L.ZAMENHOF. KONGRESAJ PAROLADOJ


Tria Kongreso 1907 en Cambridge

Karaj samideanoj! Konforme al la ghisnuna moro, mi komencas mian parolon per tio, ke mi permesas al mi en la nomo de chiuj kongresanoj esprimi nian saluton kaj dankon al la lando, kiu gastame nin akceptis, kaj precipe al niaj Britaj samideanoj, kiuj per multaj laboroj kaj granda zorgemo pretigis por ni tiun feston, en kiu ni nun chiuj partoprenas. De la momento, kiam niaj Britaj amikoj invitis nin al si, ni chiuj estis konvinkitaj, ke nia kongreso en ilia lando havos apartan signifon kaj estos epokofaranta. Kaj ne estas malfacile antauvidi, ke nia espero nin ne trompos, char tion chi garantias al ni ne sole la konata energio kaj sindoneco de niaj Britaj amikoj, sed ankau la karaktero mem de ilia lando.

La fakto, ke ni kongresas nun en glora universitata urbo de Granda Britujo, havas grandan signifon. La kontrauuloj de nia ideo konstante ripetadis al ni, ke la Angle parolantaj popoloj neniam al ni alighos, char ne sole ili malpli ol chiuj aliaj popoloj sentas la bezonon de lingvo internacia, sed por ili la fortikighado de lingvo internacia estas rekte malutila, char tia lingvo konkurados en la mondo antau chio kun la lingvo Angla, kiu celas farighi internacia. Kaj tamen rigardu, kiel forte eraris niaj kontrauuloj! Rigardu, kiel multope jam alighis al ni la Britoj, kiuj tiel nevolonte lernas aliajn lingvojn krom sia nacia; rigardu, kun kia amo ili preparis nian kongreson kaj en kia granda nombro ili aperis, por deziri al ni bonvenon! Tio chi montras antau chio, ke la homoj komencis jam kompreni, ke lingvo internacia estas utila ne solo por popoloj malfortaj, sed ankau por popoloj fortaj; sed tio chi montras ankorau alian aferon, multe pli gravan: ke la homoj vidas en la Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan ideon de intergenta justeco kaj frateco, kaj al tiu chi ideo volas servi la noblaj homoj de chiuj popoloj, tute egale, chu iliaj popoloj estas fortaj au malfortaj, kaj chu la intergenta justeco estas por ili profita au malprofita. Ni scias, ke la plimulton de niaj Britaj samideanoj alkondukis al ni la interna ideo de la Esperantismo, kaj ni tiom pli ghoje esprimas al niaj Britaj amikoj nian koran dankon. La Kembrighanoj akceptas nin hodiau ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili profiton, sed kiel apostolojn de ideo homara, kiun ili komprenas kaj shatas; koran dankon al la Kembrighanoj, koran dankon al la glora Kembrigha universitato, kiu pruntis al ni siajn chambrojn, koran dankon al la Kembrigha urbestraro, kiu gastame zorgis pri nia bono. Ni kore salutas vin, granda Brita popolo, ni plej respekte salutas vian altan reprezentanton, Lian Reghan Moshton. Vivu la Regh’ al vi, tre longe vivu Li, gardu Lin Di’!

Samideanoj! En la momento de la malfermo de nia tria kongreso ni ne povas silenti pri la tro multaj amikoj, kiujn la morto kaptis dum la pasinta jaro; vi chiuj memoras, ke tuj post la Gheneva kongreso, ni sciighis pri la malfelicha morto de D-ro Lloyd, prezidanto de Liverpoola Grupo. Ni perdis ankau du eminentajn amikojn de nia afero, la gloran scienculon Berthelot kaj Prof-on Michael Foster, kiu esperis nin akcepti en Kembrigho. Fine, mortis nia plej kara samideano kaj amiko, kiu estis la animo de niaj ghisnunaj kongresoj, la chefa motoro de nia lasta kongreso en Ghenevo, la fondinto, subteninto kaj inspirinto de nia Konstanta Kongresa Komitato. Vi chiuj scias, pri kiu mi parolas. Nia neforgesebla amiko Javal plu ne ekzistas. Al vi, amikoj-esperantistoj de chiuj landoj, kaj al vi, niaj estimataj gastoj, kiuj simpatias nian aferon, mi proponas, ke ni honoru la memoron de nia multemerita samideano kaj de chiuj mortintaj esperantistoj per levigho de niaj seghoj.

Samideanoj! Antau tri semajnoj finighis ghuste dudek jaroj de la tago, kiam aperis publike la unua libro pri la lingvo Esperanto. En chiuj partoj de la mondo la esperantistoj festis tiun tagon. Kiel fondinto de Esperanto, mi ricevis en tiu tago multajn gratulajn telegramojn kaj leterojn. Char mi ne havas kancelarion, sed mi devas mem chion plenumi en miaj liberaj horoj, tiel oni facile komprenos, ke respondi chiujn ricevitajn esprimojn de amikeco estis por mi afero absolute ne ebla, kaj oni min facile pardonos. Mi uzas nun la bonan okazon, por esprimi mian plej sinceran dankon al chiuj, kiuj sendis al mi amikajn bondezirojn. La gratuloj apartenas kompreneble ne al mi persone, sed al la tuta batalantaro esperantista, kaj mi estas nur la centra punkto, en kiu kolektighis chiuj gratuloj, por resalti de tie al chiuj flankoj de la mondo, al chiuj lokoj, kie loghas kaj laboras niaj senlacaj samideanoj. Kvazau silente komisiita de la tuta esperantistaro, mi vokas al chiuj esperantistaj batalantoj: Mi vin gratulas! Mi kore vin gratulas, ke vi pacience eltenis en la dauro de dudek jaroj, malgrau la multaj atakoj kaj malagrablajhoj, kiuj al neniu el vi mankis. Mi kore vin gratulas pro tiuj rezultatoj, kiujn donis via energia kaj sindona dudek-jara laborado. Dudek jaroj da laborado por la Esperantismo! Kion tio signifas, - oni komprenos nur iam poste, kiam oni legos la detalan historion de la Esperantismo. Kian grandegan gravecon havas niaj ghisnunaj akiroj, tion oni ankau ghuste komprenos nur iam poste, kiam oni ekscios detale la historion de niaj unuaj jaroj, kiam la akiro de chiu nova esperantisto estis ligita kun senfina laborado kaj oferado.

Multaj el vi konas la historion de la lastaj dek jaroj de la Esperantismo, kiam la longe dormintaj semoj komencis doni la unuajn trunketojn; sed tre malmultaj el vi konas la historion de la unuaj dek jaroj, kiuj konsistis el senfina, shajne tute sensukcesa semado. La historio de la Esperantismo iam rakontos al vi pri chiuj tiamaj semantoj.

Nun nia afero staras forte. La glacia tavolo da antaujughoj de la mondo estas rompita, kaj nia afero kreskas regule kaj senhalte. Chiu jaro potence pligrandigas niajn fortojn, kaj ni iras al nia celo jam kun plena trankvileco. Centoj da miloj da radikoj kaj radiketoj subtenas nian arbon, kiu jam ne timas la venton. La naturo, kiu longan tempon batalis kontrau ni, batalas nun por ni, char tiu sama forto de inercio, kiu longan tempon terure malhelpis chiun nian pashon, ghi mem shovas nin antauen. Ech se ni volus halti, ni jam ne povus.

Mi transiras al la vera temo de mia hodiaua parolado. Mi volas paroli al vi hodiau pri la esenco kaj celo de niaj kongresoj. Sed por eviti chian malkomprenighon, mi tuj en la komenco atentigas vin, ke mia parolo ne estas io oficiala, ghi prezentas simple mian personan opinion, kiun chiu el vi povas aprobi au ne aprobi.

Char ni decidis kunvenadi chiujare el chiuj landoj de la mondo kaj multaj el ni faras ech tre grandajn oferojn, por povi partopreni en niaj kongresoj, tial ni devas klarigi al ni, por kio ni kunvenas. Se ni konscios bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni venados al ili kun chiam fresha kaj neniam malfortighanta entuziasmo, kiel homoj, kiuj klare vidas antau si la belan celon, al kiu ili iras; sed se ni ne konscios la celon de niaj kongresoj tiam ni baldau tute malvarmighos por ili, kiel homoj, kiuj vagas sencele kaj kiujn tiu vagado baldau lacigas kaj enuigas. Por kio do ni kunvenas? Chu ni kunvenas por paroli pri esperantaj lingvaj demandoj? Ne! tiuj chi demandoj apartenas ne al la kongreso, sed ekskluzive al la Lingva Komitato, kaj por ili sufichus kongreso de komitatanoj. Chu ni kunvenas por ekzercighi en esperanta parolado? Por tio sola ni ne bezonas veturi al kongreso, char en niaj hejmaj grupoj ni povas en la dauro de la tuta jaro multe pli ekzercighi, ol en la kelkaj tagoj de la kongreso, kaj por la sola kelkataga ekzercigho en parolado neniu entreprenus vojaghojn. Chu ni kunvenas por fari manifestacion kaj sekve propagandon? Jes, certe! Sed char el cent kongresanoj almenau naudek-nau havas de Esperanto nur moralan profiton, por kio do ni ghin propagandas? Mi ne dubas, ke plimulto el vi donos al ni nur unu respondon: Ni faras manifestacion kaj propagandon por la Esperantismo ne pro ia utilo, kiun chiu el ni persone povas havi de ghi, sed pro tiu gravega signifo, kiun la Esperantismo havas por la tuta homaro, pro tiu komunehoma celo, kiu nin, aktivajn esperantistojn, altiris al Esperanto; ni kunvenas chiujare el chiuj partoj de la mondo, por havi la ghojon vidi samideanojn, por premi al ili la manon, por varmigi en ni per reciproka renkontigho kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la Esperantismo en si enhavas. Kiel la antikvaj Hebreoj tri fojojn chiujare kunvenadis en Jeruzalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel ni chiujare kunvenas en la chefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la amon al la ideo Esperantisma. Kaj tio chi estas la chefa esenco kaj la chefa celo de niaj kongresoj.

Char la mondo chiam komprenis, ke la Esperantismo estas forte ligita kun certa interna ideo, kaj tre multaj personoj ne volis lerni kaj uzi Esperanton nur tial, char ili ne volis esti rigardataj kiel partianoj de ia ideo, tial - por ne fortimigi de ni grandajn amasojn, - ni estis devigitaj klarigi per la Bulonja deklaracio, ke la simpla esperantisteco, t.e. la uzado de la lingvo Esperanto, neniun devigas esti partiano de tiu au alia ideo, ke chiu esperantisto restas homo tute libera kaj unuj esperantistoj ne respondas por la ideoj de aliaj esperantistoj. Sed se la simpla praktika esperantisteco, t.e. la simpla lernado kaj uzado de Esperanto, neniun devigas alighi al ia ideo, tamen neniu povas dubi, ke chiujn, au almenau la grandegan plimulton de la personoj, kiuj batalas por Esperanto, ligas unu komuna ideo, kiu estas la tuta stimulo de ilia laborado.

Chiu privata esperantisto povas havi tiajn konvinkojn au fari tiajn agojn, kiajn li volas, kaj ni ne respondas por liaj konvinkoj, nek agoj, kiel li ne respondas por niaj. Li povas esti la plej granda egoisto, genta shovinisto, malamantoj de homoj au ech la plej malnobla krimulo, kaj se li nur uzas la lingvon Esperanto, ni ne povas malpermesi al li, nomi sin esperantisto. Sed se li volas veni al esperantista kongreso, au se li volas alighi al alia institucio, kiu portas la verdan standardon, tiam la afero shanghighas. Tiam li venas en landon, kiu havas siajn apartajn leghojn, siajn apartajn morojn kaj principojn.

En Esperantujo regas ne sole la lingvo Esperanto, sed ankau la interna ideo de la Esperantismo; en Esperantujo regas ne sole la oficiala ghenerala Esperantismo, - tie regas ankau io alia, io ghis nun ankorau ne precize formulita, sed tre bone sentata de chiuj Esperantujanoj - tie regas la verda standardo!

Kio estas la verda standardo? Se por iu komercisto, kiu uzas Esperanton nur por vendi siajn komercajhojn, au por iu sportisto, kiu uzas Esperanton nur por amuzighi, nia standardo estas simpla signo de nia lingvo, simpla interkonsentita dekoracio por niaj kongresoj kaj institucioj - ni, esperantistoj-batalantoj certe vidas en nia standardo ion alian: Ghi estas por ni io sankata, ghi estas la signo, sub kiu ni marshas al nia paca batalado, ghi estas la vocho, kiu konstante memorigas al ni, ke ni laboras por Esperanto nur tial, char ni esperas, ke pli au malpli frue, eble post multaj jarcentoj,

Sur neutrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.

Ni konstante ripetadis, ke ni tute ne deziras nin enmiksi en la internan vivon de la gentoj, sed ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj. La devizo de la ideaj esperantistoj, neniam ghis nun precize formulita, sed chiam klare sentata, estas: “Ni deziras krei neutralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikighadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartajhojn”.

Tia, lau mia opinio, estas la devizo de la verda standardo, de tiu bela kaj majesta standardo, kiu kunvokas nin chiujare el chiuj partoj de la mondo en la nomo de la plej bela revo de la homaro.

Por formuli precize chiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis ankorau la tempo; ili formulighos per si mem, iom post iom, per nia chiujara kunvenado kaj kunvivado. Mi volis nur atentigi vin, ke niaj kongresoj, farataj sub la signo de la verda standardo, estas ne sole kongresoj de la lingvo Esperanto, sed ankau de la interna ideo de la esperantismo. Sekve chiu temo, en kiu ni sentas la spiriton de la verda standardo, chio kio kondukas al rompado de la muroj inter la gentoj, apartenas al nia kongreso.

Vi ofte audis pri la neutraleco de niaj kongresoj. Jes, neutraleco estas la chefa principo de niaj kongresoj; sed oni devas ghuste kompreni la sencon de tiu chi neutraleco. Neutraleco ekzistas en chiuj internaciaj kongresoj; sed dum tie la neutraleco estas simple afero de takto, che ni ghi estas la chefa principo, che ni la neutraleco, au pli ghuste la neutraligo de la intergentai rilatoj estas la tuta enhavo, la tuta celo de niaj laboroj. Tial ni neniam devas paroli en niaj kongresoj pri aferoj speciale politikaj, kiuj apartenas al la diplomatoj, au pri aferoj speciale religiaj, kiuj apartenas al la ekleziuloj kaj filozofoj, - char la verda standardo malpermesas al ni fari ion, kio povus ofendi tiun au alian genton au religian grupon; sed chio, kio neniun ofendante, povas krei pacan ponton inter la popoloj, tio ne sole ne devas esti timeme evitata en niaj kongresoj, sed kontraue, ghi devas esti ghuste la esenco de niaj kongresoj, char ghi apartenasal la verda standardo.

Se ni memoros pri la postuloj de la verda standardo, tiam ni ne timos plu paroli kaj agi, tiam ni irados al nia celo konscie kaj kuraghe, kaj niaj kongresoj farighos kun chiu jaro pli interesaj kaj pli gravaj por la mondo. La verda stelo chesos esti malkuragha signo de silento, ghi farighos signo de laboro.

Chio, kio kondukas al rompado de la muroj inter la gentoj, apartenas al nia kongreso. Vastaj kaj grandaj estas la rilatoj inter la gentoj kaj nacioj, kaj vastaj kaj multenombrai estas la temoj, kiujn ni devos pridiskutadi. Tiel ekzemple, havante nenian intencon enmiksi sin en ian specialan sistemon pri tiu au alia temo, oni povas proponi al niaj kongresoj internaciajn sistemojn por la oportuneco kaj neutraleco de la rilatoj internaciaj, kiel ekzemple internacian monsistemon, horsistemon, kalendaron k.t.p., kaj tiam ni povos esplori, chu la propono estas bona au ne, sed ni ne devas diri, ke la diskutado pri tiuj projektoj estas kontraua al nia programo. Oni eble ankau proponos al ni la aranghon de kelkaj festoj intergentaj, kiuj ekzistus paralele kun la specialaj festoj de chia gento kaj eklezio kaj servus por frate ligi inter si la popolojn; oni proponos ankau aliajn similajn aferojn. Ne venis ankorau la tempo, por paroli pri chio detale, tial pardonu min, ke mi nur aludas per kelkaj vartetoj tion, pri kio mi volus multe, tre multe paroli kun vi; sed chiam pli kaj pli, komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al chiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la homoj kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj - kaj chion tion chi ni povos prijughi, akcepti au ne akcepti, sed ni neniam devos ghin blinde forjheti antaue. Char chio, kio servas al la fratigado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj muroj inter la popoloj - se ghi nur ne enmiksas sin en la internan vivon de la gentoj - apartenas al la verda standardo.

Karaj amikoj! - Mi klarigis al vi, kio - lau mia opinio - devas esti la celado de niaj kongresoj. Dum chiu privata esperantisto povas kontentighi per tio, ke li uzas la lingvon Esperanto, niaj kongresoj - lau mia opinio - devas labori ne sole por la lingvo, sed ankau por la interna ideo de la esperantismo. Mi ripetas, ke tio chi estas mia privata opinio, kiun mi tute ne volas proponi al vi kiel ian oficialan programon por niaj kongresoj. Nia kongreso devas esti simple kongreso de esperantistoj, kaj, kondiche ke ghia programo estu preparita lau la kongresa regularo, ghi devas resti tute libera kaj konformighi chiufoje al la opinioj kaj deziroj de la plimulto de la kongresanoj. Sed chu vi aprobos mian opinion au ne, chu vi volos labori lau la postuloj de la verda standardo au ne - mi ne dubas, ke en la profundeco de viaj koroj vi chiuj sentas la verdan standardon, vi chiuj sentas, ke gi estas io pli, ol simpla signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj chiujaraj kongresoj, des pli ni interfratighos kaj des pli la principoj de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj personoj alighas al la esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto, au eble ech pro atendata profito; sed de la momento, kiam ili faras la unuan viziton en Esperantujo, ili malgrau sia propra volo chiam pli kaj pli entirighas kaj submetighas al la leghoj de tiu lando. Iom post iom Esperantujo farighos edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio chi konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj.

Vivu Esperanto, sed antau chio vivu la celo kaj la interna ideo de la esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu chio, kio rompas la murojn inter la gentoj, vivu, kresku kaj floru la verda standardo!


Из речи Л.Л.Заменгофа на Третьем конгрессе эсперантистов
(г.Кембридж, Великобритания, 12 августа 1907 г.)

Дорогие единомышленники!... Тот факт, что мы проводим конгресс в славном университетском городе Великобритании, имеет большое значение. Противники нашей идеи постоянно повторяли нам, что англоговорящие народы никогда к нам не присоединятся, не только потому что они меньше других народов чувствуют необходимость международного языка, но и потому что для них укрепление международного языка прямо вредно, поскольку такой язык будет конкурировать в мире прежде всего с английским языком. который стремится стать международным. И все же посмотрите, как сильно ошибались наши противники! Посмотрите, в каком количестве к нам уже присоединились британцы, которые так неохотно учат другие языки, кроме своего родного; посмотрите, с какой любовью они подготовили наш конгресс и в каком большом количестве они явились, чтобы приветствовать нас! Это показывает прежде всего, что люди уже начали понимать, что международный язык полезен не только для слабых народов, но и для сильных; но это показывает еще и другое, гораздо более важное: что люди видят в эсперантизме не просто дело эгоистического удобства, но важную идею справедливости и братства между племенами, и этой идее хотят служить благородные люди всех народов, все равно, сильны или слабы их народы, и выгодна или невыгодна им справедливость между племенами. Мы знаем, что большинство наших британских единомышленников привела к нам внутренняя идея эсперантизма, и мы тем радостнее выражаем нашим британским друзьям нашу сердечную благодарность. Кембриджцы принимают нас сегодня не как коммерсантов, которые приносят им прибыль, но как апостолов всечеловеческой идеи, которую они понимают и ценят... Мы приветствуем тебя, великий британский народ, мы самым почтительным образом приветствуем Его Королевское Величество. Да здравствует Король, да благослови его Бог!

Единомышленники! Три недели назад исполнилось ровно двадцать лет с того дня, когда вышла в свет первая книга о языке эсперанто... Двадцать лет работы на эсперантизм! Что это означает, - люди поймут когда-нибудь потом, когда будут читать подробную историю эсперантизма. Какую важность имеют наши нынешние достижения, это тоже правильно поймут лишь когда-нибудь позже, когда узнают подробно историю наших первых лет, когда приобретение каждого нового эсперантиста было сопряжено с бесконечной работой и жертвами. Многие из вас знают историю последних десяти лет эсперантизма, когда долго спавшие семена начали давать первые стебельки; но очень мало кто из вас знает историю первых десяти лет, которые состояли из бесконечного, казалось совсем безуспешного сеяния. История эсперантизма когда-нибудь расскажет вам обо всех тогдашних сеятелях.

Сейчас наше дело стоит прочно. Ледяной слой предрассудков мира сломлен, и наше дело растет регулярно и безостановочно. Каждый год мощно увеличивает наши силы, и мы идем к нашей цели уже с полным спокойствием. Сотни тысяч корней и корешков поддерживают наше дерево, которое уже не боится ветра. Природа, которая долгое время боролась против нас, ныне борется за нас, потому что та же самая сила инерции, которая долгое время ужасно мешала каждому нашему шагу, теперь уже сама толкает нас вперед. Даже если бы мы захотели остановиться, мы уже не смогли бы...

Перехожу к настоящей теме моей сегодняшней речи. Я хочу говорить вам сегодня о сути и цели наших конгрессов. Но, чтобы избежать всякого недоразумения, я в самом начале обращаю ваше внимание, что моя речь не есть что-то официальное, но она представляет просто мое личное мнение, которое каждый из вас может одобрить или не одобрить.

Поскольку мы решили собираться каждый год из всех стран мира и многие из нас идут на очень большие жертвы, чтобы иметь возможность участвовать в наших конгрессах, потому мы должны прояснить себе, ради чего мы собираемся. Если мы хорошо осознаем суть и цель наших конгрессов, тогда мы будем приходить на них с все более свежим и никогда не ослабевающим энтузиазмом, как люди, которые ясно видят перед собой прекрасную цель, к которой они идут; но еслимы не осознаем цель наших конгрессов, тогда мы вскоре совсем охладеем к ним, как люди, которые бредут бесцельно и которых это блуждание вскоре утомляет и наскучивает. Ради чего же мы собираемся? Собираемся ли мы, чтобы говорить об эсперантских языковых вопросах? Нет! эти вопросы принадлежат не конгрессу, но исключительно Языковому Комитету, и для них достаточен конгресс членов комитета. Собираемся ли мы, чтобы упражняться в речи на эсперанто? Единственно ради этого нам нет нужды ехать на конгресс, поскольку в наших местных группах мы можем круглый год гораздо больше упражняться, чем в течение нескольких дней конгресса, и ради только несколькодневного упражнения в речи никто не предпринял бы поездок. Собираемся ли мы ради манифестации и пропаганды? Да, конечно! Но поскольку из ста участников конгресса по крайней мере девяносто девять имеют от эсперанто только моральную выгоду, то ради чего же мы его пропагандируем? Не сомневаюсь, что большинство из вас даст нам только один ответ: мы осуществляем манифестацию и пропаганду эсперантизма не ради какой-то пользы, которую каждый из нас лично может иметь с него, но из-за того важнейшего значения, которое эсперантизм имеет для всего человечества, из-за той общечеловеческой цели, которая нас, активных эсперантистов, привлекла к эсперанто; мы собираемся ежегодно со всех частей света, чтобы иметь радость видеть единомышленников, чтобы пожать им руку, чтобы согреть в нас взаимными встречами любовь и энтузиазм к идее, которую эсперантизм в себе содержит. И это есть главная суть и главная цель наших конгрессов.

Поскольку мир всегда понимал, что эсперантизм крепко связан с определенной внутренней идеей, и очень многие лица не хотели изучать и использовать эсперанто только потому, что они не хотели считаться приверженцами какой-то идеи, поэтому - чтобы не отпугнуть от нас широкие массы - мы были вынуждены пояснить Булоньской декларацией, что простое звание эсперантиста, т.е. использование языка эсперанто, никого не обязывает быть сторонником той или иной идеи, что каждый эсперантист остается человеком совершенно свободным и одни эсперантисты не отвечают за идеи других эсперантистов. Но если простое практическое звание эсперантиста, т.е. простое изучение и использование эсперанто, никого не обязывает присоединяться к какой-то идее, все же никто не может сомневаться, что всех или по крайней мере огромное большинство лиц, которые борятся за эсперанто, связывает одна общая идея, которая является главным стимулом их работы.

Каждый частный эсперантист может иметь такие убеждения или совершать такие поступки, какие он хочет, и мы не отвечаем ни за его убеждения, ни за его дела, как и он не отвечает за наши. Он может быть самым большим эгоистом, национальным шовинистом, человеконенавистником и даже самым подлым преступником, и если он только использует язык эсперанто, мы не можем запретить ему называться эсперантистом. Но если он хочет придти на эсперантистский конгресс, или если он хочет присоединиться к другой институции, которая несет зеленое знамя, тогда дело меняется. Тогда он приходит в страну, которая имеет свои особые законы, свои особые обычаи и принципы.

В Эсперантиде царит не только язык эсперанто, но и внутренняя идея эсперантизма; в Эсперантиде царит не только официальный общий эсперантизм, - там царит также что-то другое, что до сих пор еще ясно не было сформулировано, но что очень хорошо чувствуется всеми эсперантийцами - там царит зеленое знамя!

Что такое зеленое знамя? Если для какого-то коммерсанта, который использует эсперанто только для того чтобы продавать свои товары, или для какого-то спортсмена, который использует эсперанто только чтобы развлекаться, наше знамя - простой символ нашего языка, простая условная декорация для наших конгрессов и организаций - то мы, эсперантисты-борцы, конечно, видим в нашем знамени нечто другое: оно для нас нечто святое, это знак, под которым мы идем на нашу мирную борьбу, это голос, который постоянно напоминает нам, что мы работаем на эсперанто только потому, что мы надеемся, что рано или поздно, может быть, через многие века,

Sur neutrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.

Мы постоянно повторяли, что мы вовсе не желаем вмешиваться во внутреннюю жизнь народов, но мы желаем лишь создать связующий мост между народами. Девиз идейных эсперантистов, никогда до сих пор точно не сформулированный, но всегда ясно чувствуемый, - "Мы желаем создать нейтральный фундамент, на котором разные человеческие племена могли мирно и по-братски общаться, не навязывая друг другу свои племенные особенности".

Таков, по моему мнению, девиз зеленого знамени, того прекрасного и величественного знамени, которое созывает нас ежегодно со всех частей света во имя самой прекрасной мечты человечества.

Не пришло еще время точно сформулировать все подробности упомянутого девиза; они сформулируются сами по себе, постепенно, по мере наших ежегодных слетов и сожительства. Я хотел только обратить ваше внимание на то, что наши конгрессы, проводимые под знаком зеленого знамени, это не только конгрессы языка эсперанто, но и внутренней идеи эсперантизма. Следовательно, любая тема, в которой мы чувствуем дух зеленого знамени, все, что ведет к ломке стен между племенами, принадлежит нашему конгрессу.

Вы часто слышали о нейтральности наших конгрессов. Да, нейтральность - главный принцип наших конгрессов; но нужно правильно понимать смысл этой нейтральности. Нейтральность присутствует на всех международных конгрессах; но в то время как там нейтральность просто дело факта, у нас она главный принцип, у нас нейтральность или точнее нейтрализация международных отношений есть все содержание, вся цель нашей работы. Потому мы никогда не должны говорить на наших конгрессах о делах чисто политических, которые принадлежат дипломатам, или о делах чисто религиозных, которые принадлежат церковникам и философам, - поскольку зеленое знамя запрещает нам делать что-то, что могло бы обидеть тот или иной народ или религиозное сообщество; но все, что, никого не обижая, могло бы создать мирный мост между народами, то не только не должно робко избегаться на наших конгрессах, но напротив, оно должно быть именно сутью наших конгрессов, потому что оно принадлежит зеленому знамени.

Если мы будем помнить о требованиях зеленого знамени, тогда мы не будем больше бояться говорить и действовать, тогда мы будем идти к нашей цели сознательно и смело, и наши конгрессы будут становиться с каждым годом интереснее и важнее для мира. Зеленая звезда перестанет быть робким знаком молчания, она станет знаком труда.

Все, что ведет к ломке стен между племенами, принадлежит нашему конгрессу. Широки и велики отношения между племенами и нациями, и широки и многочисленны темы, которые мы должны будем обсуждать. ...Можно предложить нашим конгрессам международные системы для удобства и нейтральности международных отношений, как например международную денежную систему, измерение времени, календарь и т.п., и тогда мы сможем исследовать, хорошо ли это предложение или нет, но мы не должны говорить, что обсуждение этих проектов противоречит нашей программе. Возможно, нам будет предложено устройство некоторых международных праздников, которые существовали бы параллельно с особыми праздниками каждого народа и церкви и служили бы для того, чтобы по-братски связать народы между собой; будут предложены и другие подобные вещи. Не пришло еще время, чтобы говорить обо всем подробно, поэтому простите меня, что я только намекаю несколькими словечками на то, о чем я бы хотел много, очень много говорить с вами; но все больше и больше, начиная с самого пустякового и переходя к самому важному, начиная с дел чисто материальных и переходя ко всем сторонам человеческого духа и морали, нам будут предлагать разные средства, которые служат братству людей и разрушению стен между племенами - и все это мы сможем обсудить, принять или не принять, но мы никогда не должны будем заранее это слепо отвергать. Потому что все, что служит братству племен и разрушению враждебных стен между народами - эсли только это не затрагивает внутреннюю жизнь племен - принадлежит зеленому знамени.

Дорогие друзья! Я объяснил вам, что - по моему мнению - должно быть целью наших конгрессов. В то время как каждый частный эсперантист может довольствоваться тем, что он использует язык эсперанто, наши конгрессы - по моему мнению - должны работать не только над языком эсперанто, но и над внутренней идеей эсперантизма. Я повторяю, что это мое личное мнение, которое я вовсе не хочу предложить вам в качестве какой-то официальной программы для наших конгрессов. Наш конгресс должен быть просто конгрессом эсперантистов, и, при условии что его программа подготовлена согласно конгрессным правилам, он должен оставаться совершенно свободным и соответствовать мнениям и желаниям большинства участников конгресса. Но, одобрите ли вы мое мнение или нет, захотите ли вы работать согласно требованиям зеленого знамени или нет, - я не сомневаюсь, что в глубине ваших сердец вы все чувствуете зеленое знамя, вы все чувствуете, что это нечто большее, чем простой символ языка. И чем больше мы будем участвовать в наших ежегодных конгрессах, тем больше мы будем становиться братьями между собой и тем больше принципы зеленого знамени проникнут в нашу душу. Многие люди присоединяются к эсперантизму из простого любопытства, из-за спорта, или даже из-за ожидаемой выгоды; но с того момента, когда они впервые посещают Эсперантиду, они вопреки своей воли все больше и больше втягиваются и подчиняются законам этой страны. Постепенно Эсперантида станет местом воспитания будущего братского человечества, и в этом будут состоять главные заслуги наших конгрессов.

Да здравствует эсперанто, но прежде всего да здравствует цель и внутренняя идея эсперантизма, да здравствует братство народов, да здравствует все, что ломает стены между племенами, да здравствует, растет и процветает зеленое знамя!

>>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO
© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ