La ora birdo

Estis antau jaroj regho. Li havis malantau la palaco ghardenon, kaj en ghi arbon, kiu havis orajn pomojn. Kiam la pomoj maturighis, oni kalkulis ilin; sed tuj en la posta tago unu mankis. Oni raportis pri tio al la regho, kaj li ordonis starigi chiunokte gardistojn sub la arbo.

La regho havis tri filojn. La plej aghan li sendis che noktigho en la ghardenon; sed noktomeze la dormo fermis al la junulo la okulojn, kaj matene ree mankis unu pomo.

En la posta nokto staris garde la dua filo, sed li ne pli bone sukcesis: kiam sonoris la dekdua horo, li ekdormis, kaj matene mankis unu pomo.

Venis la vico de la tria filo, sed la patro ne fidis al li kaj pensis, ke li estos ankorau malpli sukcesa ol la fratoj; tamen fine li donis sian permeson.

La junulo ekkushis sub la arbo kaj zorge forpeladis de si la dormon. Kiam sonoris la dekdua horo, io ekbruis en la aero; en la lumo de la luno li vidis flugantan birdon, kies ora plumaro brile radiis. La birdo mallevighis sur la arbon kaj ghuste deshiris unu pomon, kiam la knabo sendis sagon en ghin. La birdo forflugis, sed la sago trafis la plumaron, kaj ora plumo falis teren. La junulo levis ghin, alportis ghin matene al la regho kaj rakontis, kion li vidis nokte. La regho kunvokis la konsilistaron, kaj chiu certigis, ke tia plumo valoras pli multe ol la tuta regno.

"Se la plumo estas tiel multekosta, unu estas por mi nenio, mi devas havi la tutan birdon."

La plej agha filo ekiris serchi la oran birdon. Li fidis al sia sagho kaj estis certa, ke li trovos ghin. Post iom da tempo li vidis vulpon, kiu sidis apud arbaro. La princo levis la pafilon kaj ekcelis.

"Ne pafu!" kriis la vulpo, "mi donos al vi por tio bonan konsilon. Vi serchas la oran birdon kaj hodiau vespere vi venos en kamparon, kie du gastejoj staras unu kontrau la alia. Unu estas hele lumigita kaj gaje estas en ghi: ne eniru tien, iru en la alian, kvankam ghi ne plachos al vi."

"Chu povas doni prudentan konsilon tiel malsagha besto?" pensis la regha filo kaj pafis, sed maltrafis la vulpon, kiu etendis la voston kaj forkuris en la arbaron.

La junulo pluiris kaj venis vespere en la kamparon, kie staris ambau gastejoj: en unu oni kantis kaj dancis, la alia estis malgaja kaj malghoja.

"Mi estus malsaghulo," pensis la princo, "se mi irus en la mizeran gastejon kaj preterpasus la belan."

Li eniris en la gajan domon, vivis tie lukse kaj gaje kaj forgesis la birdon, la patron kaj chiujn bonajn konsilojn.

Kiam pasis iom da tempo kaj la plej agha filo ne revenis hejmen, la dua ekiris serchi la oran birdon. Same kiel la plej agha li renkontis la vulpon kaj ne obeis ghian bonan konsilon. Li venis al la du gastejoj. En unu, kie sonis gajeco, che la fenestro sidis lia frato. Li ne povis kontraustari la logon, eniris kaj vivis tie, zorgante nur pri sia plezuro.

Ree pasis iom da tempo. La plej juna princo volis sekvi la fratojn kaj serchi fortunon, sed la patro ne permesis:

"Vane li irus; certe li ne trovos la oran birdon, se la pli aghaj ne sukcesis. Se io malfelicha okazos al li, li ne scios kion fari. Sagho mankas al li."

Sed fine, kiam la knabo ne lasis lin trankvila, la regho permesis al li iri. Apud la arbaro ree sidis la vulpo, kiu petis kompaton kaj donis la bonan konsilon. La junulo estis bonkora kaj diris:

"Trankvilighu, vulpeto, mi ne turmentos vin."

"Vi tion ne bedauros," respondis la vulpo. "Sidighu sur mian voston, vi rapide forveturos."

Apenau la princo sidighis, la vulpo ekkuris galope trans shtonojn kaj akvojn, ? la haroj fajfis en la vento. Kiam ili venis en la kamparon, la princo desaltis, senshancelige eniris en la mizeran gastejon kaj trankvile pasigis tie la nokton.

La postan tagon, kiam li venis en la kampon, la vulpo jam sidis tie kaj diris:

"Mi diros al vi, kion vi devas fari nun. Iru rekte antauen, ghis vi venos al kastelo, antau kiu vi vidos tutan tachmenton da soldatoj. Ne timu ilin, char ili chiuj dormos kaj ronkos. Iru inter ili rekte en la kastelon; pasinte tra chiuj chambroj vi venos en chambron, kie la ora birdo sidas en ligna kagho. Apude vi trovos malplenan kaghon por pompo, sed gardu vin elpreni la birdon el la malbela kagho kaj meti en la luksan, alie ve al vi!"

Post tiuj chi vortoj la vulpo ree etendis la voston, kaj la regha filo sidighis sur ghin: galop’, galop’ trans shtonojn kaj akvojn, ? la haroj fajfis en la vento.

Kiam li atingis la kastelon, li trovis chion tiel, kiel rakontis la vulpo. La regha filo venis en chambron, kie la ora birdo sidis en ligna kagho, kaj apude estis ora kagho; la tri oraj pomoj kushis sur la planko. La junulo pensis, ke ridinde estus lasi la belan birdon en la malbela kagho, malfermis la pordon, prenis la birdon kaj metis en la oran.

En la sama momento eksonis terura krio de la birdo. La soldatoj vekighis, sin jhetis al la princo kaj forkondukis lin en malliberejon. En la posta tago li estis jughata: li konfesis chion kaj estis kondamnita al morto. La regho diris, ke li donacos al li la vivon, se li alportos la oran chevalon, kiu kuras pli rapide ol la vento. Se li sukcesos, li ricevos rekompence ankau la oran birdon.

La princo ekiris, sed li estis malghoja, char kie trovi la oran chevalon? Subite li ekvidis la malnovan amikon, la vulpon, kiu sidis che la vojo.

"Vi vidas," diris la vulpo, "kio okazis, char vi ne obeis mian konsilon. Sed ne chagrenighu, mi helpos vin kaj diros, kiamaniere vi povos akiri la oran chevalon. Iru rekte antauen, vi venos al kastelo, kie la chevalo staras en stalo. Antau la stalo kushos la servistoj, sed ili dormos kaj ronkos kaj vi povas trankvile elkonduki la chevalon. Sed memoru jenon: surmetu sur ghin la eluzitan selon el ligno kaj ledo, ne la oran apude pendantan, alie ve al vi!"

Dirinte chi tion, la vulpo etendis la voston kaj la regha filo sidighis sur ghin: galop’, galop’ trans shtonojn kaj akvojn, ? la haroj fajfis en la vento. Chio okazis tiel, kiel rakontis la vulpo. Li venis en la stalon, kie la ora chevalo staris; sed kiam li estis metonta sur ghin la eluzitan selon, li ekpensis:

"Mi ofendos la belan beston, se mi ne metos sur ghin la oran selon, kvazau kreitan por ghi."

Sed apenau la ora selo ektushis la chevalon, la besto laute ekblekis. La servistoj vekighis, kaptis la junulon kaj jhetis lin en malliberejon. En la posta tago la jugho kondamnis lin al morto, sed la regho promesis donaci al li la vivon kaj aldone la oran chevalon, se li forrabos la princinon el la ora kastelo.

Kun peza koro ekiris la junulo, sed feliche li baldau renkontis la fidelan vulpon.

"Mi devus forlasi vin en via malfelicho," diris la vulpo, "sed mi kompatas vin kaj ankorau unu fojon mi vin savos. La vojo kondukos vin rekte al la ora kastelo. Vespere vi venos tien, kaj nokte, kiam chio eksilentos, la princino iros en bandomon. Kiam shi eniros, saltu al shi kaj shin kisu: shi sekvos vin kaj vi povos shin forkonduki. Sed ne permesu al shi adiaui la gepatrojn, alie ve al vi!"

La vulpo etendis la voston kaj la regha filo sidighis sur ghin: galop’, galop’ trans shtonojn kaj akvojn, ? la haroj fajfis en la vento. Li venis al la ora kastelo kaj chio okazis, kiel diris la vulpo.

Li atendis ghis la noktomezo kaj kiam chiujn jam lulis la dormo kaj la princino iris en la bandomon, li saltis al shi kaj shin kisis. Shi diris, ke shi volonte iros kun li, sed petegis lin kun larmoj en la okuloj, ke li permesu al shi adiaui la gepatrojn. Komence li kontraustaris al shiaj petoj, sed fine, kiam shi ploris pli kaj pli plende kaj falis al liaj piedoj, li konsentis.

Apenau shi alpashis al la lito de la patro, li vekighis kaj kun li la tuta kastelo. Oni kaptis la junulon kaj jhetis en malliberejon.

En la posta tago la regho diris:

"Vi perdos la vivon, se vi ne forigos la monton, kiu kushas antau miaj fenestroj kaj trans kiu mi ne povas vidi la landon. En la dauro de ok tagoj la laboro devas esti farata. Se vi sukcesos, vi rekompence ricevos mian filinon."

La princo dum sep tagoj fosis kaj shovelis seninterrompe, sed post sep tagoj li vidis, ke la rezultato estas nula; li malghojis kaj malesperis. La sepan vesperon aperis la vulpo kaj diris:

"Vi ne meritas mian helpon, tamen iru kaj kushighu, mi faros vian laboron."

En la posta mateno, kiam li vekighis kaj rigardis tra la fenestro, li ne vidis plu la monton. Li ghojplena rapidis al la regho kaj raportis al li, ke la kondicho estas plenumita. Vole nevole la regho devis efektivigi la promeson kaj doni al li la princinon.

Nun ili ambau ekiris kaj baldau renkontis la vulpon.

"La plej bonan parton vi jam havas," li diris, "sed al la princino el la ora kastelo mankas ankorau la ora chevalo."

"Kiamaniere akiri ghin?" demandis la junulo.

"Mi tuj diros al vi," respondis la vulpo. "Antau chio konduku la princinon al la regho, kiu sendis vin en la oran kastelon. Granda ghojo ekregos tie, oni volonte donos al vi la oran chevalon. Kiam oni ghin alkondukos, tuj saltu sur ghin kaj etendu al chiuj manon por adiauo, laste al la princino. Kiam vi tenos shian manon, surtiru shin rapide sur la selon kaj forgalopu. Neniu kaptos vin, char la chevalo kuros pli rapide ol la vento."

Chio estis sukcese plenumita kaj la regha filo forrabis sur la ora chevalo la belan princinon. Baldau li renkontis la vulpon, kiu diris al la junulo:

"Nun mi helpos vin akiri la oran birdon. Kiam vi estos proksime de la kastelo, kie estas la ora birdo, igu la princinon malsupreniri de la chevalo, mi shin gardos. Poste rajdu sur la ora chevalo en la kastelan korton. Chiuj ekghojos, vidante vin, kaj oni alportos al vi la oran birdon. Kiam vi havos la kaghon en la manoj, tuj galopu ree al ni kaj prenu la princinon."

Chio bone sukcesis, kaj kiam la princo estis revenonta hejmen kun siaj trezoroj, la vulpo diris:

"Nun vi devas rekompenci mian helpon."

"Kion vi postulas?" demandis la junulo.

"Kiam ni venos tien en la arbaron, mortpafu min kaj detranchu miajn piedojn kaj kapon."

"Tio estus bela dankemo," diris la regha filo, "mi faros ghin por nenio en la mondo."

La vulpo diris:

"Se vi ne volas tion fari, mi devas forlasi vin, sed antau la foriro, mi donos al vi bonan konsilon. Gardu vin kontrau du aferoj: ne achetu viandon de la pendigilo kaj ne sidighu sur randon de puto."

La junulo pensis:

"Stranga besto kun strangaj kapricoj! Kiu achetus viandon de la pendigilo! Mi neniam sentis inklinon sidighi sur randon de puto."

Li rajdis antauen kun la bela princino, kaj la vojo kondukis lin tra la kamparo, kie restis ambau liaj fratoj. Granda popolamaso nun kriis tie, unuj pushis la aliajn. Kiam li demandis, kio okazas, oni respondis, ke du homoj estas pendigotaj. Li proksimighis kaj rekonis siajn fratojn, kies konscienco estis shargita per multaj kulpoj kaj kiuj perdis sian tutan havon. Li demandis, chu li povus ilin liberigi.

"Se vi pagos por ili," oni respondis, "sed kial perdi monon por tiaj friponoj!"

Sen longaj konsideroj la princo pagis por ili kaj ili chiuj kune forveturis.

Ili venis en la arbaron, en kiu ili iam renkontis la vulpon. Agrable estis tie kaj malvarmete; la fratoj do diris:

"Ni ripozu iom che la puto, ni trinku kaj manghu!" Li konsentis kaj dum la interparolado li forgesis la averton, sidighis sur la randon, ne suspektante perfidon. La fratoj enpushis lin en la puton, prenis la princinon, la chevalon kaj la birdon kaj ekiris hejmen.

"Jen ni akiris ne nur la oran birdon," ili diris, "sed ankau la oran chevalon kaj la virgulinon el la ora kastelo."

Granda estis la ghojo, sed la chevalo ne volis manghi, la birdo ne fajfis, kaj la knabino sidis kaj ploris.

La plej juna filo ne pereis en la puto. Ghi estis feliche senakva kaj li falis sendifekta sur molan muskon, sed ne povis eliri.

Ankau en tiu malfelicho la fidela vulpo ne forlasis lin. Ghi alkuris kaj riprochis la princon, ke li forgesis ghian konsilon.

"Mi ne povas forlasi vin," ghi diris, "mi eltiros vin al la taga lumo."

Ghi diris al la regha filo, ke li kaptu ghian voston kaj forte ghin tenu, kaj ghi eltiris la junulon supren.

"Vi ne estas ankorau sen danghero," diris la vulpo, "viaj fratoj ne estas certaj, chu vi mortis; ili chirkauis la arbaron per gardistoj kun ordono mortigi vin, se vi revenos."

Malrichulo sidis che la vojo, la junulo intershanghis kun li la vestojn kaj tiamaniere sukcesis eniri en la kastelon. Neniu lin rekonis, sed la birdo komencis fajfi, la chevalo komencis manghi kaj la princino chesis plori. La regho ekmiris kaj demandis:

"Kion tio signifas?"

La princino respondis:

"Mi ne scias, sed estis tiel malghoje al mi, kaj nun mi estas tiel gaja! Shajnas al mi, ke venis mia vera fiancho."

Shi rakontis chion, kio okazis, kvankam la du fratoj estis minacintaj mortigi shin, se shi malkashos ilian perfidon.

La regho kunvokis chiujn, kiuj estis en la kastelo; venis ankau la junulo, kiel malrichulo en chifonoj, sed la princino tuj rekonis lin kaj saltis al lia brusto. La sendiaj fratoj estis kaptitaj kaj kondamnitaj al morto, kaj la plej juna princo edzighis kun la bela virgulino kaj estis proklamita heredonto de la regho.

Kaj la malfelicha vulpo? Longe, longe post chi tiuj okazoj la princo foje iris en la arbaron kaj renkontis la vulpon, kiu diris:

"Vi posedas nun chion, kion vi deziris, sed mia malfelicho ne havas finon; sed se vi volos, vi povos min savi."

Kaj ghi ree petegis, ke li mortpafu ghin kaj detranchu ghiajn piedojn kaj kapon. Apenau la regha filo tion faris, la vulpo farighis homo. Li estis neniu alia, ol la frato de la bela princino. Kiam la kruela sorcho estis forigita, nenio mankis en ilia felicho ghis la morto.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ