Zamenhof stilisto kaj kreinto de lingvoformoj

    Tiuj rezervoj al la neantauvideblaj korektoj de la lingvo - estis
farataj de Zamenhof tute prave.
    La persona sperto de Zamenhof en lingvopraktikado montris, ke, malgrau
la profund-pensa kreo de la lingva fundamento, li same kiel aliaj
esperantistoj ne chiam sukcesis tuj trovi kaj ekuzi lingvajn formojn plej
oportunajn.
    Li eraris akceptinte formojn tian, kian: anstatau la nuntempaj tiam,
kiam:
    En "Unua lernolibro" ni trovas formon "dek milionoj homoj" (anstatau da
homoj).
    Ankau en la "Dua libro de l'Lingvo Internacia" kaj en "Aldono al la Dua
libro," ni trovas pluajn esprimojn, kiuj nun kauzus malsukceson de la
abituriento che la instruistaj kursoj esperantaj:
    "mian laboron mi prezentas je l'tempo de unu jaro..." (anstatau je
l'dauro : au "dum unu jaro" : , au "por por jaro"... (Notu bone, ke la
vortoj "dauro" kaj "dum" jam estis akceptitaj en la "Unua
lernolibro")
    "la publiko povu konighi tiun chi lingvon chiuflanke".
    "...kio li parolas pri aferoj tute sensignifaj... kaj pri l'aferoj
efektive gravaj li ne parolas ech unu vorton": (anstatau "kial li").
    "...artikuloj...
    "...Mi subskribita... (anstatau "mi subskribinta").
    "...aldonita... (anstatau "sindona").
    "...fonda provado..." (anstatau "fundamenta, detala esploro").
    "...havos tian signifon, kiun havis..."
    "...estus dezirata..." (anstatau "estus dezirinda").
    "Danke la unu gramatikon".
    Similaj formoj kaj frazkonstruoj trovighas en chiuj verkoj kaj
skribajhoj Zamenhofaj de la unua periodo esperanta. Ili estas troveblaj
ankau en la "Fundamenta krestomatio".
    Uzo de plej multo el tiuj formoj estas klarigebla per senkonscia traduko
esperanten de formoj kaj parolturnoj nacilingvaj (chefe rusaj kaj polaj).
    Zamenhof prave konsilis:
    "Naciajn idiotismojn ni devas eviti kaj ni devas peni traduki ilian
sencon en maniero plej logika kaj internacia"
("La Revuo", Paris, 1907,
Oktobro).
    Sed tiu internacia maniero povis aperi nur kiel rezulto de kolektiva
uzado kaj reciproka intershanghado de la lingvo-sperto. Zamenhof estis ech
devigita sin pravigi:
    "Kelkaj esperantistoj pensas ke mi uzas en miaj verkoj stilon
slavan. Tia opinio estas tute erara"
("La Revuo, Paris, 1906, Decembro).
    Li estis ne prava, almenau se temis pri liaj artikoloj kaj verkoj unuaj.
    Rimarkeble bonighis la stilo de Zamenhof jam post 2-3 jaroj de praktika
esperanto-apliko.
    La stilo kaj la vorto-formoj esperantaj multe pli progresis dum la j.
1888-1890 ol dum la jaroj 1881-87 char serchadon kaj akcepton de tiuj au
aliaj lingvo-formoj partoprenis jam ne unu persono, sed multaj diverslandaj
adeptoj de la sama lingvo.

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ