| Homaranismo     Certe en sia "Deklaracio pri
        Homaranismo" (1913 j.) Zamenhof memkonstatis, ke "esperantisma ideo prezentas nur
        nedifinitan fratecan senton
 kaj esperon: kiujn naskas la rekontighado sur neutrala
        lingva fundamento"...
 Sed li volis kredi ke la Lingvo Internacia jam
        kreis adeptojn pretajn
 por alighi al iuj pli klare esprimitaj filozofie-etikaj
        principoj.
 La unua Universala Kongreso de esperanto sugestis
        al li penson ke:
 "Nun en Bulonjo sur Maro fakte
        komencighas en pli granda mezuro la
 reciproka komprenighado kaj fratighado de la
        diverspopolaj membroj de la
 homaro".
 Li volis kredi, ke esperanto kaj ghia interna ideo
        jam komencas unuigi
 homaron en "unu rondo familia, char nun ni vidas
        antau ni grandegan nombron
 da varmegaj amikoj de esperanto, kiuj reprezentas per si
        preskau chiujn
 landojn de la tera globo, preskau chiujn naciojn, chiujn
        rangojn kaj klasojn
 de la homoj".
 Tiuj vortoj estas fakta esprimo de la idealo de
        klas-paco. Eble en
 limigita rondo de la unuaj esperantistoj, renkontantaj
        unu alian por unu
 semajno sur neutrala tero de Universala Kongreso, tiu
        "klaspaco" ech estis
 realigebla. Sed nature neniu lingvo, neniu interna ideo
        kapablas kaj
 kapablos starigi tian klaspacon en ordinaraj kondichoj de
        homa kunvivado,
 ekspluatado kaj laborado.
 Memorante la tagojn de Bulonja Kongreso Zamenhof
        post unu jaro
 skribis: "La mirinda sukceso de la Bulonja
        Kongreso konvinkis la
 iniciatorojn de la homaranismo, ke absoluta justeco,
        egaleco kaj frateco
 inter la popoloj estas plene ebla".
        ("Homaranismo (Hilelismo)", Peterburgo,
 1906, p. 5. )
 Tial anstatau nebula esperantismo li decidis fondi
        pli klare difinitan
 filozofie-socian movadon "Homaranismon".
 Samloke (p. 6) Zamenhof klarigas la chefan celon
        kaj konvinkon de
 homaranoj: "La homaranoj estas konvinkitaj ke
        chiu nacia au religia
 shovinismo kaj chiu celado de unu gento regi super aliaj
        gentoj, kiel bazita
 sur malvero kaj rajto de pugno, pli au malpli frue devas
        malaperi".
 Ankau en tiuj vortoj mankas kompreno por la fakto,
        au estas intence
 prisilentita la fakto, ke por la malapero de shovinismo
        necesas premiso -
 malapero de nuntempa socio, che kiu klasoj superaj premas
        kaj ekspluatas la
 klasojn malsuperajn.
 La fundamenta esenco de la homaranismo estas
        esprimita en la I kaj II
 punktoj de la "Deklaracio pri Homaranismo" de
        la j. 1913.
 "Mi rigardas la tutan homaron kiel unu
        familion, la dividitecon de la
 homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj
        sentreligiajn
 komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj
        malfelichoj", kaj:
 "chian ofendadon au premadon de homo pro tio,
        ke li apartenas al alia
 gento, alia lingvo, au alia religio, au alia socia klaso,
        ol mi, mi rigardas
 kiel barbareco".
 Tre karakterize por Zamenhof estas, ke en la unua
        redakta formo de la
 "Deklaracio" ("Dogmoj de Hilelismo"
        Peterburgo, 1906 p. 13-14. ) mankis la
 vortoj "au alia socia klaso".
 En la intertempo de la jaroj 1906-13 la penso de
        Zamenhof lernis
 konsideri gravecon de la socia problemo pri
        klasdiferenco.
 Sed, lerninte tion, Zamenhof ne volis kaj ne povis
        reesplori ghustecon
 de siaj ideoj. Li metis la klasdiferencon apud diferencoj
        gentaj, lingvaj
 kaj religiaj, kaj pensis ke chiuj malbonajhoj,
        rezultantaj el tiuj
 diferencoj, estos solvataj per akcepto de lingvo komuna
        kaj de mondkoncepto
 homaranista.
 Tiujn-chi ideojn Zamenhofajn, kiuj kapablus nur
        fushi realan komprenon
 de la ekzistantaj soci-fortoj, necesas repushi plej
        energie.
 Kaj tamen kelkaj flankaj praktikaj konkludoj de
        Zamenhof,
 rezultantaj el lia Dogmaro meritas aprobon kaj akcepton.
 En la kvara pukto de la "Deklaracio pri
        Homaranismo" (1913 j.) li
 skribis: "chiu regno kaj chiu provinco devas
        porti nomon neutrale
 geografian, sed ne la nomon de ia gento".
 Ghuste en Sovet-Unio, efektiviginta plej vastan
        liberecon por chiuj
 nacioj kaj popoloj, tiu principo estas praktike
        enkondukita per la nomoj "
 URSS, Nord-Okcidenta lando, Urala lando" k. t. p.
 Same la propono de Zamenhof en kvina punkto de la
        Deklaracio pri edukado
 de infanoj en senshovinisma spirito - estas efektivigita
        ghuste en
 Sovet-Unio per specialaj kursoj de tiel nomata
        "Internacia edukado". Ankau
 en kelkaj aliaj landoj specialaj, starigitaj en lernejoj,
        kursoj pri "Ligo
 de Nacioj" pretendas efektivigi tiun ideon de
        Zamenhof.
 En Sovet-Unio estis same akceptita la principa
        diferencigo de ideoj pri
 "lingvo devena (gepatra)" kaj "lingvo
        persona (de chiutaga uzo)".
 |