Timigulo

  Elli jam iris dum kelkaj horoj kaj lacighis. Shi sidighis por ripozi che helblua plektobarilo, trans kiu etendighis kampo de matura tritiko.
  Che la barilo staris longa stango, sur  kiu  estis  fiksita pajlo-shtopita figuro por forpeli la birdojn. La kapo de la figuro estis farita el saketo, shtopita per pajlo kun pentritaj okuloj kaj busho simile al komika homa vizagho. La birdtimigilo estis vestita en eluzitan helbluan kaftanon; ie el truoj de la kaftano elshovighis pajlo. Sur la kapo estis malnova frotita chapelo kun fortranchitaj tintiloj, sur la piedoj - malnovaj helbluaj vadbotoj, kiajn portis la viroj de chi tiu lando.
  La birdtimigilo havis amuzan kaj bonaniman aspekton.
  Elli atente rigardis ridindan pentritan  vizaghon  de  la birdtimigilo kaj miris, kiam ekvidis, ke ghi subite palpebrumis al shi per la dekstra okulo. Shi decidis, ke shi misvidis tion: ja la birdtimigiloj neniam palpebrumas en Kanzaso. Sed la figuro kapsignis kun la plej amika aspekto.
  Elli ektimis, sed la brava Totochjo kun bojo jhetis sin al la plektobarilo, trans kiu staris la stango kun la birdtimigilo.
  - Bonan nokton! - diris la birdtimigilo per iomete rauka voco.- Pardonu min, mi volis diri - bonan tagon!
  - Chu vi povas paroli? - miris Elli.
  - Ne tre bone,- konfesis la timigilo.- Mi ankorau miksas vortojn, ja oni min faris antaunelonge. Kiel vi fartas?
  - Dankon, bone! Diru, chu vi havas intiman deziron?
  - Mi? Ho, mi havas ech amason da deziroj! - kaj la birdtimigilo rapide komencis trakalkuli: - Unue, mi bezonas arghentajn tintilojn por la chapelo, due - mi bezonas novajn botojn, trie...
  - Ho, sufichas, sufichas! - interrompis Elli. - Kiu el ili estas la plej intima?
  - La plej-plej? - la birdtimigilo iomete pensis. - Mi volus ke oni min sidigu sur stangon!
  - Sed vi jam sidas sur la stango,- Elli ekridis.
  - Vere,- konsentis la timigilo.- Chu vi rimarkas, kia mi estas misparolulo. Sekve, deprenu min de chi tie!... Estas tre enue elstari chi tie tutan tagon kaj nokton kaj timigi achajn kornikojn, kiuj interalie tute min ne timas!
  Elli klinis la palison kaj alkrochighinte per ambau manoj al la birdtimigilo fortiris lin.
  - Mi estas treege banka... tio estas danka! - elspiregis la birdtimigilo, kiam li trafis la teron. - Mi sentas min kvazau nova homo. Se akiri ankorau arghentajn tintilojn por la chapelo kaj novajn vadbotojn!
  La birdtimigilo glatigis la kaftanon, deskuis pajlerojn kaj, riverencinte per piedo, prezentis sin al la knabino:
  - Timigulo!
  - Kion vi diris? - ne komprenis Elli.
  - Mi diris: Timigulo. Oni min tiel nomis: ja mi devas timigi la birdojn. Sed kiu estas vi?
  - Elli.
  - Bela nomo! - diris Timigulo.
  Elli rigardis al li kun miro. Shi ne povis kompreni, kial birdtimigilo, pajloshtopita kaj kun pentrita vizagho, iras  kaj parolas.
  Sed tuj indignis Totochjo kaj kolere ekkriis:
  - Sed kial vi min ne salutas?
  - Ah, mi kulpas, kulpas! - pardonpetis Timigulo kaj premis piedon de la hundeto. - Permesu al mi prezenti min: Timigulo!
  - Tre agrable! Sed mi estas Toto! Tamen bonaj amikoj rajtas nomi min Totochjo!
  - Ah, Timigulo, kiel mi ghojas, ke plenumis vian la plej intiman deziron! - diris Elli.
  - Pardonu min, Elli, - diris Timigulo, denove riverencinte per piedeto, - sed mi eraris. Mia la plej intima deziro estas ricevi cerbon!
  - Cerbon?
  - Do, jes, cerbon. Estas tre bone... pardonu, malagrable, kiam via kapo estas shtopita per pajlo...
  - Kiel vi ne hontas trompi? - riproche demandis Elli.
  - Sed kion signifas - trompi? Oni min faris nur hierau kaj mi nenion scias...
  - Tamen kiel vi eksciis, ke en via kapo estas pajlo, sed en la homa - cerbo?
  - Tion al mi diris unu korniko, kiam mi kverelis kun ghi. La afero, Elli, jenas. Hodiau matene proksime de mi flugis granda hirta korniko kaj ne tiom bekis grajnojn, kiom forbatis ilin el spikoj sur la teron. Poste ghi arogante eksidis sur mian shultron kaj bekis mian vangon. "Kaggi-karr! - moke kriis la korniko. - Jen tia estas timigilo! Nenion utilan ghi faras! Kiu strangulo - farmisto opiniis, ke ni kornikoj devas ghin timi?.." - Vi komprenas, Elli, mi tre ekridis... tio estas ekkoleris kaj per chiuj fortoj provis ekparoli. Kaj kiel mi ghojis, kiam mi sukcesis tion. Sed, kompreneble, komence mi faris tion ne tre bone. "Frr... ifr... iru for, acha! - ekkriis mi. - Nc... nd... ne beku min! Mi tm... tmg... mi - timinda!". Mi ech sukcesis lerte forigi la kornikon de mia shultro, preninte ghian flugilon per mano. La korniko, interalie, tute ne konfuzighis kaj komencis arogante beki grajnojn ghuste antau mi. "He, ne estas mirinde! - diris ghi. - Chu mi ne scias, ke en la regno de Gudvin ech birdtimigilo povas paroli, se tre volas! Tutegale mi vin ne timas! Ja vi ne povas de la stango degrimpi!". "Frr... ifr... iru for! Ah, mi estas malfelicha!" - mi apenau ne ridegis... pardonu, ploregis. - "Por kio mi taugas? Ech kampon mi ne povas gardi kontrau la kornikoj! Kaj vortojn mi konstante parolas ne tiujn, kiuj estas necesaj".
  - Malgrau sia aroganteco tiu korniko estas, vershajne, bona birdo, - daurigis sian parolon Timigulo. - Ghi kompatis min. "Vi ne chagrenighu tiel! - rauke diris ghi al mi. - Se vi havus cerbon en la kapo, vi similus al chiuj  homoj! Cerbo estas unika valora ajho che korniko... kaj che homo! - Jen tiel mi eksciis, ke la homoj havas cerbon, sed mi ne havas. Mi malgaje... tio estas gaje, ekkriis: "Ej - gej - gej - go! Vivu la cerbo! Mi nepre akiros ghin!.." Sed la korniko estas tre kaprica birdo, kaj ghi tuj  malfervorigis mian ghojon. "Kaggi-karr! - ridegis ghi. - Kiu ne havas cerbon, tiu do neniam ghin havos! Karr!.." Kaj ghi forflugis, sed baldau venis vi kun Totochjo, - finis Timigulo sian rakonton. - Kaj nun, diru Elli: chu vi povas doni al mi cerbon?
  - Ne, mi ne povas! Tion povas fari nur Gudvin el Smeralda Urbo. Ghuste mi mem iras al li peti por ke li revenigu min en Kanzason, al pachjo kaj panjo.
  - Sed kie estas Smeralda Urbo, kaj kio estas Gudvin?
  - Chu vi ne scias?
  - Ne, - malgaje diris Timigulo, - mi nenion scias. Ja vi vidas, ke mi estas pajloshtopita kaj tute ne havas cerbon.
  - Ho, kiel mi kompatas vin! - suspiris la knabino.
  - Dankon! Se mi iros kun vi en Smeraldan Urbon, chu Gudvin donos al mi cerbon?
  - Mi ne scias. Sed se Grandega Gudvin ne donos cerbon, pli malbone ol nun ne estos.
  - Tio estas vera, - diris Timigulo.- Vidu, - konfideme daurigis li, - mi ne estas vundebla, char mi estas pajloshtopita. Vi povas min trapiki per pinglo kaj mi ne sentos doloron. Sed mi ne volas, ke la homoj nomu min stultulo, sed sen cerbo chu eblas lerni ion?
  - Kompatinda! - diris Elli. - Iru kun ni! Mi petos Gudvin helpi al vi.
  - Saluton!.. Oh, Dankon! - respondis  Timigulo  kaj denove riverencis.
  Vere, por timigilo kiu travivis nur unu tagon, li estis mirinde ghentila.
  La knabino helpis al Timigulo fari la unuajn du pashojn, kaj ili ekiris kune en Smeraldan Urbon lau la vojo pavimita per flavaj brikoj.

  Komence al Totochjo ne plachis la nova kunvojaghanto. Li kuris chirkau la timigilo kaj flaris lin, char opiniis, ke inter la pajlo en la kaftano estas musa nesto. Li malamike bojis al Timigulo kaj simulis, ke volas mordi lin.
  - Ne timu Totochjon, - diris Elli,- li ne mordos.
  - Mi ne timas! Chu iu povas mordi pajlon? Donu al mi vian korbon. Por mi tio ne estas malfacila: ja mi ne povas lacighi. Mi diras al vi sekrete, - flustris li en orelon de la knabino per sia rauketa vocho,- estas nur unu ajho en la mondo, kiun mi timas.
  - Ho! - ekkriis Elli.- Kio tio estas? Chu muso?
  - Ne! Brulanta alumeto!

   * * *

  Post kelkaj horoj la vojo farighis malglata. Timigilo  ofte stumblis. Aperis kavoj. Totochjo transsaltis ilin, Elli chirkauiris laurande. Sed Timigulo iris rekte kaj falis per la tuta korpo. Li ne konfuzighis, Elli prenis lian manon kaj levis lin, kaj Timigulo iris plue, ridante pri sia mallerteco.
  Poste Elli trovis che rando de la vojo dikan branchon kaj proponis ghin al Timigulo anstatau bastoneto. Post tio la afero plibonighis kaj la irmaniero de Timigulo farighis pli firma.
  Dometoj aperis pli malofte, fruktaj arboj tute malaperis. La lando farighis malmulte loghata kaj malghoja.
  La vojaghantoj eksidis che fonto. Elli prenis panon kaj proponis al Timigulo, tamen li ghentile rifuzis.
      - Mi neniam volas manghi. Tio estas tre oportuna por mi.
  Elli ne insistis kaj donis la peceton al Totochjo: la hundeto avare englutis ghin kaj staris sur la malantauaj piedoj petante ankorau ion.
  - Elli, rakontu al mi pri vi, pri via lando,- petis Timigulo.
  Elli longe rakontis pri la vasta Kanzasa stepo, kie somere chio estas griza kaj polva kaj tute ne similas chion en tiu chi mirakla lando de Gudvin.
  Timigulo auskultis atente.
  - Mi ne komprenas, kial vi volas reveni en vian sekan kaj polvan Kanzason.
  - Vi ne komprenas tion, char vi ne havas cerbon,- arde respondis la knabino.- Hejme chiam estas pli bone.
  Timigilo ruze ridetis.
  - La pajlo per kiu oni min shtopis, estas kultivita sur kampo, la kaftanon kudris tajloro, la botojn faris shuisto. Do, kie estas mia hejmo? Chu sur la kampo, au che la tajloro, au che la shuisto?
  Elli estis embarasita kaj ne sciis kion respondi.
  Dum kelkaj minutoj ili sidis silente.
  - Povas esti, ke vi rakontos al mi ion? - demandis la knabino.
  Timigulo rigardis al shi riproche:
  - Mia vivo estas tiel mallonga, ke mi nenion scias. Ja oni min faris nur hierau kaj mi tute ne scias kio estis antaue. Feliche kiam la mastro faris min, li antau chio pentris al mi la orelojn kaj mi povis audi chion kion oni faris chirkaue. Che la mastro gastis alia Machulo kaj unue mi ekaudis liajn vortoj: "Ja la oreloj estas tro grandaj!". "Ne, normalaj!" - respondis la mastro kaj pentris al mi la dekstran okulon.
  Mi scivoleme komencis rigardi chion, kion oni faris chirkaue, char - vi komprenas - mi unuafoje rigardis la mondon.
  "Konvena estas la okulo! - diris la gasto. - Vi ne avaris la helbluan farbon!".
  "Shajnas, ke la alia estas iomete pli granda ol la unua", - diris la mastro, kiam finis pentri mian duan okulon.
  Poste li faris al mi el fliko la nazon kaj pentris la bushon, sed mi ne povis paroli kaj ne konjektis por kio mi havas la bushon. La mastro vestis min en sian malnovan kostumon kaj chapelon, de kiu la infanoj fortranchis la tintilojn. Mi estis ege fiera kaj opiniis, ke mi aspektas kiel reala homo.
  "Tiu bubo bone timigos la kornikojn",- diris la farmisto.
  "Nomu ghin Timigulo!" - konsilis la gasto, kaj la mastro konsentis.
  La infanoj de la farmisto gaje ekkriis: "Timigulo! Timigulo! Timigu la kornikojn!"
  Oni min portis sur la kampon, trapikis per la stango kaj lasis min sola. Estis enue pendi, tamen mi ne povis degrimpi. Hierau la birdoj timis min, sed hodiau jam alkutimighis. Tiam mi konatighis kun la bona korniko, kiu rakontis al mi pri cerbo. Estus tre bone, se Gudvin donus al mi ghin...
  - Mi opinias, ke li helpos al vi,- vigligis lin Elli.
  - Jes, jes! Tre maloportune estas senti sin stultulo, kiam ech kornikoj mokas pri vi.
  - Ni iru! - diris Elli, levis sin kaj donis la korbeton al Timigulo.

  Vespere la vojaghantoj eniris grandan arbaron. La branchoj de la arboj malsuprenighis kaj baris la vojon, pavimitan per flavaj brikoj. La suno subiris kaj farighis tute mallume.
  - Se vi ekvidos dometon, kie ni povus pasigi la nokton, diru al mi,- petis Elli per dormema vocho. - Estas tre maloportune kaj timige iri en mallumo.
  Baldau Timigulo ekstaris.
  - Mi vidas dekstre malgrandan kabanon. Chu ni iru tien?
  - Jes, jes! - respondis Elli. - Mi tiel lacighis!..
  Ili turnis sin de la vojo kaj baldau atingis la kabanon. Elli trovis en angulo liton el musko kaj seka herbo kaj tuj ekdormis, brakuminte Totochjon. Sed Timigulo sidis sur la sojlo kaj gardis la kvieton de la kabanloghantoj.
  Okazis, ke Timigulo gardis ne vane. Nokte iu besto kun blankaj strioj sur la dorso kaj nigra porka muzeleto provis penetri en la kabanon. Vershajne, ghin allogis odoro de la manghajhoj el la korbo de Elli, sed Timigulo decidis, ke al Elli minacis granda danghero.
  Li kashis sin kaj permesis al la malamiko veni al la pordo (la malamiko estis juna melo, sed tion Timigulo certe ne sciis). Kiam la meleto jam shovis sian scivoleman nazon en la pordon, flarante agrablan odoron, Timigulo vipis per vergo ghian dikan dorson.
  La meleto ekghemis, jhetis sin en la arbardensejon kaj longe audighis gia ofendigha jelpo...
  La resto de la nokto pasis trankvile: la arbaraj bestoj komprenis, ke en la kabano estas fidela gardisto. Kaj Timigulo, kiu neniam lacighas kaj neniam volas dormi, sidis sur la sojlo, gapis en mallumon kaj pacience atendis matenon.

Страшила

Элли шла уже несколько часов и устала. Она присела отдохнуть у голубой изгороди, за которой расстилалось поле спелой пшеницы. Около изгороди стоял длинный шест, на нем торчало соломенное чучело - отгонять птиц. Голова чучела была сделана из мешочка, набитого соломой, с нарисованными на нем глазами и ртом, так что получалось смешное человеческое лицо. Чучело было одето в поношенный голубой кафтан; кое-где из прорех кафтана торчала солома. На голове была старая потертая шляпа, с которой были срезаны бубенчики, на ногах - старые голубые ботфорты, какие носили мужчины в этой стране. Чучело имело забавный и вместе с тем добродушный вид.
Элли внимательно разглядывала смешное разрисованное лицо чучела и удивилась, видя, что оно вдруг подмигнуло ей правым глазом. Она решила, что ей почудилось: ведь чучела никогда не мигают в Канзасе. Но фигура закивала головой с самым дружеским видом.
Элли испугалась, а храбрый Тотошка с лаем набросился на изгородь, за которой был шест с чучелом.
- Добрый день! - сказало чучело немного хриплым голосом.
- Ты умеешь говорить? - удивилась Элли.
- Научился, когда ссорился тут с одной вороной. Как ты поживаешь?
- Спасибо, хорошо! Скажи, нет ли у тебя заветного желания?
- У меня? О, у меня целая куча желаний! - И чучело скороговоркой начало перечислять: - Во-первых, мне нужны серебряные бубенчики на шляпу, во-вторых, мне нужны новые сапоги, в-третьих...
- Хватит, хватит! - перебила Элли. - Какое из них самое заветное?
- Самое-самое? - Чучело немного подумало. - Сними меня отсюда! Очень скучно торчать здесь день и ночь и пугать противных ворон, которые, кстати сказать совсем меня не боятся!
- Разве ты не можешь сойти сам?
- Нет, в меня сзади воткнули кол. Если бы ты вытащила его из меня, я был бы тебе очень благодарен!
Элли наклонила кол и, вцепившись обеими руками в чучело стащила его.
- Чрезвычайно признателен! - пропыхтело чучело, очутившись на земле. - Я чувствую себя прямо новым человеком. Если бы еще получить серебряные бубенчики на шляпу, да новые сапоги!
Чучело заботливо расправило кафтан, стряхнуло с себя соломинки и, шаркнув ножкой по земле, представилось девочке:
- Страшила!
- Что ты говоришь! - не поняла Элли.
- Я говорю: Страшила. Это так меня назвали: ведь я должен пугать ворон. А тебя как зовут?
- Элли.
- Красивое имя! - сказал Страшила.
Элли смотрела на него с удивлением. Она не могла понять, как, чучело, набитое соломой и с нарисованным лицом, ходит и говорит. Но тут возмутился Тотошка и с негодованием воскликнул:
- А почему ты со мной не здороваешься?
- Ах, виноват, виноват! - извинился Страшила и крепко пожал песику лапу. - Честь имею представиться, Страшила!
- Очень приятно! А я Тото! Но близким друзьям позволительно звать меня Тотошкой!
- Ах, Страшила, как я рада, что исполнила самое заветное твое желание! - сказала Элли.
- Извини, Элли, - сказал Страшила, снова шаркнув ножкой, - но я, оказывается, ошибся. Мое самое заветное желание - получить мозги!
- Мозги!?
- Ну да, мозги. Очень неприятно, когда голова у тебя набита соломой...
- Как же тебе не стыдно обманывать? - с упреком спросила Элли.
- А что значит - обманывать? Меня сделали только вчера и я ничего не знаю...
- Откуда же ты узнал, что у тебя в голове солома, а у людей - мозги?
- Это мне сказала одна ворона, когда я с ней ссорился.
Дело, видишь ли, Элли, было так. Сегодня утром поблизости от меня летала большая взъерошенная ворона и не столько клевала пшеницу, сколько выбивала из нее на землю зерна. Потом она нахально уселась на мое плечо и клюнула меня в щеку. "Кагги-карр! - насмешливо прокричала ворона. - Вот так чучело! Толку-то от него ничуть! Какой это чудак-фермер думал, что мы, вороны, будем его бояться?.." Ты понимаешь, Элли, я страшно рассердился и изо всех сил пытался заговорить. И какова была моя радость, когда это мне удалось. Но, понятно, у меня сначала выходило не очень складно. "Пш... пш... пшла... прочь, гадкая! - закричал я. - Нс... нс... Не смей клевать меня! Я прт... шрт... я страшный!" - Я даже сумел ловко сбросить ворону с плеча, схватив ее за крыло рукой. Ворона, впрочем, ничуть не смутилась и принялась нагло клевать колосья прямо передо мной. "Эка, удивил, - сказала она. - Точно я не знаю, что стране Гудвина и чучело сможет заговорить, если сильно захочет! А все равно я тебя не боюсь! С шеста ведь ты не слезешь!" - "Пшш... пшш... пшла! Ах, я несчастный, - чуть не зарыдал я. - И правда, куда я годен? Даже поля от ворон уберечь не могу". При всем своем нахальстве, эта ворона была, по-видимому, добрая птица, - продолжал Страшила. - Ей стало меня жаль. "А ты не печалься так! - хрипло сказала она мне. - Если бы у тебя были мозги в голове, ты был бы как все люди! Мозги - единственная стоящая вещь у вороны... И у человека!" Вот так-то я и узнал, что у людей бывают мозги, а у меня их нет. Я весело закричал: "эй-гей-гей-го! Да здравствуют мозги! Я себе обязательно их раздобуду!" Но ворона очень капризная птица, и сразу охладила мою радость. "Кагги-карр!... - захохотала она. - Коли нет мозгов, так и не будет! Карр-карр!..." И она улетела, а вскоре пришли вы с Тотошкой, - закончил трашила свой рассказ. - Вот теперь, Элли, скажи: можешь ты дать мне мозги?
- Нет, что ты! Это может сделать разве только Гудвин в Изумрудном городе. Я как раз сама иду к нему просить, чтобы он вернул меня в Канзас, к папе и маме.
- А где это Изумрудный город и кто такой Гудвин?
- Разве ты не знаешь?
- Нет, - печально ответил Страшила. - Я ничего не знаю. Ты ты же видишь, я набит соломой и у меня совсем нет мозгов.
- Ох, как мне тебя жалко! - вздохнула девочка.
- Спасибо! А если я пойду с тобой в Изумрудный город, Гудвин обязательно даст мне мозги?
- Не знаю. Но если великий Гудвин и не даст тебе мозгов, хуже не будет, чем теперь.
- Это верно, - сказал Страшила. - Видишь ли, - доверчиво продолжал он, - меня нельзя ранить, так как я набит соломой. Ты можешь насквозь проткнуть меня иглой, и мне не будет больно. Но я не хочу, чтобы люди называли меня глупцом, а разве без мозгов чему-нибудь научишься?
- Бедный! - сказала Элли. - Пойдем с нами! Я попрошу Гудвина помочь тебе.
- Спасибо! - ответил Страшила и снова раскланялся. Право, для чучела, прожившего на свете один только день, он был удивительно вежлив.
Девочка помогла Страшиле сделать первые два шага, и они вместе пошли в Изумрудный город по дороге, вымощенной желтым кирпичом.
Сначала Тотошке не нравился новый спутник. Он бегал вокруг чучела и обнюхивал его, считая, что в соломе внутри кафтана есть мышиное гнездо. Он недружелюбно лаял на Страшилу и делал вид, что хочет его укусить.
- Не бойся Тотошки, - сказала Элли. - Он не укусит тебя.
- Да я и не боюсь! Разве можно укусить солому? Дай я понесу твою корзинку. Мне это нетрудно: я ведь не могу уставать. Скажу тебе по секрету, - прошептал он на ухо девочке своим хрипловатым голосом, - есть только одна вещь на свете, которой я боюсь.
- О! - воскликнула Элли. - Что же это такое? Мышь?
- Нет! Горящая спичка!!!
Через несколько часов дорога стала неровной. Страшила часто спотыкался. Попадались ямы. Тотошка перепрыгивал через них, а Элли обходила кругом. Но Страшила шел прямо, падал и растягивался во всю длину. Он не ушибался. Элли брала его за руку, поднимала, и Страшила шагал дальше, смеясь над своей неловкостью.
Потом Элли подобрала у края дороги толстую ветку и предложила ее Страшиле вместо трости. Тогда дело пошло лучше, и походка Страшилы стала тверже.
Домики попадались все реже, плодовые деревья совсем исчезли. Страна становилась малонаселенной и угрюмой. Путники уселись у ручейка. Элли достала хлеб и предложила кусочек Страшиле, но он вежливо отказался.
- Я никогда не хочу есть. И это очень удобно для меня. Элли не настаивала и отдала кусок Тотошке; песик жадно проглотил его и стал на задние лапки, прося еще.
- Расскажи мне о себе, Элли, о своей стране, - попросил Страшила.
Элли долго рассказывала о широкой канзасской степи, где летом все так серо и пыльно и все совершенно не такое, как в этой удивительной стране Гудвина.
Страшила слушал внимательно.
- Я не понимаю, почему ты хочешь вернуться в свой сухой и пыльный Канзас.
- Ты потому не понимаешь, что у тебя нет мозгов, - горячо ответила девочка. - Дома всегда лучше!
Страшила лукаво улыбнулся.
- Солома, которой я набит, выросла на поле, кафтан сделал портной, сапоги сшил сапожник. Где же мой дом? На поле, у портного или у сапожника?
Элли растерялась и не знала что ответить. Несколько минут она сидела молча.
- Может быть, теперь ты мне расскажешь что-нибудь? - спросила девочка.
Страшила взглянул на нее с упреком:
- Моя жизнь так коротка, что я ничего не знаю. Ведь меня сделали только вчера, и я понятия не имею, что было раньше на свете. К счастью, когда хозяин делал меня, он прежде всего нарисовал мне уши, и я мог слышать, что делается вокруг. У хозяина гостил другой жевун, и первое, что я услышал, были его
слова: "А ведь уши-то велики!" - "Ничего! В самый раз!" - ответил хозяин и нарисовал мне правый глаз.
И я с любопытством начал разглядывать все, что делается вокруг, так как - ты понимаешь - ведь я в первый раз смотрел на мир.
"Подходящий глазок" - сказал гость. - Не пожалел голубой краски!"
"Мне кажется, другой вышел немного больше", - сказал хозяин, кончив рисовать мой второй глаз.
Потом он сделал мне из заплатки нос и нарисовал рот, но я не умел еще говорить, потому что не знал, зачем у меня рот. Хозяин надел на меня свой старый костюм и шляпу, с которой ребятишки срезали бубенчики. Я был страшно горд, и мне казалось, что выгляжу, как настоящий человек.
"Этот парень будет чудесно пугать ворон", - сказал фермер. "Знаешь что? Назови его Страшилой!" - посоветовал гость и хозяин согласился. Дети фермера весело закричали: "Страшила! Страшила! Пугай ворон!" Меня отнесли на поле, проткнули шестом и оставили одного. Было скучно висеть, но слезть я не мог. Вчера птицы еще боялись меня, но сегодня уже привыкли. Тут я и познакомился с доброй вороной, которая рассказала мне про мозги. Вот было бы хорошо,
если бы Гудвин дал их мне...
- Я думаю, он тебе поможет, - подбодрила его Элли.
- Да, да! Неудобно чувствовать себя глупцом, когда даже вороны смеются над тобой.
- Идем! - сказала Элли, встала и подала Страшиле корзинку.
К вечеру путники вошли в большой лес. Ветви деревьев спускались низко и загораживали дорогу, вымощенную желтым кирпичом. Солнце зашло и стало совсем темно.
- Если увидишь домик, где можно переночевать, скажи мне, - попросила Элли сонным голосом. - Очень неудобно и страшно идти в темноте.
Скоро Страшила остановился.
- Я вижу справа маленькую хижину. Пойдем туда?
- Да, да! - ответила Элли. - Я так устала!..
Они свернули с дороги и скоро дошли до хижины. Элли нашла в углу постель из мха и сухой травы и сейчас же уснула, обняв рукой Тотошку. А Страшила сидел на пороге, оберегая покой обитателей хижины. Оказалось, что Страшила караулил не напрасно. Ночью какой-то зверь с белыми полосками на спине и на черной свиной мордочке попытался проникнуть в хижину. Скорее всего, его привлек запах съестного из Эллиной корзинки, но Страшиле показалось, что Элли угрожает большая опасность. Он, затаившись, подпустил врага к самой двери (враг этот был молодой барсук, но этого Страшила, конечно не знал). И когда барсучишка уже просунул в дверь свой любопытный нос, принюхиваясь к соблазнительному запаху, Страшила стегнул его прутиком по жирной спине. Барсучишка взвыл, кинулся в чащу леса, и долго еще слышался из-за деревьев его обиженный визг... Остаток ночи прошел спокойно: лесные звери поняли, что у хижины есть надежный защитник. А Страшила, который никогда не уставал и никогда не хотел спать, сидел на пороге, пялил глаза в темноту и терпеливо дожидался утра.

<< >>

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ