L.ZAMENHOF. KONGRESAJ PAROLADOJ


Kvara Kongreso 1908 en Dresden

Sinjorinoj kaj sinjoroj! - Aperante antau vi kiel tradicia malfermanto de la esperantistaj kongresoj, mi permesas al mi antau chio esprimi la plej respektan dankon de nia kongreso al Lia Regnestra Moshto la Regho Frederiko Augusto de Saksujo por la granda honoro, kiun li faris al ni, prenante sur sin la altan protektadon de nia kvara kongreso. Mi esprimas ankau profundan dankon de nia kongreso al sinjoroj la Ministroj kaj aliaj eminentaj personoj, kiuj bonvolis eniri en la honoran prezidantaron kaj honoran komitaton de nia kongreso. Mi esprimas ankau nian dankon al tiuj landoj, kiuj sendis al nia kongreso oficialajn delegitojn, kaj al la alilandaj konsuloj, kiuj honoris nin per la reprezentado de iliaj landoj che nia malferma kunveno. Nun la unuan fojon nia kongreso aperas sub la oficiala sankcio de regnestro kaj registaro; mi estas certa, ke la esperantistoj alte taksos la gravecon de tiu chi fakto; mi esperas, ke ghi estos komenco de tiu nova tempo, kiam nia ideo chesos esti penado de nur privataj personoj, sed ghi farighos grava tasko por la registaroj de la mondo.

En la nomo de la kvara tutmonda esperantista kongreso mi salutas la landon germanan, kies gastoj ni chiuj estas en la nuna momento; precipe mi salutas la saksan reghlandon, kiu al ni, filoj de la plej diversaj landoj kaj gentoj, aranghis belan akcepton en sia centro mem, en sia fama kultura chefurbo. Mi esprimas nian koran dankon al la saksa registaro kaj precipe al la Dresdena urbestraro por la tuta helpo, kiun ili donis al nia kongreso, kaj por la saluto, kiun ili audigis al ni per siaj estimataj reprezentantoj.

Fine mi esprimas, certe en la nomo de chiuj esperantistoj, nian koran kamaradan dankon al niaj germanaj samideanoj kaj antau chio al nia Kvaro por la Kvara, kiu prenis sur sin la malfacilan taskon, aranghi nian kongreson ghuste en chi tiu jaro, kiam ekzistis tiom da malhelpoj, kaj kiu, dank’ al sia granda sindoneco, aranghis chion en la plej bona maniero kaj enskribis per tio tre gravan paghon en la historion de nia afero.

Germanujo, la lando de la filozofoj kaj poetoj, kiu estis iam la centro de la humanistoj, havas por nia ideo specialan signifon per tio, ke en chi tiu lando, dank’ al la neforgesebla granda merito de la pastro Johann Martin Schleyer, nia ideo ricevis sian unuan disvolvighon kaj la unuan potencan pushon antauen. Germanujo sekvei estas la lulilo de la ideo de lingvo internacia. Ni, speciale esperantistoj, havis ankau en Germanujo niajn unuajn plej gravajn batalantojn, Einstein kaj Trompeter. Estas vero, ke poste en la dauro de tre longa tempo nia ideo en chi tiu lando shajnis tute mortinta; sed en la lastaj jaroj ghi tie chi denove vigle revivighis, kaj ni havas plenan esperon, ke post nia nuna kongreso, kiam la germanoj ekkonos nin pli proksime kaj konvinkighos per siaj propraj okuloj kaj oreloj, ke ni ne estas iaj teoriaj fantaziuloj, nia afero chi tie ekfloros ne malpli potence, ol en la aliaj grandaj landoj, kaj en la komuna chiuhoma afero Germanujo baldau okupos unu el la plej honoraj lokoj.

Karaj samideanoj! - En la dauro de la lasta jaro en nia afero okazis faktoj, kiuj maltrankviligis por iom da tempo la mondon esperantistan. Nun chio jam denove trankvilighis. Nia arbo, pri kiu mi parolis en Kembrigho, en la pasinta jaro plej konvinke montris sian tutan fortecon kaj sanecon, char malgrau la tute ne atenditaj atakoj, kiuj en la dauro de kelka tempo kauzis grandan krakadon, la arbo konservis sian tutan potencon kaj perdis nur tre malmultajn foliojn. Malgrau la kashite preparitaj kaj rapide plenumitaj atakoj, kiuj ne donis al niaj soldatoj la povon dece orientighi kaj interkomunikighi, chiu el ili sur sia aparta loko staris forte kontrau chiuj forlogoj, kaj nur tre malmultaj lasis sin kapti per lertaj vortoj. Super la okazintaj faktoj ni povus sekve silente transiri al la tagordo. Tamen, por gardi niajn venontajn batalontojn kontrau similaj surprizoj, mi permesos al mi diri kelke da vortoj pri tiu temo. El la tempo pasinta ni cherpu instruon por la tempo venonta.

Pasis jam ghuste tridek jaroj de la momento, kiam Esperanto unue aperis antau malgranda rondo da amikoj; pasis jam dudek unu jaroj de la momento, kiam Esperanto unue aperis publike antau la mondo. Tre malforta ghi estis en la unua tempo; chiu plej malgranda bloveto povis ghin renversi kaj mortigi. Chiu bona vorto de la plej sensignifa homo au de la plej senvalora gazeto donis al niaj pioniroj esperon kaj kuraghon; chiu atakanta vorto kauzis al ili doloron. Kiam antau dudek jaroj la Amerika Filozofia Societo volis preni la aferon de lingvo internacia en siajn manojn, tio estis por la autoro de Esperanto tiel altega kaj neatingebla autoritato, ke li, kiu tiam havis ankorau la rajton disponi pri Esperanto, tuj decidis fordoni chion al la manoj de tiu societo, char, estante tute sensperta, li tiam ankorau ne sciis, kia grandega diferenco estas inter teorio kaj praktiko.

Feliche la entrepreno de la Amerika Societo ne sukcesis. Mi uzas la vorton “feliche”, char efektive nun, kiam mi estas pli sperta, por mi estas afero tute senduba, ke, se la entrepreno de tiuj teoriistoj daurus iom pli longe, la tuta ideo de lingvo internacia jam delonge estus tute senkreditigita kaj enterigita por chiam, au almenau por tre longa, longa tempo.

Niaj pioniroj laboris, kaj la afero kreskis. Baldau ni chiam pli kaj pli akiradis la konvinkon, ke de teoriistoj ni devas atendi tre malmulte da bono por nia afero; ke chiuj laudoj kaj mallaudoj de flankaj personoj havas por ni nur tre malgrandan signifon; ke ni devas fidi nur niajn proprajn fortojn, nian propran paciencon kaj konstantecon; ke la mondo venos al ni nur tiam, kiam ghi vidos en ni potencon, kiam ghi vidos, ke ni ne palpas en mallumo, ke ni ne perdas hodiau, kion ni akiris hierau, ke nia vojo estas klara kaj rekta kaj ni de ghi neniam deflankighas.

Sed ne per unu fojo ni venis al tiu fortika konvinko. En la unua tempo, vidante, ke nia afero progresas tre malrapide kaj malfacile, multaj esperantistoj pensis, ke la kauzo de tio kushas en nia lingvo mem, ke, se ni nur sanghos tiun au alian detalon, la mondo tuj venos al ni en granda amaso. Tiam venis la periodo de la granda postulado de reformoj. Feliche tiu periodo dauris ne longe. La esperantistoj baldau konvinkighis, ke veni al ia komuna, chiujn kontentiganta kaj silentiganta interkonsento pri la esenco de la reformoj estas tute ne eble, kaj la ekstera mondo, kiun la reformemuloj celis, restis absolute indiferenta koncerne tion, chu tiu au alia detalo havas en nia lingvo tian formon au alian; oni baldau konvinkighis, ke per reformado ni nur perdos chion ghis nun akiritan kaj gajnos absolute nenion. Tiam la esperantistoj firme decidis ne paroli plu pri iaj reformoj. Kelkaj tre malmultaj malkontentuloj forlasis Esperanton kaj kune kun kelkaj neesperantistoj, kiuj rigardis sin kiel plej kompetentajn en la afero de lingvo internacia, komencis inter si ghis nun ankorau ne finighintan kaj neniam finighontan diskutadon pri diversaj lingvaj detaloj, kaj ili staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antau dekkvar jaroj. La tuta cetera esperantistaro en plena harmonio forte grupighis chirkau sia konstanta standardo kaj faris de tiu tempo grandan, grandegan marshon antauen.

De la tempo, kiam la esperantistoj chesis paroli pri reformoj, komencighis por Esperanto periodo chiam pli kaj pli brilanta. En la komenco, sub la premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj, ni progresadis tre malrapide kaj malfacile. Sed sub la influo de nia plena interna harmonio kaj nia nedeklinigha irado rekte antauen, niaj fortoj chiam pli kaj pli kreskis. Nun ni atingis tian potencon, pri kiu multaj el ni antau dek jaroj ne kuraghis ech revi, kaj se ni marshos en tia sama harmonio kiel ghis nun, nenia forto en la mondo povos haltigi nian iradon, kaj ni plene atingos nian celon. Chiuhore kreskas la nombro de niaj partianoj, chiutage pligrandighas la nombro de niaj grupoj. Nia literaturo kreskas tiel senhalte kaj rapide, ke multaj malgrandai nacioj jam nun povas nin envii. La praktika uzado de nia lingvo farighas chiam pli kaj pli granda. Dum ankorau antau ne longe oni tute silentis pri ni kaj poste oni nin mokis, nun oni jam chie nin respektas, kiel grandan potencon. Ech tiuj niaj principaj kontrauuloj, kiuj antau ne longe malshate rigardis nin de alte, nun jam krias alarmon.

Nia lingvo mem konstante pli richighas kaj elastighas. Iom post iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortikighas, aliaj chesas esti uzataj. Chio farighas kviete, senskue kaj ech nerimarkeble. Nenie montrighas ia diferencighado de nia lingvo lau la diversaj landoj, kaj ju pli spertaj farighas la autoroj, des pli similighas reciproke ilia uzado de nia lingvo, malgrau la granda malproksimeco de iliaj lokoj de loghado. Nenie rompighas au difektighas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj nova, kaj malgrau la fakto, ke nia lingvo forte disvolvighas, chiu nova esperantisto legas la verkojn de antau dudek jaroj kun tia sama perfekta facileco, kiel esperantisto tiutempa, kaj li ech ne rimarkas, ke tiuj verkoj estas skribitaj ne nun, sed en la unua, suchinfana periodo de nia lingvo.

Nia afero regule kaj trankvile iras antauen. La tempo de la teoriaj jughoj kaj de klinighado antau shajnaj autoritatoj jam de longe pasis. Se iu nun esprimas sian opinion au konsilon pri Esperanto, oni jam ne demandas, chu li estas homo grandfama au ne, - oni nur demandas, chu liaj konsiloj estas konformaj al la naturaj bezonoj kaj la natura irado de nia lingvo au ne. Se iu glornoma persono en plena nesciado de nia afero esprimas iun el tiuj sensencajhoj, kiujn ni jam tiel ofte audis, ekzemple, ke arta lingvo estas utopio, ke la esperantistoj sin reciproke ne komprenas k.t.p., au se li, forgesante la nunan staton de Esperanto kaj la teruran ekzemplon de la volapuka akademio, postulas, ke ni rebaku la tutan lingvon lau lia teoria recepto, - tiam ni, esperantistoj, indiferente chion auskultas kaj trankvile iras nian vojon.

Ne por fieri pri nia forteco mi diras chion chi tion: neniu el ni havas la rajton esti fiera, char nia forteco ne estas la merito de iu el ni aparte, sed ghi estas nur la rezultato de multejara pacienca laborado de multo da personoj. Mi volis nur atentigi vin pri tio, ke en nia afero chio povas esti atingita nur per harmonio kaj konstanteco. Se nin ne gvidus fera konstanteco, nia lingvo jam de longe ne ekzistus, kaj la vortoj “lingvo internacia” estus nun la plej granda mokatajho por la mondo.

La longa kaj malfacila batalado nin hardis, kaj ne sole la vochoj de apartaj personoj, sed ech la premo de ia granda potenco nun jam ne povus deklini la esperantistaron de ghia klara kaj rekta vojo. Kia do estas la kauzo, ke en la pasinta jaro en nia tendaro subite naskighis tia granda vento, kiu en la dauro de momento minacis alporti al ni tiom da malbono? Kiu estis tiu shajne grandega forto, kiu por momento enportis tian neatenditan konfuzon en nian mezon? Nun, kiam chio jam klarighis, ni povas konfesi, ke ghi ne estis ia eksterordinare granda potenco, ghi estis simple kelkaj malmultaj personoj; sed la danghereco de ilia atako konsistis en tio, ke tiu atako ne venis malkashe el ekstere, sed ghi estis kashite preparita kaj tute neatendite aranghita interne de nia tendaro.

Ghi estas historio, pri kiu mi ne volas paroli. Nun mi volas nur diri jenon: ni chiuj estas reprezentantoj de la ideo de lingvo internacia, ni faru kun ghi, kion ni volas, sed ni agu honeste kaj ni memoru, ke pri niaj agoj la estonteco severe nin jughos. Memoru, ke Esperanto estas nenies proprajho, ke la esperantistoj havas plenan rajton fari kun ghi chion, kion ili volas, se ili nur faros ghin singarde, lojale kaj interkonsente. Nur por gardi nian lingvon kontrau anarhhio de la flanko de apartaj personoj, nia lingvo havas sian plej senpartie elektitan kaj el plej kompetentaj personoj konsistantan kaj konsistontan Lingvan Komitaton, kiu, dependante de neniu mastro, havas plenan rajton kaj plenan povon esplori kaj prezenti al la sankcio de la esperantistaro chion, kion ghi volos. La Bulonja Deklaracio malpermesas nur, ke apartaj personoj rompu la lingvon arbitre, ghi estas kreita nur por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo. Se iu el vi trovas, ke ni devas fari tion au alian, prezentu vian deziron al la Lingva Komitato. Se tiu Komitato shajnos al vi tro konservativa, tiam memoru, ke ghi ekzistas ne por la plenumado de diversaj personaj kapricoj, sed por la gardado de la interesoj de la tuta esperantistaro; ke pli bone estas, ke la Komitato faru tro malmulte, ol ke ghi facilanime faru ian pason, kiu povus malutili al nia tuta afero. Char vi chiuj konfesas, ke la esenco de nia lingvo estas ghusta kaj oni povas disputi nur pri detaloj, tial chio bona kaj chio efektive necesa povas facile esti farata en ghi per vojo lojala, en harmonio kaj paco.

La personoj, kiuj volas altrudi al la tuta esperantistaro siajn dezirojn, diras ordinare, ke ili havas la plej bonajn ideojn, kiujn la plimulto da esperantistoj certe aprobus, sed iaj chefoj ne volas ilin auskulti kaj ne permesas al ili prezenti siajn ideojn por esplorado. Tio estas ne vera. Vi scias, ke lau la nova ordo, kiun per komuna vochdonado akceptis por si nia Lingva Komitato, chiu homo ne sole havas la rajton prezenti al la Komitato siajn proponojn, sed se la propono havas ech nur plej malgrandan shajnon de seriozeco, se inter la cent membroj de la Komitato la propono akiris por si ech nur la aprobon de kvin personoj, tio jam sufichas, ke la Lingva Komitato estu devigata esplori tiun proponon. Vi vidas sekve, ke neniu povas plendi, ke oni lin ne auskultas au ke iaj chefoj prezentas al vochdonado nur tion, kion ili deziras.

Se iu diras al vi, ke oni devas chion krude rompi, se oni per chiuj fortoj kaj per chiuj eblaj rimedoj penas malkontentigi vin; se de la vojo de severa unueco, de tiu sola vojo, kiu povas konduki nin al nia celo, oni penas forlogi vin, - tiam gardu vin! tiam sciu, ke tio kondukas al malordigo de chio, kion multaj miloj da personoj atingis por la granda chiuhoma ideo per multejara pacienca laborado.

Mi finis. Pardonu al mi la malagrablan temon, kiun mi elektis. Ghi estas la unua kaj espereble ankau la lasta fojo en la historio de niaj kongresoj. Kaj nun ni chion forgesu; ni komencu la grandan feston, por kiu ni chiuj kunvenis el la diversaj landoj de la mondo; ni ghoje pasigu nian grandan chiujaran semajnon de la pure homara festo. Ni memoru pri tio, ke niaj kongresoj estas ekzercanta kaj edukanta antauparolo por la historio de la estonta interfratigita homaro. Por ni estas gravaj ne iaj bagatelaj eksteraj detalajoj de nia lingvo, sed ghia esenco, ghia ideo kaj celo, tial ni antau chio devas zorgi pri ghia seninterrompa vivado, pri ghia senhalta kreskado. Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro; granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la evoluciinta Esperanto de post multaj jarcentoj; sed dank’ al nia diligenta gardado, la lingvo fortike vivos, malgrau chiuj atencoj, ghia spirito fortighos, ghia celo estos atingita, kaj niaj nepoj benos nian paciencon.


Из речи Л.Л.Заменгофа на Четвертом конгрессе эсперантистов
(г.Дрезден, 17 августа 1908 г.)

...Германия, страна философов и поэтов, которая когда-то была центром гуманистов, имеет для нашей идеи особое значение тем, что в этой стране, благодаря незабываемой большой заслуге пастора Иоганна Мартина Шлейера, наша идея получила свое первое развитие и первый мощный толчок вперед...

Дорогие единомышленники! В течение последнего года в нашем деле произошли события, которые на некоторое время встревожили эсперантистский мир. Сейчас все снова успокоилось. Наше дерево, о котором я говорил в Кембридже, за последний год самым убедительным образом показало всю свою и силу и здоровье, поскольку несмотря на совершенно не ожидавшиеся нападения, которые на протяжении некоторого времени производили громкий треск, дерево сохранило всю свою мощь и потеряло лишь очень мало листьев. Несмотря на в тайне подготовленные и быстро исполненные нападения, которые не дали нашим солдатам возможность должным образом сориентироваться и посоветоваться друг с другом, каждый из них на своем особом месте твердо стоял против всех искушений и лишь очень мало кто дал себя поймать ловкими словами. Поэтому мы могли бы спокойно проигнорировать произошедшие события и перейти к распорядку конгресса. Однако, чтобы уберечь наших будущих бойцов от подобных сюрпризов, я позволю себе сказать несколько слов на эту тему. Из прошедшего мы должны извлечь урок на будущее.

Прошло уже ровно тридцать лет с того момента, когда эсперанто впервые появился перед узким кругом друзей; прошел уже двадцать один год с того момента, когда эсперанто впервые публично предстал перед миром. Очень слаб он был в первое время; каждое самое слабое дуновение могло его опрокинуть и убить. Каждое доброе слово самого незначительного человека или самой захудалой газеты давали нашим пионерам надежду и смелость; каждое нападающее слово причиняло им боль. Когда двадцать лет назад Американское Философское Общество хотело взять дело международного языка в свои руки, оно было для автора эсперанто таким высочайшим и недостижимым авторитетом, что он, который тогда еще имел право распоряжаться эсперанто, сразу решил отдать все в руки этого общества, потому что, будучи совершенно неопытным, он тогда еще не знал, какая огромная разница лежит между теорией и практикой. К счастью, предприятие Американского Общества не удалось. Я использую слово "к счастью", потому что действительно сейчас, когда я стал более опытен, для меня совершенно несомненно, что, если бы предприятие этих теоретиков продолжалось немного дольше, вся идея международного языка была бы полностью дискредитирована и похоронена навсегда или по крайней мере на очень долгое, долгое время.

Наши пионеры работали, и дело росло. Вскоре мы все больше и больше обретали убеждение, что от теоретиков мы должны ждать очень мало добра для нашего дела; что все похвалы и порицания посторонних лиц имеют для нас лишь очень маленькое значение; что мы должны верить только в наши собственные силы, в наше собственное терпение и постоянство; что мир придет к нам только тогда, когда он увидит в нас силу, когда он увидит, что мы не бредем наощупь в темноте, что мы не теряем сегодня то, что мы приобрели вчера, что наш путь ясен и прям и мы с него никогда не отклоняемся.

Но не сразу мы пришли к такому твердому убеждению. В первое время, видя, что наше дело прогрессирует очень медленно и трудно, многие эсперантисты думали, что причина этого лежит в самом нашем языке, что, если мы только изменим ту или иную деталь, мир тотчас придет к нам большой толпой.

Тогда наступил период широкого требования реформ. К счастью, этот период длился недолго. Эсперантисты вскоре убедились, что придти к общему, всех устраивающему соглашению о сути реформ совершенно невозможно, и что внешний мир, на который рассчитывали реформаторы, остается абсолютно равнодушным относительно того, имеет ли та или иная деталь в нашем языке ту форму или иную; они вскоре убедились, что реформированием мы только потеряем все до сих пор достигнутое и не выиграем абсолютно ничего. Тогда эсперантисты твердо решили больше не говорить о каких-либо реформах. Некоторые очень малочисленные недовольные оставили эсперанто и вместе с некоторыми неэсперантистами, которые считали себя самыми компетентными в деле международного языка, начали между собой до сих пор не закончившиеся, и которые никогда не закончатся, дискуссии о различных языковых подробностях, и они стоят ныне на той же самой точке, на которой они стояли четырнадцать лет назад. Все остальные эсперантисты в полной гармонии тесно сплотились вокруг своего постоянного знамени и сделали с тех пор большой, гигантский рывок вперед.

С того времени, когда эсперантисты перестали говорить о реформах, для эсперанто начался период все более и более блестящий. В начале, под нажимом очень больших внешних препятствий, мы продвигались вперед очень медленно и с трудом. Но под влиянием нашей полной внутренней гармонии и нашего неуклонного продвижения прямо вперед, наши силы все больше и больше росли. Теперь мы достигли такой силы, о которой многие из нас десять лет назад не осмеливались и мечтать, и если мы и дальше будем идти в такой же гармонии как до сих пор, никакая сила в мире не сможет остановить нас, и мы вполне достигнем нашей цели. Ежечасно растет число наших сторонников, ежедневно увеличивается число наших групп. Наша литература растет так безостановочно и быстро, что многие малые нации сейчас уже могут нам позавидовать. Практическое использование нашего языка становится все более и более массовым. В то время как еще недавно о нас вообще молчали, а позже насмехались над нами, сейчас уже нас везде уважают как большую силу. Даже те наши принципиальные противники, которые недавно с презрением смотрели на нас свысока, сейчас уже кричат караул.

Наш язык сам постоянно обогащается и становится более гибким. Постепенно постоянно появляются новые слова и формы, одни укрепляются, другие выходят из употребления. Все это происходит спокойно, без потрясений и даже незаметно. Нигде не замечается разделение нашего языка по разным странам, и чем опытнее становятся авторы, тем более схожим становится их употребление нашего языка, несмотря на большое расстояние между местами их жительства. Нигде не ломается или повреждается непрерывность между языком старым и новым, и несмотря на тот факт, что наш язык сильно развивается, каждый новый эсперантист читает произведения двадцатилетней давности с такой же совершенной легкостью, как эсперантист того времени, и он даже не замечает, что эти произведения написаны не теперь, а в первый, младенческий период нашего языка.

Наше дело регулярно и спокойно идет вперед. Время теоретических рассуждений и поклонов перед кажущимися авторитетами давно прошло. Если кто-то сейчас высказывает свое мнение или совет об эсперанто, мы уже не спрашиваем, знаменитый это человек или нет, - мы спрашиваем только, соответствуют ли его советы естественным нуждам и естественному прогрессу нашего языка, или нет. Если какое-то знаменитое лицо в полном незнании нашего дела высказывает какую-либо из тех бессмыслиц, которые мы так часто уже слышали, например, что искусственный язык - утопия, что эсперантисты не понимают друг друга и т.д., или если он, забывая нынешнее состояние эсперанто и ужасный пример волапюкской академии, требует, чтобы мы перепекли весь язык по его теоретическому рецепту, - тогда мы, эсперантисты, равнодушно все выслушиваем и спокойно идем своим путем.

Не ради гордости нашей силой я говорю все это: ни у кого из нас нет права гордиться, потому что наша сила не является заслугой кого-нибудь из нас отдельно, но она лишь результат многолетней терпеливой работы множества людей. Я хочу лишь обратить ваше внимание на то, что в нашем деле все может быть достигнуто только гармонией и постоянством. Если бы нами не руководило железное постоянство, наш язык давно бы уже не существовал, и слова "международный язык" были бы самым большим посмешищем для мира.

Долгая и трудная борьба закалила нас, и не только голоса отдельных личностей, но даже нажим какой-нибудь большой силы сейчас уже не могли бы отклонить эсперантистов с их ясного и прямого пути. Какова же причина того, что в течение прошедшего года в нашем лагере внезапно родился такой большой ветер, который какое-то время угрожал принести нам столько вреда? Чем была эта казавшейся огромной сила, которое на мгновение внесла такое неожиданное смятение в нашу среду? Теперь, когда все разъяснилось, мы можем признать, что это не была какая-то чрезвычайно большая сила, это были просто небольшая группка лиц; но опасность их нападения состояла в том, что их нападение не пришло открыто и извне, но оно было втайне подготовлено и совершенно неожиданно устроено внутри нашего лагеря. Это история, о которой я не хочу говорить...

Помните, что эсперанто не является ничьей собственностью, что эсперантисты имеют полное право делать с ним все, что они хотят, если только они будут делать это осторожно, лояльно и в согласии. Только для того, чтобы уберечь наш язык от анархии со стороны отдельных личностей, наш язык имеет свой беспристрастно избранный и состоящий из самых компетентных лиц Языковой Комитет, который, не завися ни от какого хозяина, имеет полное право исследовать и представлять к санкции эсперантистов все, что захочет. Булоньская Декларация запрещает лишь, чтобы отдельные лица ломали язык по своему произволу, она создана лишь чтобы сохранить крайне необходимую непрерывность в нашем языке. Если кто-то из вас находит, что мы должны сделать то или другое, представьте ваше желание Языковому Комитету. Если этот Комитет покажется вам слишком консервативным, тогда помните, что он существует не ради исполнения разных личных капризов, но ради охранения интересов всего эсперантистского сообщества; что лучше, чтобы Комитет делал слишком мало, чем чтобы он легкомысленно сделал шаг, который мог бы повредить всему нашему делу. Поскольку все вы признаёте, что суть нашего языка верна и что можно спорить только о подробностях, поэтому все хорошее и все действительно необходимое может легко быть сделанным в нем путем лояльным, в гармонии и мире.

Если кто-то говорит вам, что нужно все грубо сломать, если всеми силами и всеми возможными способами стараются вызвать в вас недовольство; если вас стараются увести с пути строгого единства, с того единственного пути, который может привести нас к нашей цели, - тогда берегитесь! тогда знайте, что это ведет к разрушению всего, чего многие тысячи людей достигли многолетней терпеливой работой ради великой общечеловеческой идеи.

Я закончил. Простите меня за неприятную тему, которую я избрал. Это первый и, будем надеяться, последний раз в истории наших конгрессов. А теперь давайте все забудем; начнем большой праздник, ради которого мы все собрались из разных стран мира; в радости проведем великую ежегоднюю неделю чисто человеческого праздника. Будем помнить о том, что наши конгрессы - это пробное и воспитательное предисловие к истории будущего братского человечества. Для нас важны не какие-то пустяшные внешние подробности нашего языка, а его суть, его идея и цель, поэтому мы прежде всего должны заботиться о его непрерывающейся жизни, о его безостановочном росте. Велика разница между человеком-ребенком и человеком-мужчиной; большой, возможно, будет и разница между нынешним эсперанто и эволюционировавшим эсперанто через много веков; но благодаря нашему старательному хранению, язык будет прочно жить, несмотря на все нападки, его дух будет укрепляться, его цель будет достигнута, и наши внуки благословят наше терпение.

>>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ