Savo de Fera Hakisto

  Elli vekighis. Timigulo sidis sur la sojlo, kaj Totochjo pelis sciurojn en la arbaro.
  - Necesas trovi akvon,- diris la knabino.
  - Por kio vi bezonas akvon?
  - Mi volas lavi min kaj trinki. Seka manghopeco ne iras en gorgho.
  - Fi, kiel estas maloportune esti farita el viando kaj ostoj!- mediteme diris Timigulo.- Vi devas dormi, manghi kaj trinki. Cetere vi havas cerbon kaj pro tio eblas toleri chi tiujn malagrablajhojn.
  Ili trovis fonton, kaj Elli kun Totochjo matenmanghis. En la korbo restis ankorau iomete da pano. Elli preparis sin por vojagho, sed subite ekaudis ghemon en la arbaro.
  - Kio ghi estas? - demandis shi time.
  - Mi ne scias,- respondis Timigulo.- Ni iru kaj rigardu.
  La ghemo audighis denove. Ili komencis trapenetri la densejon. Baldau ili ekvidis inter la arboj figuron. Elli alkuris kaj ekhaltis kun mira krio.
  Che duonhakita arbo kun alte levita hakilo en la manoj staris homo, tute farita el fero. La kapo, brakoj kaj gamboj estis ligitaj al la fera korpo per charniroj; surkape anstatau chapo estis kupra funelo, la kravato chirkau la kolo estis fera. La homo staris senmove kun larghe malfermitaj okuloj.
  Totochjo kun arda bojo provis mordi piedon de la nekonato kaj desaltis kun jelpo: li apenau ne rompis la dentojn.
  - Kia fiago, hav-hav-hav!- plendis li. - Kiel vi ne hontas shovi al deca hundo ferajn piedojn?..
  - Vershajne, li estas arbara timigilo?- konjektis Timigulo.- Mi ne komprenas nur, kion li chi tie gardas?
  - Chu estas vi kiu ghemis?- demandis Elli.
  - Jes... - respondis la fera homo.- Jam tutan jaron neniu venis por helpi al mi...
  - Sed kion necesas fari? - demandis Elli, kortushita per plenda vocho de la nekonato.
  - Miaj artikoj rustighis, kaj mi ne povas movighi. Sed se vi min lubrikos, mi estos kvazau nova. Vi trovos la lubrikilon en mia kabano sur la breto.
  Elli kun Totochjo forkuris, sed Timigulo iris chirkau Fera Hakisto kaj scivoleme rigardis lin.
  - Diru, amiko,- interesighis Timigulo,- chu jaro - tio estas longe?
  - Certe! La jaro - tio estas longe, tre longe. Tio estas ech tricent sesdek kvin tagoj!..
  - Tricent... sesdek... kvin... - ripetis Timigulo.- Sed chu tio estas pli ol tri?
  - Kiel stulta vi estas! - respondis Hakisto.- Vi, vershajne, tute ne povas kalkuli?
  - Vi eraras! - fiere oponis Timigulo.- Mi tre bone kalkulas! - kaj li komencis kalkuli, helpe de la fingroj: - La mastro faris min - unu! Mi kverelis kun korniko - du! Elli demetis min de paliso - tri! Sed nenio plu okazis, kaj sekve mi ne plu bezonas kalkuli!
  Fera Hakisto tiel miris, ke ech ne povis oponi. Tiutempe Elli alportis la lubrikilon.
  - Kie oleumi vin? - demandis shi.
  - Komence la kolon,- respondis Fera Hakisto.
  Kaj Elli lubrikis la kolon, sed ghi tiel rustighis, ke Timigulo longe devis turni la kapon de Hakisto dekstren kaj maldekstren, ghis la kolo chesis knari.
  - Nun, bonvolu, la brakojn!
  Kaj Elli komencis lubriki la artikojn de la brakoj, kaj Timigulo karese levis kaj mallevis la brakojn de Hakisto ghis ili vere farighis kvazau novaj. Tiam Fera Hakisto profunde enspiris kaj forjhetis la hakilon.
  - Uf, kiel estas bone,- diris li. - Mi levis supren mian hakilon antau ol rustighi kaj nun tre ghojas liberighi de ghi. Do nun donu al mi lubrikilon, mi oleumos miajn gambojn, kaj chio estos en ordo.
  Lubrikinte la gambojn tiel, ke li povis libere movi ilin, Fera Hakisto multfoje dankis Elli, char li estis tre ghentila.
  - Mi starus chi tie ghis transformigho en feran polvon. Vi savis mian vivon. Kiu vi estas?
  - Mi - Elli, kaj jen estas miaj amikoj...
  - Toto!
  - Timigulo! Mi estas pajloshtopita!
  - Pri tio oni povas konjekti lau via parolado,- rimarkis Fera Hakisto.- Sed kiel vi trafis chi tien?
  - Ni iras en Smeraldan Urbon al Grandega Magiisto Gudvin kaj pasigis nokton en via kabano.
  - Por kio vi iras al Gudvin?
  - Mi volas, ke Gudvin revenigu min en Kanzason, al pachjo kaj panjo,- diris Elli.
  - Sed mi volas peti lin doni iomete da cerbo por mia pajla kapo,- diris Timigulo.
  - Sed mi simple iras, char amas Elli kaj mia devo estas gardi shin kontrau malamikoj! - diris Totochjo.
  Fera Hakisto profunde enpensighis.
  - Kiel vi opinias, chu Gudvin povas doni al mi koron?
  - Mi opinias, ke li povas, - respondis Elli.- Por li tio ne estas malpli facila ol doni al Timigulo cerbon.
  - Do jen, se vi prenos min en vian kompanion, mi iros kun vi en Smeraldan Urbon kaj petos Grandegan Gudvin doni al mi koron. Ja havi koron estas la plej intima mia deziro!
  Elli ghoje ekkriis:
  - Ah, miaj amikoj, kiel mi ghojas! Nun vi estas duope, kaj vi havas du intimajn dezirojn!
  - Naghu... tio estas iru kun ni,- bonanime konsentis la Timigulo.
  Fera Hakisto petis Elli plenigi la lubrikilon per oleo kaj meti ghin sur la fundon de la korbeto.
  - Mi povas trafi sub pluvon kaj rustighi, - diris li, - kaj sen lubrikilo por mi estos malbone...
  Poste li levis la hakilon, kaj ili ekiris tra la arbaro al la vojo, pavimita per flavaj brikoj.
      Granda felicho estis por Elli kaj Timigulo trovi tian fortan kaj lertan kunvojaghanton kiel Fera Hakisto.
  Kiam Hakisto rimarkis, ke Timigulo sin apogas per  malglata multbranchera klabo, li tuj detranchis rektan branchon de arbo kaj faris por la kunulo oportunan firman bastoneton.
  Baldau la vojaghantoj venis al tiu loko, kie la vojo kovrighis je arbustoj kaj farighis netrairebla. Sed Fera Hakisto eklaboris per sia grandega hakilo kaj rapide purigis la vojon.
  Elli iris mediteme kaj ne rimarkis, ke Timigulo falis en kavon. Li devis voki la amikojn por ke ili helpu.
  - Kial vi ne chirkauiris? - demandis Fera Hakisto.
  - Mi ne scias! - sincere respondis Timigulo. - Vidu, ke mia kapo estas pajloshtopita, kaj mi iras al Gudvin por peti iomete da cerbo.
  - Aha! - diris Hakisto. - Chiuokaze, cerbo ne estas la plej bona ajho en la mondo.
  - Kial ne? - miris Timigulo. - Kial vi opinias tiel?
  - Antaue mi havis cerbon, - klarigis Fera Hakisto. - Sed nun, kiam mi devas elekti inter cerbo kaj koro, mi preferas koron.
  - Sed kial? - demandis Timigulo.
  - Auskultu mian historion, kaj vi chion komprenos.
  Kaj dum ili iris, Fera Hakisto rakontis al ili sian historion:
  - Mi estas hakisto. Kiam mi farighis plenagha, mi decidis edzighi. Mi amis tutkore bonan junulinon kaj tiam mi ankorau estis el viando kaj ostoj, kiel chiuj homoj. Sed malica onklino, kun kiu loghis la junulino, ne volis disighi kun shi, char la junulino laboris anstatau shi. La onklino venis al sorchistino Gingema kaj promesis kolekti korbon plenan de la plej grasaj hirudoj, se shi malaranghos la geedzighan feston...
  - La malica Gingema estas mortigita! - interrompis Timigulo.
  - De kiu?
  - De Elli! Shi flugis en Murdanta Dometo kaj - krak! krak! - falis sur la kapon de la sorchistino.
  - Bedaurinde tio ne okazis pli frue!- veis Fera Hakisto kaj daurigis: - Gingema ensorchis mian hakilon, kaj ghi rikochetis de arbo kaj forhakis mian maldekstran gambon. Mi tre chagrenighis: ja sen gambo mi ne povis esti hakisto. Mi venis al forghisto, kaj li faris por mi bonegan feran gambon. Gingema denove ensorchis mian hakilon, kaj ghi forhakis mian dekstran gambon. Mi denove venis al forghisto. La junulino amis min kiel antaue kaj ne rifuzis farighi mia edzino. "Ni shparos je botoj kaj pantalonoj," - parolis shi al mi. Tamen la malica sorchistino ne trankvilighis: ja shi tre volis ricevi la tutan korbon da hirudoj. Mi perdis la brakojn, kaj forghisto faris por mi la ferajn. Kiam la hakilo forhakis mian kapon, mi pensis, ke tio estis fino por mi. Sed pri tio eksciis la forgisto kaj faris por mi bonegan feran kapon. Mi daurigis labori, kaj mi kaj la junulino kiel antaue amis unu la alian...
  - Sekve vin oni faris iom post iom, - mediteme rimarkis Timigulo. - Sed min mia mastro faris dum unu fojo...
  - Plej malbone estis poste, - malgaje daurigis Hakisto. - La malica Gingema, vidinte, ke shi ne povas sukcesi, decidis fine ekstermi min. Shi ankoraufoje sorchis la hakilon, kaj ghi dishakis mian korpon poduone. Sed feliche, la forghisto denove eksciis tion, faris la feran korpon kaj ligis al ghi per charniroj miajn kapon, brakojn kaj gambojn. Sed - ve! - mi ne plu havis koron: la forghisto ne scipovis ghin enmeti. Kaj mi pensis, ke mi, la homo sen koro, ne rajtas ami la junulinon. Mi redonis al mia fianchino shian vorton kaj deklaris, ke shi estas libera de sia jhuro. La stranga junulino ial ne ekghojis pri tio, shi diris, ke shi amas min kiel antaue kaj atendos min ghis mi decidshanghos. Kion shi faras nun, mi ne scias: ja mi ne vidis shin dum pli ol jaro...
  Fera Hakisto suspiris, kaj larmoj ekglitis el liaj okuloj.
  - Gardu vin! - ekkriis Timigulo kaj vishis liajn larmojn per helblua naztuko. - Ja vi rustighos pro la larmoj!
  - Mi dankas vin, mia amiko! - diris Hakisto. - Mi forgesis, ke mi ne rajtas plori. Akvo en chiuj formoj estas malutila por mi... Do mi fieris mian novan feran korpon kaj jam ne timis la sorchitan hakilon. Por mi estis danghera nur rusto, sed mi chiam kunhavis lubrikilon. Nur unu fojon mi forgesis ghin kaj trafis sub pluvegon kaj tiel rustighis, ke ne povis demovi min de la loko, ghis vi savis min. Mi certas, ke tiun pluvegon sendis por mi la malica Gingema... Ah, tio estas terura - stari la tutan jaron en arbaro kaj pensi, ke mi ne havas koron!
  - Kun tio kompareblas nur starado sur paliso meze de tritika kampo - interrompis Timigulo. - Sed vere, preter vagis homoj kaj eblis paroli kun kornikoj...
  - Kiam oni min amis, mi estis plej felicha homo, - daurigis Fera Hakisto, sopire. - Se Gudvin donos al mi koron, mi revenos en la landon de la Machuloj kaj edzighos al la junulino. Povas esti, ke shi atendas min ghis nun...
  - Sed mi, - obstine diris Timigulo,- ech nun preferas cerbon: kiam forestas cerbo, tiam koro estas senutila.
  - Sed, mi bezonas koron - oponis Fera Hakisto. - Cerbo ne faras homon felicha, sed felicho estas la plej valora ajho, kiu ekzistas en la mondo.
  Elli silentis, char ne sciis, kiu el shiaj novaj amikoj pravas.

Спасение железного Дровосека

Элли проснулась. Страшила сидел на пороге, а Тотошка гонял в лесу белок.
- Надо поискать воды, - сказала девочка.
- Зачем тебе вода?
- Умыться и попить. Сухой кусок не идет в горло.
- Фу, как неудобно быть сделанным из мяса и костей! - задумчиво сказал Страшила. - Вы должны спать, и есть, и пить. Впрочем, у вас есть мозги, а за них можно терпеть всю эту кучу неудобств. Они нашли ручеек, и Элли с Тотошкой позавтракали. В корзинке оставалось еще немного хлеба. Элли собралась идти обратно в хижину, но тут послышался стон.
- Что это? - спросила она со страхом.
- Понятия не имею, - отвечал Страшила. - Пойдем, посмотрим. Стон раздался снова. Они стали пробираться сквозь чащу. Скоро они увидели среди деревьев какую-то фигуру. Элли подбежала и остановилась с криком изумления. У надрубленного дерева с высоко поднятым топором в руках стоял человек, целиком сделанный из железа. Голова его, руки и ноги были прикреплены к железному туловищу на шарнирах; на голове вместо шапки была медная воронка, галстук на шее был железный. Человек стоял неподвижно, с широко раскрытыми глазами. Тотошка с яростным лаем попытался укусить ногу незнакомца и отскочил с визгом: он чуть не сломал зубы.
- Что за безобразие, ав-ав-ав! - пожаловался он. - Разве можно подставлять порядочной собаке железные ноги?..
- Наверно, это лесное пугало, - догадался Страшила.
- Не понимаю только, что оно здесь охраняет?
- Это ты стонал? - спросила Элли.
- Да... - ответил Железный Дровосек. - Уже целый год никто не приходит мне помочь...
- А что нужно сделать? - спросила Элли, растроганная жалобным голосом незнакомца.
- Мои суставы заржавели, и я не могу двигаться. Но, если меня смазать, я буду как новенький. Ты найдешь масленку в моей хижине на полке.
Элли с Тотошкой убежали, а Страшила ходил вокруг Железного Дровосека и с любопытством рассматривал его.
- Скажи, друг, - поинтересовался Страшила. - Год - это очень долго?
- Еще бы! Год - это долго, очень долго! Это целых триста шестьдесят пять дней!..
- Триста... шестьдесят... пять... - повторил Страшила.
- А что, это больше чем три?
- Какой ты глупый! - ответил Дровосек. - Ты, видно, совсем не умеешь считать!
- Ошибаешься! - гордо возразил Страшила. - Я очень хорошо умею считать!
- И он начал считать, загибая пальцы:
- Хозяин сделал меня - раз! Я поссорился с вороной - два! Элли сняла меня с кола - три! А больше со мной ничего не случилось, значит, дальше и считать незачем! Железный Дровосек так удивился, что даже не смог ничего возразить. В это время Элли принесла масленку.
- Где смазывать? - спросила она.
- Сначала шею, - ответил Железный Дровосек.
И Элли смазала шею, но она так заржавела, что Страшиле долго пришлось поворачивать голову Дровосека направо и налево, пока шея не перестала скрипеть.
- Теперь, пожалуйста руки!
И Элли стала смазывать суставы рук, а Страшила осторожно поднимал и опускал руки Дровосека, пока они стали действительно как новенькие. Тогда Железный Дровосек глубоко вздохнул и бросил топор.
- Ух, как хорошо! - сказал он. - Я поднял вверх топор, прежде чем заржаветь и очень рад, что могу от него избавиться. Ну, а теперь дайте мне масленку, я смажу себе ноги и все будет в порядке.
Смазав ноги так, что он мог свободно двигать ими, Железный Дровосек много раз поблагодарил Элли, потому что он был очень вежливым.
- Я стоял бы здесь до тех пор, пока не обратился бы в железную пыль. Вы спасли мне жизнь! Кто вы такие?
- Я Элли, а это мои друзья...
- Тото!
- Страшила! Я набит соломой!
- Об этом нетрудно догадаться по твоим разговорам, - заметил Железный Дровосек. - Но как вы сюда попали?
- Мы идем в Изумрудный город к великому волшебнику Гудвину и провели в твоей хижине ночь.
- Зачем вы идете к Гудвину?
- Я хочу, чтобы Гудвин вернул меня в Канзас, к папе и маме, - сказала Элли.
- А я хочу попросить у него немножечко мозгов для моей соломенной головы, - сказал Страшила.
- А я иду просто потому, что люблю Элли и потому, что мой долг - защищать ее от врагов! - сказал Тотошка.
Железный Дровосек глубоко задумался.
- Как вы полагаете, великий Гудвин может дать мне сердце?
- Думаю, что может, - отвечала Элли. - Ему это не труднее, чем дать Страшиле мозги.
- Так вот, если вы примете меня в компанию, я пойду с вами в Изумрудный город и попрошу великого Гудвина дать мне сердце. Ведь иметь сердце - самое заветное мое желание!
Элли радостно воскликнула:
- Ах, друзья мои, как я рада! Теперь вас двое, и у вас два заветных желания!
- Пойдем с нами, - добродушно согласился Страшила.
Железный Дровосек попросил Элли доверху наполнить маслом масленку и положить ее на дно корзинки.
- Я могу попасть под дождь и заржаветь, - сказал он. - И без масленки мне придется плохо...
Потом он поднял топор, и они пошли через лес к дороге, вымощенной желтым кирпичом.
Большим счастьем было для Элли и Страшилы найти такого спутника, как Железный Дровосек - сильного и ловкого. Когда Дровосек заметил, что Страшила опирается на корявую сучковатую дубину, он тотчас срезал с дерева прямую ветку и сделал для товарища удобную и крепкую трость. Скоро путники пришли к месту, где дорога заросла кустарником и стала непроходимой. Но Железный Дровосек заработал своим огромным топором и быстро расчистил путь.
Элли шла задумавшись и не заметила, как Страшила свалился в яму. Ему пришлось звать друзей на помощь.
- Почему ты не обошел кругом? - спросил Железный Дровосек.
- Не знаю! - чистосердечно ответил Страшила. - Понимаешь, у меня голова набита соломой, и я иду к Гудвину попросить немного мозгов.
- Так! - сказал Дровосек. - Во всяком случае мозги - не самое лучшее на свете.
- Вот еще! - удивился Страшила. - Почему ты так думаешь?
- Раньше у меня были мозги, - пояснил Железный Дровосек.
- Но теперь, когда приходится выбирать между мозгами и сердцем, я предпочитаю сердце.
- А почему? - спросил Страшила.
- Послушайте мою историю, и тогда вы поймете.
И, пока они шли, Железный Дровосек рассказывал им свою историю:
- Я дровосек! Став взрослым, я задумал жениться. Я полюбил от всего сердца одну хорошенькую девушку, а я тогда был еще из мяса и костей, как и все люди. Но злая тетка, у которой жила девушка, не хотела расстаться с ней, потому что девушка работала на нее. Тетка пошла к волшебнице Гингеме и пообещала ей набрать целую корзину самых жирных пиявок, если та расстроит свадьбу...
- Злая Гингема убита! - перебил Страшила.
- Кем?
- Элли! Она прилетела на убивающем домике и - крак! крак! - села волшебнице на голову.
- Жаль, что этого не случилось раньше! - вздохнул Железный Дровосек и продолжал: - Гингема заколдовала мой топор, он отскочил от дерева и отрубил мне левую ногу. Я очень опечалился: ведь без ноги я не мог быть дровосеком. Я пошел к кузнецу, и он сделал мне прекрасную железную ногу. Гингема снова заколдовала мой топор, и он отрубил мне правую ногу. Я опять пошел к кузнецу. Девушка любила меня по прежнему и не отказывалась выйти за меня замуж. "Мы много сэкономим на сапогах и брюках!" - говорила она мне. Однако злая волшебница не успокоилась: ведь ей очень хотелось получить целую корзину пиявок. Я потерял руки, и кузнец сделал мне железные. Наконец топор отрубил мне голову, и я подумал, что мне пришел конец. Но об этом узнал кузнец и сделал мне отличную железную голову. Я продолжал работать, и мы с девушкой по-прежнему любили друг друга...
- Тебя, значит, делали по кускам, - глубокомысленно заметил Страшила. - А меня мой хозяин сделал зараз... - Самое худшее впереди, - печально продолжал Дровосек. - Коварная Гингема, видя, что у нее ничего не выходит, решила окончательно доконать меня. Она еще раз заколдовала топор, и он разрубил мое туловище пополам. Но, к счастью, кузнец снова узнал об этом, сделал железное туловище и прикрепил к нему на шарнирах мою голову, руки и ноги. Но - увы! - у меня не было больше сердца: кузнец не сумел его вставить. И мне подумалось, что я, человек без сердца, не имею права любить девушку. Я вернул моей невесте ее слово и заявил, что она свободна от своего обещания. Странная девушка почему-то этому совсем не обрадовалась, сказала, что любит меня, как прежде, и будет ждать, когда я одумаюсь. Что с ней теперь, я не знаю: ведь я не видел ее больше года...
Железный Дровосек вздохнул, и большие слезы покатились из его глаз.
- Осторожней! - в испуге вскричал Страшила и вытер ему слезы голубым носовым платочком. - Ведь ты сразу же заржавеешь от слез.
- Благодарю, мой друг! - сказал Дровосек, - я забыл, что мне нельзя плакать. Вода вредна мне во всех видах... Итак, я гордился своим новым железным телом и уже не боялся заколдованного топора. Мне страшна была только ржавчина, но я всегда носил с собой масленку. Только раз я позабыл ее, попал под ливень и так заржавел, что не мог сдвинуться с места, пока вы не спасли меня. Я уверен, что и этот ливень обрушила на меня коварная Гингема... Ах, как это ужасно - стоять целый год в лесу и думать о том, что у тебя совсем нет сердца! - С этим может сравниться только торчание на колу посреди пшеничного поля, - перебил его Страшила. - Но, правда, мимо меня ходили люди, и можно было разговаривать с воронами...
- Когда меня любили, я был счастливейшим человеком, - продолжал Железный Дровосек, вздыхая. - Если Гудвин даст мне сердце, я вернусь в страну жевунов и женюсь на девушке. Может быть, она все-таки ждет меня...
- А я, - упрямо сказал Страшила, - все-таки предпочитаю мозги: когда нет мозгов, сердце ни к чему.
- Ну, а мне нужно сердце! - возразил Железный Дровосек.
- Мозги не делают человека счастливым, а счастье - лучшее, что есть на земле. Элли молчала, так как не знала, кто из ее новых друзей прав.

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ