- , ,

. - , , , - .

, , , ; , .

! - . - , !

, , - , - , , , - . , .

, , ?

, , - !

. , , , , . !.. , ! . , , , , .

! - . - , ...

, ! , !..

, , .

, - .

, , : " !" - , - , , .

, .

, , , - - , , .

", , , - !" - , . . , , :

, ! ! . ... ... ...

.

. , .

.

- , , , , , , , .

, , .

, - .

, .

. , , - .

. , - ...

. , , .

, .

! - . - , ... , ?..

.

, , . ? : .

, ! - . - !.. . , ! , .

. , , :

! , ...

, .

Fabelo pri la kuragha leporo Long-orela - Strab-okula - Mallong-vosta

Naskighis la leporeto en arbaro kaj chiam ghi timis. Kiam ekkrakis brancho, kiam ekflugis birdo, kiam falis de l' arbo bulo da negho, - la spiro de la leporeto jam haltis pro timo.

Timis la leporeto dum unu tago, timis li dum du tagoj, timis dum semajno, timis dum jaro; fine li farighis granda, kaj subite tedis al li timi.

- Neniun mi timas! - li ekkriis tiel laute, ke oni audis lin en la tuta arbaro. - Nu jen, neniun mi timas!

Kolektighis maljunaj leporoj, alkuris malgrandaj leporidoj, kunvenis maljunaj leporinoj, - chiuj auskultis, kiel fanfaronas la leporo Long-orela, Strab-okula, Mallong-vosta, - ili auskultis kaj ech al siaj propraj okuloj ne kredis. Ne okazis ankorau, ke leporo neniun timas!

- Ho, vi, Strab-okula, chu vi ech lupon ne timas?

- Ne, lupon mi ne timas, nek vulpon, nek urson, - neniun mi timas!

Tio chi estis ja tute amuza. Ekridegis la junaj leporidoj, kovrante siajn bushetojn per la antauaj piedojl ekridis la bonaj maljunulinoj; ekridetis ech la maljunaj leporoj, kiuj jam falis en manegojn de vulpo kaj elprovis lupajn dentojn. Jen tre ridinda leporo! Ho kia ridinda! Kaj chiuj subite farighis gajaj, komencis rulighi, salti, kuradi, nu kvazau chiuj frenezighis.

- Pro kio tie chi longe paroladi! - kriis fine la kuraghighinta leporo. - Se mi renkontos lupon, mi mem formanghos lin...

Chiuj vidas, ke li estas ridinda kaj malsagha, kaj chiuj ridas. Krias la leporoj pri lupo, kaj jen... la lupo jam estas tie chi.

Li pashadis en arbaro por siaj lupaj aferoj, malsatighis kaj pensis: "Nu bone estus, mangheti leporon!" Subite li audas, ke tute proksime leporoj krias kaj pri la griza lupo parolas. Tuj li haltas, ekflaras aeron kaj komencas shtele alproksimighi.

Tute proksime alvenas la lupo al la gajighintaj leporoj, audas, ke ili mokas lin, kaj precipe - la fanfarona leporeto Long-orela - Strab-okula - Mallong-vosta.

- He, fratulo, atendu, tuj mi vin formanghos! - pensis la griza lupo kaj komencis rigardadi, kiu leporo fanfaronas pri sia kuragheco.

La leporoj nenion vidas kaj gajas ech pli multe ol antaue. Fine la fanfarona leporo sursaltis sur shtipeton, sidighis sur siaj postaj piedetoj kaj ekparolis:

- Auskultu vi, malkuraghuloj! Auskultu kaj rigardu min! Jen mi montros al vi artifikon... Mi... mi... mi...

Tie chi la lango de la fanfaronulo kvazau frostighis. La leporo ekvidis la lupon, kiu rigardas lin. Aliaj ne vidis la lupon, sed li mem vidis kaj ne kuraghis ech spiri.

Tiam okazis io tute eksterordinara.

La fanfarona leporeto eksaltis supren, kvazau pilko, kaj pro timego falis rekte sur la larghan lupan frunton, rulis sur la lupa dorso, transturnighis ankorau unu fojon en aero kaj poste tiel ekkuregis, ke shajne li estis preta elsalti el sia propra hauto.

Longan tempon kuris la malfelicha leporeto, ghis kiam li perdis chiujn siajn fortojn.

Chiam shajnis al li, ke la lupo persekutas lin kaj jen-jen ekkaptos lin per siaj dentoj.

Fine la malfelichulo entute senfortighis, fermis la okulojn kaj kiel malviva kushighis sub arbeto.

La lupo tiutempe kuris alian flankon. Kiam la leporo falis sur lin, shajnis al la lupo, ke iu ekpafis lin.

Kaj la lupo forkuris. Ja estas eble trovi en arbaro multajn aliajn leporojn, sed tiu chi estis ja freneza...

Longan tempon la aliaj leporoj ne povis rekonsciighi. Unu forkuris en arbetajhon, unu sin kashis post shtipeto, unu sin jhetis en kaveton.

Fine tedis al chiuj kashighi, kaj ili komencis iom post iom elrigardadi, kiuj estis pli kuraghaj.

- Nu lerte nia leporo timigis la lupon! - diris chiuj. - Sen li, ni ne estus foririntaj vivaj. Sed kie li estas, nia sentimema leporo?

Oni komencis lin serchi.

Iradis, iradis; nenie estas la kuragha leporo. Eble manghis lin alia lupo? Fine oni lin trovis: li kushas en kaveto sub arbetajho kaj estas apenau viva pro timo.

- Bravulo vi estas, Strabulo! - ekkriis chiuj leporoj unuvoche. - Nu jen, Strabulo! Lerte vi timigis la maljunan lupon. Dankon al vi, fratulo! Ja ni opiniis, ke vi fanfaronas.

La kuragha leporo tuj prenis dignan mienon; eliris el sia kaveto, viglighis, fermetis okulojn kaj ekparolis:

- Kiel vi opinias! He vi, malkuraghuloj!

De tiu chi tago la kuragha leporo komencis mem kredi, ke li efektive neniun timas.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !