Programoj por elementa instruado kaj trinivelaj ekzamenoj de ChALK (Chefa Atesta kaj Lingva Komisiono)
Programo
por supera (C-nivela) ekzameno
(instrurajtiga por chiunivelaj kursoj)
1. Enkondukaj notoj
La supera (C-nivela) ekzameno
atestas sciojn de Esperanto kaj esperantologio korespondajn al la
scioj de nacia lingvo kaj kulturo, kiun posedas pri naciaj
lingvoj personoj, finintaj universitatajn studojn en fakultatoj
pri fremdaj lingvoj. Fari tian ekzamenon pri Esperanto estas iom
pli facile, kaj al ghi eblas preparighi memstare, kaj en ghi
povas sukcesi ankau persono, ne havanta universitatnivelan
kleron, tamen la ekzameno estas ne malpli serioza ol iu shtata
ekzameno.
La chefa praktika signifo de la ekzameno estas doni ateston por
la homo, kiu intencas instrui Esperanton en iu shtata au privata
institucio, kiu tian ateston postulas. Tial la ekzameno estas
instrurajtiga, kaj unu el la partoj de la ekzameno estas metodiko
de Esperanto-instruado. Se, tamen, la ekzamenato ne deziras
ricevi instrurajtigan ateston, sed nur ateston pri profunda scio
de la lingvo Esperanto kaj esperantologio, li/shi povas rifuzi
respondi koncernajn demandojn au shanghi ilin je demandoj kaj/au
taskoj pri la tradukarto (dezirante ricevi ateston de
Esperanto-tradukisto) au jhurnalistiko (se deziras ricevi ateston
de Esperanto-jhurnalisto). La programoj pri tiuj fakoj estas
preparataj.
Esperanto-instruisto devas scii instrui la lingvon, kaj stimuli
la kursfinontojn alighi al la Esperanto-movado kaj komunumo, ech
se li/shi instruas en iu deviga kurso, kaj des pli se la homoj
venis al la kurso propravole, kiam nur de li/shi dependas, chu
ili finos la kurson kaj decidos poste daurigi siajn okupojn pri
la internacia lingvo. Nek sen efika instruado de la lingvo, nek
sen motivado por ke la homo post ekposedo de la lingvo restu
esperantisto, Esperanto-instruado atingas sian celon: pligrandigi
la kvanton de esperantistoj.
La ekzameno celas atesti perfektan scion de Esperanto, bonan
scion de Esperanto-kulturo kaj metodiko de instruado por instrui
en chiunivelaj kursoj de Esperanto. Esperanto-instruisto devas
havi profundajn sciojn pri historio de la Esperanto-movado kaj
pri ekzistantaj internaciaj, fakaj kaj naciaj organizajhoj de
esperantistoj kaj ghuste direkti siajn lernantojn por ke ili
alighu al certaj asocioj post la fino de la kurso. Instruisto
devas ne nur lauvorte scii pri la ekzisto de la
Esperanto-kulturo, sed mem legi librojn kaj kapabli elokvente
rakonti pri ties kvalitoj. Li/shi devas tre bone koni metodikon
de Esperanto-instruado.
Por sukcesi en la ekzameno principe sufichas profunde studi
chiujn librojn, proponatajn en la listo por B-nivela ekzameno
(plus nepra legado de originala beletro kaj kono de bazaj fontoj
pri instrumetodiko). Tamen ju pli da fakaj libroj legis la
ekzamenato, des pli bone li/shi fartas dum la ekzameno, kaj homo,
leginta multe da esperantologiaj libroj kaj konstante leganta la
plej gravajn revuojn en Esperanto, havas certajn avantaghojn
antau homo, kiu komencis regule legi koncernan literaturon nur
por preparighi al la ekzameno. Tial necesas sufiche atente
trastudi ankau la liston de la rekomendata literaturo fine de tiu
chi programo por kompreni, kion necesas pleje atenti dum
preparado al la ekzameno.
La programo estas relaborita kaj esperantigita versio de la
programo, publikigita en Informbulteno de SEU Nr 2(75)-1990,
pp.10-16.
2. Strukturo de la ekzameno
La ekzameno konsistas el la samaj partoj, kiel la B-ekzameno; la diferencoj estas, unue, ke la eseo en la skriba parto devas esti ne malpli ol 2000-signa kaj profunde trakti la temon (por verki ghin la ekzamenantoj povas doni 2-4 horojn), kaj, due, ke la busha parto konsistas el 4 demandoj (pri interlingvistiko, historio kaj organizo de la E-movado, E-kulturo kaj metodiko de la instruado); la respondoj al la demandoj devas esti sufiche detalaj kaj plene elcherpi la temon. La demandoj pri praktika gramatiko ne eniras la ekzamenon; ghia scio estas pritaksata lau la eseo kaj bushaj respondoj; okaze de certaj eraroj la ekzamenantoj plighustigas sciojn de koncernaj gramatikajhoj per apartaj demandoj.
3. Enhavo de la programo
3.1. Interlingvistiko.
La objekto de interlingvistiko. Teorio de la internaciaj
planlingvoj kiel parto de interlingvistiko. Esperantologio.
Multlingveco en la moderna mondo. Multlingveco kaj internacia
komunikado. Vojoj por superi la multlingvecon: tradukado,
internaciaj lingvoj ktp.
Naciaj lingvoj en la rolo de internaciaj. Mondlingvoj. Lingva
imperiismo.
Internaciaj elementoj en la naciaj lingvoj.
La chefaj tipoj de planlingvoj: aprioraj-aposterioraj,
pazigrafioj-pazilalioj k.a.
Volapuko. Ghiaj principoj kaj historio de la volapukista movado.
Esperanto kiel planlingvo. Diferencoj inter Esperanto kaj aliaj
planlingvoj. Evoluo de Esperanto. La plej gravaj vortaroj. Fakaj
terminaroj. Akademio de Esperanto, ghiaj funkcioj kaj signifo.
Reformoj de Esperanto, rilato al ili de Zamenhof. Fundamento.
Ido, ghia apero, historio, diferencoj de Esperanto.
Naturalismaj planlingvoj: Latino-sine-fleksione, Okcidental,
Interlingua (IALA). Iliaj specifajhoj.
Novaj lingvoprojektoj. Kauzoj de ilia neperspektiveco.
3.2. Historio kaj organizo
de la Esperanto-movado.
3.2.1. Historio.
L.M.Zamenhof, lia vivo kaj agado. Kreo de Esperanto. Rusa
periodo. Vochdonado pri reformoj. Franca periodo.
La unua Universala Kongreso. Deklaracio pri Esperantismo.
Ido-skismo.
Kreo de UEA. Agadoj de H.Hodler kaj E.Privat. Agado de
esperantistoj dum la unua mondmilito.
Neutrala E-movado inter la du mondmilitoj. Agado de Teo Jung.
Skismo en la neutrala movado. Sorto de la movado sub la germana
naziismo.
Laborista E-movado. Apero de SAT. Agado de E.Lanti. Skismo en la
laborista movado.
Agado de esperantistoj dum la dua mondmilito. Renaskigho de la
movado post la mondmilito. Malfacilajhoj en la Orienta Europo.
MEM kaj ghia rolo.
Evoluo de UEA post la dua mondmilito. Agado de I.Lapenna.
Rezolucioj de Unesko. Skismo de 1974.
Diversaj Esperanto-centroj. E-organizoj, alternativaj al kaj UEA
kaj SAT.
3.2.2. Chefaj organizoj de esperantistoj.
UEA, ghiaj strukturo kaj gvidorganoj, direktoj de ghia agado,
UK-oj.
TEJO, IJK-oj kaj iliaj aranghoj.
SAT, ghiaj strukturo kaj gvidorganoj, direktoj de ghia agado.
Kongresoj. LEA-oj.
Fakaj kaj kulturaj asocioj. Organizoj de blinduloj kaj
handikapuloj.
Sciencaj organizoj de esperantistoj, akademioj. Eblecoj
diplomighi en Esperanto.
Esperanto kaj religio, la plej gravaj religiaj organizoj.
Regionaj organizoj kaj regionaj E-agadoj.
3.2.3. Esperanto en Rusio.
Esperanto-movado antau la unua mondmilito, ghiaj sukcesoj kaj
malfacilajhoj. Agado de N.Borovko, A.Postnikov, A.Sahharov k.a.
Kreo de SEU. Agado de E.Drezen. Rilatoj inter SEU kaj SAT. IPE
kaj ghia malsukceso. Sorto de Esperanto en USSR dum Stalina
tempo. Kauzoj de persekutoj de esperantistoj en 1930-aj jaroj.
Renaskigho de E-movado en USSR en 1950-aj. Agado de E.Bokarev. La
unuaj kluboj kaj tendaroj. Komisiono pri internaciaj ligoj.
SEJM(1). Agado de A.Goncharov, B.Kolker k.a. Rolo de BET-oj kaj
SEJT-oj. Kreo de ASE.
Malfondo de ASE kaj refondo de SEU. Junulara movado kaj SEJM-2.
Disfalo de sovetia E-movado en 1989-91. REU kaj REA, ilia unuigho
en 1994. Nunaj formoj de la E-organizoj en Rusio.
3.2.4. Ideologio de E-movado.
Bulonja Deklaracio kaj neutralismo. Munkena Deklaracio. Moderna
neutralismo kaj Praga Manifesto. Sennaciismo. Raumismo.
3.3. Esperanto-literaturo
kaj kulturo.
3.3.1. Verkoj de L.Zamenhof kaj ilia signifo.
Poezio, Kongresaj paroladoj kaj artikoloj, Lingvaj respondoj,
Proverbaro, tradukoj de la mondaj klasikajhoj.
3.3.2. E-stilo, poetiko, originala kaj
tradukita literaturo.
Rolo de A.Grabowski kaj Kabe por evoluo de E-stilo. Specifeco de
la E-stilo. E-poetiko. Modelaj tradukoj. Rolo de tradukaj
ekzercoj por alproprigo de bona stilo. Diversaj opinioj pri la
bona stilo kaj evoluo de literatura Esperanto; diskutoj pri
neologismoj kaj la bona lingvo.
Gheneralaj principoj de la tradukarto.
3.3.3. Rusa skolo en la E-poezio.
A.Grabowski, F.Zamenhof, V.Devjatnin, S.Schulhof, E.Privat,
G.Deshkin, V.Eroshenko, N.Hohlov, E.Mihhalski, N.Nekrasov,
H.Adamson, H.Dresen, L.Jevsejeva, N.Kurzens, A.Logvin, B.Tornado
k.a. Modernaj poetoj-esperantistoj en Rusio.
3.3.4. Budapeshta skolo en la E-poezio.
J.Baghy, K.Kalocsay (inkluzive verkojn sub pseudonimoj),
I.Baranyai, L.Tarkony.
3.3.5. Brita skolo en la E-poezio.
W.Auld, M.Boulton, R.Rosetti k.a.
3.3.6. Poetoj de diversaj popoloj.
G.Mattos, T.Pumpr, M.Miyamoto k.a.
3.3.7. Originala Esperanto-prozo.
Fruaj romanoj de H.Valienne kaj H.Luyken, A.Sahharov
("Superforta ambicio"), romanoj kaj noveloj de J.Baghy
("Viktimoj", "Sur sanga tero",
"Hura!" k.a.), J.Forge ("Mr. Tot achetas mil
okulojn" k.a.), V.Varankin ("Metropoliteno"),
L.Newell ("Bakshish"), S.Engholm ("Homoj sur
tero" k.a.), F.Szilagyi ("Koko krias jam" k.a.),
C.Rosetti ("Kredu min, sinjorino!"), R.Schwartz
("Kiel akvo de l' rivero" k.a.), S.Szathmari
("Vojagho al Kazohinio" k.a.), J.Ribillard, M.Boulton,
K.Pich, T.Sekelj, I.Nemere, Lorjak, S.Shtimec, M.Bronshtejn.
Popularaj ghenroj: sciencfantazio, fantasto, krimromanoj kaj
noveloj, junularaj kaj virinaj romanoj (specimenoj kaj autoroj).
3.3.8. Esperanto-teatro.
Historio de la E-teatro. Kauzoj de relative malforta disvolvigho
de la E-teatro. Verkoj de J.Baghy, M.Boulton k.a.
3.3.9. Scienca kaj scienc-populara literaturo
en Esperanto.
Sciencaj revuoj. Fakaj terminaroj. VVerkoj de E.Ajsberg
("Fine! Mi komprenis la radion!"), P.Neergaard
("Vivo de plantoj" k.a.), E.Dudich ("Chu vi konas
la teron?").
3.3.10. Esperantologia literaturo.
Enciklopedio de Esperanto; "Esperanto en perspektivo".
PV, PIV, PAG, aliaj esperantologiaj verkoj de K.Kalocsay kaj
G.Waringhien.
3.3.11. Esperanta gazetaro.
La plej gravaj gazetoj por evoluo de Esperanto, E-kulturo kaj
movado: La Esperantisto, Lingvo Internacia, L'Esperantiste, La
Revuo, Ruslanda Esperantisto, La Ondo de Esperanto, Literatura
Mondo (3 periodoj), La Eta Gazeto, Norda Prismo, Nica Literatura
Revuo, Hungara Vivo, Budapeshta Informilo.
Nuntempaj la plej gravaj gazetoj: Esperanto, Kontakto,
Sennaciulo, Sennacieca Revuo, Heroldo de Esperanto, Eventoj, Juna
Amiko, Monato, Fonto, Literatura Foiro, La Gazeto, Scienca Revuo,
La Kancerkliniko, Laute!; la naciaj E-periodajhoj kaj ilia
signifo (La Ondo de Esperanto, Ruslanda Esperantisto, Scienco kaj
Kulturo, El Popola Chinio, Litova Stelo k.a.); jarlibroj de
diversaj E-asocioj.
Chefaj principoj de E-jhurnalistiko.
3.3.12. Esperanto en radio kaj Interreto.
La unuaj radioelsendoj. Disfloro de E-elsendoj. Esperanto kaj
radioamatoroj. Radiostacioj, elsendantaj en Esperanto nuntempe.
Rolo de Interreto por Esperanto.
3.3.13. E-eldonejoj, kulturaj unuighoj kaj
centroj de esperantistoj.
Hachette, Posrednik, Literatura Mondo, Stafeto, UEA, SAT (kaj
SAT-broshurservo), EKRELO, KOKO, Pirato, HEA, Edistudio, Impeto,
Sezonoj.
Internaciaj verkistaj kaj kulturaj asocioj kaj centroj (AVE,
Esperanta PEN-Centro, KCE k.a.).
La plej gravaj literaturaj konkursoj kaj festivaloj de
Esperanto-arto.
Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno; aliaj E-muzeoj kaj
bibliotekoj.
3.4. Psikologio kaj metodiko
de Esperanto-instruado.
Scio kaj ghia strukturo. Motivado de lernado. Specifoj de
E-instruado kompare al aliaj fremdlingvoj.
Celoj, karaktero kaj formoj de instruado.
Chefaj metodoj de la instruado: gramatika, literatura, rekta.
Chefaj didaktikaj principoj. Cseh-metodo. Intensaj metodoj.
Enmergigho. Metodo de Lozanov. Kompleks-aktivaj metodoj.
Postuloj al instruisto. Planado de la instruprocezo. Planado de
apartaj lecionoj; specoj de lecionoj. Instruado de la gramatiko,
parolo, lego kaj skribo. Rolo de la unuaj horoj. Kontrolo de la
scioj. Rolo de la lernolibroj. Komparo de la plej popularaj
lernolibroj. Elekto de la tekstoj kaj laboro kun ili. Koresponda
instruado kaj ghia specifo. Rolo de ekzamenoj. Metodoj por
aktivigi lernadon (konkretaj ekzemploj). Lernolibroj. Demonstraj
kaj teknikaj instrurimedoj. Videofilmoj. Metodoj doni sciojn pri
la movado, historio, kulturo, ideologio. Eksterlecionaj okupoj:
vojo al la klubo kaj movado.
4. Literaturo (aldone al la libroj, rekomendataj por preparigho al B-nivela ekzameno)
Í.Ô.Äàíîâñêèé. Ââîäíîå
ñëîâî â èñêóññòâî ïåðåâîäà. 1983, 1985.
Ý.Ê.Äðåçåí. Çà âñåîáùèì ÿçûêîì (Òðè
âåêà èñêàíèé). Ñ ïðåäèñëîâèåì
àêàäåìèêà Í.ß.Ìàððà. Ì.-Ë., Ãîñèçäàò,
1928. 271 ñ.
À.Ä.Äóëè÷åíêî. Ìåæäóíàðîäíûå
âñïîìîãàòåëüíûå ÿçûêè. Òàëëèíí,
"Âàëãóñ", 1990. 448 ñ.
Ñ.Í.Êóçíåöîâ. Îñíîâû
èíòåðëèíãâèñòèêè. Ì., 1982. 108 ñ.
Ñ.Í.Êóçíåöîâ. Íàïðàâëåíèÿ
ñîâðåìåííîé èíòåðëèíãâèñòèêè. Ì.,
1984. 100 ñ.
Ñ.Í.Êóçíåöîâ. Îñíîâíûå ïîíÿòèÿ è
òåðìèíû èíòåðëèíãâèñòèêè. Ì., 1982. 80
ñ.
Ñ.Í.Êóçíåöîâ. Òåîðåòè÷åñêèå îñíîâû
èíòåðëèíãâèñòèêè. Ì., Óíèâåðñèòåò
äðóæáû íàðîäîâ, 1987. 208 ñ.
Ïðîáëåìû èíòåðëèíãâèñòèêè.
Òèïîëîãèÿ è ýâîëþöèÿ ìåæäóíàðîäíûõ
âñïîìîãàòåëüíûõ ÿçûêîâ. Ì.,
"Íàóêà", 1976. 160 ñ. La plej gravaj artikoloj en la
libro:
Å.À.Áîêàðåâ "Ñîâðåìåííîå
ñîñòîÿíèå âîïðîñà î ìåæäóíàðîäíîì
âñïîìîãàòåëüíîì ÿçûêå (ôàêòû îá
ýñïåðàíòî)" (ð.12-20); "Î
ìåæäóíàðîäíîì ÿçûêå íàóêè"
(ð.21-25); Ä.Ë.Àðìàíä "×åëîâå÷åñòâî è
îêåàí èíôîðìàöèè" (ð.55-59);
Í.Ô.Äàíîâñêèé "Ýâîëþöèÿ
ýñïåðàíòî" (ð.113).
Ïðîáëåìû ìåæäóíàðîäíîãî
âñïîìîãàòåëüíîãî ÿçûêà. Ì.,
"Íàóêà", 1991. 264 ñ. La plej gravaj artikoloj en la
libro: Ì.È.Èñàåâ
"Ñòàíîâëåíèå ïëàíîâîãî
âñïîìîãàòåëüíîãî ÿçûêà ýñïåðàíòî
(èäåÿ, ðåàëèçàöèÿ,
ôóíêöèîíèðîâàíèå)" (ð.4-24) kaj Á.Â.Òîêàðåâ "Îá
ýñïåðàíòñêîé ïîýçèè" (ð.143-161).
Ä-ðú Ýñïåðàíòî. Ìåæäóíàðîäíûé
ÿçûêú. Ïðåäèñëîâiå è ïîëíûé
ó÷åáíèêú. Por Rusoj. Âàðøàâà, 1887.
Ðåïðèíòíîå èçäàíèå - Ìîñêâà, ÄÎ
"Ãëàãîëü" è Moskva Gazeto, 1992.
Ý.Ï.Ñâàäîñò. Êàê âîçíèêíåò âñåîáùèé
ÿçûê? Ì., 1968.
W.Auld (red.). Esperanta
antologio. Poemoj 1887-1981. UEA, Rotterdam, 1984.
W.Auld (red.). Nova esperanta krestomatio. UEA, Rotterdam, 1991.
Baza Cseh-kurso. Diversaj eldonoj.
D.Blanke (red.). Esperanto: lingvo, movado, instruado. Berlin,
1977.
D.Blanke (red.). Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado.
HEA, Budapest, 1978; 1986.
L.Dreher. Supera kurso de Esperanto. Diversaj eldonoj.
Enciklopedio de Esperanto. HEA, Budapest, 1986.
Historio de S.A.T. SAT, Paris, 1953.
K.Kalocsay. Lingvo, stilo, formo. Diversaj eldonoj.
K.Kalocsay, G.Waringhien, R.Bernard. Parnasa gvidlibro. Warszawa,
1968.
K.Kalocsay, G.Waringhien. Plena analiza gramatiko de Esperanto.
UEA, Rotterdam, 1985.
I.Lapenna (red.). Esperanto en perspektivo. CED,
London-Rotterdam, 1974.
S.Maul. Manlibro por jhurnalistoj. Diversaj eldonoj.
C.Piron. La bona lingvo. Vieno-Budapest, 1989.
E.Privat. Historio de la lingvo Esperanto. Diversaj eldonoj.
R.Rakusha. Metodiko de Esperanto-instruado. Diversaj eldonoj.
H.Seppik. La tuta Esperanto. Diversaj eldonoj.
B.V.Tokarev. Psikologio kaj metodiko de Esperanto-instruado. M.,
1984.
Trezoro. La esperanta novelaro 1887-1986. Red. R.Rosetti kaj
H.Vatre. HEA, Budapest, 1989 (2 volumoj).
L.L.Zamenhof. Fundamenta krestomatio. Diversaj eldonoj.