L.ZAMENHOF. KONGRESAJ PAROLADOJ
Parolado en la Guildhall de Londono, 12 Aug. 1907
Estimata reprezentanto de la urbo Londono, karaj samideanoj! - Estas al mi tre agrable, ke mi havas nun la okazon saluti la britan popolon en ghia granda chefurbo. Ni venis el Kembrigho, kie niaj britaj samideanoj kun la plej granda laboremeco kaj gastameco preparis por ni belegan feston; ne sole niaj samideanoj, sed ankau la ankorau ne esperantigita urbo faris chion, kion ili povis, por ke ni, esperantistoj, elportu el la urbo la plej bonan rememoron. Tial nun miaj unuaj vortoj estas sincera danko por la gastameco, kiun ni ghuis. Jam la duan fojon ni ghuas la britan gastamecon, char certe ja neniu el ni forgesis, kiel amike ni estis akceptitaj en la britaj urboj Folkestone kaj Dover antau du jaroj, en la tempo de la Bulonja kongreso.
La chambrego, en kiu ni nun trovighas, havis jam multe da tre gravaj kunvenoj, kaj tie chi estis akceptitaj jam multe da tre gravaj gastoj. Nun tiu chi sama chambrego akceptas la chiulandajn reprezentantojn de la mondo esperantista. Kiuj estas tiuj novaj gastoj? Kio estas la afero, kiun ili reprezentas? La esperantismo celas la reciprokan sinkomprenadon kaj konsekvence ankau estimon kaj amon inter chiuj gentoj kaj nacioj. Sed tiu celado estas ofte malbone komentariata, kaj sub la influo de agitado de diversaj niaj malamikoj oni ofte kulpigas nin pri celoj, kiujn ni neniam havis. Mi parolos chi tie pri du kulpigoj, kiujn ni ofte audas. De diversaj malkontentuloj ni ofte audas, ke la demando de lingvo internacia devas esti solvata en alia, pli bona maniero, sed ke ni estas obstinuloj, kiuj volas nur Esperanton.
Multajn fojojn mi ripetis, kaj en Bulonjo mi tion chi proklamis per oficiala deklaracio, ke la esperantismo celas nur al tio, ke ia tauga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu, sed ke la formo de tiu komprenilo estas por ni - au almenau por mi persone - tute indiferenta; ke se, anstatau fari konstantajn kaj senfinajn eksperimentojn kaj teorian rezonadon, ni decidis elekti la pretan kaj elprovitan lingvon Esperanto kaj labori speciale kaj ekskluzive por ghi, kaj fiksi por ghi netusheblan fundamenton - ni faris tion chi ne char al ni plachas speciale Zamenhof kaj lia verko, kaj ne tial, ke li volas esti ia papo, kiel mensoge kredigas diversaj niaj kontrauuloj - sed nur tial, ke la esploro kaj sperto montris al ni, ke tia maniero de agado estas la sola, kiu plej certe alkondukos nin al nia celo. Ekzistas personoj, kiuj, penante deklini nin de nia vojo, havas la plej bonan kaj plej honestan intencon; ili estas tre sindonaj al nia afero, sed ili pensas, ke se ni faros tiujn plibonigojn, kiujn chiu el ili proponas, nia afero iros multe pli bone. Pri tiuj personoj ni estas konvinkitaj, ke pli au malpli frue ili komprenos sian eraron; ili komprenos, kiel dangheraj estas iliaj proponoj en la nuna tempo, kiam ni antau chio bezonas plej severan unuecon, kaj ili pacience laboros kun ni lau la voj’ elektita ghis tiu tempo, kiam la estonteco de nia afero estos absolute ekster danghero. Sed ekzistas aliaj personoj, kiuj laboras simple por detrui; al tiuj sinjoroj, kiujn nia bele elkreskinta arbo ne lasas dormi kaj kiuj per chiuj fortoj penas ghin subfosi, ni vokas: se vi havas alian vojon, kiu povas nin konduki al nia celo pli bone kaj pli certe, montru ghin al ni, kaj ni ghin sekvos. Sed vi scias, ke vi proponas ne ion pretan kaj certan, sed nur supozojn kaj teoriajn opiniojn; vi scias, ke la akcepto de via tre duba kaj baldau siavice kritikota plibonajho ruinigus la laboron de dudekjara disciplina kaj sukcesa laborado de miloj da personoj kaj nenion kreus anstatau ghi; vi scias, ke se ni deklinighus de nia disciplina vojo kaj lasus fali Esperanton, tiam la konfido de la mondo por la ideo mondolingva, konfido fine akirita post centoj kaj miloj da faroj de nekredado, pereus por chiam kaj jam neniam povus esti reakirita; vi tion scias, kaj tamen vi per chiuj fortoj penas senkreditigi nin en la okuloj de la mondo ... Bone, daurigu do vian Herostratan laboradon, kaj ni iros trankvile nian vojon.
La dua kulpigo, kiun ni ofte devas audi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj partriotoj. Char tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj char lau la opinio de la gentaj shovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontrau chio, kio ne estas nia, tial ni lau ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontrau tiu chi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per chiuj fibroj de nia koro! Dum la pseudo-patriotismo, t.e. la genta shovinismo, estas parto de tiu komuna malamo, kiu chion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu chion konstruas, konservas kaj felichigas. La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankau predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si. Chiu povas paroli al ni pri chiuspeca amo, kaj ni kun danko lin auskultos; sed kiam pri amo al la patrujo parolas al ni shovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne sole inter la landoj, sed ankau en sia propra patrujo konstante instigas homon kontrau homo - tiam ni kun la plej granda indigno nin deturnas. Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al chio, kio ne estas via, parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton “amo”, char en via busho la sankta vorto “amo” malpurighas.
Vi staras nun antau miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfelicha patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj songhoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataui en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas: chu mi, idea esperantisto, kiu revis pri frateco inter chiuj viaj loghantoj, kvankam mi devis bedaurinde forlasi vin, simile al multaj centoj da miloj da aliaj viaj filoj - au chu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj chiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj au sklavoj! Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ghuste vian sencon! Kiam via sankta nomo chesos esti armilo en la manoj de diversaj malhonestuloi ! Kiam fine chiu homo ricevos la rajton kaj la eblon algluighi per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis!
Longe dauros ankorau malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ghi dauros. Venos iam la tempo, kiam la homoj chesos esti lupoj unuj kontrau aliaj. Anstatau konstante batali inter si, elshiri la patrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas, kaj kontrau tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin chiujn egale atakas. Kaj kune kaj interkonsente ili celados chiuj al unu vero, al unu felicho. Kaj se iam venos tiu felicha tempo, ghi estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado de tiuj homoj, kiujn ni vidas nun en chi tiu chambrego kaj kies nomo, ankorau tre malmulte konata kaj tre malmulte shatata, estas “esperantistoj”.
Из речи Л.Л.Заменгофа
в Гильдхолле (Ратуше)
(г.Лондон, Великобритания, 21 августа
1907 г.)
Эсперантизм имеет целью взаимопонимание, а следовательно уважение и любовь между всеми племенами и нациями. Но это стремление часто ложно истолковывается, и под влиянием агитации наших врагов нас часто обвиняют в целях, которых мы никогда не имели. Я скажу здесь о двух обвинениях, которые мы часто слышим.
От разных недовольных лиц мы часто слышим, что вопрос международного языка должен решаться другим, лучшим способом, и что мы - упрямцы, которые хотят только эсперанто.
Много раз я повторял, и в Булони я это провозгласил официальной декларацией, что эсперантизм стремится только к тому, чтобы существовало какое-то пригодное и жизнеспособное средство понимания между народами, но что форма этого средства понимания для нас - или по крайней мере для меня лично - совершенно безразлична; что если, вместо того чтобы проводить постоянные и бесконечные эксперименты и теоретические рассуждения, мы решили избрать готовый и испытанный язык эсперанто и работать специально и исключительно на него и закрепить за ним неизменную основу - мы сделали это не потому, что нам нравится именно Заменгоф и его произведение, и не потому, что он хочет быть неким римским папой, как лживо уверяют разные наши противники - но только потому, что исследование и опыт показали нам, что такой способ деятельности - единственный, который вернее всего приведет нас к нашей цели.
Существуют люди, которые, стараясь отклонить нас с нашего пути, имеют самое лучшее и самое честное намерение; они очень преданны нашему делу, но они думают, что, если мы сделаем те улучшения, которые каждый из них предлагает, то наше дело пойдет намного лучше. Об этих лицах мы убеждены, что раньше или позже они поймут свою ошибку; они поймут, как опасны их предложения в настоящее время, когда нам прежде всего необходимо строжайшее единство, и они терпеливо будут работать с нами по избранному пути до той поры, когда будущность нашего дела будет совершенно вне опасности.
Но есть другие лица, которые работают просто чтобы разрушать; этих господ, которым наше прекрасно разросшееся дерево не дает спать и которые всеми силами стараются подорвать его, мы призываем: если у вас есть другой путь, который может привести нас к нашей цели лучше и вернее, покажите нам его, и мы последуем по нему. Но вы знаете, что вы предлагаете не что-то готовое и определенное, но только предположения и теоретические мнения; вы знаете, что принятие вашего весьма сомнительного и вскоре в свою очередь раскритикуемого улучшения разрушило бы труд двадцатилетней дисциплинированной и успешной работы тысяч людей и ничего не создало бы вместо него; вы знаете, что если бы мы отклонились от нашего дисциплинированного пути и позволили бы эсперанто развалиться, тогда доверие мира к идее всемирного языка, доверие, наконец-то завоеванное после сотен и тысяч лет неверия, погибло бы навсегда и уже никогда не смогло бы вновь приобретено; вы это знаете, и тем не менее вы изо всех сил стараетесь дискредитировать нас в глазах мира... Хорошо, продолжайте же вашу геростратову работу, а мы спокойно будем идти нашим путем.
Второе обвинение, которое нам часто приходится слышать, это то, что мы, эсперантисты, - плохие патриоты. Поскольку те эсперантисты, которые рассматривают эсперантизм как идею, проповедуют взаимную справедливость и братство между народами, и поскольку по мнению национальных шовинистов патриотизм состоит в ненависти ко всему, что не наше, поэтому мы, по их мнению, являемся плохими патриотами, и они говорят, что эсперантисты не любят свою родину. Против этого лживого, подлого и клеветнического обвинения мы протестуем самым энергичным образом, мы протестуем всеми фибрами нашего сердца! В то время как псевдопатриотизм, т.е. национальный шовинизм, есть часть той всеобщей ненависти, которая все в мире разрушает, настоящий патриотизм есть часть той великой всемирной любви, которая все строит и делает счастливым. Эсперантизм, который проповедует любовь, и патриотизм, который тоже проведует любовь, никогда не могут быть враждебными между собой. Каждый может говорить нам о любви всякого рода, и мы с благодарностью его выслушаем; но когда о любви к родине говорят нам шовинисты, эти представители отвратительной ненависти, эти темные демоны, которые не только между странами, но и в своей собственной стране постоянно натравляют человека на человека - тогда мы с самым большим возмущением отворачиваемся. Вы, черные сеятели раздора, говорите только о ненависти ко всему, что не ваше, говорите об эгоизме, но никогда не используйте слово "любовь", потому что в ваших устах святое слово "любовь" загрязняется...
Долго еще будет длиться темная ночь на земле, но не вечно она будет длиться. Настанет когда-нибудь время, когда люди перестанут быть волками друг другу. Вместо того чтобы постоянно бороться друг с другом, вырывать родину друг у друга, насильно навязывать друг другу свои языки и обычаи, они будут жить между собой мирно и по-братски, в полном согласии они будут работать на земле, на которой они живут, и против тех грубых сил природы, которые их всех одинаково атакуют. Вместе и в согласии они все будут стремиться к одной истине, к одному счастью. И если когда-нибудь настанет это счастливое время, оно будет плодом постоянной и неустанной работы тех людей, которых мы видим сейчас в этом зале и имя которых еще очень мало известно и очень мало ценится, - эсперантистов.