PIKREGHINO
I.
Foje oni ludis kartojn che la rajdgvardiano Narumov. Longa vintra nokto forpasis nerimarkite; oni sidighis por vespermanghi post la kvara matene. La gajnintoj manghis kun granda apetito; la aliaj sidis distrite antau malplenaj teleroj. Tamen, kiam aperis champanvino, - la interparolado ekviglighis, kaj chiuj ghin partoprenis.
- Kion ci estas farinta, Surin? - demandis la domomastro.
- Mi malgajnis, kiel kutime. Mi devas konfesi, ke malbonshanco min persekutas: mi ludas singarde kaj neniam ardighas, nenio min konfuzigas, - tamen mi chiam malgajnas.
- Rigardu Hermanon! - diris unu el la gastoj, montrante junan inghenieroficiron. - Dum sia tuta vivo li ne ech unu fojon prenis kartojn en la manojn, tamen ghis la kvina matene li sidas kun ni, observante nian ludon.
- Ludo min tre interesas, - rediris Hermano, - sed mi ne povas riski la neceson pro espero akiri superfluon.
- Hermano estas germandevena: do li estas prikalkulema, jen - la kauzo! - rimarkis Tomski. - Sed mian avinon, la grafinon Anna Fedorovna, mi tute ne komprenas.
- Kio? kial? - audighis vochoj.
- Mi ne povas koncepti, - daurigis Tomski, - kial mia avino ne ludas kartojn.
- Tute ne estas mirinde, - diris Narumov, - ke okdekjara maljunulino ne kartludas.
- Do vi nenion scias pri shi?
- Ne, vere, nenion.
- Auskultu do! Oni devas scii, ke mia avino, antau chirkau sesdek jaroj, veturis Paris-on kaj estis tie en granda modo. La homoj amase sekvis shin, por vidi "la Moskvan Venuson"; Richelieu shin amindumis, kaj mia avino asertas, ke li apenau ne mortpafis sin pro shia senkoreco. Tiutempe la sinjorinoj ludis "faraonon". Foje che la regha kortego shi malgajnis al la duko de Orleans je honorvorto iun grandan sumon. Reveninte hejmen, dum senvestighado shi deklaris al mia avo pri sia malgajno kaj ordonis pagi ghin. La mortinta avo, kiel mi memoras, estis kvazau shia domadministranto. Li timis shin kiel fajron; tamen, audinte pri tioma malgajno, li perdis la paciencon, ekkoleris, prenis kalkulilon, pruvis al shi, ke dum duonjaro ili elspezis duonmilionon, ke ili havas en Paris nek sian apudmoskvan, nek la saratovan bienon, kaj kategorie rifuzis pagi la monon. La avino lin vangofrapis kaj enlitighis sola, kiel signo de sia malfavoro. La morgauon shi venigis la edzon, esperante, ke la dirita hejma puno efikis, - tamen shi trovis lin neshancelebla. La unuan fojon dum sia vivo shi malfierighis kaj finvenis al rezonadoj kaj klarigoj; shi esperis konsciencigi lin, pruvante, ke estas diferenco inter princo kaj veturigisto. Nenio farebla! La avo ribelis. Ne, ne, kaj nenion plu. La avino ne sciis, kion fari. Shi bone konis rimarkindan homon. Vi certe audis pri la grafo de Saint-Germain, pri kiu oni rakontas multon miraklan. Vi scias, ke li afektis esti la "vaganta judo", eltrovinto de viveliksiro kaj de filozofshtono. Oni lin mokridis kiel charlatanon, kaj Kazanova en siaj memorskriboj diras, ke li estis spiono; cetere Saint-Germain, malgrau sia mistereco, havis tre respektindan eksterajhon kaj estis societema kaj kompleza homo. Mia avino ghis nun shatas lin ghis memforgeso kaj koleras, se oni parolas pri li senrespekte. La avino sciis, ke Saint-Germain povas disponi pri grandaj monsumoj. Shi decidis sin turni al li, sendis al li skribajheton kaj petis viziti shin senprokraste. La maljuna strangulo venis tuj kaj trovis shin en terura chagreno. Shi pripentris al li per plej nigraj koloroj la barbarecon de sia edzo kaj fine diris, ke sian tutan esperon shi fidas al lia amikeco kaj komplezemo. Saint-Germain enpensighis. "Mi povas servi al vi per tia sumo, - li diris, - sed mi scias, ke vi ne estos trankvila, ghis kiam vi ne elpagos vian shuldon, kaj mi ne volas kauzi al vi novajn klopodojn. Ekzistas alia rimedo, - vi povas regajni". - "Sed, kara grafo, - respondis la avino, - mi diris ja al vi, ke mi tute ne havas monon". - "Mono ne estas bezonata, - rediris Saint-Germain, - bonvolu min auskulti". Kaj li malkovris al shi iun sekreton, pro kiu chiu el ni konsentus pagi tre kare...
La junaj kartoludantoj ekstrechis la atenton. Tomski ekbruligis pipon, enspiris la tabakfumon kaj daurigis:
- Samvespere mia avino partoprenis "le jeu de la reine"* en Versailles. La duko de Orleans estis la kartbankisto; mia avino faciltone senkulpigis sin, ke shi ne alportis la shuldatan monon, pretekstinte iun elpensitan rakonteton, kaj komencis ludi. Shi elektis tri kartojn, - chiuj tri gajnis unu post la alia, kaj mia avino tute liberighis de sia shuldo.
- Bontrafa okazajho! - diris unu el la gastoj.
- Fabelo! - rimarkis Hermano.
- Eble falsitaj kartoj! - diris tria.
- Mi ne opinias tion, - respondis gravtone Tomski.
- Kiel! - ekkriis Narumov. - Ci havas avinon, kiu divenas tri sinsekvajn gajnontajn kartojn, kaj ci ne profitas shian kabalistikon?!.
- He, je diablo! - respondis Tomski. - Shi havis kvar filojn, inter ili mian patron, chiuj kvar - pasiaj kartludantoj, kaj al neniu shi malkovris sian sekreton, kvankam ghi estus enspeziga por ili - kaj ankau por mi. Tamen jen, kion rakontis al mi mia onklo, la grafo Ivan Iljich, kaj kion li certigis per sia honoro. La mortinta Chaplicki, tiu sama, kiu mortis en plena mizero, malshpariginte milionojn, foje en sia juneco malgajnis - se mi ne eraras, al Zorich - chirkau tricentmil rublojn. Li estis senesperega. Mia avino, kiu chiam estis severa al petolajhoj de junaj homoj, ial ekkompatis Chaplicki-n. Shi konigis al li tri kartojn, por ke li ludu ilin unu post la alia, kaj igis lin jhuri je sia honoro, ke li neniam plu kartludos. Chaplicki iris che sian venkinton, kaj ili komencis ludi. Chaplicki metis sur la unuan karton kvindekmil kaj gajnis; li ludis "paroli", "paroli-pe"*, - regajnis la perditon kaj ech iom pli...
- Tamen, estas tempo por iri dormi: estas jam kvarono antau la sesa.
Efektive, jam matenighis. La junuloj fintrinkis siajn glasojn kaj disiris.
II.
La maljuna grafino N. sidis en sia tualetejo antau spegulo. Tri junulinoj chirkauis shin. Unu tenis poteton kun rughigilo, la dua skatoleton kun harpingloj, la tria kufon kun fajrokoloraj rubandoj. La grafino tute ne pretendis je beleco, jam delonge velkinta, tamen shi konservis chiujn kutimajhojn de sia junagho, severe sekvis la modojn de la sepdekaj jaroj* kaj vestadis sin same longe, same zorge, kiel antau sesdek jaroj. Apud fenestro, antau brodstablo, sidis fraulino, shia edukatino.
- Mi vin salutas, grand'maman! - diris enirinta juna oficiro. - Bonjour, mademoiselle Lise. Grand'maman, mi havas peton al vi.
- Kio estas, Paul?
- Permesu, ke mi povu prezenti al vi unu el miaj amikoj kaj venigi lin vendrede al via balo.
- Venigu lin simple al la balo kaj tiam ci prezentos lin al mi. Chu ci estis hierau che X.?
- Ho, jes! estis tre gaje; oni dancis ghis la kvina matene. Kiom bela estis sinjorino Jelecki!
- He, mia kara! Kion belan ci trovas en shi? Chu tia estis shia avino, la princino Darja Petrovna!.. Sed mi supozas, ke shi jam tre maljunighis, la princino Darja Petrovna?
- Kiel - maljunighis? - rediris distrite Tomski. - Shi jam antau sep jaroj mortis.
La fraulino levis la kapon kaj faris signon al la juna homo. Li ekmemoris, ke oni kashadis antau la maljuna grafino la morton de shiaj samaghulinoj, kaj ekmordis sian lipon. Sed la grafino akceptis la novan por shi sciigon kun granda indiferenteco.
- Shi mortis! - shi diris. - Kaj mi ne sciis tion! Ni ricevis samtempe la oficon de kortegaj fraulinoj, kaj kiam ni estis prezentataj al la imperiestrino...
Kaj la grafino je la centa fojo rakontis al la nepo sian anekdoton.
- Nu, Paul, - shi diris poste, - helpu al mi levighi el la segho. Lizanjo, kie estas mia flartabakujo?
La grafino kun siaj servistinoj iris post la kurtenshirmilon por fini sian tualeton. Tomski restis kun la fraulino.
- Kiun vi intencas prezenti al la grafino? - mallautvoche demandis Lizaveta Ivanovna.
- Narumov-on. Chu vi konas lin?
- Ne. Chu li estas oficiro au civilulo?
- Oficiro.
- Ingheniero?
- Ne, - kavaleriano. Kial vi supozis, ke li estas ingheniero?
La fraulino ekridetis kaj respondis nenion.
- Paul! - ekkriis la grafino malantau la shirmilo. - Sendu al mi iun novan romanon, sed ne el la modernaj, mi petas.
- Kion vi volas diri per tio, grand'maman?
- Tio signifas, romanon, en kiu la heroo ne premsufokas sian patron au patrinon, kaj en kiu malestas dronintaj kadavroj. Mi terure timas dronintojn.
- Tiaspecaj romanoj ne ekzistas nuntempe. Eble vi deziras havi rusan romanon?
- Chu do ekzistas rusaj romanoj?.. Sendu tian, karulo, sendu nepre, mi tre petas!
- Pardonu, grand'maman, - mi devas rapidi... Ghis revido, Lizaveta Ivanovna! Kial vi pensis, ke Narumov estas ingheniero?
Kaj Tomski eliris el la tualetejo.
Lizaveta Ivanovna restis sola; shi forlasis sian laboron kaj rigardis tra la fenestro. Baldau che la kontraua stratangulo aperis juna oficiro. Rugho kovris shian vizaghon; shi denove sin turnis al la laboro kaj klinis la kapon super la kanvaso. Tiumomente eniris la grafino, tute vestita.
- Ordonu, Lizanjo, ke oni jungu kaleshon, - ni veturos promeni.
Lizanjo forlasis la brodstablon kaj komencis ordigi sian laborajhon.
- Chu, mia kara, vi estas surda? - ekkriis la grafino. - Tuj jungigu la kaleshon.
-- Jes! - respondis nelaute la fraulino kaj ekkuris en la antauchambron.
Eniris servisto kaj prezentis librojn, senditajn de la princo Pavel Aleksandrovich*.
-- Bone! Oni danku, - diris la grafino. - Lizanjo, Lizanjo, kien do vi kuras?!...
- Min vesti.
- Vi havas ankorau tempon. Sidighu tie chi. Malfermu la unuan volumon, legu laute...
La fraulino prenis la libron kaj tralegis kelke da linioj.
- Pli laute! Kio estas al vi? Chu vi perdis la vochon?.. Atendu... Alshovu al mi piedbenketon... pli proksime... nu!..
Lizaveta Ivanovna tralegis ankorau du paghojn. La grafino ekoscedis.
- Forjhetu la libron, - shi diris, - kia sensencajho! Resendu ghin al princo Pavel kaj diru, ke oni danku... Kaj la kalesho?
- La kalesho estas preta, - respondis Lizaveta Ivanovna, rigardante en la straton.
- Kial do vi ne estas vestita? - rediris la grafino. - Mi chiam devas vin atendi. Tio estas ne tolerebla!..
Lizanjo forkuris en sian chambron. Apenau forpasis du minutoj, la grafino eksonorigis per chiuj fortoj. Tri servistinoj alkuris tra unu pordo kaj lakeo tra alia.
- Estas ja neeble venigi vin, kiam bezone! - diris al ili la grafino. - Diru al Lizaveta Ivanovna, ke mi atendas shin.
Lizaveta Ivanovna eniris en chapelo kaj mantelo.
- Fine, mia kara!.. Kia belvestigho! Pro kio?.. kiun vi volas charmi?.. Kia estas la vetero? videble ventas.
- Me, via grafina moshto! Estas tre milde, - respondis la lakeo.
- Vi chiam parolas trafe-maltrafe! Malfermu la fenestran pordeton. Jen ghi estas, malvarmega vento!.. Maljungu la kaleshon! Lizanjo, ni ne veturos: estis tute senbezone vin belvesti.
"Jen kia estas mia vivo!" - ekmeditis Lizaveta Ivanovna.
Efektive, Lizaveta Ivanovna estis tre malfelicha estulino. "Fremda pano estas maldolcha, - diris Dante, - kaj malfacilaj estas shtupoj de fremda perono." Sed kiu kapablas pli forte senti la maldolchon de dependeco ol malricha edukatino de altranga maljunulino? La grafino N., certe, ne havis malbonan koron, tamen shi estis kaprica, kiel dorlotita mondumulino, avara kaj enprofundighinta en malvarman egoismon, kiel chiuj gemaljunuloj, igis partopreni chiujn vantajhojn de la grandmondo; shi vizitadis balojn, kie shi sidis en angulo, kun rughigilo sur la vangoj kaj vestita lau antikva modo, kiel nauzaspekta, sed neevitebla ornamajho de la balsalonego. La venantaj gastoj aliradis shin kun profundaj salutoj, kvazau plenumante iun riton, kaj poste neniu sin okupis pri shi. Che si mem shi akceptadis la tutan urbon, observante plej severan etiketon kaj rekonante nenies vizaghojn. Shia multenombra geservistaro, grasighinta kaj grizighinta en shia antauchambro kaj servistejo, agadis lau sia placho, senhonte prishtelante la mortopretan maljunulinon. Lizaveta Ivanovna estis hejma martirino. Shi vershadis la teon kaj auskultis riprochojn pro superflue uzita sukero; shi lautlegis romanojn - kaj estis kulpa pri chiuj mankoj de la autoro; shi akompanis la grafinon dum shiaj promenadoj kaj estis responda pri la vetero kaj pri stratpavimo. Al shi estis fiksita ia salajro, kiun oni neniam pagis al shi plene; tamen oni postulis, ke shi estu vestita kiel chiuj, tio estas, kiel tre malmultaj. En la mondumo shi ludis plej mizeran rolon. Chiuj konis shin, kaj neniu shin rimarkis; dum baloj shi dancis nur, kiam mankis kontraudancantoj; la sinjorinoj prenis shin je la brako chiufoje, kiam ili bezonis iri en tualetejon por ordigi ion ajn en sia vestajho. Shi estis fiera, akre sentis sian situacion kaj atente rigardis chirkau si, malpacience atendante liberigonton; sed la junaj homoj, prikalkulemaj kaj vante ambiciaj, ne indigis shin je sia atento, kvankam Lizaveta Ivanovna estis centfoje pli aminda ol la arogantaj kaj malvarmsangaj dotulinoj, kiujn ili amindumadis. Kiomfoje, forlasinte nerimarkite la enuigan kaj luksan salonon, shi foriradis plori en sia malricha chambreto, kie staris papertapetita shirmilo, komodo, speguleto kaj ligna lito, kaj kie mallume brulis seba kandelo en kupra kandelingo.
Foje - tio okazis du tagojn post la vespero, priskribita en la komenco de nia rakonto, kaj unu semajnon antau la sceno, che kiu ni haltis, - foje Lizaveta Ivanovna, sidante apud fenestro che brodstablo, senintence ekrigardis en la straton kaj ekvidis junan inghenieroficiron, starantan senmove kaj direktintan la okulojn al shia fenestro. Shi mallevis la kapon kaj daurigis sian laboradon: post kvin minutoj shi ree ekrigardis, - la juna oficiro staris samloke. Ne havante la kutimon koketi kun preterpasantaj oficiroj, shi ne plu rigardis tra fenestro kaj dum chirkau du horoj brodis, ne levante la kapon. Venis la tempo de tagmangho. Shi levighis, komencis ordigi la brodstablon kaj, senintence rigardinte en la straton, denove ekvidis la oficiron. Tio shajnis al shi iom stranga. Post la tagmangho shi proksimighis al la fenestro kun iom maltrankvila sento, sed la oficiro forestis, kaj shi forgesis pri li...
Post kelke da tagoj, elirante kun la grafino por enkaleshighi, shi denove ekvidis lin. Li staris che la perono mem, kashinte la vizaghon per la kastorfela kolumo de sia mantelo; liaj nigraj okuloj brilis elsub la trikorna chapelo. Lizaveta Ivanovna ektimis, ne sciante kion, kaj eksidis en la kaleshon kun neklarigebla korpremo.
Reveninte hejmen, shi proksimighis al la fenestro, - la oficiro staris samloke, fikse shin rigardante; shi foriris, turmentata de scivolo kaj emociita de sento tute nova por shi.
De tiam forpasis ne ech unu tago sen tio, ke la juna homo, je difinita horo, aperis sub la fenestroj de ilia domo. Inter li kaj shi farighis neinterkonsentitaj interilatoj. Sidante sur sia kutima loko kaj laborante, shi sentis lian proksimighon, levis la kapon, rigardis lin en chiu plua tago pli kaj pli longe. La juna homo, laushajne, estis danka al shi pro tio: shi vidis, per la akra rigardo de juneco, ke rapida rugho kovris liajn palajn vangojn chiutoje, kiam iliaj rigardoj renkontighadis. Post unu semajno shi ekridetis al li...
Kiam Tomski petis la permeson prezenti al la grafino sian amikon, la koro de la junulino ekbatis. Sed eksciinte, ke Narumov estas ne ingheniero, sed rajdgvardiano, shi ekbedauris, ke per sia maldiskreta demando shi malkovris sian sekreton al la ventanima Tomski.
* * *
Hermano estis filo de rusighinta germano, kiu postlasis al li malgrandan kapitalon. Firme konvinkita pri neceso firmigi sian sendependecon, Hermano ne tushadis ech la procentojn, vivis sole per sia salajro, permesis al si nenian elspezigan kapricon. Cetere, li estis kashema kaj ambicia, kaj liaj kamaradoj havis malofte okazon mokridi lian troan shparemon. Li havis fortajn pasiojn kaj flaman imagkapablon; tamen lia solida karaktero savis lin kontrau kutimaj eraroj de juneco. Jen ekzemplo: estante fundanime pasia kartludanto, li neniam prenis kartojn en la manojn, char li konjektis, ke lia monhavo ne permesas al li (kiel li diradis) "riski la neceson por akiri superfluon", - tamen li pasigis tutajn noktojn apud kartludaj tabloj kaj kun febra kortremo sekvis la diversajn peripetiojn de la ludado.
La anekdoto pri la tri kartoj forte impresis lian imagon kaj dum la tuta nokto ne forlasis lian kapon. "Ho, se la maljuna grafino, - li meditis la morgauan vesperon, vagante tra la peterburgaj stratoj, - malkashus al mi sian sekreton kaj konigus al mi la tri certain kartojn! Kial ne ekprovi mian bonshancon?.. Min prezenti al shi, atingi shian favoron... ech farighi shia amanto... Sed chi chio postulas longan tempon, kaj shi estas okdeksepjara: shi povas morti post unu semajno, post du tagoj!.. Kaj la anekdoto mem, - chu eblas ghin fidi?.. Ne!.. Kalkulemo, moderemo kaj laboremo - jen estas miaj tri certaj kartoj, jen kio triobligos, sepobligos mian kapitalon kaj donos al mi animkvieton kaj sendependecon!" Rezonante tiamaniere, li ektrovighis en unu el la chefaj stratoj de Peterburgo, antau domo de antikva arhhitekturo. La strato estis plenplena je veturiloj; kovritaj kaleshoj unu post alia rulis al la lumigita perono. El la kaleshoj chiuminute montrighis jen gracia piedeto de juna belulino, jen sprontintanta boto, jen silka shtrumpo kaj diplomata shuo. Peltoj kaj manteloj sinsekve aperadis antau gravaspekta pordisto. Hermano haltis.
- Kies domo ghi estas? - li demandis apudan policanon.
- De la grafino N., - respondis la policano. Hermano ektremis. La mirinda anekdoto reaperis antau lia imago. Li komencis pashadi apud la domo, pensante pri ghia mastrino kaj pri shia mirakla kapablo. Nur malfrue li revenis al sia modesta hejmanguleto; dumlonge li ne povis dormi, kaj post kiam la dormo fine lin ekposedis, li songhis pri kartoj, kovrita per verda tuko tablo, amasoj da bankbiletoj kaj ormoneroj; li ludis karton post karto, gajnis senintermanke, alshovadis al si la oron kaj enposhigadis la biletojn. Vekighinte jam malfrue, li eksopiris pri perdo de siaj fantaziaj richajoj, denove iris vagadi tra la urbo kaj denove ektrovighis antau la domo de grafino N. Shajnis, iu nekonata forto lin altirus tien. Li haltis kaj ekis rigardi la fenestrojn. En unu el ili li ekvidis nigraharan kapeton, klinitan, vershajne, super libro au manlaboro. La kapeto levighis. Hermano ekvidis freshan vizaghon kaj nigrajn okulojn. Tiu chi minuto decidis pri lia destino.
III.
Apenau Lizaveta Ivanovna havis tempon por demeti la mantelon kaj chapelon, la grafino ree venigis shin kaj ordonis, ke oni alperonigu la kaleshon. Ili iris sidighi en la veturilon. Sammomente, kiam du lakeoj enshovis la maljunulinon tra la kaleshpordeto, Lizaveta Ivanovna ekvidis apud la rado mem sian inghenieron; li ekkaptis shian manon; shi povis apenau rekonsciighi pro timo, la juna homo malaperis, - kaj en shia mano restis letero. Shi kashis ghin en sia ganto kaj dum la tuta vojiro shi nenion vidis au audis. La grafino kutimis en la kalesho chiuminute fari demandojn: kiun ni jhus renkontis? kiel estas nomata chi tiu ponto? kio estas skribita sur tiu elpendajho? Chi-foje Lizaveta Ivanovna respondadis trafe-maltrafe kaj tute malghuste; la grafino ekkoleris.
- Kio farighis al vi, mia kara? Chu eble tetano vin ekposedis? Chu vi min ne audas au ne komprenas? Tamen, dank'al Dio, mi nek kartavas, nek perdis ankorau la saghon?
Lizaveta Ivanovna ne auskultis shin. Reveninte hejmen, shi kuris en sian chambron, elprenis el sub la ganto la leteron, ghi ne estis sigelita. Lizaveta Ivanovna ghin tralegis. La letero entenis amkonfeson; ghi estis karesplena, samtempe respekta kaj... lauvorte cherpita el sentimentala germanlingva romano; bonshance Lizaveta Ivanovna ne sciis la germanan lingvon kaj restis kontenta.
Tamen shia akcepto de la letero treege shin maltrankviligadis. Estis la unua fojo, ke shi eniris en kashitajn, intimajn rilatojn kun juna viro. Lia aroganteco terurigis shin. Shi riprochis sin mem pro nesingarda konduto kaj ne sciis, kion fari: chu chesi la sidadon apud la fenestro kaj per sia malatento malardigi la junan oficiron en liaj pluaj persekutadoj? chu respondi malvarme kaj decide? Shi havis neniun, de kiu shi povus peti konsilon: nek amikinon, nek instruantinon. Lizaveta Ivanovna decidis respondi.
Shi sidighis antau skribotablo, prenis plumon, paperon - kaj enpensighis. Multfoje shi komencis sian leteron - kaj shiris ghin: la vortoj shajnis al shi au tro malseveraj, au tro kruelaj. Fine shi sukcesis skribi kelkajn liniojn, kiuj shin kontentigis. "Mi estas certa, - shi skribis, - ke vi havas honestajn intencojn, ke vi ne volas ofenfi min per senpripensa ago, sed nia konatigho ne devus esti komencata tiamaniere. Mi resendas al vi vian leteron kaj esperas, ke estonte mi ne havos kauzon por plendi pro nemeritita malrespekto".
La morgauon, ekvidinte Hermanon iranta en la strato, Lizaveta fvanovna levighis de sia brodstablo, iris en la salonon, malfermis fenestran pordeton kaj jhetis sian skribajheton en la straton, fidante rapidmovecon de la juna oticiro. Hermano alkuris, eklevis ghin kaj eniris en apudan sukerajhejon. Rompinte la sigelon, li trovis sian leteron kaj la respondon dc Lizaveta Ivanovna. Li atendis tion kaj revenis hejmen tre kontenta.
Post tri tagoj juneta, rapidokula komizino el moda magazeno alportis al Lizaveta Ivanovna skribajheton. Shi malfermis ghin kun maltrankvila sento, supozante monpostulon, sed subite rekonis la skribmanieron de Hermano.
- Vi eraris, mia kara, - shi diris, - la letero ne estas por mi.
Ne, certe por vi! - rediris la sentima knabino, ne kashante malican rideton. - Bonvolu legi.
Lizaveta Ivanovna trakuris la skribajhon: Hermano postulis rendevuon.
- Estas ne eble, - shi diris, ektiminte la trorapidecon de la postulo kaj la uzitan farmanieron. - Ghi estas certe skribita ne por mi. - Kaj shi disshiris la leteron en pecojn.
- Se la letero ne estas por vi, kial vi gin disshiris? - respondis la knabino. - Mi estus redononta ghin al la sendinto.
- Mi petas vin, karulino, - diris Lizaveta Ivanovna, ekrughighinte pro shia rimarko, - neniam plu alportu al mi tiajn leterojn kaj diru al la sendinto, ke li devus honti.
Tamen Hermano ne chesis. Lizaveta Ivanovna chiutage ricevadis de li leterojn jen per tiu maniero, jen per alia. Ili jam ne estis tradukitaj el germana lingvo. Hermano skribis ilin en sia propra esprimmaniero, inspirite de pasio: ili entenis samtempe sindeklinighon de liaj deziroj kaj malordon de senbrida imagemo. Lizaveta Ivanovna jam ne pensis resendi ilin: shi ghuegis ilin kaj komencis respondi, - kaj shiaj leteroj de tago al tago farighis pli kaj pli longaj kaj amoplenaj. Fine shi jhetis al li tra la fenestro jenan leteron: "Hodiau okazos balo che la ...a ambasadoro. La grafino cheestos ghin, kaj ni restos tie ghis la dua. Jen okazo por vi vidi min sen cheestantoj. Post kiam la grafino forveturos al la balo, la servistaro, kredeble, disiros; en la vestiblo restos sole la pordisto, kaj ech li kutime foriras en sian chambreton. Venu je duono post la dekunua. Supreniru la shtuparon. Se vi trovos iun ajn en la antauchambro, vi demandos, chu la grafino estas hejme; oni diros al vi, ke ne, kaj - nenio farebla! - vi devos foriri. Sed, vershajne, vi renkontos neniun. La servistinoj sidas che si, chiuj en unu chambro. El la antauchambro iru maldekstren, chiam rekte ghis la grafina dormochambro; tie, malantau kurtenshirmilo, vi vidos du pordetojn: dekstre - en kabineton, kiun la grafino neniam eniras; maldekstre - en koridoron, el kie mallargha spiralforma shtuparo kondukas en mian chambron".
Hermano tremegis kiel tigro, atendante la fiksitan horon. Je la deka vespere li jam staris antau la domo de la grafino. La vetero estis terura: mughis ventego, malseka negho falis floke; la stratlanternoj lumis malhele; la stratoj estis senhomaj; nur de tempo al tempo preterpasis veturigisto kun sia malgrasa chevalacho, rigardesplorante eblan malfruighintan pasagheron. Hermano staris vestita sole per surtuto, sentante nek venton, nek neghon. Fine oni alperonigis la kovritan grafinan kaleshon. Hermano vidis, ke du lakeoj elportis la kurbighintan maljunulinon, envolvitan en zibelpelto, kaj post shi facilmove eniris la kaleshon shia edukatino en malpeza mantelo, kun la kapo ornamita per freshaj floroj. La pordeto fermighis, kaj la kalesho peze ekrulighis sur la malkompakta negho. La pordisto fermis la dompordon. Hermano komencis pashadi antau la domo. Li proksimighis al stratlanterno, rigardis sian poshhorloghon: ghi montris dudek minutojn post la dekunua. Li restis sub la lanterno, okulfiksante la horloghmontrilon kaj atendante la interkonsentitan templimon. Precize je duono post la dekunua Hermano eniris la hele lumigitan vestiblon. La pordisto forestis. Hermano suprenkuris la shtuparon, malfermis la pordon de la antauchambro kaj ekvidis serviston, dormantan sub lampo en antikva eluzita apogsegho. Per facilmovaj kaj firmaj pashoj Hermano preterpasis lin. La salonego kaj gastochambro estis mallumaj. Nur antauchambra lampo iom lumigis ilin. Hermano eniris la dormochambron. Antau ikonarujo, plena je antikvaj sanktobildoj, flagretis ora lucerno. Kolorperdintaj silkoshtoftegitaj seghegoj kaj kanapoj kun lanugaj kusenoj kun forighinta orumajho, staris en malgaja simetrio lau la muroj, tegitaj per hhinaj tapetoj. Sur unu el la muroj pendis du portretoj, pentritaj en Paris de sinjorino Lebrun; sur unu de ili vidighis viro chirkau kvardekjara, rozvanga kaj korpulenta, en helverda uniformo kaj kun ordenstelo sur la brusto; sur la alia - juna belulino kun agla nazo, kun alte kombitaj, pudritaj kaj ornamitaj per rozo haroj. En chiuj anguloj de la chambro sin trudis al la rigardo porcelanaj pashtistinoj, surtabla horlogho farita de la fama Leroy, skatoletoj, ventumiloj kaj diversaj sinjorinaj ludiloj, elpensitaj en la fino de la pasinta jarcento, kune kun la Montgolfier-a aerostato kaj Mesmer-a animala magnetismo. Hermano sin direktis post la kurtenshirmilon. Tie staris malgranda ferlito; dekstre sin trovis pordo, kondukanta en kabineton; maldekstre - alia, en koridoron; Hermano malfermis ghin, ekvidis mallarghan spiralforman shtuparon, kiu kondukis en la chambron de la edukatino. Sed li revenis kaj eniris la malluman kabineton. La tempo pasadis malrapide. Chio estis senlauta. En la gastocambro eksonoris la dekdua; en chiuj chambroj la horloghoj faris la samon, - kaj chio ree eksilentis. Hermano staris apogante al malvarma kameno. Li estis kvieta; lia koro batis egalmezure, kiel che homo, decidinta ion dangheran, sed necesan. La horlogho eksonigis la unuan kaj poste la duan matene, - li ekaudis malproksiman bruon de kalesho. Nevola emocio ekposedis lin. La kalesho alveturis kaj haltis. En la domo oni ekmovighis. La servistoj kuris, audighis vochoj, la domo eklumighis. La dormochambron enkuris tri maljunaj chambristinoj, kaj la grafino, apenau viva, eniris kaj sidighis en seghegon. Hermano rigardis tra fendeto en la pordo. Lizaveta Ivanovna preterpasis lin. Hermano audis shiajn rapidajn pashojn laulonge de la shtuparo. En lia koro resonis io simila al konsciencriprocho kaj ree eksilentis. Li kvazau shtonighis.
La grafino komencis senvestighi antau spegulo. Oni senpingligis shian rozornamitan kufon, demetis la pudritan perukon de shia griza kaj tondita kapo. Pingloj pluve shutighis chirkau shi. Flava, arghentbrodita robo falis che shiajn shvelintajn piedojn. Hermano estis atestanto de nauzaj misteroj de shia tualeto; fine la grafino restis en dormokamizolo kaj noktokufo; en tia vestajho, pli konvena al shia maljuneco, shi shajnis malpli teruriga, malpli malbela. Kiel chiuj maljunuloj ghenerale, la grafino suferis pro sendormeco. Senvestighinte, shi sidighis apud fenestro en apogsegho kaj forsendis la chambristinojn. Oni forportis la kandelojn; la chambro denove restis lumigata nur per lucerno. La grafino sidis tute flava, movetante la lipojn, balancighante jen dekstren, jen maldekstren. En shiaj malserenaj okuloj pentrighis kompleta foresto de ia ajn penso; rigardante shin, oni povis opinii, ke la balancighado de la teruraspekta maljunulino devenis ne de shia volo, sed pro efiko de kashita galvanismo.
Subite tiu chi mortaspekta vizagho shanghighis neklarigeble. La lipoj chesis movighi, la okuloj viglighis: antau la grafino staris nekonata viro.
* Franclingve. "Kartludo de la reghino". - Rim. de la trad.
* Specialaj bankludaj terminoj. - Rim. de la trad.
* De la dekoka jarcento. - Rim. de la trad.
* Tomski. - Rim. de la trad.