Zamenhof kaj reformoj en esperanto

    Zamenhof estis tamen sufiche singardema por supozi, ke la fundamento de
la lingvo, kiun li starigis, krom la evoluo sur bazo de kolektiva uzado,
povos bezoni ankau certajn reformojn. Tial en sia "Unua lernolibro" (p. 29)
li promesis zorge registri chiujn kritikojn kaj post ilia esploro enkonduki
en la lingvon chiujn shanghojn necesajn.
    Li antauvidis, ke tiuj eventualaj korektoj eble ne chiujn kontentigos.
    "Tial se al iu tiuj korektoj shajnos nesufichaj - tiu ne forgesu, ke en
la lingvo ankau estonte ne estos malpermesitaj pluaj perfektigoj. Nur tiu
rajto enkonduki perfektigoj apartenos ne al mi, sed al autoritata ghenerale
akceptita akademio de la lingvo...
    "Ghi povos en okazo de bezono, iom post iom nerimarkeble
enkonduki chiujn necesajn perfektigojn".

    Fakte la sola racia shangho, kiun Zamenhof enkondukis en sian
lingvo-fundamenton en la j. 1888, konsistis en anstatauo de la formoj kian,
tian ... per formoj kiam, tiam ... ("Aldono al Dua libro de la Lingvo
Internacia", p. 5-6).
    Jam pli malfrue en la j. 1894 por kontentigi dezirojn de kelkiuj siaj
adeptoj Zamenhof presigis sur la paghoj de la esperanta gazeto tiutempa
serion da specialaj artikoj "Pri reformoj en esperanto" ("Esperantisto",
Nuernberg, 1894, NN 1-11).
    Char tiuj reformoj devis servi al la interesoj kaj postuloj de la chiam
kreskanta diversnacia esperantistaro, en la No 3 de "Esperantisto", 1894 j.,
Zamenhof skizis la chefajn principojn, kiuj devis esti bazo por la reformoj
eventualaj:
    "...Nia lingvo devas antau chio esti plej facila por chiuj nacioj kaj
kiom ghi nur estas ebla, enhavi en si nenion, kio estas kontrau la kutimo de
la nacioj kaj prezentus al ili fremdajhon...
    ...en nia pure praktika afero la neoportuna teoria logiko devas cedi al
la pli oportuna praktika kutimo de la popoloj
    ...ni devas eviti chian superfluan bataladon kontrau la kutimoj de la
popoloj, por ne malfaciligi senbezone la bataladon por nia lingvo".

    La reformoj proponitaj ne trovis aprobon che la plej multo de la aktive
vochdonantaj pri tiu afero esperantistoj. En No 11 de "Esperantisto", 1894
j. estis presita: "Fina rezultato de la vochdonado": - 157 - kontrau
reformoj, kaj 107 por reformoj.
    Do la lingvo restis neshanghita.
    Tamen ankau post tiu vochdonado Zamenhof prave konjektis, ke 264
esperantistoj ne povas antaudecidi pluan sorton de la helpa universala
lingvo.
    Tuj post publikigo de la rezultoj de vochdonado li skribis:
    "Kelkaj pensas, ke la farita decido malpermesas por chiam iun shanghon
en nia lingvo kaj faras ghin por chiam tute rigida. Tio estas eraro, char
chiu ja devas bone kompreni, ke ni malgranda kolekto da homoj ne povas fari
ian decidon por chiam en afero, en kiu lau nia espero poste partoprenos
grandaj multegoj da aliaj homoj. La plimulto trovis ke pro diversaj kauzoj
en nuna tempo nenio en la lingvo devas esti shanghita; chu iam poste oni
faros iajn sanghojn au ne - pri tio neniu decidis, nek povas decidi".

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ