- / PIZERHOMO KAJ SIMPLULO


La magia shlosileto

Chio estis ankorau pli malfacila, ol mi supozis. La shlosilo de la horlogho estis fiksita al shtala cheneto per ringo, fermita de seruro. Mi ekploris pro senforto.

Estis audeblaj oftaj batoj de rompiloj kontrau glacion. Iomete plu, kaj la hometoj liberigos Turroputon el la glacia kapto.

Tiam eskapo estos neebla. Shtopinte la orelojn per la polmoj, mi diris al si: Pensu, dum ne malfruas! Kion farus anstatau vi Ahhumdus kaj la Magistro? Kiel agus metr Ganzelius?

Subite mi ne rememoris, sed kvazau ekaudis vochon de la Instruisto: Kiam via panjo rigardis kaj rigardis la shlosilon ghis kiam fermighis por chiam shiaj okuloj, kaj en si shi preghis nur pri unu sola volo: en la plej malfacila minuto tiu chi shlosilo savu shian filon, tiam la shlosilo farighis magia

La magia shlosileto! Kiel mi povis forgesi pri ghi! Balancighante sur la glita cheneto, mi atingis la seruron. Mi tiel emociis, ke ech ne povis tuj inserti la shlosileton en la shlosilingon. Poste la ringo malfermighis, la cheneto elglitis el sub la piedoj, kaj mi preskau falis en abismon.

Pri tio, kio estis plu, oni povas ne rememori. Ne okazis io neordinara. Nur tio estis mirinda, kiel mi chion sukcesis dum tiu nokto: mi ja estas homo misfortuna.

Mi volvis la shnureton chirkau la zono kaj ligis al unu ghia fino la shlosilon de la horlogho, kaj al la alia la karbeton. Turroputo estis tuta surpendigita per insignoj, medaloj, chirkauzonita per ordenaj rubandoj. Kaj la sorchista ambicio tre konvenis. Saltante de sur medalo sur medalon, mi sen embaraso atingis la shultron de Turroputo, kaj de tie surgrimpis lian chapelon.

La suprajho de la glacia kupolo de mia prizono estis tute proksima. Aranghinte sin pli oportune, mi komencis tutforte cirkuligi la shnureton kun la karbeto. La karbeto, pensis mi, kiel fajra tranchilo tratranchos glacion, malfermos pordegon al libero, kaj tiam

Tiam mi ja trovos manieron forkuri!

Jen mia bona karbeto ektushis la glacian kupolon kaj precize, kiel cirkelo, desegnis cirklon. Kun chiu sekundo ghi pli profunde enighis la glacian blendon. Degelante kaj krevante, la glacio kvazau ghemis. La sorchisto povas audi la strangajn sonojn, kaj fino al chio! ektimis mi. Sed ne vane la Instruisto diradis: Malicaj sorchistoj tiel laute krias, ke audas nur sin mem.

Ekbrilis strieto de la nigra nokta chielo kaj sur ghi helhela steleto. Onde fleksighante, la strieto de la chielo longighis kaj longighis. Grinco de glacio farighis tia akresona, ke Turroputo eksilentis duonvorte. En alto malfermighis cirklo de la stelplena chielo, kaj samtempe mi sentis timindan baton, pro kiu mi svenis.

Mi rekonsciighis pro leghera venteto, chirkaublovanta mian vizaghon. La kapo min tre doloris. Mi pene malfermis la okulojn kaj ekvidis Ahhumdus. GHi svingis la flugiletojn, kiel ventumilo.

Kie ni estas? demandis mi.

Finfine! Ahhumdus ekridetis kaj faris profundan elspiron. Kvietighu. Vi estas en libero. Mi rimarkis la karbeton, ni kun la Magistro kaptis la shnureton kaj ektrenis komence aperis vi, kaj post vi la shlosilo.

Mi kushis sur la malserene ekbrilanta glacio. Estis horore pro tio, ke tiel proksima estas la urbo de Samaj Hometoj, preskau farighinta por mi eterna prizono. Dekstre nigris ronda brecho; tra ghi oni eltiris min eksteren. CHirkaurigardinte, mi ekvidis la turon, aleon de maljunaj kashtanarboj kaj urbodomon. Kaj mi ekvidis la Magistron: alte eksaltante, li hastis al la horlogho.

Kiel ni emociis dum vi estis tie, zumis Ahhumdus. Kiom fojojn mi diris, ke vi ne povas resti sola dum vi estas tiel juna kaj ankorau ne klerigis vian racion. Sed kio estas por ni konsiloj de lamiko, se la naturo gratifikis nin per spitema kaj malhumila karaktero

Shajne, Ahhumdus tute forgesis, kial mi restis en soleco. Estu tiel. Forgesita ofendo sako, jhetita de la shultroj, ofendo, kiun vi ne pardonas al amiko, ghibo, kutimis ripeti la Instruisto.

Sed kie estas Turroputo?! demandis mi.

Chu vi sopiras pri li? subridis Ahhumdus. Feliche, la glaciero nur tushis vin, sed lin tiel batis kontrau la kapo, ke li ne baldau rekonsciighos La Magistro petis nin pli baldaue trovi Silveron kaj la Princinon, post minuto ekzumis Ahhumdus. Li tre maltrankvilighas pri ilia sorto.

Ni levighis aeren. Mi turnighis. Ne estis la glacia kupolo, nek Urbo de Samaj Hometoj. Ili malaperis same strange kaj subite, kiel aperis. CHu eble, ili ighis nevideblaj nur por ni, ordinaraj homoj?!


, . , . .

. , . . , :

", ! ? ?"

, :

, , - - , ...

! !

, . , .

, - , .

, , . . , : .

, - . , , . .

, , .

. , . , , , , ... !

, , . .

, . " , !" - . : " , ".

- . , . , . , , .

, . . . , .

- ? - .

- -! - . - . . , - , - .

. , , . ; .

, , . : , .

- , , - . - , , . , ...

, , . . " - , , , , - ", - .

- ?! - .

- ? - . - , , , , ... , - . - .

. . , . , . , , ?!.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !