontentigon kaj eksteran fratemecon. Ankau en tio li konsentis kun la pragmatika filozofo James. Sed ekzistas chie milionoj da homoj ne kredantaj je sia religio. Ili nur profitas ghian kadron eksteran. Ili baptighas, edzighas, enterighas lau ghiaj ritoj. Tion farante, ili helpas al disigo inter gentoj. Ech pli grave, ili sin devigas al nevola hipokriteco. Por edukado al infanoj tio estas bedaurinda. Baldau ili rimarkas, ke la gepatroj agas kaj parolas nesame.

Se homo nekredanta forlasas pro sincereco chiun eklezion, kaj forjhetas kune chiun eksteran moron, feston, au solenon religian, tiam ankau la gefiletoj suferos pro vivado tro proza. Pri tiu temo delikate skribis Zamenhof en nepresita manuskripto, kiun nur postmorte mi tralegis sur lia skribotablo:

"Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj; ghi bezonas impresojn kaj senteblan eksterajhon. Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en la koro tiun felichon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas la preghejo, la tradiciaj moroj, la posedo de ‘Dio’ en la koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam ghi vidas alian infanon, eble tre malrichan, sed kun felicha koro, irantan en sian preghejon, dum ghi mem havas nenian gvidantan regularon, neniajn festojn, neniajn morojn!..." *

* El projektata Alvoko al Kongreso por neutrale-homa religio.

La tria infano de Zamenhof naskighis en 1904. Shi estis filineto, kiu montrighis tre frue pensema kaj memvola. La patro respektis shian karakteron. La knabineto ja rimarkis chion per okuletoj tre klarvidaj. Hejme sur la vespera tablo estis teo kun tranchajhoj de shinko. Lau la kredo izraela, tio estis peko kontrau Dio. Religio malpermesas uzi karnon porkan. Same che katolikoj manghi viandon vendrede. Sed la patro estis liberkreda. Kial?

En la preghejoj polaj sonoris muzikado de la orgenoj sub pentrajhoj flamkoloraj. Tie predikis elokventaj pastroj, aludante al eterna gloro de la martiroj pro patrujo kaj pro Kristo ambau krucumitaj. Kial ne farighi pola kaj kristana?

Tamen, en la lernejo, kristaninoj turnis dorson al la hebreaj knabinetoj. Tiel ordonis iaj gepatroj shovinistaj. Amikecoj simplakoraj estis disrompitaj. Mokaj vortoj sonis. Kie estis amo kaj nobleco? La filineto de Zamenhof silente jhetis la brakojn chirkau lian kolon. La infano ekkomprenis lian grandan korsuferon.

El tiaj malamemaj gepatroj multaj ne kredis la instruon kristan. Ili shatis nur la kadron eklezian. Chu do preferi ateismon?

"Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon je dogmoj kun nepra nekredo je Dio, ne por chiuj estas akceptebla) ne multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj, char ligi la homojn povas nur sameco pozitiva, sed ne negativa. Alproksimighas inter si nur tiaj du homoj, kiuj ambau akceptis por si la samajn religiajn principojn en difinita formo konkreta; sed senreligiulo el unu religio kaj senreligiulo el alia religio restas chiam fremdaj al si reciproke, kiel antaue. Krom tio, senreligieco, kiu donas al la homo neniun pozitivan apogon, dauras ordinare ne longe, kaj la filoj au nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la ekzistantaj religioj, almenau al ghia eksterajho. Chiu konkreta religio kia ajn ghi estas, heredighas senfine en maniero automata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti heredata." *

* El manuskripto pli supre jam citita.

Ateismo negativa ne povas plenigi homan koron. Por la personoj, kiuj perdis la kredon, devas starighi vere neutrala religio, varma, bela, poezia, bazita sur homa frateco. Ateistoj au sercantoj al Dio chiugentaj, chiulandaj, kaj chiutempaj devas trovi tie komunan kuraghigon al auskultado de la konscienco, komunan proksimighon al granda Forto kaj Fonto de la inspiro fratema. Kontrau neniu religio ghi estu konstruita kaj chiuj kredantoj povu ankau renkontighi tie, kiam ili deziros, ekster apartaj dogmoj. Fakte Zamenhof povus uzi la vorton "etiko" anstatau "religio", char li nek volis, nek pretendis enkonduki novan kredon au teologion.

"Lasante al chiu homo plenan liberecon havi tian internan kredon, kiu shajnas al li plej bona, ni proponas nur krei neutralan eksteran kadron, kiu povus etike, more, kaj komunume unuigi inter si chiujn memstare pensantajn homojn, sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj au hipotezoj de chiu el ili."

"Ni proponas starigi neutrale-homan etikan regularon, kiu povus fari el la homoj homojn kaj forigus la abomenindan gentan shovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute senvalora, kiel multaj aliaj ghisnunaj belaj teoriaj principoj, ni proponas doni al ghi la formon de tute konkreta, por chiam fiksita, infanaghe ensuchebla, kaj automate heredebla religio." *

* El sama.

Tiun chi projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze de la deka Universala Kongreso de Esperantistoj, okazonta en Parizo en augusto 1914.

Sed la chirkaua shovinismo timigis la parizajn organizantojn. Ili petegis Zamenhof ne kunvoki tian kunvenon, ech privatan, dum la Kongreso. Poste, ili ankau ne konsentis presigi en la programa gazeto lian unuan invitleteron al postkongresa kunsido de homaranoj. Kion dirus la francaj nacianistaj gazetoj, se ili vidus, ke la autoro mem de la lingvo iniciatas tian aferon? La ondo sovinista farighis tiel forta, ke chio simila dangherigus ech la pacan bonvenon al fremdaj kongresanoj.

Denove korvundita, sed chiam neofendema, Zamenhof komprenis. Sed al kio do utilis la Krakova eksigho? Chu nur la morto igos lin libera disvastigi sian plenan penson? Tamen li decidis veturi al Parizo kaj diskuti kun amikoj pri arangho de speciala Kongreso en neutrala lando.

Vojaghe, en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio. Dum plenaj noktoj pasadis trans la Rejno instrumentaroj al buchado. La pontoj tremadis sub rajdado senhalta. En tuta Europo pretighis junuloj al morto, patrinoj al ploroj. Odoro kadavra minacis aeron ... Tro malfrue. Tro malfrue ... Io rompighis en la koro Zamenhofa.


<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ