La
        principoj de racia gramatiko kaj de internacia vortaro 
            La kauzoj de sukceso Zamenhofa
        estis tio, ke li unua sukcesis submeti 
        sian lingvo-sistemon al tiuj postuloj-premisoj, sen kiuj
        lingvo internacia 
        ne povus ekzisti. Lin antauirintaj pioniroj de la lingvo
        internacia sukcesis 
        solvadi nur po unu au po du el la premisoj necesaj. 
            Franca filozofo Descartes, unu el la plej fruaj
        pioniroj de la ideo, jam 
        konsideris kiel mem-kompreneblan unuan el tiuj premisoj. 
            En sia letero al abato Mersenne, datita la 20 XI
        1629, li skribis: 
            "Tia lingvo havus nur unu sistemon de
        konjugacio, de deklinado kaj de 
        vortderivado. Ghi tute ne enhavus formojn malregulajn,
        kiuj aperas pro 
        kutimo kripligadi lingvon. La konjugacio kaj vortderivado
        okazus kun helpo 
        de prefiksoj kaj sufiksoj, aldonataj al la fundamentaj
        radikoj. Tiuj 
        prefiksoj kaj sufiksoj trovighus en la ghenerala vortaro.
        Homoj malmulte 
        edukitaj, per helpo de tiu vortaro facile ekuzos en dauro
        de ses monatoj 
        similan lingvon" (R. Descartes. "Oeuvres
        completes" Paris, 1897, Edition 
        Cerf. t. I, p. 76). 
            Tiu postulo de gramatiko facila farighis post
        Descartes ghenerale 
        akceptita de chiuj projektantoj de artefaritaj lingvoj.
        Ghi ankau difinis la 
        gramatikan strukturon de esperanto. 
            La sekvanta dua postuIo estis klare formulita nur
        en la j. 1855 de 
        franca filozofo Charles Renouvier, kiu asertis ke 
        "lingvo universala devas esti filozofia lau sia
        programo kaj empirika - lau 
        sia vortaro, t. e. ghia programo devas sin bazi sur
        logika analizo de 
        pensado, kaj ghia vortaro devas esti tirita el la lingvoj
        vivantaj" (Ch. 
        Renouvier. "La revue philosophique et
        religieuse". Paris, t. II p. 5685 
        (Aout 1855)). 
            Similaj ideoj pri nepra internacieco de la
        elementoj universallingvaj 
        tamen ne farighis ghenerale akceptitaj. Kelkaj projektoj
        de lingvo 
        universala, bazitaj sur la principoj esprimitaj de
        Renouvier, restis tute ne 
        rimarkitaj kaj sen subteno. 
            Nur Zamenhof, aperiginta dum la j. 1887
        lernolibrojn de sia projekto, 
        fakte unua pli vaste diskonigis kaj reale
        aplikis la principon de 
        internacieco. 
         |