Personeco
        de Zamenhof 
            Zamenhof unuigis en sia menso du
        ideojn: 1) de racia lingvo internacia 
        kaj 2) de certa politike-filozofia principaro por solvi
        la problemon de 
        genta interbatalo. 
            Li brile sukcesis che sia ideo unua. Li
        malsukcesis en la dua. Sed lia 
        sindono kaj lia preteco oferi por siaj ideoj chion al li
        karan kaj sian 
        personecon mem restas ekster iu ajn dubo. 
            Li havis neniom da gloramo persona. Volonte li
        kashis sian personon 
        chiuokaze, kiam tio estis utila por liaj ideoj, kaj ech
        chiam, kiam tio 
        estis ebla. 
            La raporto prezentita en la j. 1900 al la
        "Kongreso de la Franca Societo 
        por progresigo de sciencoj" estis verkita de li.
        Tamen ghis la j. 1910 li 
        neniel deklaris sin autoro de tiu siatempa cheffverko en
        la primondlingva 
        literaturo. 
            Nur dum la Washingtona Kongreso (1910 j.) li
        konfesis por tiu chi 
        raporto sian autorecon. 
            Tiuj tendencoj kashi sian personecon kreskis che
        Zamenhof kun la jaroj, 
        des pli ke lia oficiala situacio de la autoro de rapide
        vastighanta nova 
        lingvo ghenis lin kaj malhelpis al li libere paroli kaj
        agiti por plej karaj 
        al li revoj, por liaj eraraj, sed chiuokaze bonintencaj
        idealoj de socia 
        rekonstruo. 
            Dum la V Kongreso Esperantista en Barcelono (1909
        j.) li diris: 
            "La mondo vidas en mi chiam la naturan
        reprezentanton de la anaro 
        esperantista: Forte mi dezirus forrifuzi mian por mi tro
        turmentan rolon". 
            Che la 25-jara jubileo de Esperanto dum la 8-a
        Kongreso Esperantista en 
        Krakow Zamenhof fine deklaris: 
            "Permesu al mi, ke mi fine formetu de mi
        mian rolon. La nuna kongreso 
        estas lasta, en kiu vi vidas min antau vi: poste, se mi
        povos veni al vi, vi 
        chiam vidos min nur inter vi". 
            Li pravigis sian agon per tio, ke multaj ne
        aprobantaj lian personon au 
        liajn politike-filozofiajn principojn - malaprobas pro
        tiu kauzo esperanton. 
            Zamenhof esperis, ke liberigita de iu oficiala
        movadon reprezentanta 
        rolo, Ii povos ankorau pli sindone servi al sia idearo,
        paroli pri ghi kaj 
        senghene serchi la eblajn kuracilojn por la ekzistantaj
        sociaj malsanoj. 
            Sed li malsukcesis. 
            Antau la komenco de la X-a Kongreso Esperantista
        en Parizo eksplodis 
        mondmilito. Zamenhof ech ne sukcesis pridiskuti kun siaj
        amikoj-sampensuloj 
        la "Deklaracion pri Homaranismo", publikigitan
        en la j. 1913. 
         |