L.ZAMENHOF. KONGRESAJ PAROLADOJ


Sesa Kongreso 1910 en Washington

Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas! Lando, pri kiu revis kaj nun ankorau revas multaj suferantoj kaj senkulpaj persekutatoj, mi vin salutas! Regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu au alia gento au eklezio, sed al chiuj siaj honestaj filoj, mi klinas min antau vi, kaj mi estas felicha, ke la sorto permesis al mi vin vidi kaj spiri almenau dum kelka tempo vian liberan, de neniu monopoligitan aeron.

Saluton al vi, Usono, plej potenca reprezentanto de la nova mondo. Ni, filoj de la malnova kaj maljuna kontinento, venis al vi kiel gastoj; sed ne vidama turismo enshipigis nin, ne la espero de ia komerca akiro pelis nin al via bordo; ni venis al vi, por alporti al vi novan senton kaj novan ideon, ni venis, por alporti novan kuraghon al tiuj niaj samideanoj kaj samidealanoj, kiuj ghis nun laboris inter vi kaj kies vortoj pri ia nova popolo eble shajnis al vi tro fabelaj. Peco de tiu miksdevena kaj tamen lingve kaj kore unuigita popolo nun staras antau vi reale kaj vivante. Rigardu nin, auskultu nin, kaj konvinkighu, ke ni ne estas fabelo. Ni estas diversgentanoj, kaj tamen ni sentas nin kiel samgentanoj, char ni komprenas nin kiel samgentanoj, havante nenian bezonon humiligi au fremdlingve balbutigi unu la alian. Ni esperas, ke dank’ al nia laborado pli au malpli frue la tuta mondo similighos al ni kaj farighos unu granda homa gento, konsistanta el diversaj familioj, interne apartlingvaj kaj apartmoraj, sed ekstere samlingvaj kaj sammoraj. Al tiu nia laborado, kiu celas krei iom post iom unuigitan, sekve fortigitan kaj spirite altigitan homaron, ni nun invitas vin, filoj de Usono. Kaj ni esperas, ke nia voko ne restos vana, sed ghi baldau ehhe resonos en chiuj anguloj de via lando kaj tra tuta via kontinento.

Nur tre malmultaj el ni povis veni en vian landon, char ni, esperantistoj, ne estas homoj richaj; de nia nuna kongreso ni sekve ne povas atendi gravajn decidojn, kiuj havus signifon por la tuta esperantistaro. Ni venis al vi, Usonanoj, precipe por pasigi en via mezo kaj antau viaj okuloj unu semajnon de nia esperantista vivo, por montri al vi almenau malgrandan pecon de tiu vivo, por alporti al vi semon; kaj ni esperas, ke post nia foriro tiu semo potence ghermos kaj kreskos, kaj en via lando nia afero baldau havos siajn plej fervorajn kaj plej gravajn apostolojn.

En via lando, Usonaj samideanoj, nia afero estas ankorau tro juna, kaj multaj el vi ne ellaboris al si ankorau tute klaran jughon pri ghi; tial permesu, ke mi almenau iom esploru antau vi la vojon, kiun ni iras.

Kion celas la esperantista movado? Ghi celas atingi reciprokan komprenadon inter chiuj homoj kaj popoloj. Por kio ni bezonas tian reciprokan komprenadon? Kiaj estas la sekvoj, kiujn ni atendas de ghi? Kial ni deziras, ke ghi estu nepre sur fundamento neutrala? Kial ni tiel persiste laboras por ghi? Kia estas la spirito, kiu nin chiujn ligas inter ni? Pri chio chi tio mi jam multe parolis, kaj mi ne volas nun ripeti miajn vortojn, des pli, ke chiu el vi post kelka meditado facile mem trovos la respondojn. Antau vi, praktikaj amerikanoj, mi volas analizi alian demandon, nome: chu ni kun nia laborado staras sur vojo tute certa, au chu ni povas timi, ke iam nia tuta laborado montrighos vana? Nur plena konscio pri la irota vojo donas al la marshantoj sufiche da energio, por kontraubatali chiujn malfacilajhojn, kiuj trovighas sur la vojo.

La celo, por kiu ni laboras, povas esti atingita per du vojoj: au per laborado de homoj privataj, t.e. de la popolaj amasoj, au per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, char al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam chio estas jam tute preta. Kia devas esti la karaktero de la unua vojo, pri tio neniu povas dubi; pri afero, kies tuta esenco kaj vivo estas bazita sur interkonsento, chiu komprenas tre bone, ke laborado de amasoj povas ghin konduki al celo nur tiam, se chiuj laboras unuanime. En tia afero, se ghi per si mem montrighis vivipova, konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso, malkonkordo signifas la morton. Tion komprenas tre bone niaj samideanoj, kaj tial ili kun indigno forpushas chiun, kiu volas delogi ilin de la komuna vojo. Sed iufoje en la kapo de tiu au alia samideano aperas la sekvanta demando: kio estos la sekvo, se la solvon de la internacilingva problemo volos iam preni sur sin ia granda forto, kontrau kiu ni chiuj estas tro senfortaj, ekzemple la registaroj de la mondo? Chu ni devas timi, ke ili eble elektos alian solvon, ol ni elektis, kaj tiamaniere nia tuta laborado farighos vana?

Por trovi klaran respondon al tiu demando, ni prezentu al ni, ke la registaroj de la mondo au iaj aliaj grandaj kaj influaj potencoj starigis autoritatan komitaton, kiu devas decidi, kia lingvo devas farighi internacia. En la artikolo “Esenco kaj Estonteco”, kiun multaj el vi legis en la “Fundamenta Krestomatio”, mi analizis tiun demandon detale, kaj mi montris tute klare tion, pri kio en la nuna tempo jam neniu esploranto dubas, nome, ke tia komitato, pri kiu mi parolis, neniel povus elekti ian lingvon nacian, nek ian lingvon mortintan, nek ian lingvon kun plene elpensita vortaro, sed ghi devus nepre elekti nur au Esperanton en ghia nuna formo, au Esperanton iom shanghitan. Se la komitato, kontrau chiuj postuloj de la prudento, volus fari ian alian decidon, ghia decido restus nur decido papera kaj praktike absolute senvalora. Nun ni rigardu, kia estas la sola maniero, en kiu la komitato povus solvi la lastan alternativon.

Plej nature kaj plej kredeble estas, ke la komitatanoj rezonados simple en la sekvanta maniero: “Ekzistas lingvo artefarita, kiu montrighis tute vivipova, bonege funkcias, bonege sin tenas jam multe da jaroj, kreis grandan literaturon, ellaboris sian spiriton kaj vivon k.t.p.; sekve, anstatau fari tute senbezone kaj sencele riskajn novajn eksperimentojn, ni simple akceptu tion, kio jam ekzistas; ni donu al ghi la autoritatan apogon de la registaroj, kiujn ni reprezentas, kaj tiam la tuta eterna problemo estos tuj plene solvita, kaj de morgau la tuta civilizita homaro reciproke sin komprenos.”

Tia, mi ripetas, estas la plej natura decido, kiun ni povas atendi de la registare elektota komitato. Sed ni supozu, ke la komitato trovos, ke diversaj shanghoj en Esperanto estas efektive tre necesaj. Kiel do ghi agos?

Antau chio ghi sin demandos, chu ghi estas sufiche forta, por altrudi sian teorian volon al tiuj multaj miloj da homoj, kiuj ghis nun estis la solaj laborantoj en la afero. La esperantistoj laboris dum longa vico da jaroj, multe laboris, multe oferis kaj kun tre granda malfacileco fine akiris tion, kio dum multaj miljaroj shajnis neakirebla kaj kio, unu fojon perdita, neniam plu reakirighus, char la mondo perdus la tutan konfidon al la internacilingva ideo. Sekve chiu prudenta komitato dirus al si: “Ni devas esti tre singardaj, por ke, anstatau akceli la aferon, ni ghin ne pereigu por chiam.” Se la komitato scius, ke ghin elektis ekzemple nur ia unu tre malgranda kaj malgrava landeto, ke la elekto estis nur tute senvalora formalajho, ke la elektintoj tute sin ne interesas pri la afero kaj ne havas ech la plej malgrandan intencon ghin subteni, nek la forton por tio, tiam prudentaj komitatanoj nur simple esprimus sian opinion kaj dezirojn pri diversaj farindaj shanghoj en Esperanto kaj lasus la akceptadon au neakceptadon al la decido de la esperantistoj mem, sed neniam komencus konkuradon kontrau la esperantistaro; char ili komprenus, ke morale tio estus nur peko kontrau la internacilingva ideo kaj praktike ghi pli au malpli frue kondukus nur al fiasko.

Nun ni supozu, ke por la decido de la demando pri lingvo internacia estas kreita komitato, kiu havas forton ne fikcian sed efektivan kaj grandan. Antaue mi jam montris, ke se tia komitato ne volos, ke ghia decido restu praktike absolute senvalora, ghi povos preni nur au Esperanton, au ion tre similan al Esperanto. Mi diris jam, ke plej kredeble ghi akceptos simple Esperanton en ghia nuna formo. Sed ni supozu, ke ghi tion ne volos fari; kiel do ghi agos: Char ghi komprenos tre bone, ke, por krei vivipovan lingvon, tute ne sufichas esti instruita homo kaj diri al si “mi kreos”; ke oni ne povas tion fari lau mendo en la dauro de kelke da semajnoj; ke tio postulas tre longan, fervoran, sindoneman, amoplenan laboradon, elprovadon, trasentadon k.t.p.; kaj char ghi scios, ke ekzistas jam lingvo, super kiu multe da homoj tre longe laboris, kiu havas multejaran historion kaj tutan vivon, ke tiu lingvo bonege funkcias, kaj nur malmultaj punktoj povas en ghi esti disputeblaj: tial estas tute kompreneble, ke, se la komitato traktos sian taskon serioze, ghi ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo, nek prenos alian lingvan projekton, kiun la vivo ankorau ne sufiche elprovis, nek komencos tute senbezone, sekve neprudente bataladon kontrau tiuj, kiuj ghis nun laboris en la afero, sed ghi prenos Esperanton kaj faros en ghi tiujn shanghojn, kiujn ghi trovos necesaj.

Al kiu la komitato komisius la faradon de la shanghoj? En la tempo prepara, kiam estus necese esplori principe la demandon, kian lingvon oni devas elekti, la komitato povus komisii la laboron al kiu ajn, zorgante nur, ke la elektitoj estu homoj prudentaj kaj senpartiaj kaj komprenu la tutan respondecon, kiun ili prenas sur sin. Sed kiam la lingvo estus jam elektita kaj oni decidus fari en ghi shanghojn, kun kiu oni konsilighus pri tiu laboro? La plej simpla prudento kaj la plej simpla komprenado de sciencaj metodoj diras, ke pri tia laboro oni devus konsilighi ne kun personoj, kiuj konas la lingvon de ekstere, sed antau chio kun personoj, kiuj plej bone konas la lingvon interne, kiuj plej multe laboris por ghi, plej multe praktike ghin uzis kaj sekve havas en ghi plej grandan sperton kaj plej bone konas ghiajn mankojn efektivajn. Chiu komprenas tre bone, ke fari shanghojn en iu lingvo, gvidante sin nur per ekstera shajno kaj ne konsilighinte kun personoj, kiuj plej bone konas tiun lingvon, estus tia infanajho, kiun certe nenia komitato povus fari, se ghi traktus sian taskon serioze kaj ne estus sugestiata de personoj, kiuj havas ian kashitan celon.

Kaj se la komitatanoj decidos fari shanghojn en Esperanto, kion ili povos shanghi? Se ili ekzemple volos diri: “tiu vorto estas prenita el lingvo, kiun parolas cent milionoj, tial ni eljhetu ghin kaj prenu vorton el lingvo, kiun parolas cent dudek milionoj”, au se ili dirus: “al ni ne plachas la praktike tute bona vorto “estas”, ni preferas “esas” ...”, k.t.p., tio estus ja simpla infanajho, kiun seriozaj homoj certe ne permesus al si, char ili komprenus, ke en lingvo, kiu havas jam multejaran vivon, shanghi grandan amason da vortoj, pro simpla kaprico, pro ia pure teoria kaj praktike absolute senvalora motivo, estus sensencajho. Memorante, ke oni atendas de ili ne ian teorian filologian amuzighon, sed laboron praktikan, ili kompreneble shanghus nur tiajn vortojn au formojn, kiuj montrighis kiel malbonaj per si mem, malbonaj absolute, grave maloportunaj por la uzantoj de la lingvo. Sed se vi trarigardos chiujn kritikojn, kiuj estis faritaj kontrau Esperanto en la dauro de dudek tri jaroj - kaj Esperanton ja kritikis jam multaj miloj da homoj, kaj certe neniu ech plej malgranda el ghiaj mankoj restis kashita - vi trovos, ke la grandega plimulto el tiuj kritikoj estas simple personaj kapricoj. La nombro de tiuj shanghaj proponoj, kiuj efektive povus havi ian praktikan valoron, estas tiel malgranda, ke ili chiuj kune okupus ne pli ol unu malgrandan folieton, kiun chiu povus ellerni en duonhoro; sed ech inter tiuj tre malmultaj supozeblaj shanghoj la plej gravaj estas nur plibonigo shajna, sed en efektiveco ili post pli matura pripenso montrighus eble nur kiel malplibonigo. Tiel ekzemple la forigo de la supersignoj kaj de la akuzativo, kion mi antau dekses jaroj proponis, por liberigi de la turmentantoj kaj faciligi la propagandon, kaj kion postulas la plimulto de la reformistoj, tiu shangho en la nuna tempo, kaj tiom pli antau la okuloj de registare starigota kaj sekve forton havanta komitato, devas aperi kiel tute ne akceptebla, car gi prezentus kripligon de la interna valoro de la lingvo, por plachi al ghiaj eksteraj rigardantoj, forigon de necesaj gravai sonoj el la lingvo kaj de libera vortordo kaj klareco por ... ke la presistoj ne bezonu elspezi kelke da spesmiloj kaj la komencantoj ne havu kelkan malfacilajhon.

Se vi prenos ian artikolon esperantan, prezentitan de niaj kontrauuloj por senkreditigi Esperanton, vi preskau chiam trovos nur unu aferon: grandan amasigon de la plurala finigho “j”; tiu malfelicha “j”, kiun neniu tamen kuraghas kritiki en la bela greka lingvo, estas la kvintesenco de chiuj terurajhoj, kiujn niaj kontrauuloj montras en Esperanto!

Unuvorte, chiu el vi povas facile konvinkighi, ke se iam registare starigota komitato decidos fari shanghojn en Esperanto kaj se tiu komitato traktos sian taskon serioze, ghi povos shanghi en Esperanto nur tre, tre malmulte; la postkomitata Esperanto restos tute la sama lingvo, kiel la Esperanto antaukomitata, nur eble kelkaj nunaj formoj farighos arhhaismoj kaj cedos sian lokon al pli oportunaj formoj, neniel rompante la kontinuecon de la lingvo kaj neniel ruinigante la valoron de tio, kion ni ghis nun akiris. Tio estas ne nia pia deziro, sed tion plene certigas al ni simpla logiko kaj prudento, kontrau kiu certe nenia serioza komitato volos peki, se ghi ne volos, ke ghiaj laboroj restu absolute sen ia praktika rezultato.

Nun mi resumos chion, kion mi diris. Logika esploro de la afero montras al ni, ke:

1. Lingvo internacia ne povas esti alia ol Esperanto.

2. La evoluado de la lingvo farighos plej kredeble nur per tiu sama natura vojo, per kiu ghi farighis en chiu alia lingvo, t.e. per la senrompa vojo de neologismoj kaj arhhaismoj.

3. Se iam aperos la neceso fari en Esperanto ian shanghon, tion povas fari nur au la esperantistoj mem, per komuna interkonsento, au ia grandega forto, sed nepre en plena interkonsento kun la tuta esperantistaro.

4. Se iam la esperantistoj mem au ia granda ekstera forto decidos fari en Esperanto iajn shanghojn, tiuj shanghoj povos esti nur ekstreme malgrandaj, neniam rompos la kontinuecon kun tio, kion ni ghis nun havis, kaj neniam senvalorigos tion, kion ni ghis nun faris, faras, au poste faros.

Tio estas la sole ebla natura irado de la aferoj. Chiu, kiu volos kontraubatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn fortojn. La esperantaj radikoj de la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron de la vivo, ke ne povas jam chiu deziranto shanghi la radikojn au shovi la arbon lau sia bontrovo.

Karaj kongresanoj! Chio, kion mi diris, ne estas ia autora memfido, char mi plene konsentas kaj konfesas malkashe, ke, por shanghi ion en la natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same senpova, kiel chiu alia persono. Mi defendas fervore nian nunan vojon nur tial, ke la nerefuteblaj leghoj de la logiko diras al mi, ke tio estas la sola vojo, kiu kun plena certeco alkondukos nin al nia celo. Kiu ajn volus shanghi la naturan iradon de la internacilingva afero - tute egale, chu li estas malamiko de Esperanto au ghia plej flama amiko, chu li estas senfamulo au eminentulo, cu li agas per vortoj au per mono kaj ruzajhoj, chu li estas plej fanatika konservemulo au plej facilanima eksperimentisto de novajhoj, chu li estas plej pura idealisto au plej profitama egoisto, chu li bruas kaj malbenas au kashite laboras sub la tero - li neniam sukcesos; li povos nur krei kelktempan skismon kaj akiri la malghojan gloron de malhelpanto kaj subfosanto, sed neniam li povos devigi chiujn amikojn de la internacilingva ideo pro iaj sensignifaj bagateloj forjheti tion, kion ili posedas, kio montrighis plene vivipova, en kion estas jam enmetita tia multego da laboroj kaj da vivo kaj kio per natura vojo devas iom post iom konstante ensorbi novajn sukojn. Tion devas bone memori chiuj, kiuj laboras sur la kampo de lingvo internacia, kaj se ili tion ne memoros, la vivo mem donos al ili la necesan instruon.

Ni povas sekve labori trankvile; ni ne devas malghoji, se nia laborado estas iafoje tre malfacila kaj sendanka; sur nia flanko estas ne sole la fajro de niaj sentoj, sur nia flanko estas ankau la nerefuteblaj leghoj de la logiko kaj prudento. Pacience ni semu kaj semu, por ke niaj nepoj iam havu benitan rikolton.

Al la Sesa Esperantista Kongreso, kiu sendube enjhetos multe da semoj en la teron amerikan, mi eldiras mian koran saluton.


Из речи Л.Л.Заменгофа на Шестом конгрессе эсперантистов
(г.Вашингтон, 15 августа 1910 г.)

Страна свободы, страна будущего, я приветствую тебя! Страна, о которой мечтали и сейчас еще мечтают многие страдальцы и невинные жертвы преследований, я приветствую тебя! Государство, которое принадлежит не тому или иному племени или церкви, но всем своим честным сыновьям, я склоняюсь перед тобой, и я счастлив, что судьба позволила мне тебя увидеть и дышать хотя бы недолго твоим свободным, никем не монополизированным воздухом. Привет тебе, Америка, самый могучий представитель Нового Света. Мы, дети старого континента, пришли к вам в гости; но не любознательный туризм усадил нас в корабли, не надежда на какую-то коммерческую выгоду пригнала нас к вашему берегу; мы пришли к вам, чтобы принести вам новое чувство и новую идею, мы пришли, чтобы принести новую отвагу тем нашим единомышленникам, которые до сих пор работали среди вас и чьи слова о каком-то новом народе возможно казались вам слишком сказочными. Часть этого разнородного и тем не менее языком и сердцем соединенного народа сейчас стоит перед вами реально и вживую. Смотрите на нас, слушайте нас, и убедитесь, что мы не сказка. Мы - люди разных племен, и тем не менее мы чувствуем себя членами одного племени, ибо мы понимаем друг друга как соплеменники, не имея никакой нужды унижать или заставлять заикаться друг друга. Мы надеемся, что благодаря нашей работе рано или поздно весь мир уподобится нам и станет одним большим человеческим племенем, состоящим из разных семей, внутренне со своими особыми языками и обычаями, но внешне с единым языком и обычаями. К этой нашей работе, которая имеет целью создать постепенно объединяющееся, а следовательно усиливающееся и духовно возвышающееся человечество, мы ныне приглашаем вас, сыновья Америки. И мы надеемся, что наш призыв не останется напрасным, но что он вскоре отзовется во всех уголках вашей страны и по всему вашему континенту.

Лишь очень немногие из нас смогли приехать в вашу страну, ибо мы, эсперантисты, люди не богатые; следовательно, от нашего нынешнего конгресса мы не можем ожидать важных решений, которые имели бы важное значение для всего эсперантистского сообщества. Мы прибыли к вам, американцы, в основном, чтобы провести в вашей среде и перед вашими глазами одну неделю нашей эсперантистской жизни, чтобы показать вам хотя бы малую частицу этой жизни, чтобы принести вам семя; и мы надеемся, что после нашего ухода это семя мощно укоренится и будет расти, и в вашей стране наше дело вскоре будет иметь своих самых усердных и самых значительных апостолов.

В вашей стране, американские единомышленники, наше дело еще слишком молодо, и многие из вас еще не выработали для себя вполне ясное суждение о нем; поэтому позвольте мне хотя бы немного исследовать перед вами путь, по которому мы идем.

Какова цель движения эсперантистов? Оно имеет целью достичь взаимопонимания между всеми людьми и народами. Для чего нам нужно такое взаимопонимание? Каковы последствия, которых мы ожидаем от него? Почему мы желаем, чтобы оно было непременно на нейтральной основе? Почему мы так настойчиво работаем для него? Каков дух, который всех нас связывает между собой? Обо всем этом я уже много говорил, и сейчас я не хочу повторять свои слова, тем более что каждый из вас после небольшого размышления легко сам найдет ответы. Перед вами, практические американцы, я хочу проанализировать другой вопрос, а именно: стоим ли мы с нашей работой на пути вполне надежном, или нам можно опасаться, что когда-то весь наш труд окажется напрасным? Лишь полное осознание будущего пути дает путникам достаточно энергии, чтобы противостоять всем трудностям, которые встречаются на пути.

Цель, ради которой мы работаем, может быть достигнута двумя путями: либо работой частных лиц, т.е. народных масс, либо постановлением правительств. Вероятнее всего, наше дело будет достигнута первым путем, ибо к такому делу, как наше, правительства приходят со своей санкцией и помощью обычно только тогда, когда все уже вполне готово. Каков должен быть характер первого пути, об этом никто не может сомневаться; о деле, вся сущность и жизнь которого основана на взаимном согласии, каждый понимает очень хорошо, что работа масс может привести к цели только в том случае, если все работают единодушно. В таком деле, если оно само по себе оказалось жизнеспособным, согласие есть самая прочная гарантия несомненного успеха, в то время как раздор означает смерть. Это очень хорошо понимают наши единомышленники, и потому они с возмущением отталкивают каждого, кто хочет столкнуть их с общего пути. Но иногда в голове того или иного единомышленника возникает следующий вопрос: каково будет следствие, если решение проблемы международного языка захочет взять на себя какая-то большая сила, против которой мы все слишком бессильны, например, правительства мира? Следует ли нам бояться, что они возможно выберут другое решение, чем то, которое выбрали мы, и таким образом наша работа окажется напрасной?

Чтобы найти ясный ответ на этот вопрос, представим себе, что правительства мира или иные большие и влиятельные силы учредили авторитетный комитет, который должен решить, какой язык должен стать международным. В статье "Esenco kaj Estonteco", которую многие из вас читали в "Fundamenta Krestomatio", я подробно проанализировал этот вопрос, и я вполне ясно показал то, в чем в настоящее время не сомневается ни один исследователь, а именно, что такой комитет, о котором я говорил, никак не смог бы избрать ни какой-либо язык национальный, ни какой-либо язык умерший, ни какой-либо язык с полностью выдуманным словарем, но он должен был бы избрать только или эсперанто в его нынешней форме, или эсперанто немного измененный. Если комитет, вопреки всем требованиям рассудка, захотел бы принять какое-то другое решение, то его решение осталось бы решением лишь на бумаге и на практике абсолютно ничего не стоящим. А теперь посмотрим, каков единственный способ, каким этот комитет мог бы разрешить последнюю альтернативу. Естественнее всего и наиболее вероятно, что члены комитета будут рассуждать следующим образом: "Существует искусственный язык, который оказался вполне жизнеспособным, отлично функционирует, отлично показывает себя на протяжении многих лет, создал большую литературу, выработал свой дух и жизнь и т.д.; следовательно, вместо того чтобы без всякой надобности и цели рисковать новыми экспериментами, давайте просто примем то, что уже существует, давайте дадим ему авторитетную поддержку правительств, которые мы представляем, и тогда вся вечная проблема будет тотчас полностью решена, и с завтрашнего дня все цивилизованное человечество будет взаимно понимать себя".

Таково, я повторяю, наиболее естественное решение, которое мы вправе ожидать от комитета, избранного правительствами. Но предположим, что комитет найдет, что в эсперанто действительно необходимы различные изменения. Как же он тогда поступит?

Прежде всего он спросит себя, достаточно ли он силен, чтобы навязать свою теоретическую волю тем многим тысячам людей, которые до сих пор были единственными работниками в этом деле. Эсперантисты работали в течение долгого ряда лет, много работали, много жертвовали и с огромными трудностями наконец достигли того, что на протяжении многих тысячелетий казалось недостижимым и что, будучи однажды потерянным, уже никогда не было бы возвратимо, ибо мир потерял бы всякое доверие к идее международного языка. Следовательно, каждый разумный член комитета сказал бы себе: "Мы должны быть очень осторожны, чтобы, вместо того чтобы ускорить дело, мы его не погубили навсегда". Если бы комитет знал, что его избрала например лишь какая-то очень маленькая и незначительная страна, что это избрание было лишь формальностью без всякого значения, что избравшие его вовсе не заинтересованы в этом деле и не имеют ни малейшего намерения его поддержать, ни силы для этого, тогда разумные члены комитета лишь просто выразили бы свое мнение и пожелания о различных желательных изменениях в эсперанто и оставили бы принятие или непринятие решению самих эсперантистов, но никогда не начали бы соревнование против эсперантистов; ибо они поняли бы, что с моральной точки зрения это было бы лишь вредом для идеи международного языка и на практике это рано или поздно привело бы к фиаско.

Теперь предположим, что для решения вопроса о международном языке создан комитет, который имеет силу не фиктивную, но действительную и большую. Ранее я уже показал, что если такой комитет не захочет, чтобы его решение не осталось без всякой практической ценности, он может принять лишь либо эсперанто, либо нечто очень похожее на эсперанто. Я уже сказал, что вероятнее всего он просто примет эсперанто в его нынешней форме. Но предположим, что он не захочет это сделать; как же он поступит? Поскольку он будет понимать, что, чтобы создать жизнеспособный язык, вовсе не достаточно быть образованным человеком и сказать себе "я создам"; что этого нельзя сделать по заказу в течение нескольких недель; что это требует очень длительного, усердного, самоотверженного, любовного труда, испытывания, прочувствования и т.д.; и поскольку он будет понимать, что уже существует язык, над которым множество людей очень долго работали, который имеет многолетнюю историю и целую жизнь, что этот язык отлично функционирует, и что лишь немногочисленные частности в нем могут быть оспорены; поэтому вполне понятно, что, если комитет отнесется к своей задаче серьезно, он не рискнет взять на себя создание совершенно нового языка, не примет другой языковой проект, который жизнь еще не достаточно испытала, и не начнет без всякой надобности, а следовательно безрассудно борьбу с теми, кто до сих пор работал в этом деле, но он примет эсперанто и сделает в нем те изменения, которые он найдет необходимыми.

Кому комитет поручил бы сделать эти изменения? В подготовительное время, когда было бы необходимо исследовать вопрос в принципе, какой язык следует избрать, комитет мог бы поручить эту работу кому угодно, позаботившись лишь, чтобы эти избранники были людьми благоразумными и понимали всю ответственность, которую они берут на себя. Но когда язык был бы уже избран и было бы решено сделать в нем изменения, с кем бы следовало посоветоваться в этой работе? Самый простой рассудок и самое простое понимание научных методов говорит, что в этой работе следовало бы советоваться не с лицами, которые знают данный язык извне, но прежде всего с теми лицами, которые лучше всего знают этот язык изнутри, которые более других работали для него и лучше других знают его действительные недостатки. Каждый понимает очень хорошо, что сделать изменения в каком-либо языке, руководствуясь лишь внешностью и не посоветовавшись с лицами, которые лучше всего знают этот язык, было бы такой детскостью, которую никакой комитет не сделал бы, если бы он относился к своей задаче серьезно и не находился бы под влиянием лиц, имеющих какую-то тайную цель.

А если члены комитета решат сделать изменения в эсперанто, что они смогут изменить? Если они например захотят сказать: "Это слово взято из языка, на котором говорят сто миллионов, поэтому давайте выбросим его и возьмем слово из языка, на котором говорят сто двадцать миллионов", или если бы они сказали: "Нам не нравится на практике вполне хорошее слово "estas", мы предпочитаем "esas" ..., и т.д., это было бы ведь простой детскостью, которую серьезные люди конечно не позволили бы себе, ибо они понимали бы, что в языке, который имеет уже многолетнюю жизнь, изменить большое количество слов из-за простого каприза, из-за чисто теоретического и практически абсолютно нестоящего мотива, было бы бессмыслицей. Помня, что от них ожидают не какого-то теоретического филологического развлечения, но практическую работу, они, понятно, изменили бы только те слова или формы, которые оказались плохими сами по себе, плохими абсолютно, в важной степени неудобными для пользователей языка. Но если вы просмотрите все критические суждения, которые были сделаны против эсперанто на протяжении двадцати трех лет - а эсперанто ведь критиковали уже многие тысячи людей, и ни ни один даже малейший из его недостатков не остался тайным - вы найдете, что огромное большинство из этих критических суждений есть лишь просто личные капризы. Число предложений реформ, которые действительно могли бы иметь какую-то практическую ценность, так невелико, что они все вместе заняли бы не более одной маленькой страницы, которую каждый мог бы изучить за полчаса; но даже среди этих весьма немногочисленных предполагаемых изменений самыми важными были бы улучшения кажущиеся, но в действительности они после более зрелого обдумывания оказались бы возможно лишь ухудшением...

Одним словом, каждый из вас может легко убедиться, что если когда-то учрежденный правительствами комитет решит сделать изменения в эсперанто и если этот комитет отнесется к своей задаче серьезно, он сможет изменить в эсперанто лишь очень, очень мало; послекомитетный эсперанто останется тем же самым языком, что и докомитетный, только возможно некоторые нынешние формы станут архаизмами и уступят свое место более удобным формам, ни в коей мере не ломая непрерывность языка и не разрушая ценность того, что мы до сих пор достигли. Это не есть наше благое пожелание, но это вполне определяет нам простая логика и разум, против которого, конечно, никакой серьезный комитет, не захочет погрешить, если он не захочет, чтобы его труды остались абсолютно без всякого практического результата.

Теперь я подведу итог всему, что я сказал. Логическое исследование дела показывает нам, что:
1. Международный язык не может быть иным, нежели эсперанто.
2. Развитие этого языка будет происходить вероятнее всего тем же естественным путем, каким он происходит во всяком другом языке, т.е. посредством постепенного пути неологизмов и архаизмов.
3. Если когда-либо явится необходимость сделать в эсперанто какое-то изменение, это могут сделать только либо сами эсперантисты, всеобщим взаимосогласием, либо какая-то огромная сила, но непременно в полном взаимосогласии со всем эсперантистским сообществом.
4. Если когда-либо сами эсперантисты или какая-то большая внешняя сила решит сделать в эсперанто какие-либо изменения, эти изменения могут быть лишь крайне маленькими, ни в коей мере не ломающими непрерывность с тем, что мы до сих пор имели, и никогда не обесценят то, что мы до сих пор сделали, делаем или будем делать потом.

Это есть единственно возможный ход дел. Каждый, кто захочет бороться с этим естественным ходом, лишь напрасно потеряет свои силы. Эсперантские корни дерева международного языка уже так глубоко проникли в землю жизни, что любой желающий уже не сможет поменять корни или передвинуть дерево по своему хотению.

Дорогие участники конгресса! Все, что я сказал, не есть какая-то авторская самонадеянность, ибо я вполне сознаю и сознаюсь в этом открыто, что, чтобы изменить что-либо в этом естественном ходе дела международного языка, я так же бессилен, как и любой другой человек. Я усердно защищаю наш нынешний путь только потому, что неоспоримые законы логики говорят мне, что это единственный путь, который с полной определенностью приведет нас к нашей цели. Кто бы ни захотел изменить естественный ход дела международного языка - все равно, будь то враг эсперанто или его самый пламенный друг, будь то никому не известное лицо или знаменитость, действуй он словами или деньгами или хитростями, будь он самым фанатичным консерватором или самым легкомысленным экспериментатором новинок, будь он самым чистым идеалистом или самым корыстным эгоистом, шуми он и проклинай или тайно работай под землей - он никогда не достигнет успеха, он сможет лишь произвести временный раскол и добыть печальную славу противника и подрывника, но он никогда не сможет заставить всех друзей идеи международного языка из-за каких-то незначительных пустяков отбросить то, чем они обладают, что оказалось вполне жизнеспособным, во что уже вложено такое огромное количество труда и жизни и что естественным путем должно постепенно постоянно впитывать новые соки. Это должны хорошо запомнить те, кто работать на ниве международного языка, а если они это не будут помнить, то сама жизнь даст им необходимый урок.

Следовательно, мы можем работать спокойно: мы не должны огорчаться, если наша работа иногда бывает очень трудной и неблагодарной; на нашей стороне не только огонь наших чувств, на нашей стороне также и неоспоримые законы логики и рассудка. Будем терпеливо сеять и сеять, чтобы наши внуки когда-нибудь имели благословенный урожай.

Шестому Конгрессу Эсперантистов, который несомненно вбросит много семян в американскую землю, я выражаю свое сердечный привет.



bildkarto de la
5-a UK (1910)

>>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ