A.S.PUSHKIN. PIKREGHINO (daurigo)
- Timu nenion, mi petas, ne alarmighu! - li diris per klaraudebla, sed ne lauta vocho. - Mi neniel intencas malutili al vi; mi venis por petegi vin pri iu favoro.
La maljunulino silente lin rigardis kaj, laushajne, ne audis lin. Hermano ekimagis, ke shi estas surda, kaj klinighinte al shia orelo mem, li ripetis la samon. La grafino silentis kiel antaue.
- Vi povas, - daurigis Hermano, - estigi la felichon de mia tuta vivo, kaj ghi kostos al vi neniom: mi scias, ke vi povas diveni tri sinsekvajn kartojn...
Hermano haltis. La grafino, videble, komprenis, kion li volis de shi; shajnis, kvazau shi serchus vortojn por sia respondo.
- Tio estis sherco, - shi diris fine, - mi jhuras al vi, ke tio estis sherco!
- Tio ne estas shercinda, - rediris kolere Hermano, - rememoru Chaplicki-n, al kiu vi estis helpinta regajni.
La grafino okulvideble konfuzighis. Shia mieno vidigis fortan emocion; sed tuj poste shi enprofundighis en antauan sensentecon.
- Chu vi povas, - daurigis Hermano, - difini al mi tri certe gajnontajn kartojn?
La grafino silentis. Hermano daurigis:
- Por kiu vi konservas vian sekreton? Chu por viaj nepoj? Ili estas richaj; ili ech ne konas la valoron de mono. Al malshparemulo ne helpos viaj tri kartoj. Kiu ne scipovas gardi patran heredajhon, tiu mortos en mizero spite al chiaj demonecaj penadoj. Mi ne estas malshparemulo; mi konas la valoron de mono. Viaj tri kartoj ne perdighos por mi. Nu?!...
Li haltis kaj kortreme atendis shian respondon. Shi silentis. Hermano ekstaris surgenue.
- Se iam ajn, - li diris, - via koro konis amsenton, se vi memoras ghiajn ravojn, se vi ech nur unufoje ekridetis al ploro de novenaskita filo, se io homa batighis iam ajn en via brusto, - mi petegas vin per sentoj de edzino, de amatino, de patrino, per chio la plej sankta en la vivo, ne rifuzu mian peton, malkashu al mi vian sekreton, ghi ja neniom valoras al vi!.. Eble ghi estas ligita kun terura peko, kun perdo de poreterna felichego, kun diabla kontrakto... Pripensu: vi estas maljuna, al vi restas malmultaj vivojaroj, - mi estas preta preni sur min vian pekon. Malkovru al mi vian sekreton!.. Pripensu, ke felicho de homo sin trovas inter viaj manoj, ke ne sole mi, sed niaj infanoj, nepoj kaj pranepoj benos vian memoron kaj honoros ghin kiel sanktajhon...
La maljunulino respondis ne ech unu vorton. Hermano levighis.
- Maljuna sorchistino! - li diris, kunpreminte la lipojn, - do mi devigos vin respondi al mi!..
Sammomente li elposhigis pistolon. Ekvidinte ghin, la grafino duafoje elmontris fortan emocion: shi ekbalancis la kapon kaj levis la manon, kvazau shirmante sin kontrau pafo; poste shi ekrulighis surdorsen... kaj restis senmova.
- Chesu viajn infanajhojn, - diris Hermano, prenante shian manon, - mi vin demandas lastfoje, - chu vi volas komuniki al mi viajn tri kartojn? jes au ne?
La grafino ne respondis. Hermano konvinkighis, ke shi estas morta.
IV.
Lizaveta Ivanovna sidis en sia chambro, ankorau ne demetinte la balkostumon, enprofundighinta en meditadojn. Reveninte hejmen, shi rapidis forpermesi la duondorman servistinon, proponantan al shi siajn servojn, diris, ke shi mem sin senvestos, kaj kortreme eniris sian chambron, atendante trovi tie Hermanon kaj dezirante ne trovi lin. Unuarigarde shi certighis pri lia foresto kaj dankis la sorton pro la malhelpo, malebliginta ilian rendevuon. Shi sidighis kaj, ne senvestante sin, ekis rememoradi chiujn cirkonstancojn, kiuj forlogis shin dum tiom mallonga tempo tiom malproksimen. Apenau pasis tri semajnoj de la tago, kiam shi unuafoje ekvidis tra fenestro la junan oficiron, - kaj shi jam korespondas kun li, kaj li sukcesis igi shin difini al li noktan rendevuon. Shi sciis lian nomon nur tial, ke kelkaj el liaj leteroj estis subskribitaj de li; shi neniam parolis kun li, neniam audis lian vochon, nenion audis pri li... ghis la hodiaua vespero. Stranga afero! tiun chi vesperon, dum la balo, Tomski, ofendita de la juna princidino Paulino Y, kiu kontrau sia kutimo koketis ne kun li, intencis sin venghi, montrante al shi sian indiferentecon: li invitis Lizaveta Ivanovna-n kaj dancis kun shi senfinan mazurkon; dumdance li shercadis pri shia inklino al inghenieroficiroj, certigis, ke li scias pli, ol shi povus supozi, kaj kelkaj el liaj shercoj estis tiom celtrafaj, ke Lizaveta Ivanovna kelkfoje pensis, ke li scias shian sekreton.
- De kiu vi scias chion chi? - shi demandis ridante.
- De iu amiko de via konatulo, - respondis Tomski, - tre rimarkinda homo.
- Kiu do estas la rimarkinda homo?
- Lia nomo estas Hermano.
Lizaveta Ivanovna respondis nenion, sed shiaj manoj kaj piedoj glaciighis...
- Hermano estas, - daurigis Tomski, - vere romaneca persono; li havas profilon de Napoleono kaj animon de Mefistofelo. Mi supozas, ke sur lia konscienco pezas almenau tri krimoj. Kiel, vi palighas?
- Mi havas kapdoloron... Kion do diris al vi Hermano... au ... kia estas lia nomo?...
- Hermano estas malkontentega pri sia amiko: li diras, ke lialoke li agus tute alimaniere... Mi ech opinias, ke Hermano mem interesighas pri vi; almenau li auskultas tre neindiferente la amajn interjekciojn de sia amiko.
- Kie do li vidis min?
- Eble en preghejo, dum via promeno!.. Dio ghin scias! Eble en via chambro, dum via dormo, - li chion kapablas...
Proksimighintaj al ili tri sinjorinoj kun kotiljona demando: "oubli ou regret?"* interrompis la konversacion, kiu farighis por Lizaveta Ivanovna turmente scivoliga.
La dancantino, elektita de Tomski, estis la princidino Paulino mem. Shi sukcesis sin pravigi antau li, dancante plian rondon kaj turnighante plifoje antau sia segho. Tomski, reveninte al sia sidloko, ne pensis plu pri Hermano, nek pri Lizaveta Ivanovna. Shi volis nepre daurigi la interrompitan interparoladon; tamen la mazurko estis finita, kaj baldau poste la grafino forveturis.
La diroj de Tomski estis nenio alia ol dummazurka babilado; sed ili profunde enighis en la animon de la juna revemulino. La portreto, skizita de Tomski, similis la bildon, kunmetitan de shi mem; dank' al samtempaj romanoj tiu banala personajho timigis kaj charmis shian imagon. Shi sidis, kruciginte la nudajn brakojn, klininte sur la nekovritan bruston sian florornamitan kapon... Subite la pordo malfermighis, kaj eniris Hermano. Shi ektremis...
- Kie vi estis? - shi demandis timoflustre.
- En la dormochambro de la maljuna grafino, - respondis Hermano, - mi jhus venas de tie. La grafino mortis.
- Dio mia!... kion vi diras?!
- Kaj kredeble, - daurigis Hermano, - mi estas kauzo de shia morto.
Lizaveta Ivanovna ekrigardis lin, kaj en shia animo resonis la vortoj de Tomski: "Sur la konscienco de tiu homo pezas almenau tri krimoj!" Hermano sidighis sur fenestrobreto apud shi kaj rakontis chion.
Lizaveta Ivanovna auskultis lin kun teruro. Sekve la pasiaj leteroj, la flamaj postuloj, la aroga, persista persekutado - chio chi ne estis amo!.. Mono, - jen pri kio soifis lia animo!.. Ne shi estus povonta kontentigi liajn dezirojn kaj lin felichigi!.. La malricha edukatino estis sole blinda helpantino de rabisto, de mortiginto de shia maljuna bonfarantino!.. Shi ekploris maldolche en sia tro malfrua, doloriga ekpento. Hermano rigardis shin senvorte; lia koro ankau suferis. Tamen ne la larmoj de la kompatinda junulino, ne la mirinda charmo de shia malghojeco emociigis lian senindulgan animon. Li ne sentis konsciencriprochojn, pensante pri la mortinta maljunulino. Lin terurigis nur senrevena perdo de la sekreto, de kiu li atendis sian richegighon.
- Vi estas monstro! - diris fine Lizaveta Ivanovna.
- Mi ne intencis shian morton, - rediris Hermano, - mia pistolo ne estas shargita.
Ili ambau eksilentis.
Jam matenighis. Lizaveta Ivanovna estingis la finbrulontan kandelon. Pala lumo ekheligis shian chambron. Shi vishis siajn plorrughajn okulojn kaj eklevis ilin al Hermano; li sidadis sur fenestrobreto, kunmetinte la manojn kaj minace sulkiginte la frunton. En tia pozo li mirige rememorigis portreton de Napoleon. Tia simileco impresis ech Lizaveta Ivanovna-n.
- Kiamaniere elirigi vin el la domo? - diris fine Lizaveta Ivanovna, - mi projektis konduki vin tra flanka elirejo, - sed estus necese preterpasi la dormochambron, kaj mi timas tion.
- Diru al mi, kiamaniere mi povas trovi la flankan elirejon; mi foriros sola.
La junulino ekstaris, prenis el komodo shlosilon, donis ghin al Hermano kun detala instrukcio. Li premis shian malvarman, senrespondan manon, kisis shian klinitan kapon kaj eliris.
Li malsupreniris la spiralforman shtuparon kaj reeniris la grafinan dormochambron. La mortinta maljunulino sidis shtonighinta; shia vizagho esprimis profundan kvieton. Hermano haltis antau shi, dumlonge shin rigardis, kvazau volante certighi pri la terura vero; fine li eniris la kabineton, ekpalpis post la tapetoj la pordon kaj malsupreniris malluman shtuparon, emociita per strangaj sentoj. "Lau tiu chi sama shtuparo, - li meditis, - Eble antau sesdek jaroj, en tiun saman dormochambron, je sama horo, en orbrodita vesto, premante al la brusto sian trikornan chapelon, laumode frizita, shteliris juna felichulo, nun jam delonge putrighinta en sia tombo, - kaj hodiau la koro de lia iama amatino chesis bati..."
Malsupre de la shtuparo Hermano ekvidis pordon, malfermis ghin per la donita al li shlosilo, sin trovis en trapasa koridoro kaj eliris en la straton.
V.
Tri tagojn post la fatala nokto, je la naua matene, Hermano iris al la ...a monahhinejo, kie estis okazonta la funebra diservo kaj enterigo de la mortinta grafino. Ne sentante penton, li ne povis tamen tute mallautigi la vochon de sia konscienco, ripetadanta al li: "Ci mortigis la maljunulinon!" Havante malfortan kredon, li havis multe da superstichoj. Li kredis, ke la morta grafino povis malfavore influi lian vivon, kaj decidis cheesti la enterigon por elpeti shian pardonon.
La preghejo estis plena. Hermano nur pene sukcesis antauenighi tra la homamaso. La cherko staris sur pompa katafalko sub velura baldakeno. La mortintino kushis kun surbruste krucigitaj brakoj, en punta kufo kaj blanka atlasa robo. Chirkaue staris shiaj hejmanoj: servistoj en nigraj kaftanoj kun blazon-rubandoj surshultre kaj kandeloj enmane; parencoj en profunde funebraj kostumoj - infanoj, nepoj kaj pranepoj. Neniu ploris; larmoj estus afektado. La grafino estis tiom maljuna, ke shia morto neniun povis surprizi, kaj shiaj parencoj jam de longe atendis gin. Juna episkopo diris funebran paroladon. Per simplaj kaj kortushaj vortoj li priskribis la pacan transiron al alian mondon de virtulino, kies longaj vivojaroj estis trankvila pretigho al kristana morto. "La mortanghelo trovis sin, - diris la oratoro, - sendorma kaj meditanta pri baldaua alveno de noktomeza fiancho". La diservo pasis en deca malghojo. La parencoj adiauis la unuaj la mortintinon; post ili proksimighis la multenombraj gekonatuloj, venintaj saluti lastfoje virinon, kiu dum longaj jaroj partoprenis iliajn vantajn amuzojn. Poste venis chiuj domanoj; finfine proksimighis maljunega vartistino, samaghulino de la mortintino; du junaj knabinoj subtenis shin je la brakoj; shi estis tro kaduka por fari ghisteran klinsaluton, - shi elvershis kelkajn larmojn, kisante la malvarman manon de sia sinjorino. Post shi Hermano ekkuraghis proksimighi al la cherko. Li klinis sin ghisteren kaj dum kelke da minutoj restis kushanta sur la malvarma planko, kovrita per abi-branchoj; fine li levighis, same pala kiel la mortintino, supreniris la katafalkoshtupojn kaj klinighis... chi-momente al li ekshajnis, ke la mortintino moke lin rigardas, duonmalferminte unu okulon. Hermano rapidmove malantauenighis, faris eraran pashon kaj ekfalegis surdorsen. Oni eklevis lin. Samtempe oni forportis la svenintan Lizaveta Ivanovna-n en la preghejan vestiblon. Tia epizodo difektis por kelka tempo la solenon de la funebra ceremonio. Meze de la cheestantoj audighis obtuza murmuro; malgrasa chambelano, parenco de la mortinta grafino, flustris en la orelon de anglo staranta apud li, ke la juna oficiro estas shia eksteredzeca filo, al kio la anglo respondis malvarmtone: "Ho?"
La tutan tagon Hermano estis tre malbonhumora. Tagmanghante en modesta restoracio, li kontraukutime tre multe trinkis por tiurimede mildigi sian internan agitighon. Tamen la vino ankorau pli ardigis lian imagon. Reveninte hejmen, li sin jhetis tute vestita sur la liton kaj profunde ekdormis.
Li vekighis nokte; la luno heligis lian chambron. Li rigardis la horloghon: estis kvarono antau la tria. Lia dormemo forpasis. Li eksidis sur la lito kaj meditis pri la grafina enterigo.
Tiumomente iu ekrigardis el la strato en lian fenestron kaj tuj foriris. Hermano neniel atentis tion. Post minuto li ekaudis, ke oni malfermas la antauchambran pordon. Hermano pensis, ke lia servosoldato, ebria kiel kutime, revenis el nokta promenado. Sed li ekaudis fremdan pashmanieron: iu marshis, delikate shovante pantoflojn. La pordo malfermighis, - eniris virino blanke vestita. Hermano opiniis shin sia maljuna mamnutristino kaj miris, kiakauze shi venas tiel malfrue. Sed la blanka virino, glitinte, sin trovis subite antau li, - li rekonis la grafinon.
- Mi venis al ci kontrau mia volo, - shi diris firmavoche, - estas ordonite, ke mi plenumu cian peton. Trio, sepo kaj aso gajnigos cin lauvice, tamen kondiche, ke ci ne ludu chiutage pli ol unu karton, kaj ke ci ludu neniam plu en cia vivo. Mi pardonas al ci mian morton, sed ci devas edzighi kun mia edukatino, Lizaveta Ivanovna...
Shi returnis sin malrapide, iris al la pordo, shovante siajn pantoflojn, kaj malaperis. Hermano audis frapfermon de la vestibla pordo kaj vidis, ke iu ree ekrigardis en lian fenestron.
Hermano dumlonge ne kapablis rekonsciighi. Li eliris en apudan chambron; lia servosoldato dormis profunde, kaj Hermano apenau sukcesis lin veki. Li estis ebria laukutime kaj povis klarigi nenion. La ekstera pordo estis shlosita. Hermano revenis en sian chambron, ekbruligis kandelon kaj priskribis sur papero sian vizion.
VI.
Ili trapasis vicon da luksaj salonoj, kie staris bonmanieraj servistoj. Chiuj chambroj estis homplenaj. Kelke da generaloj kaj sekretaj konsilanoj ludis viston; junaj homoj sidis en senghenaj pozoj sur ortegitaj kanapoj, manghis glaciajhojn kaj fumis pipojn. En la chefa salono, apud longa tablo, chirkau kiu premighis dudek-kelkaj ludantoj, sidis la domomastro kiel ludbankisto. Li estis chirkau sesdekjara homo de plej respektinda eksterajho; lia kapo estis kovrita de arghentkoloraj haroj; la diketa fresha vizagho esprimis bonkorecon; la okuloj brilis kaj estis vivigataj de chiama rideto. Narumov prezentis al li Hermanon. Chekalinski amike premis lian manon, petis, ke li estu sen ceremonioj, kaj daurigis ludi.
Post kiam la komencita ludo estis finita, kaj Chekalinski intencis rekomenci, Hermano proksimighis al la ludotablo.
- Permesu, ke mi metu karton, - li diris, etendante sian manon el post iu korpulenta ludanto.
Chekalinski ekridetis kaj senvorte kapjesis, kiel signo de kvazau rezignacia konsento. Narumov ridante gratulis Hermanon pri absolvo de lia longedaura ludfasto kaj deziris al li bonshancon.
- Jen estas! - diris Hermano, skribante la ludotan monsumon sub sia karto.
- Kiom? - demandis Chekalinski, miope duonfermetante la okulojn. - Pardonu, mi ne bone vidas.
- Kvardeksep mil, - respondis Hermano. Sammomente chiuj kapoj turnighis, kaj la okuloj sin direktis al Hermano. "Li frenezighis!" - ekpensis Narumov,
- Permesu atentigi vin, diris Chekalinski kun sia chiama rideto, - ke via ludo estas iom forta: neniu chi tie metis sur simplan karton pli ol ducent sepdekkvin rublojn.
- Kio do? - rediris Hermano. - Chu vi akceptas au ne?
Chekalinski kapklinis kun shajno de sama obeema konsento.
- Mi volis nur diri al vi, - li daurigis, - ke, ghuante la konfidon de miaj amikoj, mi povas ludi nur kontantmone. Miaflanke, mi nepre estas certa, ke sufichas via vorto, tamen, por ne malordigi la ludon kaj la kalkulojn, mi petas, ke vi metu la monon sur la karton.
Hermano elposhigis bankbileton kaj prezentis ghin al Chekalinski, kiu, malatente ghin rigardinte, metis ghin sur la karton de Hermano kaj komencis jheti la kartojn. Dekstren falis nauo, maldekstren - trio.
- Mi gajnis! - diris Hermano, montrante sian karton, trion. Meze de ludantoj audighis flustrado. Chekalinski sulkigis la frunton, sed tuj poste rideto reaperis sur lia vizagho.
- Chu vi volas havi la monon? - li demandis Hermanon.
- Jes, mi petas.
Chekalinski elposhigis kelke da bankbiletoj kaj tuj kvietighis. Hermano prenis la monon kaj foriris de la tablo. Narumov ne povis rekonsciighi. Hermano trinkis glason da limonado kaj foriris hejmen.
La morgauan vesperon li revenis al Chekalinski. La domomastro denove estis ludbankisto. Hermano proksimighis al la tablo; la ludantoj tuj cedis lokon al li. Chekalinski afable lin salutis. Hermano metis sur elektitan karton novajn kvardeksep milojn kune kun sia hieraua gajnajho. Chekalinski jetis la kartojn. Dekstren falis valeto, maldekstren - sepo.
Hermano malkovris sepon.
Chiuj ekkrietis: "Ha!" Chekalinski videble konfuzighis. Li transdonis al Hermano naudekkvar mil rublojn. Hermano prenis ilin indiferentmiene kaj tuj foriris.
La sekvintan vesperon Hermano denove aperis apud la ludotablo. Chiuj atendis lin; la generaloj kaj sekretaj konsilanoj forlasis sian viston, por vidi tian eksterordinaran ludon. La junaj oficiroj levighis de la kanapoj; chiuj servistoj kolektighis en la salono. Oni are chirkauis Hermanon. La ceteraj ludantoj interrompis sian ludon, senpacience atendante la rezulton. Hermano staris apud la tablo, pretighante ludi sola kontrau la pala, sed ridetanta Chekalinski. Hermano surkovris sian karton per pako da bankbiletoj. Tio similis duelon. Profunda silento regis chirkaue.
Chekalinski komencis jheti la kartojn; liaj manoj tremis. Dekstren falis kartreghino, maldekstren - aso.
- Mia aso gajnis! - diris Hermano, malkovrante sian karton.
- Via reghino malgajnis, - rediris kompleze Chekalinski. Hermano ektremis: efektive, anstatau aso antau li kushis reghino. Li ne kredis siajn okulojn, ne komprenante, kiamaniere li povis erari en la elekto de sia karto.
Chi-momente al li ekshajnis, ke la pikreghino duonfermetis la okulojn kaj moke ekridetis. Mirinda simileco lin konsternis.
- La maljunulino! - li ekkriis terurigita.
Chekalinski proksimigis al si la malgajnitan de Hermano monon. Hermano staris senmove. Kiam li forlasis la tablon, komencighis lautvocha interparolado.
- Rimarkinda ludo! - parolis la ludantoj.
Chekalinski denove ekmiksis la kartojn, kaj ludado estis daurigata.
EPILOGO
Hermano frenezighis. Li sin trovas en la Obuhhova malsanulejo*, en chambro n-ro 17, respondas neniujn demandojn kaj murmuretas tre rapide: "Trio-sepo-aso! Trio-sepo-reghino!"
Lizaveta Ivanovna edzinighis kun tre afabla juna homo; li havas ian oficon kaj posedas sufichan monhavon: li estas filo de iama bienadministranto de la maljuna grafino. Lizaveta Ivanovna edukas malrichan parencinon.
Tomski estas promociita kapitano kaj edzighis kun princidino Paulino.
1833
* (France.) "Forgeso au bedauro?" - Rim. de la trad.
* La plej granda peterburga malsanulejo. - Rim. de la trad.