Eventuala
rolo de sciencaj kaj shtataj autoritatoj
en akcepto de Lingvo Internacia
Zamenhof sciis, ke lia persona
autoritato de okulisto neniel povis
imponi la mondon sciencan kaj oficialan.
Do ankau pro konsideroj pure taktikaj li agis
saghe, deklarante, ke li
opinias sin nur iniciatinto de la lingvo, kaj tute ne
ghia tutsola kreanto.
Plurfoje defendante sian ideon kaj sian
lingvo-sistemon antau rondoj
sciencaj li faris samtempe certajn riverencojn antau ili.
En sia kongresparolado dum la IV Universala
Kongreso en Dresden (1908)
Zamenhof diris:
"Kiam antau 20 jaroj la Amerika Filozofia
Societo volis preni la aferon
de Lingvo Internacia en siajn manojn, tio estis por la
autoro de esperanto
tiel altega kaj neatingebla autoritato, ke li tuj decidis
fordoni chion al
la manoj de societo..."
En sia raporto, prezentita dum la j. 1900 al la
kongreso de Franca
Societo por progresigo de Sciencoj Zamenhof analizis
detale la demandojn: 1)
chu la Lingvo Internacia estas bezona, 2) chu ghi estas
ebla kaj 3) chu oni
povas ghin praktike enkonduki. Al chiuj-chi demandoj li
donis klarajn kaj
ghustajn respondojn.
Sed al la kvara demando - kiam kaj kiamaniere
okazos tiu enkonduko de la
lingvo - Zamenhof respondis hezite, supozante, ke finfine
por solvi tiun
demandon (se ghi ne estos solvita per societo mem)
intervenos la registaroj
("Fundamenta Krestomatio", p. 247).
Li asertis: "Apartaj personoj kaj
societoj tie-chi nenion povos fari,
ili povus nur konstante instigadi la registarojn, sed mem
solvi la demandon
sen enmiksigho de la registaroj ili ne povus"
("Fundamenta Krestomatio", p.
284).
Insistante pri sia teorio, ke Lingvo Internacia
evoluas same kiel naciaj
lingvoj, li tamen rezervis al la registara interkonsento
povon enkonduki en
tiun lingvon chiujn necesajn reformojn kaj shanghojn
("Fundamenta
Krestomatio", pp. 313-314).
Zamenhof sentis sin kvazau ghenata kaj kvazau
volis antau certaj rondoj
pravigi sian kuraghon esti kreinto de artefarita
lingvoprojekto. Li
certigis, ke li tion faris nur "char chia
batalado abstrakta kaj teoria
ordinare al nenio kondukas" ("Fundamenta
Krestomatio", p. 284).
Jam pli malfrue, kiam la mondo esperanta farighas
pli ampleksa kaj
impona kaj kiam ghi jam certagrade sendependighis de la
personeco Zamenhofa,
tiu lasta trovis aliajn vortojn por difini la ghustan
rolon de eventualaj
autoritataj komitatoj internacilingvaj.
En Dresdena Kongreso (1908 j.) parolante pri la
interveno de Amerika
filozofia societo, kaj ghia provo preni la aferon
Mondlingvan sub sia gvido
Zamenhof diris:
"Feliche la entrepreno de la Amerika
societo ne sukcesis. Mi uzas la
vorton "feliche", char efektive nun, kiam mi
estas pli sperta, por mi estas
afero tute senduba, ke se la entrepreno de tiuj
teoriistoj daurus iom pli
longe, la tuta ideo de Lingvo Internacia jam de longe
estus senkreditigita
kaj enterigita por chiam, au almenau por tre longa, longa
tempo".
Lastfoje Zamenhof pri la ebla rolo de registaroj
che solvo de tiu
problemo parolis dum la VI-a Kongreso en Washington (1910
j.):
"La celo por kiu ni laboras povas esti
atingita per du vojoj: au per
laborado de homoj privataj, t. e. de la popolaj amasoj,
au per dekreto de la
registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per la
vojo unua, char al
tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio
kaj helpo ordinare
nur tiam, kiam chio estas jam tute preta".
Se ech la registaroj kreus iun specialan
komisionon, tiu lasta - lau
opinio Zamenhofa - povus argumenti nur jena-maniere:
"Anstatau fari tute senbezone kaj sencele
riskajn novajn eksperimentojn
ni simple akceptu tion, kio jam ekzistas, ni donu al ghi
la autoritatan
apogon de la registaroj..."
Tian sian opinion Zamenhof pravigadis tiel:
"...Se la komitato traktos sian taskon
serioze, ghi ne riskos preni sur
sin mem la kreadon de tute nova lingvo, nek prenos alian
lingvan projekton,
kiun la vivo ankorau ne sufiche elprovis".
|