Antonij Pogorelskij. Nigra kokino (11)


Kun klinita kapo Aljosha ekiris en la suban etaghon, en la dormochambrojn. Li estis kvazau murdita Honto kaj pento plenigis lian animon. Kiam post kelkaj horoj li iomete trankvilighis kaj metis la manon en la poshon la kanaba semeto en ghi ne estis! Aljosha ekploris amare, sentante, ke li perdis ghin senrevene.

Vespere, kiam aliaj infanoj venis por dormi, ankau li enlitighis, sed neniel povis dormighi. Kiel li pentis pri sia malbona konduto! Li decide ekintencis korektighi, kvankam li sentis, ke ne eblas revenigi la kanaban semeton.

Che meznokto la littuko che la apuda lito ree movighis

Aljosha, kiu tiel ghojis pri tio antautage, nun fermis la okulojn: li timis ekvidi Nigrulinon! La konscienco turmentis lin. Ankorau hierau li tiel insiste diris al Nigrulino, ke li nepre korektighos, sed anstatau tio Kion li nun diru al ghi?

Kelktempe li kushis kun fermitaj okuloj. Al li audighis susuro de la levighanta littuko Iu venis al lia lito, kaj vocho, la konata vocho, vokis lin launome:

- Aljosha, Aljosha!

Sed li hontis malfermi la okulojn, kaj larmoj rulighis kaj fluis lau liaj vangoj

Subite iu ektiris lian litkovrilon. Aljosha nevole ekrigardis: antau li staris Nigrulino - ne en la aspekto de kokino, sed en la nigra vesto, karmezina chapo kun randdentoj kaj blanka amelita koltuko, same, kiel li vidis ghin en la subtera halo.

- Aljosha! - la ministro diris. - Mi vidas, vi ne dormas Adiau! Mi venis por adiaui al vi, ni ne plu renkontighos!

Aljosha laute ekploregis.

- Adiau! - li ekklamis. - Adiau! Kaj se vi povas, pardonu min! Mi scias, ke mi estas kulpa kontrau vi; sed mi estas severe punita pro tio.

- Aljosha! - la ministro diris tra larmoj. - Mi pardonas vin; mi ne povas forgesi, ke vi savis mian vivon, do mi amas vin, kvankam vi faris min malfelicha, eble por chiam!.. Adiau! Al mi estas permesite paroli kun vi nur plej mallongan tempon. Ankorau dum la venonta nokto la regho kun la tuta popolo devas migri forforen de chi-tiea loko. Chiuj estas malesperaj, chiuj vershas larmojn. Ni kelkajn jarcentojn loghis chi tie tiom feliche, tiom trankvile!

Aljosha jhetis sin kisi la malgrandajn manojn de la ministro. Kaptinte lin je la mano, li ekvidis sur ghi ion brilantan, samtempe ia neordinara sono afekciis lian audon.

- Kio estas? - li demandis kun mirego.

La ministro levis ambau manojn supren, kaj Aljosha ekvidis, ke ili estis katenitaj per ora cheno. Li ekhororis.

- Via maldiskreteco estas kauzo por tio, ke mi estas kondamnita porti chi tiun chenon, - la ministro diris kun profunda suspiro, - sed ne ploru, Aljosha! Viaj larmoj ne povas helpi min. Nur per tio vi povas konsoli min en mia malfelicho: penu korektighi kaj ree estu la sama bona knabo, kiel antaue. Adiau lastfoje!

La ministro premis Aljoshan manon kaj malaperis sub la apudan liton.

- Nigrulino, Nigrulino! - Aljosha kriis post li, sed Nigrulino ne respondis.

Dum la tuta nokto li povis fermi la okulojn por neniu minuto. Antau unu horo ghis tagigho al li ekaudighis, ke io bruas sub la planko. Li ellitighis, almetis la orelon al la planko kaj longe audis frapadon de malgrandaj radoj kaj bruon, kvazau sube pasadis multo da malgrandaj homoj. Tra la bruo estis audeblaj ploro de virinoj kaj infanoj kaj vocho de la ministro Nigrulino, kiu kriis al li:

- Adiau, Aljosha! Adiau por chiam!

Matene la infanoj vekighinte ekvidis Aljosha kushi sur la planko senkonscie. Oni levis lin, enlitigis kaj venigis kuraciston, kiu deklaris, ke li havas fortan febron.

Post proksimume ses semajnoj Aljosha helpe de Dio resanighis, kaj chio okazinta al li antau la malsano shajnis al li pezan songhon. Nek la instruisto, nek kunuloj memorigis lin per iu vorto pri la nigra kokino au la puno, per kiu li estis punita. Aljosha mem hontis paroli pri tio kaj penis esti obeema, bonkora, modesta kaj diligenta. Chiuj denove ekamis kaj ekkaresis lin, kaj li farighis ekzemplo por siaj kunuloj, kvankam li jam ne povis ellerni parkere dudek paghojn samtempe, kiujn tamen al li oni ne plu taskis.

1829


, , . ... !

... ! , , !

, , , ! ! , , !

... , , ... ! . , , , - ...

?

. ... - - , , :

- , !

, ...

- . : - , , , , .

- ! - . - , ... ! , !

.

- ! - . - ! , , ! , ; !

- ! - . - ; , , , , , !.. ! . - ! , . , !

. , - , - .

- ? - . , , . !..

- , , - , - , ! . : , . !

.

- , ! - , .

. , - . , , . , :

- , ! !

, , , . , , , .

, , , . , , , . , , . , , , , , .

1829

<<

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !