V.M.Garshin
(1855 - 1888)

AKCIDENTO
rakonto

I

Kiel okazis, ke mi, preskau du jarojn pri nenio pensinta, komencis pensi - mi ne povas kompreni. Ja ne povis min, efektive, pensigi tiu sinjoro. Char tiaj sinjoroj tiel ofte renkontighas, ke mi jam alkutimighis al iliaj predikoj.

Jes, preskau chiu el ili, krom tute alkutimighintaj au tre saghaj, nepre ekparolas pri tiuj necesaj nek al li, nek ech al mi ajhoj. Unue li demandos, kia estas mia nomo, kiomjara mi estas, poste, plejofte kun sufiche malgaja mieno, komencos paroli pri tio, ke "chu ne eblas iamaniere forlasi chi tian vivon?" Komence min turmentis tiaj pridemandadoj, sed nun mi alkutimighis. Oni al multo alkutimighas.

Sed jen jam du semajnojn, chiufoje, kiam mi estas malgaja, tio estas malebria (char chu mi havas eblon esti gaja, ne estante ebria?), kaj kiam mi restas tute sola, mi komencas pensi. Mi ech ne volus, sed ne povas: ne forligighas tiuj pezaj pensoj; estas sola rimedo forgesi - foriri ien, kie estas multe da homoj, kie oni drinkas, dibochas. Ankau mi komencas drinki kaj dibochi, la pensoj implikighas, kaj mi nenion memoras... Tiam estas pli facile. Kial do tio ne estis, ekde tiu tago mem, kiam mi svingis manon pri chio? Pli ol du jarojn mi loghas chi tie, en chi tiu acha chambro, la tutan tempon pasigas same, ankau vizitadas diversajn Eldorado kaj Palais-de-Cristal, kaj la tutan tempon, ech se ne estis gaje, do almenau ne pensighis pri tio, ke ne estis gaje; sed jen nun estas tute, tute alio.

Kia enua kaj stulta estas tio! Ja tutegale mi elgrimpos nenien, ne elgrimpos simple tial, ke mem ne volos. En chi tiun vivon mi mergighis, mian vojon mi konas. Jen ankau en "Strekoza" (kiun alportas al mi unu konatulo sufiche ofte kaj nepre, kiam en ghi aperas io "pikanta"), ankau en "Skrekoza" mi vidis bildon: meze estas malgranda bela knabino kun pupo, kaj apud shi - du vicoj da figuroj. Supren de la knabino iras: malgranda gimnazianino au pensionanino, poste modesta junulino, patrino de familio kaj, fine, respektinda maljunulino, kaj en alia flanko, malsupre, estas knabino kun magazena skatolo, poste mi, mi kaj ankorau mi. La unua mi estas kiel nun; la dua - balaas straton, kaj la tria - tiu estas jam tute abomeninda, malbela maljunulinacho. Sed mi ne lasos min ghis tio. Ankorau du-tri jarojn, se mi elportos tian vivon, kaj poste - en Jekaterinovka-riveron. Por tio mi sufichos, ne ektimos.

Kia stranga, tamen, estas la ilustrinto! Kial nepre, se pensionanino au gimnazianino, do jam modesta junulino, respektinda patrino kaj avino? Sed mi? Dank'al Dio, ja ankau mi povas eminente demonstri la francan au germanan lingvon! Kaj desegnadon de floroj, mi pensas, ke ne forgesis, kaj "Calipso ne pouvait se consoler du depart d'Ulysse" mi memoras. Kaj Pushkin'on mi memoras, kaj Lermontov'on, kaj chion, chion: kaj la ekzamenojn, kaj la fatan, teruran tempon, kiam mi restis stultulino, remburita stultulino, sola che la bonaj parencoj, aserintaj, je ili "subtegmentigis orfinon", kaj ardajn banalajn parolojn de tiu flirtulo, kaj kiel mi pro stulteco ekghojis, kaj la tutan mensogon kaj koton tie, en la "pura socio", de kie mi trafis chi tien, kie mi nun malprudentigas min per vodko... Jes, nun mi komencis trinki ech vodkon. "Horreur!" - ekkrius kuzino Olga Nikolajevna.

Kaj efektive, chu ne hororo? Sed chu mi kulpas en tiu afero? Se al mi, deksepjara knabino, ekde okjara agho sidinta inter kvar muroj kaj vidinta nur samajn knabinojn kiel mi mem kaj ankorau diversajn maman'ojn, renkontighus ne tia, kiel tiu, kun hararangho a la Capoule, kora mia amiko, sed alia, bona homo, - do, eble, nun estus alio...

Malsagha penso! Chu ili ekzistas -bonaj homoj, chu mi ilin vidis kaj post, kaj antau mia katastrofo? Chu mi pensu, ke ekzistas bonaj homoj, se el dekoj, kiujn mi konas, ne estas ech unu, kiun mi povus ne malami? Chu mi povas kredi, ke ili ekzistas, se chi tie estas kaj edzoj de junaj edzinoj, kaj infanoj (preskau infanoj - dekkvar-dekkvinjaruloj) el "bonaj familioj", kaj maljunuloj, kalvaj, paralizitaj, forvivintaj?

Kaj fine, chu mi povas ne malami, ne malestimi, kvankam mi mem estas malestimata kaj malestiminda estajho, kiam mi vidas inter ili tiajn homojn kiel unu juna germaneto kun tatuita sur brako, super la kubuto, parafo? Li mem klarigis al mi, ke ghi estas nomo de lia fianchino. "Jetzt aber bist du, meine Liebe, allerliebste Liebchen", - diris li, rigardante min per oleecaj okuletoj, kaj aldone recitis versojn de Heine. Kaj ech kun fiero klarigis al mi, ke Heine estas granda germana poeto, sed ili, germanoj, havas ankorau pli superajn poetojn, Goethe'n kaj Schiller'on, kaj ke nur en la genia kaj granda germana popolo povas naskighi tiaj poetoj.

Kiel mi volis enkrochighi al lia fi-bela blonda muzelo! Sed anstataue mi senrespire eltrinkis glason da portvino, per kiu li regalis min, kaj forgesis chion.

* * *

Por kio mi pensu pri mia estonto, se mi sen tio konas ghin tre bone? Por kio mi pensu ankau pri la pasinto, se tie estas nenio, kio povus anstataui mian nunan vivon? Jes, tio estas vero. Se oni proponus al mi jam hodiau reveni tien, en la luksan chirkauumon, al la homoj kun luksaj hardividlinio, perukoj kaj frazoj, mi ne revenus, sed restus morti sur mia posteno.

Jes, ech mi havas propran postenon! Ech mi estas necesa, nepra. Antaunelonge min vizitis unu junulo, tre parolema, kaj tutan paghon parkere recitis al mi el iu libro. "Tio estas nia filozofo, nia rusa filozofo", parolis li. La filozofo asertis ion tre nebulan kaj por mi flatan; similan al tio, ke ni estas "klapoj por sociaj pasioj..." Kaj la vortoj estas abomenaj, kaj la filozofo, vershajne, acha, sed plej malbona estis la knabo, ripetanta tiujn "klapojn".

Cetere, antaunelonge ankau en mian kapon venis la sama penso. Mi estis che jughisto, kiu kondamnis min al monpuno je dekkvin rubloj pro maldeca konduto en publiko.

En tiu minuto, kiam li legis la verdikton, kiam chiuj estis starighintaj, mi ekpensis jenon: "Pro kio tuta chi publiko tiel malestime rigardas min? Nu, mi plenumas malpuran, abomenan aferon, havas la plej malestimindan profesion, sed tamen ghi estas profesio! Ankau chi tiu jughisto havas profesion. Kaj mi pensas, ke ni ambau..."

Mi nenion pensas, mi sentas, ke mi drinkas, ke mi nenion memoras kaj konfuzighas. En mia kapo chio intermiksighis: kaj la acha halo, kie mi hodiau vespere senhonte dancos, kaj chi tiu acha chambro, en kiu oni povas loghi nur ebria. En miaj tempioj batas, en la oreloj sonoras, en la kapo chio ien saltas kaj flugas, kaj mi mem flugas ien. Mi volas halti, reteni min je io, almenau je pajlero, sed mi ne havas ech pajleron.

Mi mensogas, mi havas ghin! Kaj ech ne pajleron, sed, povas esti, ion pli firman, sed mi mem tiel degradighis, ke mi ne volas etendi manon por kapti la apogilon.

* * *

Shajne, chio okazis fine de augusto. Mi memoras, tiam estis tia bona autuna vespero. Mi estis promenanta en Letnij Sad kaj tie konatighis kun tiu "apogilo". Tiu homo prezentis el si nenion eksterordinaran, krom ia bonanima babilemo. Li rakontis al mi preskau pri chiuj siaj aferoj kaj konatuloj. Li havis dudek kvin jarojn, lia nomo estis Ivan Ivanovich. Lau eksterajho li estis nek malbela, nek bela. Li babilis kun mi kiel kun iu konatulo, rakontis ech anekdotojn pri sia estro kaj klarigis al mi, kiu elstaras en ilia departamento.

Li foriris, kaj mi forgesis pri li. Post monato li tamen venis. Kaj venis malserena, malgaja, maldikighinta. Kiam li eniris, mi ech iom ektimis la nekonatan severan vizaghon.

- Chu vi memoras min?

En tiu minuto mi rememoris lin kaj diris, ke mi memoras.

Li rughighis.

- Mi pro tio supozis, ke vi ne memoras, char ja multaj...

La interparolo rompighis. Ni sidis sur divano; mi en unu angulo, li en la alia, kvazau unuafoje faranta viziton, rekta, strechita, ech la cilindran chapelon tenis en la manoj. Ni sidis sufiche longe; fine li starighis kaj riverencis.

- Do ghis revido, Nadejhda Nikolajevna, - eldiris li kun suspiro.

- Kiel vi eksciis mian nomon? - eksklamaciis mi, ekflamighinte. Mia komunuza nomo estis ne Nadejhda Nikolajevna, sed Jevgenija.

- Ja mi nenion malbonan, Nadejhda Nikolajevna... Mi al neniu homo... Mi konas Petron Vasiljevich'on, kvartalan policestron, do li rakontis al mi pri vi chion, kiel estis. Mi volis diri al vi: Jevgenija, sed la lango ne obeis, kaj mi eldiris vian efektivan nomon.

- Sed vi diru, por kio vi venis al mi?

Li silentis kaj malgaje rigardis en miajn okulojn.

- Por kio? - daurigis mi, ekscitighante. - Kiamaniere interesa mi estas por vi? Ne, pli bone ne vizitu min; mi ne estos en konateco kun vi, char mi ne havas konatulojn. Mi scias, kial vi venis al mi! Vin ekinteresis la rakonto de tiu policisto. Vi ekpensis: jen maloftajho - klera junulino trafis en tian vivon... Chu vi ekintencis savi min? Iru for de mi, mi nenion bezonas! Lasu min prefere mortachi sola, ol...

Chi tie mi ekrigardis lian vizaghon kaj haltis. Mi vidis, ke mi batis lin per chiu vorto. Li parolis nenion, sed sola lia mieno silentigis min.

- Ghis revido, Nadejhda Nikolajevna, - diris li. - Mi tre bedauras, ke mi afliktis vin. Kaj min ankau. Ghis revido.

Li etendis al mi la manon (mi ne povis ne doni al li la mian) kaj eliris per malrapidaj pashoj. Mi audis, kiel li malsuprenighis lau shtuparo, kaj vidis en fenestro, kiel li, kurbiginte la kolon, trairis la korton per ia malrapida kaj shanceligha irmaniero. Che pordego li turnighis, ekrigardis miajn fenestrojn kaj forighis.

Kaj ghuste tiu homo povas esti mia "apogilo". Sufichas diri nur unu vorton, kaj mi ighos laulegha edzino. Laulegha edzino de malricha, sed nobla homo, kaj ech malricha, sed nobla patrino, se nur Dio en kolero sia ankorau donacos al mi infanon.

 

II

Hodiau Jevsej Jevsejevich diras al mi:

- Auskultu, Ivan Ivanovich, kion al vi mi, maljunulo, diros. Vi, karulo, nedece konduti komencis: zorgu, ke la estraro ne eksciu!

Li ankorau longe parolis (penante pri esenco de la afero paroli per chirkaudiroj) pri ofico, rangorespektado, pri nia generalo, pri mi kaj, fine, komencis trakti mian malfelichon. Mi sidis en drinkejo, kiun ofte vizitas Nadejhda Nikolajevna kun siaj konatuloj.

Jevsej Jevsejevich antaulonge chion rimarkis kaj antaulonge jam eltenajlis el mi multajn detalajhojn. Mi ne povis reteni la stultan langon, elbabilis chion kaj aldone apenau ne ekploregis.

Jevsej Jevsejevich ekkoleris.

- Ho vi molulo, molulo vi sentimentala! Juna homo, bona oficisto, sed pro achulino tian historion ekkuiris! Krachu vi sur shin! Kian aferon vi havas al shi? Almenau se shi estus ulino bonkonduta, sed ja, se permesate diri...

Jevsej Jevsejevich ech krachis.

Post tiam li ofte revenadis al tiu temo, afliktanta lin (Jevsej Jevsejevich sincere afliktighas pri mi), sed jam ne blasfemis, char rimarkis, ke al mi tio estas malagrabla. Cetere, li ne povis longe reteni sin kaj, kvankam komence penis ekparoli aliteme, finfine chiam venadis al la sola konkludo: ke necesas forlasi, "krachi" - kaj simile.

Strikte dirante, mi mem kunsentas al tio, kion li sugestas al mi chiutage. Kiomfoje ankau mi pensis, ke necesas forlasi kaj krachi! Jes, kiomfoje! Sed kiomfoje post tiaj pensoj mi eliradis el la domo, kaj miaj piedoj portis min al tiu strato... Kaj jen shi iras, kun rughigitaj vangoj, kun nigrigitaj brovoj, en velura pelteto kaj danda foka chapeto - rekte al mi; kaj mi direktas min aliflanken de la strato, por ke shi ne rimarku mian postsekvadon. Shi ghisiras angulon kaj turnas sin reen, aroge kaj fiere rigardante prterpasantojn kaj iufoje ekparolante kun ili; mi observas shin de alia flanko de la strato, penante ne perdi shin el mia vido, kaj senespere rigardas shian malgrandan figureton, ghis iu... kanajlo aliros al shi, ekparolos. Shi respondas al li, shi turnas sin kaj iras kun li... Kaj mi iras post ili. Se la vojo estus pavimita per akraj najloj, ech tiam al mi ne estus pli dolore. Mi iras, audante nenion kaj vidante nenion, krom tiuj du figuroj...

Mi ne rigardas sub miajn piedojn kaj iras, elorbitiginte la okulojn, kunpushighante kun preterpasantoj, ricevante rimarkigojn, insultojn kaj pushojn. Foje mi faligis infanon...

Ili turnas sin dekstren kaj maldekstren, eniras en kortpordon; komence shi, poste li: preskau chiam pro ia stranga ghentileco li cedas al shi la vojon. Poste ankau mi eniras. kontrau la du fenestroj, bone konataj al mi, staras remizo kun fojnejo, en la fojnejon kondukas leghera fera eskaleto, finighanta per placeto sen balustrado. Kaj mi sidas sur tiu placeto kaj rigardas la mallevitajn blankajn kurtenojn...

Ankau hodiau mi estas sur mia stranga posteno, malgrau ke ekstere estas impona frosto. Mi terure frostighis, ne sentis proprajn piedojn sub mi, sed tamen staris. De mia vizagho iris vaporo, la lipharoj kaj barbo glaciighis, la kruroj komencis rigidighi. Tra la korto iradis homoj, sed ne rimarkis min kaj, laute interparolante, iris preter. De la strato audighis ebria kanto (gaja estas chi tiu strato!), ia interkverelo, frapado de fosiloj kontrau panelo, purigata de kortistoj. Chiuj chi sonok bruis en miaj oreloj, sed mi ne atentis ilin, samkiel la froston, pinchantan mian vizaghon, kaj la malvarmighintajn piedojn. Chio chi: kaj la sonoj, kaj piedoj, kaj frosto - estis kvazau tre malproksime de mi. La kruroj doloris forte, sed interne de mi io doloris ankorau pli forte. Mi ne havas fortojn por iri al shi. Chu shi scias, ke ekzistas homo, kiu opinius felicho sidi en la sama chambro kun shi kaj, ech ne tushante shian manon, nur rigardi en shiajn okulojn? Ke ekzistas homo, kiu jhetos sin en fajron, se tio helpos al shi eliri el la infero, se shi ekvolus eliri. Sed shi ne volas... Kaj mi ghis nun ne scias, kial shi ne volas. Ja mi ne povas ekkredi, ke shi estas koruptita ghisoste; mi ne povas ekkredi tion, char mi scias, ke tio ne estas tiel, char mi konas shin, char mi amas, amas shin...

* * *

Lakeo aliris al Ivan Ivanovich, kiu surtabligis la kubutojn kaj surkubutigis la vizaghon kaj de temp' al tempo ektremadis, kaj komencis tushi lin je shultro:

- Sinjoro Nikitin! Tiel ne decas-s... Antau chiuj... La mastro ekskoldos. Sinjoro Nikitin! Tiamaniere ne decas. Bonvolu starighi!

Ivan Ivanovich levis la kapon kaj ekrigardis la serviston. Li tute ne estis ebria, kaj la servisto tuj komprenis tion, kiam ekvidis lian malghojan vizaghon.

- Tio, Semjon, ne gravas. Tio nenial. Donu al mi karafeton da rafinita vodko.

- Kun kio vi deziras?

- Kun kio? Kun pokaleto. Kaj pli multe, ke estu ne karafeto, sed karafo. Jen al vi, akceptu por chio kaj ankorau prenu du dudekkopetojn. Post horo vi sendos min hejmen per kalesho. Ja vi scias, kie mi loghas?

- Mi scias-s... Tamen, sinjoro, kiel tio estos?

Li, evidente, estis en embaraso: simila okazo prezentighis unuafoje dum la tuta tempo de lia multjara praktiko.

- Ne, atendu, prefere mi mem.

Ivan Ivanovich eliris en vestiblon, vestighis kaj, elirinte surstraten, turnis sin en vendejon, sur kies malalta vitrino hele brilis lumigitaj per gaza lampo diverskoloraj etikedoj de boteloj, akurate kaj bonguste vickushigitaj en musko. Post minuto li eliris, portante en la manoj du botelojn, ghisiris sian luatan loghejon kaj shlosis post li la pordon.


Klarigoj:

Eldorado kaj Palais-de-Cristal - restoracioj
"Strekoza"
(= Libelo) - gazeto
"Calipso ne pouvait se consoler du depart d'Ulysse"
(france) - Kalipso ne povis konsolighi post forveturo de Uliso
maman (france) -
chi tie: instruistino
"Jetzt aber bist du, meine Liebe, allerliebste Liebchen"
(germane) - Sed nun vi, mia amo, estas plej amata amulino
Letnij Sad
(= Somera ghardeno) - parko en Peterburgo

daurigo

 

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ