Antonij Pogorelskij. Nigra kokino (10)


Li longe kushis tiel kaj kun amareco rememoradis pasintajn felichajn tagojn. Chiuj infanoj jam ghuis dolchan dormon, li sola ne povis dormighi.

Ech Nigrulino min forlasis, - ekpensis Aljosha, kaj larmoj denove ekfluis el liaj okuloj.

Subite littuko che la apuda lito movighis same kiel dum la unua tago, kiam al li aperis la nigra kokino.

Lia koro komencis pulsi pli forte li deziris, ke Nigrulino ree venu el sub la lito, sed li ne audacis esperi, ke lia deziro plenumighu.

- Nigrulino, Nigrulino! - li fine diris duonvoche.

La littuko levighetis, kaj lian liton surflugis la nigra kokino.

- Ho Nigrulino! - Aljosha diris ekster si pro ghojo. - Mi ne audacis esperi, ke mi revidu vin! Chu vi ne forgesis min?

- Ne, - ghi respondis, - mi ne povas forgesi vian komplezon, kvankam tiu Aljosha, kiu savis min de morto, tute ne similas tiun, kiun mi nun vidas antau mi. Vi estis tiam bonkora knabo, modesta kaj ghentila, kaj chiuj amis vin, kaj nun mi ne rekonas vin!

Aljosha ekploris amare, kaj Nigrulino daure donis al li edifojn. Ghi longe parolis kun li kaj kun larmoj petegis lin korektighi. Fine, kiam jam estis aperonta taglumo, la kokino diris al li:

- Nun mi devas forlasi vin, Aljosha! Jen estas la kanaba semeto, kiun vi elfaligis en la korto. Vi pensis vane, ke vi perdis ghin senrevene. Nia regho estas tro grandanima por tio, ke senigi vin je chi tiu donaco pro via malsingardo. Tamen memoru, ke vi donis vorton de honesto gardi en sekreto chion, kio al vi estas konata pri ni Aljosha, ne aldonu al viaj nunaj malbonaj proprecoj ankorau pli malbonan - sendankecon!

Aljosha kun admiro prenis sian karan semeton el kruretoj de la kokino kaj promesis strechi siajn chiujn fortojn por korektighi.

- Vi vidos, kara Nigrulino, - li diris, - ke mi jam hodiau farighos tute alia.

- Ne pensu, ke oni facile savas sin de malvirtoj, kiam ili jam superfortis onin. Malvirtoj kutime envenas tra la pordo, sed eliras tra fendeto, do se vi volas korektighi, vi devas senchese kaj rigore observi vin. Do adiauu, al ni tempas disighi!

Aljosha, restinte sola, komencis pririgardi sian semeton kaj ne povis sufiche admiri ghin. Nun li ja estis tute trankvila pri la leciono, kaj la hieraua malghojo restigis en li neniun spuron. Li kun ghojo pensis pri tio, kiel chiuj miros, kiam li senerare parolos la dudek paghojn, kaj la penso, ke li ree superos siajn kunulojn, kiuj ne volis paroli kun li, karesis lian memamon. Kvankam li ne forgesis pri korektigo de li mem, li tamen pensis, ke tio ne povas esti tiel malfacila, kiel parolis Nigrulino. Chu ne de mi dependas korektighi?! - pensis li. - Se mi nur ekvolos, chiuj ree amos min.

Ve, kompatinda Aljosha ne sciis, ke por korektigo de si mem oni komencu per tio, ke oni forjhetu memamon kaj superfluan memfidon.

Kiam matene la infanoj kolektighis en la klasoj, oni vokis Aljosha supren. Li envenis kun ghoja kaj venka aspekto.

- Chu vi scias vian lecionon? - la instruisto demandis, severe ekrigardinte al li.

- Mi scias, - Aljosha respondis kuraghe.

Li komencis paroli kaj parolis chiujn dudek paghojn sen plej malgranda eraro kaj halto. La instruisto estis ekster si pro miro, kaj Aljosha jhetadis al siaj kunuloj fieraj rigardetojn.

De la instruistaj okuloj ne kashighis la fiera aspekto de Aljosha.

- Vi scias vian lecionon, - li diris al li, - tio veras, sed kial hierau vi ne volis diri ghin?

- Hierau mi ne sciis ghin, - Aljosha respondis.

- Ne povas esti! - la instruisto interrompis lin. - Hierau vespere vi diris al mi, ke vi scias nur du paghojn, kaj ech tiujn malbone, sed nun vi senerare parolis chiujn dudek! Kiam do vi ellernis ghin?

Aljosha eksilentis. Fine li diris per tremanta vocho:

- Mi ellernis ghin hodiau matene!

Sed subite chiuj infanoj, afliktitaj de lia fiereco, ekkriis unuvoche:

- Li diras malveron, hodiau matene li ech ne prenis la libron en la manojn!

Aljosha ektremis, mallevis la okulojn kaj diris neniun vorton.

- Do respondu! - la instruisto daurigis. - Kiam vi ellernis la lecionon?

Sed Aljosha ne rompis silenton: li tiel estis afekciita de chi tiu neatendita demando kaj malfavoro, montrita de liaj chiuj kunuloj, ke li ne povis rekonsciighi.

Intertempe la instruisto, jughante ke li antautage ne volis diri la lecionon pro obstino, ekopiniis necesa severe puni lin.

- Ju pli multe da kapabloj kaj talento vi havas de naturo, - li diris al Aljosha, - des pli modesta kaj obeema vi devas esti. La racio estas donita al vi ne por tio, ke vi malbonuzu ghin. Vi meritas punon pro hieraua obstino, kaj hodiau vi ankorau pligrandigis vian kulpon per tio, ke vi mensogis. Sinjoroj, - la instruisto daurigis, turninte sin al la pensionatuloj, - mi malpermesas al vi chiuj paroli kun Aljosha ghis kiam li tute korektighos. Kaj char tio eble estas por li malgranda puno, do venigu vergojn.

Oni alportis vergojn Aljosha estis en malespero! Unuafoje ekde la pensionato ekestis oni punas per vergoj, kaj kiun - Aljosha, kiu pensis pri si ion, kiu jughis sin pli bona kaj sagha el chiuj! Kia honto!..

Li ploregante jhetis sin al la instruisto kaj promesis tute korektighi.

- Vi devis pli frue pensi pri tio, - estis la respondo.

Larmoj kaj pento de Aljosha kortushis la kunulojn, kaj ili komencis peti pri lia pardono. Kaj Aljosha, sentante, ke li ne meritis ilian kompaton, ekploris ankorau pli amare.

- Bone! - la instruisto diris fine. - Mi pardonos vin lau la peto de viaj kunuloj, sed kun la kondicho, ke vi antau chiuj konfesu vian kulpon kaj klarigu, kiam vi ellernis la taskitan lecionon.

Aljosha tute perdis la kapon li forgesis la promeson, donitan al la subtera regho kaj lia ministro, kaj komencis rakonti pri la nigra kokino, pri la kavaliroj, pri la malgrandaj homoj

La instruisto ne lasis lin findiri.

- Kio! - li kriis kun kolero. - Anstatau penti pri via malbona konduto, vi elpensis moki min, rakontante fabelon pri nigra kokino?.. Tio jam troas. Ne, infanoj, vi vidas mem, ke ne eblas ne puni lin!

Kaj oni vergis kompatindan Aljosha!


. , !

, - .

... , . ... , - , , .

- , ! - .

, .

- , ! - . - , ?

- , - , - , , , , . , , , ... !

, .

.

, , :

- , ! , . , . , .

, , , ... , - !

, !

- , , - , - .

- , - , - , . , , , , . , !

, , . - , . , , , - , , , - . , , , . ! - . - , ...

, , , .

, . .

- ? - , .

- , - .

. , !

.

- , - , - , ?

- , - .

- ! - . - , , , ! ?

. :

- ! , , :

- , !

, .

- ! - . - ?

: , , .

, , , .

- , - , - . , . , , . ! - , . - , . , , , .

... ! , , , - , , ! !..

, , ...

- , - .

, . , , , .

.

- ! - . - , , , .

: , , , , ...

.

- ! - . - , , , ?.. . , , , !

!

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !