Antonij Pogorelskij. Nigra kokino (6)


Dum li kun scivolemo rigardadis chion, malfermighis flanka pordo, antaue ne rimarkita de li, kaj eliris multo da malgrandaj homoj, kun staturoj ne pli altaj ol duona arshino, en luksaj diverskoloraj vestoj. Ilia aspekto estis grava: iuj lau la vestoj shajnis esti militistoj, aliaj - civilaj oficistoj. Chiuj surhavis rondajn chapelojn, similajn al la hispanaj. Ili ne rimarkadis Aljosha, dece promenante en la chambroj, kaj laute interparolis, sed li ne povis kompreni, kion ili parolis.

Silente li longe rigardis ilin kaj apenau li volis aliri iun el ili kun demando, malfermighis la granda pordo en la fino de la halo Chiuj silentighis kaj ekstaris al la muroj en du vicoj kaj demetis la chapelojn.

La chambro momente farighis ankorau pli hela, chiuj malgrandaj kandeletoj ekbrulis ankorau pli brile, kaj Aljosha ekvidis dudek malgrandajn kavalirojn en oraj kirasoj, kun puncaj helmaj plumoj, kiuj estis popare enirantaj, malrapide marshante. Poste en profunda silento ili ekstaris ambauflanke de la foteloj. Iom poste la halon eniris homo kun majesta staturo, kun krono sur la kapo, brilanta de gemoj. Li surhavis helverdan talaron kun musa pelto sur la inverso kaj kun longa trenajho, kiun portis dudek malgrandaj paghioj en puncaj vestoj.

Aljosha tuj divenis, ke tiu devas esti la regho. Li profunde riverencis al li. La regho tre karese respondis kontrau la riverenco kaj sidighis en oran fotelon. Poste li ion ordonis al unu el starantaj apud li kavaliroj, kiu, alirinte Aljosha, anoncis al li, ke li proksimighu al la fotelo. Aljosha obeis.

- Al mi delonge estis konate, ke vi estas bonkora knabo; sed antau du tagoj vi faris grandan komplezon al mia popolo, kaj pro tio vi meritas rekompencon. Mia chefministro raportis al mi, ke vi savis lin de neevitebla kaj kruela morto.

- Kiam? - Aljosha demandis kun miro.

- Antau du tagoj en la korto, - la regho respondis. - Jen estas tiu, kiu shuldas al vi la vivon.

Aljosha ekrigardis al tiu, kiun montris la regho, kaj nur nun rimarkis, ke inter la korteganoj staris malgranda homo, tuta vestita nigre. Sur la kapo li surhavis apartspecan chapon de karmezina koloro, kun randdentoj supre, surmetitan iom flanken, kaj sur la kolo - blankan koltukon, tre amelitan, pro kio ghi shajnis iom blueta. Li estis agrable ridetanta, rigardante Aljosha, al kiu lia vizagho ekshajnis iom konata, kvankam li ne povis rememori, kie li lin vidis.

Kvankam al Aljosha estis flate, ke oni atribuis al li tian noblan agon, sed li shatis veron, do li profunde riverencinte diris:

- Sinjoro regho! Mi ne povas alpreni je mia konto tion, kion mi neniam faris. Antau du tagoj mi havis felichon savi de morto ne vian ministron, sed nian nigran kokinon, kiun ne shatis la kuiristino pro tio, ke ghi naskis neniun ovon

- Kion vi diras! - la regho chesigis lin kun kolero. - Mia ministro estas ne kokino, sed merita oficisto.

Nun la ministro aliris pli proksime, kaj Aljosha ekvidis, ke tiu efektive estis lia kara Nigrulino. Li tre ekghojis kaj ekpetis la reghon pri pardono, kvankam neniel povis kompreni, kion tio signifas.

- Diru al mi, kion vi deziras? - la regho daurigis. - Se tio estas en miaj fortoj, mi nepre plenumos vian postulon.

- Parolu kuraghe, Aljosha! - la ministro ekflustris che lia orelo.

Aljosha enpensighis kaj ne sciis, kion ekdeziri. Se oni donus al li tempon, li eble elpensus ion bonan; sed char al li shajnis ne ghentile atendigi la reghon, li ekhastis kun la respondo.

- Mi dezirus, - li diris, - ke ne lerninte mi chiam sciu mian lecionon, kiu ajn estos al mi taskata.

- Mi ne pensis, ke vi estas tia laborevitulo, - la regho respondis, balancante la kapon. - Sed kion fari, mi devas plenumi mian promeson.

Li eksvingis la manon, kaj paghio alportis oran pladon, sur kiu kushis unu kanaba semeto.

- Prenu la semeton, - la regho diris. - Dum ghi estos che vi, vi chiam scios vian lecionon, kiu ajn estos al vi taskata, tamen sub la kondicho, ke vi sub neniu preteksto al neniu diru iun vorton pri la vidita au future vidota chi tie. Ech la plej malgranda maldiskreto senigos vin de niaj favoroj por chiam, kaj al ni faros multon da klopodoj kaj malagrablajhoj.

Aljosha prenis la kanaban semeton, envolvis en papereton kaj enposhigis, promesante esti silentema kaj diskreta. La regho post tio ekstaris de sur la fotelo kaj samorde ekiris el la halo, antaue ordoninte al la ministro regali Aljosha kiel eble plej bone.


, , , , -, . : , - . . , , , , . , ... , . , , - , , . . , , . - , , , . , . . . - , , , , . .

- , - , - ; . , .

- ? - .

- , - . - , .

, , , , . , , , , , . , , , , .

, , , , :

- ! , . , , , ...

- ! - . - - , !

, , . , , .

- , ? - . - , .

- , ! - .

, . , , , - ; , .

- , - , - , , , .

- , , - , . - , .

, , .

- , - . - , , , , , , , . , .

, , . , .

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !