La
        interna ideo de esperantismo 
            La mondo akceptis formon de Lingvo
        Internacia, kiun proponis kaj 
        defendis D-ro Zamenhof. 
            Sed malsukcesis tiuj sociaj ideoj, kiujn Zamenhof
        de la komenco mem 
        intime ligis kun sia lingvo. 
            Dum gimnaziana kunveno de la j. 1878, festinta
        kreon de la unua formo de 
        Lingvo Internacia, oni kantis himnon: 
                "Malamikeco de la nacioj 
                Falu, falu, jam venis tempo" 
            En la raporto, prezentita dum la j. 1900 al
        kongreso de Franca societo por 
        progresigo de sciencoj, Zamenhof, defendante la eblecon
        de Lingvo 
        Internacia, samtempe plurfoje argumentas kontrau
        shovinismo, kiel produkto 
        de lingva diferenco. 
            Sincere li klopodas konvinki la shovinistojn, ke
        amo al sia popolo kaj 
        al la tuta homaro trovighas en sama rilato kiel amo al
        sia familio kaj al 
        sia nacio. 
            Dum la III Universala Kongreso de esperanto en
        Cambridge (1907 j.) 
        Zamenhof forte akcentis: 
            "Ni deziras krei neutralan fundamenton,
        sur kiu la diversaj homaj gentoj 
        povus pace kaj frate interkomunikighadi, ne altrudante al
        si reciproke siajn 
        gentajn apartajhojn". 
            En sia memuaro pezentita al la Internacia Kongreso
        de Rasoj en Londono 
        (26-29 VII, 1911), li asertas, ke la kauzo de malamo
        intergenta ne estas 
        kauzo ekonomia: "Ni malamas fremdajn gentojn ne
        char ni timas, ke ili nin 
        ekonomie englutos, sed ni krias pri englutado tial, ke ni
        ilin malamas." (L. 
        Zamenhof. "Gentoj kaj Lingvo lnternacia".
        Leipzig. 1912 p. 4.). 
            Sendube erara estis la la pretendo de Zamenhofa
        memuaro, ke "ne kauzoj 
        ekonomiaj kreas la intergentan malamon".Ghuste
        tiuj kauzoj ghin kreas. La 
        ekonomia konkurado de diversnaciaj financistoj kaj
        entreprenistoj - estas 
        chiam prezentata kiel konkurado inter nacioj kaj gentoj.
        Samtempe la klasoj 
        ekspluatantaj lerte organizas gentan malamon inter la
        klasoj malsuperaj de 
        la socio, char sub tiu shirmo estas faciligata
        ekspluatado de tiuj klasoj 
        malsuperaj kaj estas malfortigata ilia povo por
        organizita kontraustaro al 
        la tendencoj ekspluatistaj. 
            Same eraris Zamenhof, kiam en la j. 1913 li
        asertis ke "lingva 
        shovinismo estas unu el la chefaj kauzoj de malamo inter
        homoj" (Dro L. L. 
        Zamenhof "Deklaracio pri Homaranismo", Madrid,
        1913, p. 11.). 
            Li en tiu frazo anstatauis kauzon per la sekvo,
        char shovinismo mem 
        estas sekvo de la nuntempaj sociaj rilatoj kaj tute ne
        ghia kauzo. 
            Tia grandigo de la genta kaj lingva problemo,
        malakceptata 
        de seriozaj laborantoj kaj batalantoj sur la kampo de la 
        sociaj reformoj, - estis la chefideo, kiun kun la lingvo
        akceptis kiel 
        aksiomon la unuaj pioniroj de la nova lingvo. 
            Chirkau tiu ideo grupighis la unua areto de
        esperantistoj, kaj tiu ideo 
        estis la liganta por ili centro. 
            Same kiel la idealismo Zamenhofa instigis lin kaj
        helpis al li doni 
        skizon de la principoj, sur kies bazo komencighis kaj
        pluen progresis 
        esperanto, same la "interna ideo de
        esperantismo" instigis unuan grupeton de 
        esperantistoj batali por esperanto, uzi ghin kaj
        tiamaniere konduki ghin al 
        tia grado de perfekteco, kiam ghi jam povis esti prenita
        kaj uzita de rondoj 
        pli vastaj, konsiderantaj lingvon kiel simplan
        instrumenton kaj forjhetantaj 
        la tutan "socian idearon" Zamenhofan. 
            Zamenhof, blindigita de siaj ideoj, ofte ne povis
        rimarki la 
        ekzistantajn kontraudirojn inter siaj asertoj kaj la vivo
        reala. 
            En sia parolado dum la VI Internacia Kongreso en
        Washington (1910) li 
        salutis Usonon per la vortoj: "Lando de
        libereco, lando de estonteco": 
            Zamenhof estis tiel charmita per la penso, "ke
        tiu lando apartenas ne al 
        tiu au alia gento au eklezio", ke li forgesis
        pri la milionoj da nigruloj 
        persekutataj kaj ekspluatataj. 
            Li forgesis, ke la shovinismo lingva kaj religia
        en Usono disfloras same 
        riche, kiel en la landoj Europaj (eble nur sub iom aliaj
        formoj), char la 
        sistemo de socia ordo en Usono kaj Europo enhavas ja
        nenion esence 
        diferencan. 
            Vere, post unu jaro en memuaro, adresita al la
        "Kongreso de Rasoj", 
        Zamenhof jam faris kelkajn rezervojn por aliaj kauzoj de
        sociaj malpacoj. Li 
        skribis: 
            "La intergenta diseco kaj malamo plene
        malaperos nur tiam, kiam la tuta 
        homaro havos unu lingvon kaj unu religion: 
            Dauros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj,
        kiuj regas interne de 
        chiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj,
        partiaj, ekonomiaj, 
        klasaj k. t. p. sed plej terura el chiuj, la malamo
        intergenta, tute 
        malaperos". (L.L.Zamenhof. "Gentoj kaj
        Lingvo Internacia". Leipzig, 1912, 
        p.p..11-12). 
            Sed ech en tiu sia memuaro nek unu vorton diris
        Zamenhof pri tio, ke la 
        lingvo, - mem estas produkto de certa socio, de certaj
        formoj de mastrumado 
        kaj de socia produktado. La ideo pri la lingvo,
        unuighinta kun la nebula " 
        interna ideo de esperantismo" superregis en menso
        Zamenhofa chion alian. 
            Che sia lasta oficiala parolo antau kongreso
        esperantista (VIII 
        Kongreso, Krakow 1912 j.) Zamenhof ree akcentis tre
        kategorie, ke: 
        "esperanto estas ne sole simpla lingvo, sed ke
        ghi estas grava socia 
        problemo". 
         |