Lasta tragedio de Zamenhof

    E.Prival en sia verko "Vivo de Zamenhof" rakontas, ke tuj post fino de
mondmilito Zamenhof revis kunvoki "kongreson por neutrale-homa religio".
    Sed la mondmilito dauris kaj shajne ne havis finon. Sur la preparita
manuskripto - alvoko por tiu kongreso Zamenhof intersekve skribis ke la
kongreso okazos en urbo svisa:
    "en lastaj tagoj de decembro 1916", poste "en la unuaj tagoj de augusto
1917"
, kaj finfine kun mano tremantaj: "post la fino de la milito".
    Por Zamenhof la kauzoj de mondmilito restis ne komprenitaj. Li ankau che
la fino de sia vivo kapablis pensi nur pri lingvo neutrala kaj religio
neutrala. Sed, ne penetrinte en la esencajn kauzojn de moderna kapitalismo
kaj imperialismo, Zamenhof jam bone antauvidis, ke la rezultato de tiu
milito estos nula, ke ghi finighos per simpla flikado de la antaumilitaj
shtatlimoj.
    La "letero al diplomatio", skribita dum la pasko 1915, estis lia
cigno-kanto.
    Li sin turnis ne al popoloj, sed al la formalaj reprezentantoj de tiuj
popoloj - al diplomatoj.
    Firma kaj klare-pensa menso de Zamenhof, tiel alte taksinta la rolon de
kolektivismo che kreado de nova lingvo, jam chesis kredi al kreaj fortoj de
hom-masoj che solvado de problemoj sociaj. Zamenhof, lasinta tiun senton
kolektivisman, trafis en plej senesperan situacion.
    Mankis al liaj proponoj firmeco. Mankis al Zamenhof kredo pri realigeblo
de liaj proponoj.
    Anstatau iuj klaraj kaj certaj kuraciloj por forigi la malbonajhojn de
la nuntempa socio - li povis fari nur kelkajn sugestojn paliativajn.
    La "Letero al Diplomatio" enhavas nur unu solan postulon, ke post milito
estu deklarite, ke chiu lando "morale kaj materiale plene apartenas al chiuj
siaj filoj".
Li insistis ke grava jam estus rezulto de la milito, se
anstatau naciaj nomoj de la shtatoj al ili estos donataj nomoj geografiaj
(ekz. Peterburgio, Berlinio, Parizio).
    Ankau tiuj senkulpaj proponoj restis ne akcepteblaj por la diplomatoj
dum pacaj konferencoj postmilitaj.
    Nur en Sovet-Unio estis post la milito realigita plena kaj absoluta
egaleco de nacioj kaj lingvoj. En la landoj venkintaj la nacia kaj lingva
problemo estis neniel solvita.
    Zamenhof mortis la 14 de aprilo de 1917 j. Liaj idealistaj revoj kaj
esperoj fakte montrighis mortnaskitaj jam pli frue, la 1 VIII 14, che la
unuaj kanonpafoj, komencintaj la mondmiliton.

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ