L.ZAMENHOF. KONGRESAJ PAROLADOJ


Kvina Kongreso 1909 en Barcelona

Karaj samideanoj kaj amikoj! Chiufoje, kiam komencighas nova interkongresa jaro, chiu esperantisto, kiu antauvidas por si iom da libera tempo kaj povas shpari iom da mono, komencas preparigadi al la estonta kongreso esperantista, al la plej proksima granda komuna festo de la popolo esperantista. Amikoj, kiujn ligas la sama ideo, la samaj aspiroj kaj esperoj, kortushite diris al si reciproke "ghis la revido", kaj kun ghojo ili atendas tiun revidon. Kiel reciproke sin amantaj gefratoj, kiuj nur de tempo al tempo povas kunighi en la domo de siaj gepatroj, tiel la esperantistoj sopire atendas tiun momenton, kiam ili povos renkontighi en la centro de Esperantujo, ame saluti sin reciproke, varme premi al si la manojn kaj diri al si: "ni vivas, ni honeste laboris en la dauro de la jaro, ni gardis honeste la honoron de nia domo, ni povas kun pura konscienco partopreni en la komuna festo de nia familio."

Sed dum chiu el vi preparighas al nia komuna festo kun koro tute ghoja, mi faras tion saman chiam kun koro iom peza, char en niaj kongresoj la sorto donis al mi rolon kvankam tre flatan, tamen samtempe ankau tre sharghan: mi estas devigata akceptadi honorojn, kiuj apartenas ne al mi. Prave au malprave la mondo vidas en mi chiam la naturan reprezentanton de la anaro esperantista, la simbolon de la esperantismo, de la esperantista lojaleco kaj unueco; kaj char la homoj ne povas esprimi siajn sentojn al io abstrakta, tial chiuj esprimoj de simpatio kaj entuziasmo por la esperantismo direktighas sub mia adreso.

Ekzistas tamen personoj, kiuj tion ne komprenas au ne volas kompreni; ili envias la flagon pro la honoroj, kiuj estas farataj al ghi; ili vidas en mi personon, kiu kvazau ludas la rolon de ia regho. Jen estas la kauzo, pro kiu mi chiam kun peza koro veturas al niaj kongresoj. Forte, tre forte mi dezirus forrifuzi mian por mi tro turmentan rolon, kaj stari ne antau vi, sed inter vi; sed la afero ne dependas de mia volo, ghi dependas de diversaj cirkonstancoj, antau kiuj mi devas min klini, se mi ne volas malutili al nia movado. Tial ankau hodiau mi staras antau vi kiel simbolo de via afero kaj de via unueco, kiel via konkreta reprezentanto; mi akceptas chion, kio estas destinata por vi, kaj mi chion fidele transdonas al vi, popolo esperantista.

En chi tiu mia rolo de via reprezentanto, mi antau chio atentigas vin pri la granda honoro, kiun faris al ni Lia Regha Moshto la Regho Alfonso XIIIa, afable akceptinte la honoran prezidantecon de nia kongreso. Mi esprimas en via nomo nian plej respektan dankon al Lia Regha Moshto. La Regho Alfonso XIIIa longe vivu!

Mi atentigas vin pri la granda simpatio, kiun montris al nia afero la registoj de tiu lando, en kiu ni nun trovighas; ne sole chiuj ministroj prenis sur sin la patronecon de nia kongreso, sed la registaro de la lando en sia propra nomo per siaj ambasadoroj oficiale invitis la registaroin de aliaj landoj, ke ili sendu delegitojn al nia kongreso. Por chi tiu granda kaj tre grava servo mi esprimas en via nomo plej varman dankon al la registaro de la hispana regno.

Vi scias, kiel energie kaj zorge la loka organiza komitato laboris por belega kaj plej fruktoporta preparado de nia nuna kongreso. Vi scias, ke ili ne perdis la kuraghon, ech malgrau la malfelichaj Barcelonaj okazintajhoj, kiuj chiun el ni devigis pensi, ke la kongreso en Barcelono estas jam absolute nefarebla. Parton de tio, kion la komitato faris, vi jam vidis, la ceteran parton vi vidos dum la kongreso mem kaj en la postkongresaj tagoj. Al chi tiu multe laborinta komitato, kaj precipe al ghia kara prezidanto, mi esprimas en la nomo de ni chiuj nian plej koran dankon.

Vi vidis, kian eksterordinare honoran kaj simpatiplenan akcepton preparis por ni la urbo Barcelono. Vi scias, ke nur apartaj, neantauviditaj cirkonstancoj malhelpis la urbon, montri kun plena entuziasmo kaj en sia plena amplekso sian grandan estimon, sian plej vivan simpation al vi, popolo esperantista, al via penado kaj laborado, al via celo kaj esperoj. En via nomo mi esprimas al la urbo nian plej profundan kaj sinceran dankon.

En la ghisnunaj kongresoj mi havis ion por diri al vi, tial che la malfermo de la kongreso mi parolis longe; hodiau mi havas nenion gravan por diri, tial mi parolos mallonge. Vi scias, kia estas nia celo; vi scias, kia estas la sola vojo, per kiu ni povas atingi tiun celon; ni marshu do antauen diligente kaj harmonie. Se ni demandos nin, kion ni faris en la jhus finighinta interkongresa jaro, ni povos respondi: "Ni sane vivis, ni kreskis, ni fortighis en chiuj rilatoj". Kian grandan signifon tio havas, tion povas kompreni nur tiuj, kiuj komprenas la tutan gravecon kaj malfacilecon de nia afero, kaj kiuj mem laboris por ghi. Kiel en la jaroj pasintaj, tiel ankau en la jaro jhus finighinta, multaj el vi laboris por nia komuna afero kun granda fervoro kaj sindoneco; al ili la esperantistaro esprimas sian koran dankon. Sed dum la Kongreso ni ne sole rakontos al ni reciproke pri la laboroj faritaj, ni devos plenumi ankau kelkajn laborojn komunajn, kiuj postulas komunan interkonsilighon kaj interkonsenton.

Ni komencu en felicha horo niajn kongresajn laborojn kaj festojn, al la unuaj ni penu doni la plej bonan sukceson, en la duaj ni cherpu kuraghon kaj forton por la laboroj de la jaro venonta.

Parolado pri Universala Esperanto-Asocio che la malferma kunveno de U.E.A. en Barcelona 1909

Estimataj membroj de U.E.A.! - S-ro Mudie, via prezidanto, petis, ke mi diru che via kunveno kelkajn vortojn de laudo au mallaudo pri la agado de via Asocio. Chu mi esprimos laudon au mallaudon, la respondo ne povas esti duba: post la tiel bonaj kaj gravaj raportoj, kiuj estis legitaj, post la agado, kiu en la dauro de la lasta jaro estis plenumita de U.E.A., ne povas resti ech la plej malgranda dubo pri tio, ke, lasante flanke la instituciojn oficialajn, U.E.A. farighis la plej grava institucio de nia movado kaj ghi al nia afero alportos pli kaj pli da utileco.

Antau kvin jaroj, che la Bulonja Kongreso, estis prezentita projekto de ghenerala organizajho por la tuta esperantistaro. La Kongreso tiam ne volis tiun projekton kaj per deklaro difinis, ke estas nomata esperantisto chiu persono, kiu scias kaj uzas Esperanton tute egale por kiaj celoj, kaj ke nia movado ne estas oficiale ligita kun ia speciala idealo, kvankam la plej multaj el la esperantistoj ja sentis tiun idealon kaj estis konstante gvidataj de ghi. Sed kelkaj esperantistoj havis la bonan ideon fari per vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis ne ciujn esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj, akceptinte la internan ideon de esperantismo, deziras esti unuigitaj en internacia organizajho, por reciproka sinservado kaj alproksimighado, char ili pensas, ke ili tiamaniere pli kaj pli multighos inter si ligilojn de solidareco kaj sian celon atingos pli rapide, ol per izola agado.

U.E.A. unuigas do ne chiujn esperantistojn, sed chiujn esperantismanojn, t.e. chiujn tiujn homojn, kiuj konsideras ne nur Esperanton en ghia ekstera lingva formo, sed ankau ghian internan ideon. Ke la pli granda parto de la esperantistaro konsentas kun tiu chi ideo pruvas la fakto, ke en malmulte da tempo via Asocio ricevis la plej favoran akcepton en nia movado. Oni chie komprenas, ke U.E.A. liveras taugan neutralan fundamenton por chiuj interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu chi reciproka sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj, kaj forighos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan interkomunikighon. En tiu chi principo kushas la chefa graveco de via Asocio.

Dum la oficiala esperantistaro, lau la deklaro de Boulogne, estas devigata al plena neutraleco rilate al tio kaj devas sin limigi nur al pure esperantaj demandoj, U.E.A., char ghi reprezentas nur personojn, kiuj deziras esti organizataj pro difinita celo aprobita de ili, povas fari gravan laboron, kiu havos grandan signifon rilate al la interna ideo de esperantismo.

Mi do estas plene konvinkita pri la utileco de via Asocio kaj la esperantisma karaktero de la laboro, kiun ghi jam plenumis kaj ankau plenumos. Mi fine sentas la devon gratuli kaj danki la sindonajn fondintojn de U.E.A., kiuj per sia obstina laboro kaj penado povis alkonduki tiun institucion sur la bonan vojon, kie ghi nun staras. Mi de via Asocio atendas multe da bono por nia afero, kaj mi tutkore esperas, ke U.E.A. faros chiam pli gravajn progresojn kaj per sia rapida plifortikigho nin shovos antauen al la baldaua realigo de esperantismo.


..
(., 6 1909 .)

! , , , , , . , , , " ", . , , , , , : " , , , ".

, , , , , : , . , , , ; , - , .

, ; - , ; , - . , . , , ; , , , . , ; , , , ...

, ; , . , ; , , ; . , , : " , , ". , , , . , , ; ...

, , .

>>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO
. miresperanto.com !