Ekparolo pri la stilo

Karaj legantoj! Ekde la hodiaua numero de "Shkola Esperanto" ni komencos konatighi kun unu tre interesa kaj utila verketo pri Esperanta stilo "Ne tiel, sed tiel chi" de F. Faulhaber. Mi certas, ke ni trovos en ghi multe da utila informo, tushanta ech ne nur Esperanton, char multaj el la konsiloj, kiujn donas la autoro, estas same aplikeblaj al chiu lingvo. Do, kun kelkaj ne tre gravaj mallongigoj, la verketo aperados surpaghe de nia dissendo. Miajn nemultajn komentojn mi enigos inter [rektajn krampojn]. - Mevo

F. Faulhaber
Ne tiel, sed tiel chi

Antauparolo

Kiel lingvo internacia, Esperanto estas uzata de multaj popoloj. Pro tio ghiaj stilo kaj esprimmaniero estas facile influeblaj de diversaj lingvoj naciaj. Feliche ni disponas pri imitindaj modeloj, nome - la verkoj de Zamenhof (i.a. la tiucele kompilita "Fundamenta Krestomatio") kaj de aliaj bonaj autoroj kaj tradukintoj. La imitado de ilia stilo kaj konstanta kritiko de recenzantoj gardas la lingvon kontrau disfalo en dialektojn kaj tenas ghin sur la mezo de la evolua vojo. Tiel estighis internacie unueca stilo, kiu faras la lingvon chie en la mondo facile komprenebla.
Tiun stilon oni ne povas lerni el elementaj lernolibroj, sed oni ghin devas proprigi al si per legado kaj relegado de niaj la plej bonaj autoroj. Ghenerale oni tro frue post la elementa kurso partoprenas ekzamenon au verkas originale au traduke por iu Esperanta organo au revuo, nome sen antaua studo de la literaturo por lerni la Esperantajn stilon kaj esprimmanieron. Pro tio oni ofte povas legi tra tiaj tradukoj la originalan lingvon kaj tra la originalaj verkoj la nacilingvan esprimmanieron. Tiaj tekstoj ofte donas al alinacianoj malklaran impreson pri ilia senco au faras la signifon nekomprenebla. Ne malofte la verkintoj montras ech mankon de la plej elementa scio koncerne la regulojn pri bona stilo, regulojn, kiuj validas ne nur por Esperanto, sed por chiuj lingvoj. Tiaj tekstoj estas lingve nematuraj, kiom ajn bone la verkintoj scias la gramatikon.
Tial ni verkis tiun chi gvidilon, kiu, instruante per kontrastoj, volas veki guston pri bona stilo. Lasante la kreadon de belo al literatura artisto, ni donas nur praktikajn konsilojn, per kiuj oni povas akiri bonan, almenau tolereblan stilon, same kiel instruo pri skribado celas ne kaligrafion (belskribadon), sed kurantan manskribon, kiun chiu homo per multe au malmulte da ekzercado povas akiri. La ekzemplojn, kiujn ni uzis, ni ne mem elpensis, sed prenis el la ekzistanta literaturo.
"Ne tiel, sed tiel chi" ne pretendas esti kompleta lernolibro pri stilo, sed nur unua pasho al pli detala studilo, kiu - same kiel tiu chi - servu al ordinara esperantisto, kiu post sia lerneja instruigho ne multe au tute ne okupus sin pri lingvaj aferoj.

1. Kio estas stilo?

La vorto stilo devenas de la latina stilus, la skribilo de la antikvaj romanoj; bastoneto, kiu havis che unu ekstremo pinton, che la alia - platajhon. Per la pinto ili skribis, kion ili volis memori, sur tabuleton, kovritan je vakso, kaj per la platajho ili glatigis la vakson, kiam ili ne plu bezonis la notajhon au volis fari en ghi shanghon.
La nomon stilus ili rilatigis ankau kun la skribitajho kaj tiam ghi signifis skribmaniero, kaj en tiu signifo ni konas nun la vorton stilo. Komparu ghin ekzemple kun la vorto plumo, el kiu nun estighis kelkaj esprimoj, ekz. pri iu, kiu skribis amare ni diras, ke "li trempis sian plumon en galon"; kiu skribas akre - "havas akran plumon", kaj kiu verkas bonstile - "havas plumon bone tranchitan".
Simile vastighis la signifo de la vorto stilo: la skribilo ighis ankau la skribmaniero. En tiu signifo stilo povas havi diversajn ecojn: ghi povas esti bela au malbela, konsiza au malkonciza, simpla au malsimpla, flua au rigida, eleganta au vulgara, peza au malpeza, ktp lau la maniero, en kiu oni sin esprimas. Ekzistas ankau pure persona stilo, per kiu iu autoro distingighas de aliaj autoroj. Lau tia stilo oni ech povas rekoni la verkinton.
Ankau diversaj temoj havas sian propran stilon. En tiu senco ni konas stilojn ofican, komercan, juran kaj predikan au "katedran". Propran stilon havas, fine, chiu lingvo, nome gheneralan esprimmanieron, vortordon, frazkonstruon kaj spiriton, kiuj kune formas la kanvason, sur kiu oni brodas la personan, la fakan kaj la okazajn stilojn.

2. Bona stilo estas belsona

Oni povu lautlegi tekston sen granda peno. Vortoj kaj frazoj devas flui kiel eble plej libere kaj facile.

a) Interpushigho de sonoj nefacile elparoleblaj.
Se eble, evitu do tiajn interpushighojn de sonoj, kiuj ofendas niajn orelojn, malfaciligas la elparolon, kauzas malklarecon au ebligas miskomprenon, ekz. (La korektoj, kiujn ni donas en la rubriko B:"... sed tiel chi" estas nur provoj de korekto do neniel absolutaj. La chefafero estas, ke oni konstatu, kio estas preferinda kaj kio estas nepreferinda):

A. Ne tiel...
lingvuzo
lingvekzerco
urbplaco
vivformo
sorbpapero
gorghshire
fokkaptado
provflugo
sharghchevalo
leglibro
lasttempe
studtempo
provvojagho
akvfalo
rabbesto
poshspegulo
flugkapablo
pluvfalo
cherizsuko
ovforma
manghajhzorgo
venghsento
nigrhara
sorchshanghi
lavvazo
de l' libro
(1)
de l' avo
(2)
mirrigardi
nevnjo
sublima
(3)
plugkampo
atendchambro
larghshultra
ludtumulti
richsukcese
bridteni
bazsigno
B. ... sed tiel chi
lingvouzo
lingva ekzerco
urboplaco, urba placo
vivoformo
sorba papero
gorghoshire
fokokaptado, kaptado de fokoj
provoflugo
sharghochevalo
legolibro
lastatempe, en la lasta tempo
studotempo, tempo por stud(ad)o
provovojagho
akvofalo
rabobesto
posha spegulo
flugokapablo, kapablo flugi
pluvofalo
cheriza suko
ovoforma
zorgo pri manghajho
vengho sento
nigrahara
sorche shanghi
lavovazo
de la libro
de la avo
mire rigardi
nevinjo
sub la limo
plugata kampo, kampo por plugado
atendejo
larghashultra, kun larghaj shultroj
lud(ant)e tumulti
kun richa sukceso
bride teni, teni per brido
baza signo

Komentoj:
1) La artikolo ne estas auskultebla
2) Oni povas komppreni kiel "de lavo"
3) Sublima - neologismo, sed ankau sub-lima - do povas okazi miskompreno

Kiel oni vidas, ekzistas diversaj solvoj:
a) aldono de interlitero, ekz: urboplaco, nigrahara, legolibro;
b) disigo de la elementoj, ekz: cheriza suko, sorba papero, posha spegulo;
c) priskribo: kapablo flugi, zorgo pri manghajho, kun larghaj shultroj.

Ne en chiuj kazoj tiaj kolizioj de sonoj estas eviteblaj, sed oni klopodu kiel eble plej multe eviti ilin.

>>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !