Neghulino

Tio okazis iam en la mezo de vintro. La neghaj flokoj falis de la chielo kvazau plumoj. Reghino sidis che fenestro, kiu havis nigran ebonan kadron, kaj kudris. Shi levis la okulojn, ekrigardis la chielon kaj en la sama momento shi pikis sian fingron per la kudrilo. Tri sangaj gutoj falis sur la neghon. La rugho tiel bele kontrastis la blankan neghon, ke shi pensis:

"Se mi havus infanon tiel blankan kiel la negho, tiel rughan kiel la sango kaj tiel nigran kiel la ligno de la kadro!"

Baldau poste Dio sendis al shi filineton, kiu estis tiel blanka kiel negho, tiel rugha kiel sango, kaj tiel nigrahara kiel ebono. Oni nomis shin Neghulino. Tuj kiam naskighis la infano, la reghino mortis.

Post unu jaro la regho prenis alian edzinon. Shi estis bela virino, sed fiera kaj malmodesta. Shi ne povis toleri, ke iu superas shin en beleco. Shi havis miraklan spegulon. Chiufoje kiam shi ekstaris antau ghi kaj demandis:

"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"

ghi respondis:

"Vi reghino, vi estas che ni la plej bela!"

Tiam shi estis kontenta, char shi sciis, ke la spegulo diras la veron.

Neghulino kreskis kaj farighis pli kaj pli bela. Kiam shi estis sepjara, shi estis tiel bela, kiel la hela tago, pli bela ol la reghino mem. Kiam chi tiu demandis foje sian spegulon:

"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"

ghi respondis:

"Plej bela vi estas che ni, ho reghino,
Sed miloble pli bela estas Neghulino."

La reghino ektimis kaj farighis flava kaj verda pro envio. De chi tiu momento chiufoje kiam shi ekvidis Neghulinon, la koro turnighis en shi pro malamo al la knabino. La envio kaj fiero kreskis kvazau malbonaj herboj en shia koro, tiel ke shi ghuis trankvilon nek tage, nek nokte.

Shi alvokis chasiston kaj diris:

"Forkonduku la infanon en la arbaron, mi ne volas plu vidi ghin antau miaj okuloj. Mortigu ghin kaj alportu al mi la pulmojn kaj la koron kiel pruvon de la plenumo de mia ordono."

La chasisto devis obei. Li forkondukis la princinon, strechis la pafarkon kaj jam estis trapikonta la senkulpan koron de Neghulino, kiam shi ekploris kaj diris:

"Kara chasisto, lasu al mi la vivon, mi forkuros en la sovaghan arbaron kaj neniam revenos hejmen."

Shi estis tiel bela, ke la chasisto ekkompatis shin kaj diris:

"Forkuru, malfelicha infano."

Baldau disshiros vin la sovaghaj bestoj, li pensis kaj tamen li sentis, kvazau peza shtono defalis de lia koro, ke li ne devas mortigi shin. En la sama momento juna aprido kuris preter li. Li ghin mortigis, elprenis la pulmojn kaj la koron kaj alportis ilin al la reghino. La kuiristo devis kuiri ilin kun salo, kaj la malica virino manghis ilin, pensante, ke shi manghas la pulmojn kaj la koron de Neghulino.

La malfelicha infano restis tute sola en la arbaro. Teruro ekregis shin. Shi rigardis la arbajn foliojn, kvazau serchante de ili konsilon. Shi ekkuris inter pintaj shtonoj kaj dornoj, kaj la sovaghaj bestoj saltis preter shi, sed ne atakis shin. Shi kuris tiel longe, kiel la piedoj povis porti shin. Noktighis. Shi ekvidis malgrandan dometon kaj eniris por ripozi. En la dometo chio estis malgranda, sed tiel beleta kaj pura, ke ne eble estas tion priskribi. Tie staris tableto kovrita per blanka tuko kaj sur ghi sep malgrandaj teleroj, chiu telereto kun sia forketo, krom tio sep tranchiletoj kaj forketoj, sep malgrandaj glasoj. Apud la muro estis en vico sep litetoj, sur chiu estis sternita blanka tuko. Neghulino malsata kaj soifanta manghis de chiu telereto iom da legomoj kaj da pano kaj trinkis el chiu glaso guton da vino, char shi ne volis forpreni chion de unu. Poste, tre laca, shi kushighis sur liton; sed neniu taugis, unu estis tro longa, alia tro mallonga; fine la sepa estis bona, shi kushighis sur ghin, alvokis la benon de Dio kaj ekdormis.

Kiam tute mallumighis, venis la mastroj de la dometo, sep nanoj, fosistoj de metaloj en la montoj. Ili eklumigis siajn sep kandelojn kaj en la hela lumo rimarkis, ke iu fremda estis che ili, char ne chio estis en ordo, kia ili ghin lasis.

La unua demandis:

"Kiu sidis sur mia segheto?"

La dua:

"Kiu manghis de mia telereto?"

La tria:

"Kiu mordis de mia pano?"

La kvara:

"Kiu manghis de miaj legomoj?"

La kvina:

"Kiu uzis mian forketon?"

La sesa:

"Kiu tranchis per mia tranchileto?"

La sepa:

"Kiu trinkis el mia pokaleto?"

La unua chirkaurigardis, rimarkis sur sia lito postsignon de malgranda piedo kaj diris:

"Kiu eniris en mian liton?"

La aliaj alkuris kaj ekkriis:

"Ankau en la mia iu kushis."

La sepa rigardante sian liton, ekvidis sur ghi Neghulinon dormanta. Li alvokis la aliajn, ili alkuris kaj ekkriis pro miro. Ili alportis siajn sep kandelojn kaj lumigis Neghulinon.

"Mia Dio, mia Dio!" ili kriis "kiel bela infano!"

Ili tre ghojis, ne vekis shin, kaj shi dormis en la liteto. La sepa nano dormis kun siaj kunuloj, kun chiu unu horon, kaj tiel pasis la nokto.

Matene Neghulino vekighis kaj, ekvidinte la sep nanojn, ektimis. Sed ili amike demandis:

"Kiel oni nomas vin?"

"Neghulino."

"Kiamaniere vi venis en nian domon?" daurigis ili la demandojn. Shi rakontis al ili, ke shia duonpatrino volis pereigi shin, sed la chasisto shin ekkompatis; ke shi kuris la tutan tagon, ghis fine shi trovis chi tiun dometon. La nanoj diris al shi:

"Se vi mastrumos en nia domo, kuiros, lavos, kudros, trikos, zorgos pri ordo kaj pureco, vi povas resti che ni, kaj nenio al vi mankos."

"Bone, tre volonte" respondis Neghulino kaj restis che ili. Shi mastrumis kaj zorgis pri la ordo en la domo; la nanoj iris chiumatene en la montojn kaj serchis oron, vespere ili revenis, kaj la manghajho devis esti preta. La tutan tagon la knabino estis sola, la bonaj nanoj avertis shin kaj chiam diris:

"Gardu vin kontrau via duonpatrino. Shi baldau ekscios, ke vi estas tie chi; enlasu neniun."

La reghino opiniis, ke shi manghis la pulmojn kaj la koron de Neghulino kaj tial shi estis certa, ke shi ree estas la unua kaj plej bela. Shi ekstaris antau la spegulo kaj diris:

"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"

La spegulo respondis:

"Vi estas plej bela che ni, ho reghino,
Sed trans montoj kaj rivero
Tie sur la nana tero
Miloble pli bela estas Neghulino."

La reghino ektimis, char shi sciis, ke la spegulo neniam mensogas.

Shi komprenis, ke la chasisto trompis shin kaj ke Neghulino ankorau vivas. De tiu momento shi pensis kaj pensis senchese, kiel pereigi Neghulinon, char dum shi ne estis plej bela en la lando, la envio ne lasis shin trankvila.

Fine shi ion elpensis. Shi kolorigis sian vizaghon kaj vestis sin kiel maljuna butikistino. Shi farighis tute ne rekonebla. Aliformigita tiamaniere shi iris trans la sep montojn al la sep nanoj, frapis la pordon kaj ekkriis:

"Bela komercajho malkara, malkara!" Neghulino elrigardis tra la fenestro kaj diris:

"Bonan tagon! Kion vi vendas?"

"Bonan komercajhon, belan komercajhon! Lachojn de chiuj koloroj" respondis la duonpatrino kaj montris lachon plektitan el multkolora silko.

"Mi ja povas enlasi la bonan virinon," pensis Neghulino, malriglis la pordon kaj achetis la belan lachon.

"Mia infano!" diris la maljunulino, "ne tiel! venu, mi mem lachos vin."

Neghulino suspektis nenion, starighis antau shi kaj lasis sin lachi per la nova lacho. La duonpatrino lachis rapide kaj tiel forte, ke al Neghulino mankis la spiro kaj shi falis kiel senviva.

"Nun vi ne estos plu la plej bela," diris la reghino kaj forkuris.

Post momento la nanoj revenis hejmen por vespermanghi. Kiel ili ektimis, kiam ili ekvidis la amatan Neghulinon sur la planko! Shi ne movighis, kvazau senviva. Ili levis shin kaj rimarkinte, ke shi estas tro forte lachita, tratranchis la lachon. Shi komencis spiri, kaj iom post iom revenis la vivo. Kiam la nanoj eksciis, kio okazis, ili diris:

"La maljuna butikistino estis neniu alia, ol la sendia reghino. Gardu vin kaj enlasu neniun dum nia foresto."

La malbona virino, reveninte hejmen, iris al la spegulo kaj demandis:

"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"

La spegulo respondis kiel ordinare:

"Vi estas plej bela che ni, ho reghino,
Sed trans montoj kaj rivero
Tie sur la nana tero
Miloble pli bela estas Neghulino."

Kiam shi tion audis, shi tiel ektimis, ke la tuta sango fluis al la koro. Shi komprenis, ke Neghulino revivighis.

"Nun mi preparos ion pli bonan, por neniigi vin."

Shi sciis la sorcharton kaj faris venenan kombilon. Shi alivestis sin kiel alia maljuna virino kaj iris trans la sep montojn al la sep nanoj, frapis la pordon kaj ekkriis:

"Bona komercajho malkara, malkara!"

Neghulino ekrigardis kaj diris:

"Daurigu la vojon, malpermesite estas al mi enlasi iun ajn."

"Sed vi ja povas rigardi," diris la maljunulino, eltiris la venenan kombilon kaj levis ghin al la fenestro. Ghi tiel plachis al la knabino, ke shi lasis sin trompi kaj malfermis la pordon. Kiam ili interkonsentis pri la prezo, la maljunulino diris:

"Permesu, mi mem kombu vin." La kompatinda Neghulino senpripense permesis. Apenau la sorchistino enigis la kombilon en la harojn, la veneno komencis efiki kaj la knabino falis senkonscia.

"Miraklo de la beleco, jen via fino," diris la malbona virino kaj foriris.

Feliche jam vesperighis kaj la nanoj revenis hejmen. Ekvidinte senvivan Neghulinon sur la planko, ili tuj eksuspektis la reghinon. Ili komencis serchi kaj trovis la venenan kombilon. Apenau ili eltiris ghin, Neghulino rekonsciighis kaj rakontis, kio okazis. Ili ree avertis shin, ke shi estu singarda kaj malfermu la pordon al neniu.

La reghino ekstaris hejme antau la spegulo kaj diris:

"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"

Ghi respondis kiel antaue:

"Vi estas plej bela che ni, ho reghino,
Sed trans montoj kaj rivero
Tie sur la nana tero
Miloble pli bela estas Neghulino."

Audinte la vortojn de la spegulo, la reghino ektremis pro kolero.

"Neghulino devas morti, ech se tio kostus al mi la vivon," ekkriis shi, iris en kashitan chambron, kiun neniu vizitadis kaj faris tie venenan pomon. Ekstere ghi estis bela, blanka kaj rozvanga; ekvidinte ghin, chiu dezirus ghin gustumi, sed plej malgranda ghia peceto estis mortiga.

Kiam la pomo estis preta, la reghino alivestis sin kiel kamparanino kaj iris trans la sep montojn al la sep nanoj. Shi frapis la pordon. Neghulino elrigardis tra la fenestro kaj diris:

"Malpermesite estas al mi iun enlasi, la sep nanoj tiel ordonis."

"Bone," respondis la kamparanino, "en chia okazo mi sukcesos vendi la pomojn. Jen, mi donacos unu pomon al vi."

"Ne," respondis Neghulino, "mi povas nenion akcepti."

"Chu vi timas venenon?" diris la maljunulino, "rigardu, mi distranchos la pomon; la rughan vangon vi manghos, la blankan mi."

La pomo estis tiel artifike farita, ke nur la rugha parto estis venena.

Neghulino rigardis la belan pomon kaj vidante, ke la kamparanino manghas, ne povis sin deteni, etendis la manon kaj prenis la venenan parton. Sed apenau shi demordis peceton, shi falis senviva. La reghino kruele rigardis shin, laute ridis kaj diris:

"Blanka kiel negho, rugha kiel sango, nigra kiel ebono! Nun ne vekos vin la nanoj."

Kiam shi hejme demandis la spegulon:

"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"

ghi respondis fine:

"Vi reghino, vi estas che ni la plej bela."

Nur tiam shia enviema koro ghuis trankvilon, se enviema koro povas tion ghui.

La nanoj, reveninte vespere hejmen, trovis Neghulinon kushanta sur la planko. Neniu spiro elighis el shia busho, shi estis senviva. Ili levis shin, serchis che shi ion venenan, mallachis shin, kombis shiajn harojn, lavis ilin en akvo kaj vino, sed vane. La amata infano estis kaj restis senviva.

Ili metis shin en cherkon, chiuj sidighis apud shi kaj ploris shin, ploris dum tri tagoj. Ili volis entombigi shin, sed shi estis ankorau fresha, kiel vivanta homo, kaj shiaj vangoj estis rughaj, kiel antaue. Tiam ili diris:

"Ni ne povas kovri shin per tero" kaj ili venigis vitran cherkon, en kiu oni povis vidi shin de chiuj flankoj, metis shin tien kaj skribis shian nomon per oraj literoj, kaj ke shi estis princino. La cherkon ili metis sur monton kaj unu el ili chiam restis tie kaj gardis ghin. Bestoj venis kaj ploris Neghulinon, strigo, poste korvo, fine kolombo.

Neghulino longe kushis en la cherko. Shi ne putris, shajnis, ke shi dormas, char shi estis ankorau blanka kiel negho, rugha kiel sango, nigrahara kiel ebono.

Foje okazis, ke princo venis en la arbaron kaj eniris en la domon de la nanoj por pasigi tie la nokton. Li vidis sur la monto la cherkon, la belan Neghulinon en ghi, kaj li legis la oran surskribon. Li diris al la nanoj:

"Donu al mi la cherkon, vi ricevos de mi por ghi chion, kion vi postulos."

Sed la nanoj respondis:

"Ni ne donos ghin por la tuta oro de la mondo."

Tiam li diris:

"Donacu shin al mi, char mi ne povos vivi, ne vidante Neghulinon. Mi shin estimos kaj respektos, kiel ion plej karan."

Audinte liajn vortojn, la nanoj ekkompatis lin kaj donacis al li la cherkon. La princo ordonis al la servistoj forporti shin sur la shultroj. Ili faletis pashinte sur arbeton; de la skuo elfalis el shia gorgho la venena peceto, kiun Neghulino demordis.

Post momento shi malfermis la okulojn, levis la kovrilon de la cherko, rekonsciighis kaj ree estis vivanta.

"Mia Dio! kie mi estas?" shi ekkriis.

"Vi estas che mi," respondis ghoje la regha filo, "mi amas vin super chio en la mondo; iru kun mi en la kastelon de mia patro, vi estos mia edzino."

Neghulino konsentis kaj iris kun li. La geedzigha festo estis luksa kaj belega.

Oni invitis ankau la sendian duonpatrinon de Neghulino.

Surmetinte belan tualeton, la reghino starighis antau la spegulo kaj demandis:

"Speguleto mia, speguleto hela,
Kiu en la lando estas la plej bela?"

La spegulo respondis:

"Plej bela vi estas che ni, Sinjorino,
Sed miloble pli bela - la juna reghino."

La malbona virino laute malbenis kaj tiel ektimis, ke shi ne povis trankvilighi. Komence shi tute ne volis iri al la geedzigho, sed shi ne povis resti, shi devis vidi la junan reghinon.

Kiam shi venis, shi rekonis Neghulinon kaj pro timo kaj teruro ne povis movighi. Sur flamantaj karboj jam estis metitaj feraj shuoj. Oni alportis ilin antau la reghinon kaj shi devis surmeti ilin kaj danci en la rughebrulantaj shuoj, ghis shi falis senviva.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !