Ne tiel, sed tiel chi
La daurigo de la pristila studo

b) Ripetighoj.
Same malbele sonas en kelklinia spaco la ripetigho de iu sono au vorto, ekz:

A Ne tiel... B ...sed tiel chi
La lulilo ighis por shi konsolo; por shi ghi ne estis senviva objekto: por shi ghi havis animon kaj vivon.
Ghi estis la unua, kion shi vidis, matene kiam shi vekighis, shi etendis sian manon kaj palpis la molajn litkovriletojn - post tio shi ree endormighis, tenante ion de ghi en la mano.
La lulilo ighis por shi konsolo, por shi ghi ne estis senviva objekto, sed havis animon kaj vivon.
Ghi estis la unua, kion shi vidis, matene che la vekigho kaj vespere post la reveno hejmen. Vekighinte en la nokto, shi etendis la manon kaj palpis la molajn litkovriletojn - poste shi denove ekdormis, tenante ion de tio en la mano.

En la kolono A svarmas ripetighoj de siblaj sonoj kaj de kelkaj vortoj: shi, ghi, ighi... Tio sonas malbela. Tial estas konsilinde laute legi vian verkon, por ke viaj oreloj kaj lango atentigu vin pri tio.
Per uzado de participoj, per kuntiro de frazoj, per apliko de sinonimoj kaj per diversaj aliaj manieroj oni povas eviti malbelajn sonkombinojn kaj malmultigi tro ofte uzatajn sonojn kaj vortojn au fari ilin malpli orelfrapaj.
Legu laute chi-suban tekston en la kolono A. Kovru la kolonon B kaj klopodu korekti la tekston A tiel, ke ghi ne tro malfaciligu la elparolon.

A Ne tiel... B ...sed tiel chi
Shi rigardis al la amaseto da infanvestoj, ghis chio komencis turnighi chirkau shi kaj shi shancelighante serchis apogon. La maljuna virino kaptis shin ghustatempe kaj sidigis shin sur seghon. Shi rigardis al la amaseto da infanvestoj, ghis kiam shi eksentis kapturnighon; shancelighante, shi serchis apogon. Ghustatempe la maljuna virino shin kaptis kaj sidigis sur seghon.

Rimarkoj:
Anstatauiginte la vortojn "ghis chio komencis turnighi chirkau shi" per "ghis kiam shi sentis kapturnighon", ni forigis kelkajn kunighintajn siblajn sonojn. La signifon ni tamen konservis.
Anstatau "la maljuna virino kaptis shin ghustatempe kaj sidigis shin sur seghon", ni skribis: "ghustatempe la maljuna virino shin kaptis kaj sidigis sur seghon", tiel dismetante ka silabojn. La vortojn "kaptis shin" ni shanghis en "shin kaptis" por eviti kolizion de "s" kun "sh" kaj pro tiu modifo la dua "shin" (en "sidigis shin") ighis superflua.
Averto:
Oni bone komprenu, ke la celo ne estas kiel eble plej multe eviti iujn sonojn. Ni nur instigas se eble eviti ilian amasighon en malgranda spaco, se tia amasigho sonas malbele au kauzas tro da penado al nia lango au faras la frazon malklara kaj pro tio malfacile komprenebla por la oreloj. Do, se oni lautlegante ne konstatas tiajn malbonajhojn, korekto ne necesas. Por esti korektata, la malbonajho devas altrudighi. Ni avertas pri tio, ke oni ne uzu mikroskopon por esplori sian stilon kaj tiel malutilu al la flua, natura esprimado de siaj pensoj. Alivorte: por helpi iun grimpi sur chevalon, oni donu al li pushon nur tiom fortan, ke li sidighu ghuste sur la dorson de la besto. Sed la pusho ne estu tro forta, por ke li ne falu aliflanke sur la teron. Troigo malutilas!

En jena teksto malagrable trafas nin en la kolono A la ofta apero de la vorto libreto:

A Ne tiel... B ...sed tiel chi
"Societa ludaro por hejmo kaj ekskurso" de J. Rosenberg, 48-pagha libreto.
Ofte mankas al ni gvidlibro, per kiu ni povus fari niajn vesper-kunvenojn pli interesaj kaj kiuj donus al la kunvenantoj eblecon gaje kaj interese pasigi vesperon, ekzercante la internacian lingvon. Chi tiun mankon penas forigi la autoro. En la libreto trovighas kolekto da zorge elektitaj ludoj, en kiuj la agado estas akompanata per interparoloj. La libreto enhavas 50 tiajn ludojn. Mi legis la libreton kun granda intereso kaj mi opinias, ke la libreto atingos sian celon, se la ludgvidantoj lerte aplikos ghin. La lingvo de la libreto estas bona, flua kaj modela, la ludoj interesaj kaj facile kompreneblaj.
Sendube la libreto estas grava helpilo por vivigi niajn vesper-kunvenojn.
"Societa ludaro por hejmo kaj ekskurso" de J. Rosenberg, 48-pagha.
Ofte mankas al ni gvidilo, per kiu ni povus fari niajn kunvenojn pli interesaj kaj ebligi al la kunvenintoj gaje kaj interese pasigi vesperon, ekzercante sin en la internacia lingvo. Chi tiun mankon al autoro penas forigi. En lia verketo trovighas kolekto da zorge elektitaj ludoj, en kiuj la agadon akompanas interparoloj. La libreto enhavas 50 tiajn ludojn. Mi ghin legis kun granda interesigho kaj opinias, ke ghi atingos sian celon, se la gvidantoj ghin lerte aplikos. La lingvo estas bona, flua kaj modela, la ludoj interesaj kaj facile kompreneblaj.
Sendube chi tiu ludaro estas grava helpilo por vivigi niajn kunvenojn!

Rimarko:
Kiel oni vidas, ni diversmaniere evitis la ghenan ripetighon de la vorto libreto. Kelkaj aliaj shanghoj, kvankam ne tre necesaj, faciligas la stilon.
Anstatau "legis ghin", "aplikos ghin" ni skribis: "ghin legis" kaj "ghin aplikos". Tion ni faris por eviti, ke la ripetigho de "ghin" shoku la orelojn. En "mi legis ghin" kaj "la gvidantoj lerte aplikos ghin" la vorto "ghin" ja staras en la sunlumo, sed en "mi ghin legis" kaj "la gvidantoj ghin lerte aplikos", oni apenau rimarkas tiun vorton, char ghi staras "en la ombro".
Komparante la originalan formon de la tuto (A) kun la korektita (B), oni certe trovos, ke la lasta estas ne nur pli belsona, sed ankau pli malpeza.

Ankau en jenaj frazoj iuj vortoj ghene ripetighas. Klopodu plibonigi ilin, kovrinte la kolonon B.

A Ne tiel... B ...sed tiel chi
1. Jachjo sentis la larmojn brulantajn post liaj palpebroj; li glutis por reteni ilin; li mordis sin sur sia lipo, li pugnigis siajn manojn en siaj pantalonposhoj; li kuntiris siajn piedfingrojn en siaj shtrumpoj. 1. (liaj, siaj): Jachjo sentis la larmojn brulantaj post liaj palpebroj kaj glutis por reteni ilin. Li mordis la lipojn, pugnigis la manojn en la poshoj de sia pantalono kaj kuntiris la piedfingrojn en siaj shtrumpoj.
2. En nia okazigita kunveno ni decidis okazigi la Zamenhofan vesperon la 20-an de decembro. Ghi okazos en la granda salono de "Konkordo". 2. (okaz'): En nia kunveno ni decidis okazigi la Zamenhofan vesperon la 20-an de decembro en la granda salono de "Konkordo".
3. Laute kriante li returnis sin kaj kuregis returne, el la aleo sur la pavimon. 3. (returne): Laute kriante li sin turnis kaj kuregis el la aleo sur la pavimon.
4. Tiujn ujojn li poste devis plenigi je musko kaj poste lia patro vershis akvon en ilin. 4. (poste): Tiujn ujojn li poste devis plenigi je musko kaj tiam lia patro vershis akvon en ilin.
5. Refoje pushon, piedfrapon. Tiam ambau knaboj kaptis unu la alian kaj baldau ambau rulighis sur la vojo. 5. (ambau): Refoje pushon, piedfrapon. Tiam la knaboj kaptis unu la alian kaj baldau ambau rulighis sur la vojo.
6. a) Chu estas permesate, ke Jachjo tiun chi posttagmezon venos kaj ludos kun ni? b) Nu, panjo, chu estas permesate? c) Sinjorino, chu estas permesate al Jachjo kuniri kun ni? ch) Ho, sinjorino, chu estas permesate? d) Chu jes? Jachjo, estas permesate al vi! 6. (esti permesate): a) Chu Jachjo povas veni kaj ludi kun ni tiun chi posttagmezon? b) Nu, panjo, chu vi permesas? c) Sinjorino, chu Jachjo povas iri kun ni? ch) Ho, sinjorino, chu vi permesas al li? d) Chu jes? Jachjo, vi povas!
7. Shi rekonsciighis, malfermis la okulojn kaj che la rememoro larghigis la okulojn kaj komencis histerie kriegi. 7. (okuloj): Shi rekonsciighis, malfermis la okulojn kaj che la rememoro larghigis ilin kaj komencis histerie kriegi.
8. La trio sendecide restis staranta apud la ponteto. Baldau ili jam vidis serviston de la mastro alproksimighanta el la direkto de la biendomo. Tiam ili rapide estis forkurintaj. Unue ili estis kurintaj trans la ponteton kaj tra la pashtejo, - poste ili estis grimpintaj chirkau latbarilo; poste ili estis saltintaj trans du fosajhojn, kiuj, feliche, en la senpluva sezono ne estis tro larghaj; ili estis rampintaj sub metalretajho el pikildrato; kaj fine ili estis alvenintaj sur digon kondukantan al la pavimvojo. Tie ili estis liberaj. Jachjo estis savinta la valizon de Tom. 8. (estis -inta): La trio sendecide restis staranta apud la ponteto. Baldau ili jam vidis serviston de la mastro alproksimighanta el la direkto de la biendomo. Tiam ili rapide forkuris. Ili unue kuregis trans la ponteton kaj tra la pashtejo, - poste ili grimpis chirkau latbarilon kaj saltis trans du fosajhojn, kiuj en la senpluva sezono ne estis tro larghaj; ili rampis sub barilon el pikildrato; kaj fine alvenis sur digon kondukantan al la shoseo. Tie ili estis liberaj. Jachjo estis savinta la valizon de Tom.
9. Lia stando estis iom malproksime de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta che sia stando. 9. (stando): Lia stando estis iom malproksime de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta tie.
10. Mi provis jughi la personon, al kiu mi klopodis vendi kaj adaptis miajn vortojn lau mia jugho pri la persono. 10. (jugh' - persono): Mi provis jughi la personon, al kiu mi klopodis vendi kaj lau tio mi adaptis miajn vortojn.

Rimarkoj che:
1. (liaj-siaj): En la lingvo de la originalo la posedaj pronomoj estas unusilabaj, pro tio ili ne akcentighas kaj preskau kunfandighas kun la sekvanta vorto. En Esperanto ili ricevas iom da akcento char ili estas dusilabaj kaj ne kunfandighas kun la sekvanta vorto. Tial ni kelkfoje anstatauigis tiujn vortojn per "la", kiu modeste sin tenas malantaue.
3. (returne): La duan returne ni povas forlasi, char la ideo estas jam sufiche esprimita en la unua.
5. (ambau): Aliaj solvoj: a) la dua ambau povas esti anstatauigita per ili, kiu sonas pli malpeze: "... kaj baldau ili rulighis sur la vojo"; b) Ankau ili povas malaperi: "Tiam la knaboj kaptis unu la alian kaj baldau rulighis sur la vojo".
6. (esti permesate): En la verko, el kiu ni prenis la koncernajn frazojn, ili ne tuj sekvas unu la alian, sed staras sur unu sola pagho, do kun tro malgranda spaco inter si. Kvankam la traduko "esti permesate" precize esprimas la ideon, ghi tamen faras tion tro longforme kaj pro tio tro peze kaj altrude, kontraue al la ekvivalentoj en diversaj lingvoj naciaj. Pro tio oni jam ofte serchis alian formon kaj proponis "rajti" kaj la neologismojn "darfi", "lici" kaj "smeji", respektive el la germana, angla-franca kaj la rusa lingvoj. "Rajti" povas bone servi kaj jam estas ofte uzata, sed en la chi-supraj frazoj ghi ne kontentigas. Pri "darfi", "lici" kaj "smeji" oni multe skribis, sed la vortoj ne ricevis civitanan rajton. [nun "rajti" estas vastege uzata, "lici" estas en PIV kaj estas pli-malpli bona vorto, "darfi" estas jam apenau tolerebla neologismo, dum "smeji" estas nur amuza vorteto, ech por rusoj ne tuj komprenebla - Mevo]
Sed kial ni ne uzu la manieron de Zamenhof por esprimi tiun ideon? Li uzis "povi" por esti permesata kaj "ne devi" por ne esti permesata. Do anstatau la longan formon "esti permesate" ni preferas en la menciitaj frazoj la manieron de Zamenhof, variigitan per "permesi".
8. (estis -inta): Sen malutilo ni povas en preskau chiuj tiuj frazoj anstatauigi tiun formon per la simpla -is, kiel agis Kabe en "La Faraono". La kunteksto preskau chiam montras la ghustan signifon. Nur en la lasta frazo ni ne shanghis estis savinta char savis estas miskompreniga: chu Jachjo savis la valizon, kiam ili venis sur la shoseon, au li estas savinta ghin dum la forkuro? [Tiuj kompleksaj verbaj formoj vere estas jam tre arkaikaj kaj pezaj. Pro tio ili estu uzataj nur en okazo de ekstrema neceso. Estas granda merito de Kabe (Kazimierz Bein) pri kreo de tiu E-stilo - Mevo]

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ