- / PIZERHOMO KAJ SIMPLULO


En la mistera urbo

En la urbo, kie mi aperis, jam estis brulighantaj vesperaj lumoj. Arghentaj kaj oraj ventoflagoj turnighis, plenigante aeron per metala grinco. Tra tiu chi akresona grinco mi ekaudis monotonan intersonoron de sonoriletoj:

Donn-donn-donn

Tiu kanto pri tio, ke

Se vi amas, la rev plenumighos!

Kaj amara malghoj forgesighos.

Donn-donn-donn.

Sed mi sciis, ke che mi nenio plenumighos. Kaj neniam mi audis de saghaj homoj au legis en libroj, ke knabino estus ekaminta homon, se shi estas sepdek sesoble pli maljuna ol li!

Kaj pri kio ni parolus kun la Princino, se en la lernejo mi estis ricevanta en lecionoj de historio nur tri, sed shi mem vidis la tutan plej novan kaj novan historion kaj ech la mezepokon?!

Donn-donn-donn, sonoris la sonoriletoj. Nigra ventoflago el forghita krudfero, ne atentante bizarajhojn de vento, de la dancanta, rondiranta, multfoje shanghanta direkton, estis turnita chiam al la sama flanko.

La vento frapadis ghin, kovrante ghin per nubegoj, sed ghi tratranchadis la nubegojn.

Rememorinte la lecionojn de la Instruisto, mi komprenis, ke tio ghuste estas la vera ventoflago, kaj iris tien, kien ghi montris.

Strato levighadis krute monten. La senhoma, ghi farighis pli mallargha kun chiu pasho.

Antau mi aperis griza muro de unuetagha domo sub tegola tegmento.

La muron kovris makuloj de humideco au ombroj.

Io okazis kun tiuj chi bizaraj ombroj, kaj mi ekvidis jam ne la senformajn makulojn, sed tri figurojn, ampleksantaj la tutan spacon de la muro de la tero ghis la tegmento.

Ia mistero shajnis esti en ili.

La unua figuro prezentis maldikan virinon kun grandegaj okulvitroj, tra kiuj fikse rigardis dornaj okuletoj de shtala koloro; el sub de griza robo la nefleksebla, ankau, devas esti, metala, videblis kruroj en akrapintaj shtalaj shuetoj.

Chio en la figuro estis akra, minaca kaj povis timigi, precipe je tiu malfrua horo, kaj en nekonata urbo, en malplena strateto, homon nekuraghan.

Subite mi komprenis, ke tio tute ne estas la virino, malica maljuna virgulino, sed la Tondilo: kia ghi povas esti, se ne fera?!

Apud la Tondilo duondormis knabino kun ronda, dorme ridetanta vizagho. SHi lumighis pli kaj pli forte.

Estis klare, ke kvankam shi dormas, sed chion vidas. Kaj kvankam shi estas knabino, sed jen tiel shi dormas kaj chion vidas dum milionoj da jaroj, chiam.

Per unu vorto, tio estis la Luno.

Iomete flanke neoportune aranghis sin malgranda hometo griza, en nigra jako, kun blanka antautuko, surkudrita de steloj rughaj, flavaj kaj bluaj. La steloj sur la antautuko estis multaj, sed ne chiuj enspacighis tie, kaj el dika libro, kiun li tenis aksele, de tempo al tempo elglitadis steloj kaj okupadis ghian kutiman lokon en la chielo.

Se ekzistas falantaj steloj, do kial miri al steloj levighantaj? ekpensis mi. La hometo en nigra vesto gardas inter folioj de la libro stelojn, kiel mi gardis frue en dikaj libroj florojn kaj foliojn.

Li havis ankorau unu strangecon: ne decelante la okulojn, li rigardis la maldikan feran virinon. SHainis, ke li vidas ne tion, kio estis pentrita, tio estas ne malican maljunan virgulinon, kaj certe, ne la Tondilon, sed neordinaran belulinon vershajne, reghinon?! Mi kompatis lin.

Mi tuj sentis, ke tio estas sciplena, ech la plej sciplena homo Magistro eble; kaj ke li subite tio venis en mian kapon estas delonga amiko de majstro Ganzelius. Chiuj sciplenaj kaj noblaj homoj ja devas amiki unu kun alia?!

La Magistro, Tondilo kaj Luno, ekpensis mi kaj, vershajne, eldiris tion voche. Almenau en la sama momento la figuroj sur la muro kunvershighis en senformajn makulojn, malfermighis pordo, kiun mi ghis nun ne rimarkis, kaj sur la sojlo aperis la Magistro ne pentrita, sed tute vera.

La Magistro, Tondilo kaj Luno! eldiris li per akra vocho, kiu, tamen, ne timigis ech iomete. Kaj kio sekvas el tio? Signifas tio, ke permesite maltrankviligi okupatajn homojn nokte?! Precipe tute fremdajn kaj ne havantajn honoron esti konata kun via Moshto kaj ne strebantajn al tiu honoro! Ahh, vi bezonas tuj chirkaurigardi la urbon?! Ahh, vi ne povas atendi ech dum unu minuto, char, ne donu Dio, okazos eventoj, kiuj Sed kiel min tushas la eventoj, kiuj ne donu Dio, okazos?

La Magistro parolis rapide, kvazau grumble respondante ies demandojn; sed mi ja demandis pri nenio. Li svingis la libron, kaj el ghi elglitis la Granda Ursulino.

La konstelacio trankvile levighis chielen, sed unu el la steloj restis en grizaj haroj de la Magistro, kaj la cherpilo de la Granda Ursino ricevis truon en la fundo. Mi atentigis la Magistron pri tiu cirkonstanco. Li duonvoche eldiris, ke ne povas toleri impertinentajn knabachojn, nepetitajn konsilulojn, kiuj shovas sian nazon en fremdan vazon, sed kondukis lau la kapo per kombilo, kaj la stelo eknaghis chielen.

Poste li svinge frapis per la pordo kaj ekkuris enen de la strateto.


, , . , . :

-- -
, ,
, !
.
--.

- , "". , , !

, "", ?!

"--", - .

, , , , , .

, , . , , , , .

. , . .

.

- , , , .

- .

, ; - - , , , , -

.

, - , , , .

, , , ; , ?!

, . .

, , . - , , .

, .

- , , , - , . , , , , , .

" , ?" - . , .

: , . , , , , , , , - , ?!

.

, , - , ; - - .

?! ", ", - , , .

, , , - , .

- , ! - , , , . - ? , ?! , ! , ?! , , , ... , ... ?

, - ; . , .

, , .

. , " , , ", , .

.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !