Programoj por elementa instruado kaj trinivelaj ekzamenoj de ChALK (Chefa Atesta kaj Lingva Komisiono)
Programo
por mezgrada (B-nivela) ekzameno
(instrurajtiga por elementa kurso)
1. Enkondukaj notoj
Instruisto de Esperanto devas chiam memori, ke liaj/shiaj
lernantoj venas al la kurso propravole, kaj nur de li/shi
dependas, chu ili finos la kurson kaj decidos poste daurigi siajn
okupojn pri la internacia lingvo.
La ekzameno celas atesti sufichan scion de Esperanto,
Esperanto-kulturo kaj metodiko de instruado por instrui en
elementa kurso de Esperanto. Esperanto-instruisto de la elementa
nivelo devas flue paroli la lingvon, ne fari elementajn lingvajn
erarojn kaj scii klarigi gramatikajn regulojn. Krome, li/shi
devas havi ne nepre profundajn, sed precizajn sciojn pri bazaj
eventoj en la historio de la Esperanto-movado kaj pri ekzistantaj
internaciaj, fakaj kaj landaj organizajhoj de esperantistoj,
almenau sur nivelo ebliganta senerare respondi koncernajn
demandojn de la lernantoj kaj ghuste direkti ilin por ke ili
alighu al certaj asocioj post la fino de la kurso kaj daurigu
siajn esperantistajn vivojn. La elementnivela instruisto devas ne
nur lauvorte scii la ekzisto de la Esperanto-kulturo, sed mem
legi librojn kaj kapabli elokvente rakonti pri ties kvalitoj.
Fine, li/shi ne nepre devas fake koni metodikon de
Esperanto-instruado (kvankam ju pli bonas scio de la metodiko,
des pli efikaj estas la rezultoj de la instruado), tamen ja nepre
devas scii almenau pri la plej chefaj metodikaj sistemoj kaj
principoj.
La proponata listo de rekomendata literaturo konsistas chefe el facile atingeblaj (plejparte aktuale acheteblaj) libroj, atenta studo de kiuj plene sufichas por sukcesi ne nur en B-nivela, sed grandparte ankau en C-nivela ekzameno.
2. Strukturo de la
ekzameno
La ekzameno konsistas el 2 chefaj partoj: skriba kaj busha.
La skriba parto montras scion de la gramatiko kaj kapablon
esprimi siajn pensojn. Dum unu horo la ekzamenato devas verki
eseon kun amplekso ne malpli ol 1000 signoj pri iu temo. Liston
el 3-10 temoj por elekto proponas la ekzamena komisiono.
La busha parto konsistas el respondoj al 3 demandoj kaj montras
fluecon kaj korektecon de la parolo de la ekzamenato kaj ties
sciojn pri E-movado kaj kulturo. La respondoj povas esti tre
koncizaj (kelkfrazaj) kaj ne detalaj, sed devas esti precizaj.
Unu demandon pri E-historio au pri E-organizajhoj donas la
ekzamenantoj el la suba programo. Anstatau demando pri historio
doneblas demando pri interlingvistika temo au pri E-gazetoj.
Ankau la duan demandon pri la metodiko starigas la ekzamena
komisiono. Antau respondi la trian demandon, koncernantan
E-kulturon, la ekzamenato mem devas doni liston de autoroj,
originale verkintaj en Esperanto (ne malpli ol kvar), kies
verkojn la ekzamenato legis, kaj la ekzamena komisiono proponas
rakonti pri iu autoro au verko el la proponita listo.
Chiu el la kvar respondoj (inkluzive la eseon) estas aparte
taksata per poentoj de "1" (nulaj scioj) ghis
"5" (perfektaj scioj), la suma rezulto de la ekzameno
estas kalkulata kiel averagha inter la kvar poentoj. La
ekzamenato ricevas instrurajtigan ateston nur se la rezulta
poento estas ne malpli ol "3" kaj se neniu el la
respondoj ricevis la poenton "1" (nulaj scioj).
La B-nivelan ekzamenon rajtas akcepti minimume 1 membro de ChALK
de REU plus 2 personoj, havantaj ateston pri C-nivela ekzameno.
La ekzamenantoj protokolas la ekzamenon, kaj la protokolo, kune
kun la eseo de la ekzamenito, konservighas en arkivo de ChALK.
Personoj, sukcese plenumintaj la ekzamenon, ricevas ateston en du
lingvoj (Esperanto kaj la rusa), sigelitan de REU.
3. Bazaj scioj, nepraj por elementnivela instruisto
3.1.Interlingvistiko.
Lingva situacio en la mondo. Neutrala internacia lingvo kiel sola
kontentiga kaj justa solvo de la lingva problemo.
Interlingvistiko kiel scienco pri planlingvoj; esperantologio
kiel ties brancho. Chefaj trajtoj de Esperanto kiel planlingvo.
Fundamento. Akademio de Esperanto.
La plej gravaj Esperanto-vortaroj. Fakaj terminaroj (nomi almenau
unu).
Aliaj planlingvoj: Volapuk, Ido, Interlingua, iliaj bazaj
diferencoj de Esperanto.
3.2. Historio de
Esperanto-movado kaj Esperanto-organizajhoj.
Apero de Esperanto. Chefaj eventoj en la biografio de L.Zamenhof.
La interna ideo. Ideologio de la Esperanto-movado kaj ghia
praktika riveligho. Chefaj dokumentoj pri la esperantismo:
Bulonja Deklaracio, Praga Manifesto. [Alternativaj ideologioj de
esperantismo: sennaciismo, raumismo (nedevige, sed dezirinde
scii).]
La 1-a Universala Kongreso kaj ghia signifo.
Lingva Komitato kaj Akademio de Esperanto.
UEA: fondo, principoj de la strukturo, delegita reto, servoj.
Rezolucioj de Unesko.
TEJO: ghiaj servoj kaj aranghoj.
SAT: ghia fondo kaj principoj; kultura signifo; chefaj diferencoj
de UEA.
La plej gravaj fakaj kaj kulturaj asocioj (ILEI, IFEF, TEJhA,
Esperanta PEN-Centro k.a.) kaj sciencaj organizajhoj de
esperantistoj (ISAE, AIS). Sciencaj sesioj kaj universitatoj.
Kongresoj kaj renkontighoj de esperantistoj (UK-oj, IJK-oj,
SAT-kongresoj, fakaj aranghoj, festivaloj; Rusiaj Esperantistaj
Kongresoj (REK-oj) kaj aliaj aranghoj en Rusio - tendaroj ktp.
Landaj asocioj, iliaj formoj (neutralaj, junularaj, laboristaj),
ilia signifo kaj funkcioj.
Turisma kaj komerca uzado de Esperanto. "Monda
Turismo".
La antaumilita SEU: fondo, agado, malapero.
Renaskigho de E-movado en Sovetio. Komisiono che SSOD, SEJM(1),
ASE. Signifo de someraj tendaroj.
Nuntempa E-movado en Rusio: refondo de SEU, REU kaj ghia unuigho
kun REA, SEJM-2, REJM, PREM.
Chefaj E-aranghoj en la kuranta jaro (kiuj, kie, kiam).
3.3. Informfluoj en
Esperanto.
La plej gravaj gazetoj: Esperanto, Kontakto, Sennaciulo, Heroldo
de Esperanto, Eventoj, Juna Amiko, Monato, Fonto, Literatura
Foiro, La Gazeto, Scienca Revuo, La Kancerkliniko, Laute!, La
Ondo de Esperanto, El Popola Chinio, Litova Stelo.
La plej gravaj eldonejoj: Literatura Mondo, Stafeto, UEA, SAT
(kaj SAT-broshurservo), EKRELO, HEA, Edistudio, Impeto, Sezonoj.
Chefaj radioemisioj en Esperanto.
Signifo de Interreto por Esperanto.
3.4. Listo de famaj
esperantistoj, pri kiuj dezirindas havi almenau minimumajn sciojn
(kiu estis/as kio, kiam vivis/as).
Auld, Baghy, Bokarev, Boulton, Cseh, Deshkin, Drezen, Eroshenko,
Grabowski, Gusev, Hodler, Hohlov, Isajev, Jung, Kabe, Kalocsay,
Lanti, Lapenna, Lins, Mihhalski, Nekrasov, Nemere, Privat,
C.Rossetti, R.Rossetti, Sahharov, Samodaj, Schwartz, Sekelj,
Szathmari, Tonkin, Tornado, Varankin, Waringhien, Wuster.
3.5. Metodiko de
E-instruado.
Rektaj kaj gramatikaj metodoj de instruado. Enmergigho.
Cseh-metodo. Planado de la instruprocezo. Instruado de la
gramatiko, parolo, lego kaj skribo. Kontrolo de la scioj.
Koresponda instruado kaj ghia specifo. Rolo de ekzamenoj. Metodoj
por aktivigi lernadon (konkretaj ekzemploj). Eksterlecionaj
okupoj: vojo al la klubo kaj movado. Lernolibroj. Demonstraj kaj
teknikaj instrurimedoj. Videofilmoj. Metodoj doni sciojn pri la
movado, historio, kulturo, ideologio.
4. Rekomendataj libroj por preparighi al la ekzameno
Gvidlibro por supera ekzameno.
Budapest, diversaj eldonoj.
Baza literatura krestomatio. Budapest, diversaj eldonoj.
B.Kolker. Vojagho al Esperanto-lando. Moskvo,
"Progreso", 1992.
W.Auld. Pashoj al plena posedo. Diversaj eldonoj.
U.Lins. La danghera lingvo. Bleicher Eldonejo, 1988; Moskvo,
"Progreso", 1990. (La rusa traduko: Ó.Ëèíñ. Îïàñíûé ÿçûê.
Ìîñêâà, "Ïðàâà ÷åëîâåêà",
"Èìïýòî", 1999).
E.Drezen. Historio de la mondolingvo. Moskvo,
"Progreso", 1991.
A.Sahharov. Rememoroj de centprocenta esperantisto. Moskvo,
"Impeto", 1993.
D.Cibulevskij. SEJM. Historia skizo. Moskvo, "Impeto",
1994.
M.Bronshtejn. Legendoj pri SEJM. Moskvo, "Impeto",
1992; 2-a eld. 1998.
V.Samodaj. Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM. Moskvo,
"Impeto", 1999.
Impeto '89. Moskvo, "Progreso", 1990.
Impeto '91. Moskvo, "Progreso", 1992.
Jarlibroj de UEA.
L.Zamenhof. Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia.
Jekaterinburg, "Ruslanda Esperantisto" -
"Sezonoj", 1994.
L.Zamenhof. Kongresaj paroladoj. Jekaterinburg, "Ruslanda
Esperantisto", 1995.
L.Zamenhof. Fundamento de Esperanto. Diversaj eldonoj.
Í.Ë.Ãóäñêîâ. Ôàêòû è êðàòêèå
ñâåäåíèÿ îá Ýñïåðàíòî. Ì.,
ÐîÑÝ-"Èìïýòî", 2000.
Ì.È.Èñàåâ. ßçûê Ýñïåðàíòî. Ì.,
"Íàóêà", 1981; 1983.
À.È.Êîðîëåâè÷. Êíèãà îá Ýñïåðàíòî.
Êèåâ, "Íàóêîâà äóìêà", 1989.
À.Ñ.Ìåëüíèêîâ. Ïîðòðåò èäåè ñ
÷óäàêàìè âìåñòî ôîíà, èëè ÿçûê
äîêòîðà Íàäåþùåãîñÿ.
Ðîñòîâ-íà-Äîíó, Ðîñòîâñêèé ãîñ. ïåä.
óíèâåðñ., 1997.