N.P.Banykin

Al infanoj pri KOSMO, TERO kaj HOMO (5)

KIO ESTAS SORTO

Diverse aranghighas sorto de diversaj homoj. Por unuj chio en vivo estas
facila, sukcesa kaj simpla, tiajn homojn oni nomas favoritoj de fortuno.
Aliaj, kontraue, havas tre malfacilan kaj malsimplan vivon, shajnas, ke
chiuj plagoj kaj malfelichoj falis sur tiun homon. Pri tia homo oni parolas,
ke li havas pezan sorton. Iufoje homoj penas pere de diversaj auguradoj
antaudiri tiun sorton, diveni, kio atendas la homon en futuro. Kelkaj homoj
provas legi pri sia sorto lau steloj. Do kio estas la sorto? Chu vere la
tuta vivo de homo jam estas antauskribita supre kaj li nenion povas shanghi,
au, kontraue, la tuta futuro estas en lia propra regpovo?
La Grandaj instruistoj diras, ke nia vivo obeas la kosman leghon de karmo
au, alivorte, la leghon de sorto. Homo mem kreis sian hodiauan sorton kaj
rikoltas tion, kion li mem iam semis. Se la homo faris bonon al aliaj homoj,
do en chi tiu au en sekva vivo tiu bono revenos al li. Sed se li semis
malbonon kaj kauzis suferojn al homoj, do frue au malfrue, plejofte en la
sekva vivo, li suferos mem. "Kion vi semos, tion vi rikoltos", - diras
popola sagho. Fari bonon au malbonon - dependas de la homo mem. La kosma
legho de libera volo lasas al homo rajton elekti, chu li iru la vojon de
bono au, male, la vojon de malbono. Tian alternativon ni renkontas
chiupashe. Chiun fojon, antau ol fari ian agon, ni faras elekton inter bono
kaj malbono, kaj chiu elekto, farita de ni, influas nian estontan sorton.
Chu vi memoras, infanoj, en rusaj popolaj fabeloj estas tia sceno. Ivan
Carido venas al vojkrucigho, sur kiu kushas apudvoja shtono. Sur tiu shtono
estas skribite, kia sorto atendas la homon sur tiu au alia vojo. Kaj Ivan
Carido devas elekti vojon, lau kiu li iros pluen. Tiun elekton li faras mem,
kaj sekve, li mem difinas sian pluan sorton. Jen tiel mirige simple la
popola sagho montras per fabelo la ligon de la legho de karmo kun la legho
de libera volo.
Jen kial tiel gravas fari bonon. Tial ekde profunda antikveco chiuj religioj
donis al homoj moralajn ordonojn: ne faru malbonon, ne mensogu, ne shtelu,
ne mortigu, faru bonon, amu homojn. Ja chiuj religioj estis iam donitaj al
homoj fare de Grandaj Instruistoj, kiuj bone konis la kosmajn leghojn kaj
volis instrui homojn pri ili. Tiel, ekzemple, antau du mil jaroj la Granda
Instruisto Jesuo Kristo ankorau unu fojon memorigis al homoj tiujn moralajn
regulojn. Se homoj obeus ilin, ili evitus multajn erarojn kaj gravajn
malfelichojn kaj suferojn. Sed, bedaurinde, multaj homoj tute ne deziris au
forgesis obei tiujn ordonojn. Ili mensogis, seksperfortadis, shteladis,
montradis krudecon kaj kruelecon, kaj tial en siaj sekvaj enkarnighoj ili
mem suferis pro mensogo, perforto, shtelado, krudeco kaj krueleco de aliaj
homoj. Sian estontan sorton, tion, kio okazos en sekvaj enkorpighoj, la homo
mem kreas por si nun, en chi tiu vivo. La Granda Racio instruas nin ne
esperi, ke iu venos kaj plibonigos nian vivon. Neniu, ech ne dioj, povas
malobei la leghojn de kosmo. Nur ni mem povas konstrui novan belan mondon.
Sed fari tion ni povos nur en tiu okazo, se ni komencos shanghi, plibonigi
nin mem. Se chiu el ni ighos pli bona, pli honesta, pli amikema al aliaj, do
ankau la tuta mondo shanghighos, chio chirkaue ighos alia.


KIAL SUR TERO ESTAS TIOM MULTE DA MALBONO

Chu chiam estis tiom multe da malbono sur nia planedo kaj chu ghi
malplimultighos en futuro? La Grandaj Instruistoj diras, ke tiel estis ne
chiam. Estis tempo, kiam sur nia planedo regis prospero kaj paco. Certe,
homoj faras malbonon pro achaj ecoj de sia karaktero, pro sia malperfekteco.
Sed la malbono sur Tero estus multe malpli granda, se ghi ne estus konscie
farata de mallumaj fortoj. La mallumaj fortoj estas tiuj malprogresintaj
animoj, kiuj konscie kaj libervole elektis por si la vojon de malbono kaj
obstine ne deziras forflankighi de ghi. Farante malbonon, ili kreis por si
teruran karmon. Nia XX-a jarcento ighis kulmina punkto de batalo de la
fortoj de Bono kaj Lumo kontrau la fortoj de mallumo sur nia planedo. La
mallumaj fortoj faradis malbonon sur Tero dum pli ol miliono da jaroj. Dum
la lasta jarmilo ili pleje direktas siajn malicajn batojn kontrau nia
Patrio - Rusio. Sed nun ilia tempo finighas. Chefaj fortoj de la malbono jam
estas venkitaj. Fine de chi tiu jarcento iliaj lastaj restajhoj estos
forigitaj for de nia planedo fare de la Fortoj de Lumo de Kosmo, kaj tiam
sur la planedo komencighos Nova Luma epoko. Sed nun, antau sia fino, la
mallumuloj estas precipe furiozaj. Siajn chefajn batojn ili direktas kontrau
infanoj kaj gejunuloj, kontrau vi, geknaboj. Vi estas konstruontaj la Novan
Belan mondon kaj vivontaj en ghi. La mallumuloj malamas la luman futuron,
tial ili tiom penegas malutili al vi. Ili penas detrui la plej valoran, kion
havas homoj, - iliajn animojn. Ili faras tion tre malnoble kaj ruze. La
mallumuloj ekcirkuligis fiajn librojn, teleprogramojn, kino- kaj
videofilmojn, en kiuj oni murdas, rabas, seksperfortas, kie vershighas sango
kaj triumfas malbono. Ili propagandas achan muzikon kun krudaj detruaj
ritmoj. Chio chi mortigas animojn, precipe ankorau nefortikajn animojn de
infanoj kaj adoleskuloj. Miaj junaj amikoj, nur vi mem povas savi kaj gardi
vin de tiu malbono, se vi komprenos, en kio estas vera senco de via vivo kaj
destino de homo.

(daurigota)


..
, (5)



- . ,
, . , ,
, ,
. , .
, ,
.
. ?
, ,
?
,
, , .
, - .
, .
, ,
, . " , ", -
. - .
,
, , .
. , - ,
,
.
, , .
, .
, .
, .
, , .

.
.
: , ,
, , , . -
,
. , ,
.
,
. , ,
. , , ,
,
, , , .
, , ,
, , . ,
- . , ,
. .
, ,
. , , ,
, , .





? , . ,
. , -
, .
, .
- ,
. ,
. XX
.
.
- . .
.
,
. , , .
, ,
. .
, .
, , - .
. , ,
, , , ,
.
. ,
. ,
, ,
.

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !