Ursa Felo
Estis iam juna viro, kiu sin dungis kiel soldato, servis brave kaj estis chiam unua, kie pluvis la kugloj. Chio prosperis, dum la milito dauris, sed kiam oni faris pacon, li ricevis eksigon kaj la kapitano diris al li: "Iru kien vi volas."
Liaj gepatroj ne vivis plu, li ne havis hejmon, li do iris al siaj fratoj kaj petis rifughejon ghis la rekomenco de la milito. Sed la fratoj havis malmolan koron kaj diris:
"Kion vi faros che ni? Ni ne bezonas vin, zorgu mem pri vi."
La soldato havis nur sian pafilon, li prenis ghin sur la shultron kaj ekmigris en la vastan mondon. Li venis en grandan dezerton, kie oni vidis nur rondon de arboj, li eksidis en la ombro kaj malghoje pensis pri sia sorto:
"Mi ne posedas monon, mi scias nur la militan metion kaj nun dum la paco oni ne bezonas min plu, mi vidas, ke mi mortos de malsato."
Subite li ekaudis bruon kaj ekrigardis posten: tie staris fremdulo en richa verda surtuto, sed kun abomenaj chevalaj piedoj.
"Mi scias, kio mankas al vi," li diris, "da mono kaj richajho mi liveros al vi tiom, kiom vi povos porti, sed mi devas scii antaue chu vi estas timulo, por ne elspezi la monon malbone."
"Soldato kaj timulo; jen du ne kunigeblaj vortoj," li diris, "vi povas min provi."
"Bone," respondis la fremdulo, "turnu vin."
La soldato rigardis posten kaj ekvidis urson, kiu murmurante estis lin atakonta.
"Oho," kriis la soldato, "mi tiklos vian nazon, vi ne murmuros plu," ekcelis kaj trafis ghian bushegon; la besto falis senviva.
"Mi vidas," diris la fremdulo, "ke kuragho ne mankas al vi, sed vi devas plenumi ankorau unu kondichon."
"Bone, se ghi ne estos danghera por mia animo kaj eterna felicho; alie mi neniel konsentos," respondis la soldato, kiu bone komprenis, kun kiu li parolas.
"Jughu mem," respondis la fremdulo, "dum sep jaroj vi ne rajtos vin lavi, nek kombi la harojn kaj barbon, nek tranchi la ungojn, nek preghi ‚Patro nia’. Mi donos al vi surtuton kaj mantelon, kiun vi devos porti dum chi tiu tempo. Se vi mortos dum la sep jaroj, vi estos mia, se vi restos vivanta, vi estos libera kaj richa vian tutan vivon."
La soldato pensis pri sia granda mizero, kaj char li ofte jam riskis sian kapon, li volis provi ankau chi tiun fojon kaj konsentis. La diablo demetis la verdan surtuton, donis ghin al la soldato kaj diris:
"Chiam, kiam vi havos la surtuton sur via dorso kaj metos vian manon en la poshon, vi trovos tie sufiche da oro."
Li senfeligis la urson kaj diris:
"Jen via mantelo kaj via lito, vi devas dormi sur ghi kaj neniam serchi alian. Kaj pro la vesto via nomo estos Ursa Felo."
Dirinte tion, la diablo malaperis. La soldato surmetis la surtuton, ekserchis en la posho kaj konvinkighis, ke la diablo ne trompis lin. Poste li surjhetis la ursan felon sur sian dorson, ghoje ekmigris en la mondon malzorgante nenion, kio dikigas la homon kaj maldikigas la monujon. En la unua jaro lia aspekto estis ankorau tolerebla, sed en la dua li jam similis monstron. La haroj kovris preskau lian tutan vizaghon, liaj fingroj havis ungegojn, lia barbo similis dikan felton, kaj lia vizagho estis tiel kovrita de malpurajho, ke se oni semus tie kreson, ghi donus richan rikolton. Chiuj forkuris de li, sed char li chie donis monon al la mizeruloj petante iliajn preghojn, ke li ne mortu dum la sep jaroj, kaj char li chion bone pagis, li chiam trovis rifughejon.
En la kvara jaro li venis en gastejon, kie la mastro ne volis lin akcepti ech en la stalon, char li timis, ke li timigos la chevalojn. Sed kiam Ursa Felo eltiris el la posho plenmanon da oro, la mastro farighis pli cedema kaj donis al li chambron en la malantaua konstruajho, kondiche ke li ne montros sin: alie la gastejo perdus la reputacion.
Kiam vespere Ursa Felo sidis sola kaj kore deziris jam vidi la finon de la sep jaroj, li audis en la apuda chambro lautan ploron. Li havis kompateman koron, malfermis la pordon kaj ekvidis maljunan viron, kiu ploris malespere kunpremante la kapon per la manoj. Ursa Felo proksimighis, sed la viro salte levighis kaj volis forkuri. Fine, audante homan vochon, li trankvilighis. Post amikaj vortoj de Ursa Felo la malfelichulo rakontis al li la kauzon de sia malghojo. Li perdis la tutan havon, li kaj liaj filinoj devas malsati, li ne povas pagi por la loghejo kaj tial oni metos lin en malliberejon.
"Se tio estas via sola chagreno, mi povas helpi vin," diris Ursa Felo, "mi havas sufiche da mono."
Li alvokis la mastron, pagis, kaj al la mizerulo li donis sakon da oro.
La malfelichulo, liberigita de sia chagreno, ne sciis, kiamaniere danki lin.
"Iru kun mi," li diris, "miaj filinoj estas mirinde belaj, elektu unun kiel edzinon. Kiam shi ekscios, kion vi faris por mi, shi ne shancelighos. Vi shajnas iom stranga, sed shi baldau ordigos vin."
Ursa Felo volonte konsentis iri kun la maljunulo. Kiam la plej agha filino ekvidis la teruran vizagon, shi ekkriis kaj forkuris. La dua restis kaj rigardis lin de la kapo ghis la piedoj, sed diris:
"Kiel mi povus akcepti edzon, kiu ne similas viron? Mi preferus la razitan urson, kiu iam estis montrata tie kaj aspektis kiel viro: ghi havis husaran pelton kaj blankajn gantojn. Se li estus nur malbela, mi povus kutimighi."
La pli juna diris:
"Li helpis nin en la mizero, li estas sendube bona homo; vi promesis al li edzinon, la promeso devas esti plenumita."
Domagho estas, ke la haroj kaj malpurajho kovris la vizaghon de Ursa Felo, char oni povus vidi la ghojon de lia koro, kiam li audis chi tiujn vortojn. Li demetis ringon de sia fingro, disrompis ghin kaj donis unu duonon al la knabino, la alian li mem konservis. Sur shia duono li skribis sian nomon kaj sur sia duono shian nomon kaj petis, ke shi bone gardu ghin. Poste li shin adiauis:
"Mi devas migri ankorau tri jarojn; se mi ne revenos, vi estos libera, char tio signifos, ke mi ne vivas plu."
La kompatinda fianchino vestis sin nigre kaj kiam shi pensis pri la fiancho, larmoj fluis el shiaj okuloj. La fratinoj mokis kaj insultis shin.
"Gardu vin," diris la plej agha, "kiam vi donos al li vian manon, li ekbatos ghin per sia piedego."
"Estu singarda," diris la alia, "la ursoj amas dolchajhojn, se vi plachos al li, li manghos vin."
"Vi devas chiam plenumi lian volon," aldonis la plej agha, "alie li murmuros."
La alia daurigis:
"La edzigho estos gaja: la ursoj bone dancas."
La fianchino silentis kaj respondis nenion. Ursa Felo migris en la mondo de unu loko al alia, faris bonon kie li povis kaj malavare donacis al mizeruloj, por ke ili preghu por li. Fine kiam venis la lasta tago de la sepa jaro, li ree iris en la dezerton kaj eksidis che la rondo de arboj. Baldau ekbruis la vento, kaj la diablo staris antau li kaj malkontente lin rigardis; li jhetis al la soldato liajn malnovajn vestojn kaj repostulis sian verdan surtuton.
"Momenton," diris Ursa Felo, "unue vi devas min purigi."
La diablo vole nevole devis alporti akvon, lavi Ursan Felon, kombi liajn harojn kaj detranchi la ungojn. Ursa Felo havis aspekton de brava militisto kaj estis multe pli bela ol antaue.
Post la foriro de la diablo la soldato sentis sin kvazau liberigita de peza shargho. Li iris en la urbon, surmetis belegan veluran veston, eksidis en kvarchevalan kaleshon kaj veturis al la domo de la fianchino. Neniu rekonis lin, la patro opiniis lin supera oficiro kaj kondukis lin en la chambron, kie sidis la filinoj.
Oni sidigis lin inter la du pli aghaj: ili vershis al li vinon, metis sur lian teleron la plej bonajn pecojn, shajnis al ili, ke ne ekzistas pli bela viro en la tuta mondo. La fianchino en nigra vesto sidis kontrau li, ne levis la okulojn kaj ne diris ech unu vorton. Fine kiam li demandis la patron, chu li konsentas doni al li unu filinon kiel edzinon, la du pli aghaj salte levighis kaj kuris en sian chambron por surmeti belajn vestojn, char chiu imagis, ke shi estas la elektita.
La fremdulo, kiam li restis sola kun la fianchino, prenis el sia posho la duonon da ringo kaj jhetis ghin en pokalon kun vino, kiun li donis al shi trans la tablo. Shi prenis la pokalon kaj eltrinkis la vinon. Kiam shi rimarkis sur la fundo la duonringon, forte ekbatis shia koro. Shi prenis la alian duonon, kiun shi portis sur rubando sur la kolo: ambau duonoj perfekte taugis unu al la alia. Tiam li diris:
"Mi estas via fiancho, kiun vi vidis kiel Ursan Felon, sed dank’al Dio mi ree estas homo kaj pura estajho."
Li proksimighis al shi, chirkauprenis shin kaj kisis. Dume ambau fratinoj venis lukse vestitaj; kiam ili vidis, ke la belulo estas shia, kaj eksciis, ke li estas Ursa Felo, ili furiozaj kuris el la domo: unu sin dronigis en la puto, la alia pendigis sin sur arbo.
Vespere iu frapis la pordon, la fiancho malfermis: antau li staris la diablo en la verda surtuto kaj diris:
"Vi vidas, mi havas du animojn anstatau la via."