V.M.Garshin
(1855 - 1888)

AKCIDENTO
(daurigo)

III

Mi denove forgesighis kaj denove vekighis. Tri semajnoj da chiutaga shancelighado! Kiel mi nur elportas tion! Hodiau doloras mia kapo, ostoj, tuta korpo... Sopiro, enuo, sencelaj kaj turmentaj rezonadoj. Almenau iu venu!

* * *

Kvazau responde al shia penso en la vestiblo ekaudighis sonoro. "Chu Jevgenija estas hejme?" - "Hejme, bonvolu veni", - respondis vocho de la kuiristino. Neegalaj, hastaj pashoj trafrapis lau la koridoro, la pordo malfermighis, kaj en ghi aperis Ivan Ivanovich.

Li estis tute malsimila al tiu timema kaj singhenema homo, kiu venis chi tien antau du monatoj. La chapelo sidas kurbe, bunta kravato, certa, aroga rigardo. Kaj krome shanceligha irmaniero kaj forta vina odoro.

Nadejhda Nikolajevna rapide starighis.

- Saluton! - komencis li: - mi venis al vi.

Kaj li maldiskrete sidighis sur seghon apud muro, ne dekapiginte la chapelon. Shi silentis, silentis ankau li. Se li ne estus ebria, shi trovus kion diri, sed nun shi konfuzighis. Dum shi pensis, kion shi faru, li denove ekparolis.

- Jjes! Jen do mi venis... Mi havas rrajton! - subite rabie ekkriis li kaj plenfigure falis surplanken.

La chapelo falis de lia kapo, nigraj haroj senorde pendis sur la vizaghon, la okuloj fulmis. Tuta lia figuro esprimis tian rabiecon, ke Nadejhda Nikolajevna por minuto ektimis.

Shi ekprovis paroli kun li afable:

- Auskultu, Ivan Ivanovich, mi estos tre ghoja pri via vizito, nur iru nun hejmen. Vi trinkis tro multe. Estu tiel bona, kolombeto, iru hejmen. Venu, kiam vi estos sana.

- Ektimis! - balbutis kvazau en si mem Ivan Ivanovich, residighante sur la seghon. - Malsovaghighis! Sed pro kio vi min forpelas? - ree malespere ekkriegis li. - Pro kio? Ja drinki mi komencis pro vi, antaue sobra estis! Per kio vi tiras min al vi, diru al mi?

Li ploris. Ebriaj larmoj sufokis lin, fluis sur la vizagho kaj trafadis en la bushon, misformighintan pro ploregoj. Li apenau povis paroli.

- Ja alia virino opinius felicho liberighi de chi tiu infero. Mi laborus kiel bovo. Vi vivus senzorge, trankvila, honesta. Diru, per kio mi meritis vian malamon?

Nadejhda Nikolajevna silentis.

- Kial vi silentas? - ekkriis li. - Parolu! Parolu kion vi volas, nur diru ion. Mi estas ebria, vere... Ne ebria mi ne venus chi tien. Chu vi scias, kiel mi timas vin, kiam mi estas malebria? Ja vi node ligi min povas. Vi diros: shtelu - mi shtelos. Vi diros: murdu - mi murdos. Chu vi scias tion? Vershajne, scias... Nadja, parenca mia, kompatu min!

Kaj li surgenue rampadis antau shi sur la planko. Sed shi senmove staris che muro, apoginte sur ghi sian kapon kaj postdorsiginte la manojn. Shia rigardo celis iun solan spacopunkton. Chu shi vidis ion, chu audis ion? Kion shi sentis, vidante chi tiun homon, krablantan che shiaj piedoj kaj petantan pri shia amo? Chu kompaton, chu malestimon? Shi volis kompati lin, sed sentis, ke shi ne povas kompati. Li elvokis en shi nur abomenon. Kaj chu li povis veki alian senton en chi tiu mizera aspekto: ebria, malpura, humile petanta?

Li jam dum kelke da tagoj ne iris al la ofico. Drinkis chiutage. Trovinte konsolon en vino, li komencis malpli zorgi pri sia pasio kaj chiam sidis hejme kaj drinkis, kolektante fortojn por ekiri al shi kaj diri chion. Kion li devis diri al shi, li mem ne sciis. "Mi diros chion, malfermos la koron", - jen kio glitis en lia ebria kapo. Fine li decidighis, venis, komencis paroli. Ech tra la nebulo de ebrieco li konsciis, ke li agas kaj faras ajhojn, tute ne elvokantajn amon al li, kaj tamen parolis, sentante, ke li kun chiu vorto falas ien pli kaj pli malsupren, pli kaj pli streche stringante mashon sur sia kolo.

Li parolis ankorau longe kaj malelokvente. Lia parolo ighis pli kaj pli malrapida, kaj fine liaj ebriighintaj, shvelintaj palpebroj fermighis, kaj, rejhetinte la kapon sur seghodorson, li ekdormis.

Nadejhda Nikolajevna staris en la sama pozo, sencele rigardante ien al plafono kaj fingrumante sur tapeto.

"Chu mi kompatas lin? Ne, ne kompatas. Kion mi povas fari por li? Edzinighi al li? Sed chu mi ekkuraghos? Kaj chu tio ne estos sama sinvendo? Ho Dio, ne, tio estus ankorau pli malbona!"

Shi ne sciis, kial pli malbona, sed sentis tion.

"Nun mi almenau estas sincera. Chiu povas bati min. Chu mi toleras malmulte da ofendoj? Sed tiam! Per kio mi estos pli bona? Chu ne estos sama malchasto, nur malkasha? Jen li sidas dormanta, kaj la kapo ekpendis malsupren. La busho estas malfermita, la vizagho pala kiel de kadavro. La vestajho sur li estas malpurigita: evidente, li kushachis ie... Kiel peze li spiras... Iufoje ech stertoras... Jes, sed ja chi tio pasos, kaj li ree estos deca, modesta. Ne, ne tio! Al mi shajnas, ke chi tiu homo, se mi falos sub lian potencon, turmentos min per solaj rememoroj... Kaj mi ne elportos tion. Ne, mi restu tio, kio mi estas... Ja nelonge jam restis esti".

Shi kovris sin per pelerino kaj eliris el la chambro, frapferminte la pordon. Ivan Ivanovich vekighis pro la bruo, ekrigardis chirkau si per sensencaj okuloj kaj, trovinte, ke dormi sur la segho estas maloportune, pene ghisrampis la liton, falis sur ghin kaj ekdormis per dormo de kadavro. Li vekighis kun kapdoloro, sed malebria, jam malfrue vespere kaj, ekvidinte, kie li estas, tuj forkuris.

* * *

Mi eliris el la domo, mem ne sciante, kien mi iros. La vetero estis malbona, la tago malserena, malluma; humida negho faladis sur miajn vizaghon kaj manojn. Multe pli bone estus sidi hejme; sed chu mi rajtas sidi tie? Li tute pereas. Kion mi faru por subteni lin? Chu mi povas shanghi mian rilaton al li? Ahh, chio en mia animo, tuta mia interno brulas. Mi mem ne scias, kial mi ne volas uzi la okazon por forlasi chi tiun teruran vivon, liberighi de la koshmaro. Se mi edzinighus al li - nova vivo, novaj esperoj... Chu tiu sento de kompato, kiun mi tamen sentas al li, ne povos transformighi en amon?

Ahh, ne! Nun li pretas leki miajn manojn, sed tiam... tiam li surtretos min per piedo kaj diros: "Ha! vi ankorau rezistis, malestiminda kreajho! Vi malestimis min!"

Chu li diros tion? Mi pensas, ke li diros.

Mi havas solan rimedon savighi, liberighi - bonegan rimedon, pri kiu mi jam antaulonge decidighis kaj kiun, kredeble, mi finfine uzos, sed al mi shajnas, ke nun ankorau estas frue. Tro juna mi estas, tro multe da vivo mi sentas en mi. Mi volas vivi. Mi volas spiri, senti, audi, vidi; mi volas havi eblon almenau malofte rigardi la chielon, Nevon.

Jen la kajo. Grandegaj konstruajhoj de unu flanko, de la alia - nigrighinta Nevo. Baldau la glacio ekmovighos, la rivero estos blua. La tiuflanka parko ekverdos. Ankau la insuloj kovrighos per verdajho. Kvankam peterburga, sed tamen printempo.

Kaj subite mi rememoris mian lastan felichan printempon. Tiam mi estis sepjara knabino, vivis che gepatroj en vilagho, en stepo. Oni malmulte zorgis pri mi, kaj mi kuradis, kie kaj kiom mi volis. Mi memoras, kiel komence de marto lau stepaj ravinoj ekkuris, ekbruis riveroj de eksglacio, kiel mallumighis la stepo, kia mirinda ighis aero, tia humida kaj ghojiga. Komence nudighis suproj de terghiboj, sur ili ekverdis herbeto. Poste ekverdis la tuta stepo, kvankam en ravinoj ankorau kushis mortanta negho. Rapide, dum kelke da tagoj, kvazau el sub tero, tute pretaj, elsaltis, elkreskis peoniaj arbustetoj, kaj sur ili - pufaj, hele-purpuraj floroj. Komencis kanti alaudoj...

Dio, kian krimon mi faris, ke mi dumvive estis jhetenda en la inferon? Ja chu tio, kion mi travivas, ne estas pli malbona ol infero?

Shtona shtuparo kondukas rekte al glacifenestro. Io ektiris min malsupreniri kaj ekrigardi en la akvon. Sed ja ankorau estas frue? Certe, frue. Mi atendos ankorau.

Sed tamen estus bone starighi sur chi tiun glitan, malsekan randon de la glacifenestro. Mi mem ekglitus. Nur malvarme... Unu sekundo - kaj mi ekflosus sub glacio lau la rivero, freneze batighus kontrau glacio per la brakoj, kruroj, kapo, vizagho. Estas interese scii, chu penetras tien la taga lumo?

Mi staris super la glacifenestro senmove kaj longe kaj jam venis al tiu stato, kiam oni pensas pri nenio. Mi antaulonge malsekigis la piedojn, sed ne movighis. La vento ne estis malvarma, sed skurghis min trae tiel, ke mi tuta tremis, sed tamen staris. Kaj mi ne scias, kiom longe daurus tiu rigideco, se iu de la kajo ne ekkrius al mi:

- Hoj, madam! Sinjorino!

Mi ne turnis min.

- Sinjorino, bonvolu sur la panelon!

Iu malantau mi komencis malsuprenighi lau la shtuparo. Krom susurado de piedoj sur la prishutitaj per sablo shtupoj, mi audis ankorau ian malakran frapadon. Mi turnis min: malsupreniranta estis policisto, frapadis lia sabro. Ekvidinte mian vizaghon, li tuj shanghis sian ghentilan mienon je malghentila kaj aroga, aliris al mi kaj ektiris je shultro:

- Portu cin for de chi tie, achulino! Promenachas chie! Se ci shovus cin pro stulto en la akvon, mi poste devus respondeci pro ci, kanajlino!

Li rekonis lau mia vizagho, kio mi estas.

 

IV

Chiam la samo... Ne estas eblo ech por unu minuto resti sola, kiam la koron ne kaptus angoro. Kion fari kun si por forgesi?

Anjo alportis al mi leteron. De kie ghi estas? Mi tiel longe ne ricevis leterojn de iu ajn.

"Karitata sinjorino, Nadejhda Nikolajevna! Kvankam mi tre bone komprenis, ke por vi mi estas nenio, mi tamen opinias, ke vi estas bonkora junulino kaj ne volas ofendi min. Unuan kaj lastan fojon mi petas vin viziti min, char hodiau estas mia naskightago. Parencojn kaj kamaradojn mi ne havas. Mi petegas vin, venu. Mi jhuras al vi, ke mi diros al vi nenion ofendan au malagrablan. Kompatu fidelan al vi Ivan'on Nikitin'on.

P.S. Pri mia antaunelonga konduto en via loghejo mi ne povas rememori sen honto. Do estu che mi hodiau je la sesa vespere. La adreson mi aldonas. I.N."

Kion tio signifas? Li ekkuraghis skribi al mi. Io chi tie estas ne tute simpla. Kion li volas fari kun mi? Chu iri au ne?

Strange estas rezoni - chu iri au ne iri? Se li volas logi min en kaptilon, do au por murdo, au... sed ech se li murdos min, tutegale estos malligigho.

Mi iros.

Mi vestos min simple kaj modeste, forlavos de la vizagho la pomadon kaj pudron. Al li tiel estos pli agrable. Mi simple kombos la kapon. Kiel malmulte da haroj restis al mi! Mi kombis min, surmetis nigran lanan robon, nigran skarpon, blankan kolumon kaj manumojn kaj aliris al spegulo por ekrigardi min.

Mi apenau ne ekploris, ekvidinte en la spegulo virinon, tute malsimilan al tiu Jevgenija, kiu "bone" dancas malbonajn dancojn en diversaj malchastejoj. Mi ekvidis tute ne arogan, grimitan koketulinon, kun ridetanta vizagho, kun malmodeste kombita peruko, kun desegnitaj okulharoj. Chi tiu elturmentita kaj suferanta virino, pala, angore rigardanta per grandaj nigraj okuloj kun malhelaj rondoj chirkaue, - estas io absolute nova, tute ne mi. Tamen, eble, nome chi tio estas mi? Sed tiu Jevgenija, kiun chiuj vidas kaj konas, tio - estas io fremda, premanta min, mortiganta.

Kaj mi efektive ekploris kaj ploris longe kaj forte. Larmoj plifaciligas, kiel de infaneco oni asertis al mi, sed, evidente, tio estas vera ne por chiuj. Al mi ighis ne pli facile, sed ankorau pli malbone. Al chiu plorghemo ehhis doloro, chiu larmo estis amara. Larmoj, vershajne, plifaciligas tiujn, en kiuj ankorau restis iom da espero pri kuracigho kaj paco. Sed kie ghi estas en mi?

Mi forvishis larmojn kaj ekiris.

* * *

Mi senpene trovis la chambrojn de madam Cukerberg, kaj finnino-chambristino montris al mi la pordon al Ivan Ivanovich.

- Chu mi povas eniri?

En la chambro ekaudighis frap de rapide tirfermata kesto.

- Eniru! - rapide ekkriis Ivan Ivanovich.

Mi eniris. Li estis sidanta che skribotablo kaj fermgluanta iun koverton. Li kvazau ech ne ekghojis pro mia veno.

- Bonan tagon, Ivan Ivanovich, - diris mi.

- Bonan tagon, Nadejhda Nikolajevna, - respondis li, starighante kaj etendante al mi la manon.

Io tenera traglitis sur lia vizagho, kiam mi etendis al li mian manon, sed tuj malaperis. Li estis serioza kaj ech severa.

- Mi dankas, ke vi venis.

- Por kio vi vokis min? - demandis mi.

- Dio mia, chu vi ne scias, kion por mi signifas vidi vin! Cetere, chi tiu temo estas malagrabla por vi...

Ni sidis kaj silentis. La finnino alportis samovaron. Ivan Ivanovich enmanigis al mi teon kaj sukeron. Poste li surtabligis konfitajhon, biskviton, bombonojn, duonbotelon da dolcha vino.

- Vi pardonu min pro la regalajho, Nadejhda Nikolajevna. Al vi, eble, estas malagrable, sed ne koleru. Estu afabla, infuzu teon, distasigu. Manghu: jen bombonoj, vino.

Mi komencis mastrumi, kaj li sidighis kontrau mi tiel, ke lia vizagho restis en ombro, kaj komencis observi min. Mi sentis sur mi lian konstantan kaj fiksan rigardon kaj sentis, ke mi rughighas.

Mi por minuto levis la okulojn, sed tuj ree mallevis, char li daurigis serioze rigardi al mi rekte en la vizaghon. Kion tio signifas? Chu chi tiu chirkauumo, la modesta nigra robo, foresto de arogaj vizaghoj, maldecaj paroloj efikis al mi tiel forte, ke mi ree ighas modesta kaj konfuzighema knabino, kia mi estis antau du jaroj? Mi eksentis domaghon.

- Bonvolu diri, kial vi elorbitigis al mi la okulojn?.. - elparolis mi kun peno, sed vigle.

Ivan Ivanovich salte starighis kaj ekpromenis tra la chambro.

- Nadejhda Nikolajevna! Ne parolu tiel krude. Estu almenau unu horon tia, kia vi venis chi tien.

- Sed mi ne komprenas, kial vi vokis min. Chu vere nur por silenti kaj rigardi min?

- Jes, Nadejhda Nikolajevna, nur por tio. Ja tio vin ne tre afliktos, dum mi havas la konsolon - lastfoje vidi vin. Vi estis tiom bonkora por veni, kaj en tiu chi robo, tia, kia nun. Mi ne atendis tion kaj pro tio estas al vi ankorau pli dankema.

- Sed kial do lastfoje, Ivan Ivanovich?

- Mi ja forveturas.

- Kien?

- Malproksimen, Nadejhda Nikolajevna. Hodiau tute ne estas mia naskightago. Mi tion malvere, mem ne scias kial, skribis. Mi nur volis ankoraufoje ekrigardi vin. Komence mi volis iri kaj atendi, kiam vi eliros, sed ial decidighis voki vin al mi. Kaj vi estis tiom bonkora, ke venis. Donu Dio al vi pro tio chion bonan.

- Malmulto bona estas antaue, Ivan Ivanovich.

- Jes, por vi malmulto bona. Cetere, ja vi mem, ech pli bone ol mi, scias, kio estas antaue por vi... - La vocho de Ivan Ivanovich ektremis. - Por mi estas pli bone, - aldonis li: - char mi forveturos.

Kaj lia vocho ektremis ankorau pli.

Mi eksentis neesprimeblan kompaton al li. Chu estas prava chio malbona, kion mi sentis kontrau li? Pro kio mi tiel malghentile kaj akre forpushis lin? Sed nun jam estas malfrue bedauri.

Mi starighis kaj komencis vesti min. Ivan Ivanovich ekstaris kiel pikita.

- Chu vi jam foriras? - per emocia vocho demandis li.

- Jes, mi devas iri...

- Vi devas... Ree tien! Nadejhda Nikolajevna, pli bone mi murdu vin nun!

Li diris tion flustre, kaptinte min je mano kaj rigardante min per grandaj konfuzitaj okuloj.

- Ja tio estos pli bona? Diru!

- Sed vi ja, Ivan Ivanovich, pro la murdo devos iri en Siberion. Mi tute ne volas tion.

- En Siberion!.. Chu mi ne povas murdi vin pro timo antau Siberio? Mi ne pro... Mi ne povas murdi vin pro tio, ke... kiel mi murdu vin? Kiel mi murdu cin? - anhelante, elparolis li: - ja mi...

Kaj li kaptis min, levis, kiel infanon, pasie chirkaupremante kaj kovrante per kisoj mian vizaghon: lipojn, okulojn, harojn. Kaj same abrupte, kiel abrupte tio okazis, li restarigis min kaj rapide ekparolis:

- Nu, iru, iru... Pardonu min, sed tio ja estis la unua kaj lasta fojo. Ne koleru kontrau mi. Iru, Nadejhda Nikolajevna.

- Mi ne koleras, Ivan Ivanovich...

- Iru, iru! Dankon, ke vi venis.

Li elkondukis min kaj tuj shlosis sin. Mi komencis malsupreniri lau shtuparo. La koro doloris ankorau pli ol antaue.

Li forveturu kaj forgesu min. Mi restos ghistreni mian vivon. Sufichas sentimentali. Mi iru hejmen.

Mi plirapidigis la pashadon kaj pensis jam pri tio, kiun robon mi vestos kaj kien iros hodiau vespere. Jen do estas finita mia romano, malgranda halto sur la glita vojo! Nun mi glitos libere, senhalte, pli kaj pli malsupren.

"Sed nun li ja mortpafas sin!" - subite io ekkriis interne de mi. Mi haltis kvazau fostighinte; en miaj okuloj mallumighis, sur la durso ekkuris formikoj, la spirado chesis... Jes, li nun mortigas sin! Li estis tirferminta la keston - char li estis rigardanta revolveron. La leteron skribis... La lastan fojon... Mi kuru! Povas esti, mi ankorau sukcesos. Dio, haltigu lin! Dio, restigu lin por mi!

Morta, neniam spertita teruro kaptis min. Mi kuris reen kiel freneza, pushante preterpasantojn, Mi ne memoras, kiel mi suprenkuris lau la shtuparo. Mi memoras nur stultan vizaghon de la finnino, enlasinta min, memoras la longan malluman koridoron kun aro da pordoj, memoras, kiel mi jhetis min al lia pordo. Kaj kiam mi kapri ghian anson, malantau la pordo audighis pafo. De chie elsaltis homoj, furioze ekrotaciis chirkau mi, kune kun la koridoro, pordoj, muroj. Kaj mi falis... ankau en mia kapo chio ekrotaciis kaj malaperis.

 

1878

 

 

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ