Transriverigho

  La nokto pasis trankvile. Matene Fera Hakisto finis fari la floson, preparis stangojn por si mem kaj por Timigulo kaj proponis al la kunuloj surflosighi. Elli kun Totochjo surmane lokis sin meze de la floso. Tuj kiam la timema Leono pashis sur la randon, la floso klinighis kaj Elli time ekkriis. Tamen Fera Hakisto kaj Timigulo hastis salti al la alia rando, kaj ekvilibro reaperis. Fera Hakisto kaj Timigulo movis la floson trans la riveron, malantau kiu komencighis mirakla valo, ie kovrita de verdaj arbaretoj kaj plenlumigita de la suno.
  Chio pasis bone ghis la floso trafis la mezon de la rivero.
  Chi tie rapida torento kaptis ghin kaj portis tra la rivero, kaj la stangoj ne atingis la fundon. La vojaghantoj embarasite rigardis unu alian.
  - Estas tre malbone! - ekkriis Fera Hakisto. - La rivero forportos nin en Violan landon kaj ni trafos en sklavecon de la malica sorchistino.
  - Kaj mi neniam havos cerbon! - diris Timigulo.
  - Kaj mi - bravecon! - diris Leono.
  - Kaj mi - koron! - aldonis Fera Hakisto.
  - Kaj ni neniam revenos en Kanzason! - finis Elli kaj Totochjo.
  - Ne, ni devas atingi Smeraldan Urbon! - ekkriis Timigulo kaj strechis la stangon.
  Malfeliche chiloke okazis shlima rifo, kaj la stango profunde enpikis ghin. Timigulo ne sukcesis forlasi la stangon, sed la floso rapide movighis lau la fluo, kaj post momento Timigulo jam pendis sur la stango meze de la rivero sen apogo sub la piedoj.
  - Saluton! - nur sukcesis krii Timigulo al la amikoj kaj la floso jam estis malproksime.
  La stato de Timigulo estis senespera. "Chi tie al mi estas pli malbone ol antau la renkonto kun Elli,- pensis la malfelichulo. - Tie mi almenau provis peli la kornikojn, sed kiu instalas timigilojn meze de rivero? Ve, vershajne, mi neniam ricevos cerbon!"
  Dume la floso rapidis lau la fluo. La malfelicha Timigulo restis malproksime kaj malaperis post riverkurbigho.
  - Mi devas enakvighi, - diris Timema Leono, kaj ektremis per tuta korpo. - Uf, kiel mi timas akvon! Se mi ricevus de Gudvin bravecon, por mi enakvigho estus bagatelo... Tamen kion fari, ni devas atingi la bordon. Mi naghos, kaj vi tenu mian voston!
  Leono naghis, spiregante pro strecho, kaj Fera Hakisto firme tenis pinton de lia vosto. Malfacila estis la laboro - tiri la floson, tamen iom post iom Leono proksimighis al alia bordo de la rivero. Baldau Elli konvinkighis, ke la stango atingas la fundon kaj komencis helpi al Leono. Post grandaj penoj la tute turmentitaj kunuloj atingis la bordon - tre malproksime de tiu loko, kie ili komencis la transighon.
  Leono tuj sternis sin sur herbo piedsupren por sekigi la ventron.
  - Do kien ni nun iros? - demandis li duonferminte la okulojn pro sunbrilo.
  - Reen, kie restis nia amiko, - respondis Elli. - Ja ni ne povas foriri de chi tie, ne helpinte al nia kara Timigulo!
  La vojaghantoj iris lauborde kontrau la riverfluo. Ili longe sin trenis, klininte la kapojn kaj ofte stumblante, kaj malgaje pensis pri la restinta sur la rivero amiko. Subite Fera Hakisto kriis tre laute:
  - Rigardu!
  Kaj ili ekvidis Timigulon, kiu kuraghe pendis sur la stango meze de la largha kaj rapida rivero. Timigulo fore aspektis tiel sola, malgranda kaj malgaja, ke okuloj de la vojaghantoj eklarmis. Fera Hakisto maltrankvilighis pli ol aliaj. Li sencele kuradis lau la bordo, ech riskis shovi sin en la akvon, tamen tuj retirighis. Poste li prenis sian funelon, metis ghin al la busho kvazau megafonon kaj surdige kriegis:
  - Timigulo! Kara amiko! Tenu vin firme! Bonvolu ne fali en la akvon!
  Fera Hakisto povis peti tre ghentile.
  Al la vojaghantoj ghisflugis la respondo:
  - ...in! ... ...am ...as...
  Kio signifis: "Mi tenas min! Mi neniam lacighas!"
  Rememorinte, ke Timigulo vere neniam lacighas, la amikoj tre viglighis kaj Fera Hakisto denove kriegis tra sia funelo - megafono.
  - Ne perdu kuraghon! Ni ne foriros de chi tie ghis ni helpos al vi!
  Kaj la vento alportis la respondon:
  - ...as! ...e ...ghu .ri ..i ...
  Kaj tio signifis: "Mi atendas! Ne maltrankvilighu pri mi!"
  Fera Hakisto proponis plekti longan shnuron el arba shelo. Poste li, Hakisto, enakvighos kaj deprenos Timigulon, kaj Leono eltiros ilin per la shnuro.
  Tamen Leono moke balancis la kapon:
  - Ja vi naghas ne pli bone ol hakilo!
  Fera Hakisto konfuzite eksilentis.
  - Vershajne mi denove devas naghi, - diris Leono. - Tamen estas tre malfacile tiel fari, ke la fluo portu min ghuste al Timigulo...
  - Mi sidighos sur vian dorson kaj direktos vin!- proponis Totochjo.
  Dum la vojaghantoj diskutis kaj disputis, demalproksime ilin observis scivolema longpieda grava Cikonio.  Poste  li  poimete proksimighis kaj haltis je sendanghera distanco, levinte la dekstran piedon kaj duonferminte la maldekstran okulon.
  - Kiuj vi estas? - demandis li.
  - Mi estas Elli, kaj ili estas miaj amikoj - Fera Hakisto, Timema Leono kaj Totochjo. Ni iras en Smeraldan Urbon.
  - La vojo en Smeraldan Urbon estas ne chi tie,- rimarkis Cikonio.
  - Ni scias tion. Sed nin forportis la rivero, kaj poste ni perdis la amikon.
  - Sed kie li estas nun?
  - Jen li estas, vidu, - Elli montris,- li pendas sur la stango.
  - Por kio li grimpis tien?
  Cikonio estis detalema birdo kaj volis scii chion tre detale. Elli rakontis, kiel Timigulo trafis sur la mezon de la rivero.
  - Ho, se vi savus lin! - ekkriis Elli kaj petante kunmetis la manojn. - Kiel ni estus dankaj al vi!
  - Mi pripensos, - grave diris Cikonio kaj fermis la dekstran okulon, char kiam la cikonioj pensas, ili nepre fermas la dekstran okulon. Sed la maldekstran okulon li fermis antaue. Kaj jen li staris kun la fermitaj okuloj sur la maldekstra gambo kaj balancighis, sed Timigulo pendis sur la stango meze de la rivero kaj ankau balancighis pro la vento. Al la vojaghantoj tedis atendi.
  - Mi auskultu pri kio li pensas, - diris Fera Hakisto kaj kashe aliris al Cikonio.
  Sed li ekaudis la regulan kun fajfeto spiradon de Cikonio kaj mire ekkriis:
  - Do li dormas!
  Cikonio vere ekdormis dum la pensado.
  Leono terure ekkoleris kaj ekkriegis:
  - Mi lin formanghos!
  Cikonio dormis malprofunde kaj tuj malfermis la okulojn:
  - Chu vi pensis, ke mi dormas? - ruzis li. - Ne, mi simple enpensighis. Tio estas malfacila tasko... Tamen mi transportus vian amikon borden, se li ne estus tiel granda kaj peza.
  - Chu li estas peza? - diris Elli. - Sed Timigulo ja estas pajloshtopita kaj malpeza kvazau plumeto! Ech mi povas lin levi.
  - Chi-okaze mi provos! - diris Cikonio. - Tamen, se li estos tro peza, mi jhetos lin akven. Estus pli bone dekomence pesi vian amikon per pesiloj, sed char tio ne eblas, sekve mi flugu!
  Kiel vi vidas, Cikonio estis tre singardema kaj detalema birdo.
  Cikonio svingis per la larghaj flugiloj kaj flugis al Timigulo. Li alkrochis liajn shultrojn per la firmaj ungoj, facile levis kaj transportis lin sur la bordon, kie sidis Elli kun la amikoj.
  Kiam Timigulo denove trafis borden, li fervore chirkaubrakis la amikojn, poste turnis sin al Cikonio:
  - Mi opiniis, ke devas eterne elstari sur la stango meze de la rivero kaj imigi fishojn! Nun mi ne povas dece danki vin, char en mia kapo estas pajlo. Sed post la vizito al Gudvin, mi trovos vin kaj vi ekscios, kia estas la danko de la homo kun cerbo.
  - Mi tre ghojas,- solide respondis Cikonio,- Mi shatas helpi al la aliaj trafintaj en malfacilon, precipe, kiam mi ne devas tre peni... Tamen dum mi babilas kun vi, min atendas edzino kaj infanoj. Mi deziras al vi sukcese atingi Smeraldan Urbon kaj ricevi tion kion vi deziras!
  Kaj li ghentile donis al chiu vojaghanto sian rughan faltoplenan piedon kaj chiu vojaghanto amike premis ghin, kaj Timigulo tiel skuis ghin, ke apenau ne deshiris.
  Cikonio forflugis, kaj la kunuloj iris lau la bordo. La felicha Timigulo iris dancetante kaj kantis:
  - Ej-gej-gej-go! Mi estas denove kun Elli!
  Post tri pashoj:
  - Ej-gej-gej-go! Mi estas denove kun Fera Hakisto!
  Kaj same li kantis pri chiuj, inkluzive Totochjon, kaj poste denove komencis sian senritman tamen gajan kaj bonaniman kanton.

Переправа через реку

Ночь прошла спокойно. Утром Железный Дровосек докончил плот, срубил шесты для себя и Страшилы и предложил путникам садиться. Элли с Тотошкой на руках устроилась посередине плота. Трусливый Лев ступил на край, плот накренился, и Элли закричала от страха. Но Железный Дровосек и Страшила поспешили вскочить на другой край, и равновесие восстановилось. Железный Дровосек и Страшила погнали плот через реку, за которой начиналась
чудесная равнина, кое-где покрытая чудесными рощами и вся освещенная солнцем. Все шло прекрасно, пока плот не приблизился к середине реки. Здесь быстрое течение подхватило его и понесло по реке а шесты не доставали дна. Путешественники растерянно смотрели друг на друга.
- Очень скверно! - воскликнул Железный Дровосек. - Река унесет нас в Фиолетовую страну и мы попадем в рабство к злой волшебнице.
- И тогда я не получу мозгов! - сказал Страшила.
- А я смелости! - сказал Лев.
- А я сердца! - добавил Железный Дровосек.
- А мы никогда не вернемся в Канзас! - закончили Элли и Тотошка.
- Нет, мы должны добраться до Изумрудного города! - вскричал Страшила и налег на шест. К несчастью, в этом месте оказалась илистая отмель и шест
глубоко воткнулся в нее. Страшила не успел выпустить шест из рук, а плот несло по течению, и через мгновение Страшила уже висел на шесте посредине реки, без опоры под ногами.
- До свиданья! - только и успел крикнуть Страшила друзьям, но плот уже был далеко. Положение Страшилы было отчаянное. "Здесь мне хуже, чем до
встречи с Элли, - думал бедняга. - Там я хоть ворон пытался пугать - все-таки занятие. А кто же ставит пугала посредине реки? Ох, кажется, я никогда не получу мозгов!" Тем временем плот несся вниз по течению. Несчастный Страшила остался далеко позади и скрылся за поворотом реки.
- Придется мне лезть в воду, - молвил трусливый Лев, задрожав всем телом. - Ух, как я боюсь воды! Вот если бы я получил от Гудвина смелость, мне вода была бы нипочем... Но ничего не поделаешь, надо же добраться до берега. Я поплыву, а вы держитесь за мой хвост! Лев плыл, пыхтя от напряжения, а Железный Дровосек крепко держался за кончик хвоста. Трудная была работа - тащить плот но все же Лев медленно продвигался к другому берегу реки. Скоро
Элли убедилась, что шест достает дно и начала помогать Льву. После больших усилий совершенно измученные путники наконец достигли берега - далеко-далеко от того места, где начинали переправу.
Лев тут же растянулся на траве лапами кверху, чтобы просушить намокшее брюхо.
- Куда теперь пойдем? - спросил он, щурясь на солнышко.
- Обратно, туда, где остался наш друг, - ответила Элли.
- Ведь не можем же мы уйти отсюда, не выручив милого Страшилу. Путники пошли берегом против течения реки. Они брели долго, повесив головы и заплетаясь ногами в густой траве, и с грустью думали об оставшемся над рекой товарище. Вдруг Железный Дровосек закричал из всех сил: - Смотрите!
И они увидели Страшилу, мужественно висевшего на шесте посредине широкой и быстрой реки. Страшила издали выглядел таким одиноким, и маленьким, и печальным, что у путников на глазах навернулись слезы. Железный Дровосек разволновался больше всех. Он бесцельно бегал по берегу, рискнул было зачем-то сунуться в воду, но сейчас же отбежал назад. Потом сдернул воронку, приложил ко рту, как рупор, и оглушительно заорал:
- Страшила! Милый друг! Держись! Сделай одолжение, не падай в воду!
Железный Дровосек умел очень вежливо просить. До путников слабо долетел ответ: - ...жусь!... огда... е... стаю... Это означало: "держусь! Никогда не устаю!" Вспомнив, что Страшила и в самом деле никогда не уставал, друзья очень ободрились и Железный Дровосек снова заорал в свою воронку-рупор:
- Не падай духом! Не уйдем отсюда, пока не выручим тебя!
И ветер донес ответ: - ...ду!... е... нуйтесь... а... ня... И это означало: "жду! Не волнуйтесь за меня!" Железный Дровосек предложил сплести длинную веревку из древесной коры. Потом он, Дровосек, полезет в воду и снимет Страшилу, а Лев вытащит их за веревку. Но Лев насмешливо покачал головой:
- Ты ведь плаваешь не лучше топора!
Железный Дровосек сконфуженно замолчал. - Должно быть, придется мне опять плыть, - сказал Лев. - Только трудно будет так рассчитать, чтобы течение принесло меня прямо к Страшиле...
- А я сяду к тебе на спину и буду тебя направлять! - предложил Тотошка. Пока путники так судили да рядили, на них издали с любопытством поглядывал длинноногий важный аист. Потом он потихоньку подошел и стал на безопасном расстоянии, поджав правую ногу и прищурив левый глаз.
- Что вы за публика? - спросил он.
- Я Элли, а это мои друзья - Железный Дровосек, трусливый Лев и Тотошка. Мы идем в Изумрудный город.
- Дорога в Изумрудный город не здесь, - заметил аист.
- Мы знаем ее. Но нас унесла река и мы потеряли товарища.
- А где он?
- Во-он, видишь? - Элли показала пальчиком. - Висит на шесте.
- Зачем он туда забрался?
Аист был обстоятельной птицей и хотел знать все до мельчайших подробностей. Элли рассказала, как Страшила оказался посреди реки.
- Ах, если бы ты его спас! - вскричала Элли и умоляюще сложила руки. - Как бы мы были тебе благодарны!
- Я подумаю, - важно сказал аист и закрыл правый глаз, потому что, когда аисты думают, обязательно закрывают правый глаз. Но левый глаз он закрыл еще раньше. И вот он стоял с закрытыми глазами на левой ноге и покачивался, а Страшила висел на шесте посреди реки и тоже покачивался от ветра. Путникам надоело ждать и Железный Дровосек сказал:
- Послушаю я, о чем он думает, - и потихоньку подошел к аисту. Но до него донеслось ровное, с присвистом, дыхание аиста, и Дровосек удивленно крикнул:
- Да он спит!
Аист и в самом деле заснул, пока думал. Лев ужасно разгневался и рявкнул:
- Я его съем!
Аист спал чутко и вмиг открыл глаза:
- Вам кажется, что я сплю? - схитрил он. - Нет, я просто задумался. Такая трудная задача... Но, пожалуй, я перенес бы вашего товарища на берег, не будь он такой большой и тяжелый.
- Это он - то тяжелый? - вскричала Элли. - Да ведь Страшила набит соломой и легкий как перышко! Даже я его поднимаю!
- В таком случае, я попытаюсь, - сказал аист. - Но смотрите, если он окажется слишком тяжел, я брошу его в воду. Хорошо бы сначала свешать вашего друга на весах, но так как это невозможно, то я лечу! Как видно, аист был осторожной и обстоятельной птицей. Аист взмахнул широкими крыльями и полетел к Страшиле. Он вцепился ему в плечи крепкими когтями, легко поднял и перенес на берег, где сидела Элли с друзьями. Когда Страшила вновь очутился на берегу, он горячо обнял друзей и потом обратился к аисту:
- Я думал, мне вечно придется торчать на шесте посреди реки и пугать рыб! Сейчас я не могу поблагодарить тебя как следует, потому что у меня в голове солома. Но, побывав у Гудвина, я разыщу тебя, и ты узнаешь, какова благодарность человека с мозгами.
- Очень рад, - солидно отвечал аист. - Я люблю помогать другим в несчастье, особенно, когда это не стоит мне большого труда... Однако заболтался я с вами. Меня ждут жена и дети. Желаю вам благополучно дойти до Изумрудного города и получить то, за чем вы идете! И он вежливо подал каждому путнику свою красную морщинистую лапу, и каждый путник дружески пожал ее, а Страшила так тряс, что чуть не оторвал ее. Аист улетел, а путешественники пошли по берегу. Счастливый Страшила шел, приплясывая, и пел:
- Эй-гей-гей-го! Я снова с Элли!
Потом, через три шага:
- Эй-гей-гей-го! Я снова с Железным Дровосеком! И так он перебирал всех, не исключая и Тотошки, а потом снова начинал свою нескладную, но веселую и добродушную песенку.

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ