SHERCOJ DE RIKARDO CASH-9

CHE DOGANO

Kruko estas doganisto che la bervala dogano. Li kontrolas pasagheron, 'Chu vi havas alkoholon?'
'Ne,' respondas la pasaghero.
'Chu vi havas armojn?' pludemandas Kruko.
'Ne.'
'Chu vi havas drogojn?'
'Ne.'
Post rapida gvateto chirkau ili, Kruko diras, 'Chu vi volas?'


PASHO

Kruko eniras la drinkejon... pashante sur la manoj. La drinkejestro demandas la kialon.
'Tre simple,' respondas Kruko. 'Mia edzino devigis min promesi ke mi neniam plu metos la piedojn en la drinkejo....'


GHUSTA AGHO

S-ro Monsak estas miliardulo. Li telefonas al konsilistino pri amproblemoj.
'Sinjorino,' diras la miliardulo, 'mi estas 62-jara kaj mi freneze enamighis je belega knabino 20-jara. Chu vi opinias ke shi pli volonte edzinighus je mi se mi dirus al shi ke mi estas nur 50-jara?'
'Je mia humila opinio,' respondas la konsilistino, 'estus pli trafe se vi dirus al shi ke vi estas... 80-jara!"


MALJUNAJ REMEMOROJ

Avo Kruko festas sian centan naskighdatrevenon, kaj kun sia multenombra geneparo kaj gepraneparo, li rememoras sian junecon.
"Kiam vi estis juna," demandas unu pranepo, "kiuj estis viaj preferataj distroj."
"Ho, facile," respondas Avo Kruko. "Mi preferis virinojn kaj chasadon."
"Kaj kion vi chasis?"
"Virinojn."


SHLOSILA DEMANDO

Psikiatro en psikmalsanulejo decidas testi siajn pacientojn. Li desegnas pordon sur la muron, kaj petas la pacientojn eniri. Chiuj psikmalsanuloj provas malfermi la pordon, foje ech tre perforte... krom unu, kiu restas trankvile flanke, kaj ech ridas pro la aliaj, dirante: "Ho, ili estas chiuj frenezaj!"
"Sed kial?" demandas la psikiatro.
"Char mankas la shlosilo!"


KELKAJ JARFINAJ AFORISMOJ

-- Mono ne estas chio. Kaj plejofte, ghi ech ne sufichas.
-- Se via menso estas tro malferma, via cerbo elshutighos.
-- Agho estas tre alta prezo por matureco.
-- Frekventi preghejon ne igos vin sanktulo, samkiel iri al garagho ne igos vin mekanikisto.
-- Artefarita inteligento neniam superos naturan stultecon.
-- Se necesas elekti inter du malbonoj, elektu tiun kiun vi ankorau ne provis.
-- Kiel mi purigas mian chambron? Mi balaas ghin... per la okuloj.
-- Ekzistas nenia ajn indiko por pruvi la ideon ke la vivo estas serioza.
-- Plifacilas havi pardonon ol permeson.
-- Por chiu ago, estas egala kaj kontraua reglamento.
-- Se vi similas la foton en via pasporto, vi certe bezonas la vojaghon.
-- Fakturoj trairas la poshton duoble pli rapide ol chekoj.
-- Konscienco estas tio kio doloras, kiam chio alia sentas tiom agrable.


ANKORAU KELKAJ AFORISMOJ

-- Lernu de la eraroj de viaj gepatroj, uzu kontraukoncipilon.
-- La tempo estas tio kio malhelpas ke chio okazas sammomente.
-- Ju pli da homoj mi renkontighas, des pli mi shatas mian hundon.
-- La laboro estas por homoj kiuj ne scipovas fishkapti.
-- Mi ne luktis por atingi la supron de la manghajhocheno, por nun farighi vegetarano.
-- Virinoj kiuj volas esti egalaj je viroj, malhavas ambicion.
-- La realo estas lambastono por tiuj kiuj ne sukcesas uzi drogojn.
-- Malmultaj virinoj agnoskas sian aghon, kaj ech malpli da viroj agas lau ghi.
-- Laborego havas estontan rekompencon. Mallaboremo havas tujan renkompecon.
-- Donu al mi ambiguecon, au donu al mi ion alian.
-- Ni naskighas nudaj, malsekaj, kaj malsataj. Kaj poste la aferoj plimalbonighas.
-- Chiam memoru ke vi estas unika, precize kiel chiuj aliaj.
-- Puritanismo estas la hanta timo ke iu, ie povus esti felicha.
-- Konscio estas tiu ghena periodo inter dormoj.
-- Estu afablaj al viaj infanoj. Estas ja ili kiu elektos vian maljunulejon.


CHU DONACO?

Du fratoj malfermas siajn kristnaskdonacojn. La unua frato ricevis kvazau monton da donacoj, dum la dua ricevis nur unu ludilon.
"Chu vin ne nauzas ricevi nur unu donacon," mokas la unua frato, "dum mi ricevis dekojn?"
"Tute ne gravas," respondas la dua frato. "Ja ne mi havas kanceron...."


LA GRAVECO DE NOMO

Jonjo jhus akushis belan, plensanan bebon. Sed anstatau ripozi, shi prenas telefonnumeraron, kaj trafoliumas ghin.
"Sed kion vi faras?" demandas flegistino kiu preterpasis. "Vi devus ripozi!"
"Ho, mi volis nur trovi nomon por mia bebo," respondas Jonjo.
"Sed chu oni ne donis al vi libreton kun antaunomoj kiam vi alvenis? Per ghi vi povos elekti nomon por via infano."
"Ho, sed la antaunomon mi jam elektis!"


MALLABOREMO

Kruko kaj Baniko siestas sub granda arbo. Subite, Kruko duondorme diras,
"Baniko, chu mia pantalonfendo estas malfermita?"
Baniko pene levetas la kapon. "Ne, ne. Ghi estas bonorde fermita."
"Bedaurinde," diras Kruko. "Mi do pisos poste."


KLARVIDO

Kruko komencas la novan jaron per vizito al divenistino.
"Ni unue rigardu kia estis la pasinta jaro por vi," shi diras, rigardante en la kristalan globon. "Hm... mi vidas ke vi senlaborighis... ke vi havis sanproblemojn... ke via edzino estis malfidela... ke via filo prenis narkotajhojn... ke via fraulina filino gravedighis...."
"Lasu la pasintan jaron," diras Kruko. "Ghi finighis! Ni vidu la venontan jaron!"
"Bone, bone," diras la divenistino, zorge serchante la estontecon en la kristala globo. "Jen, jen, jen, 2005. Nu, finfine, 2004 ne estis tiom malbona jaro...."


UNUA ZORGO

Kruko kaj Baniko chasas en la arbaro, kiam subite Baniko falas grunden.
Li estas tute senmova, kaj li shajne ne plu spiras.
Kruko rapide eltiras sian poshtelefonon kaj vokas la urghoservon. "Mia amiko estas morta!" li panikas. "Kion mi faru?"
Tute senpanike, per trankvila kaj trankviliga vocho, la telefonisto diras, "Bone, bone, trankvilighu. Unue, ni certigu ke via amiko estas vere morta."
Post momenta silento, la telefonisto audas pafbruon.
Kruko revenas al la telefono. "En ordo. Kion nun?"


ANTAUVIDO

Kruko pashas sur la strato, kaj vidas bananshelon sur la trotuaro du metrojn antau li.
"Ho fek!" li plendachas. "Mi ankoraufoje glitfalos!"


PROMESO ESTAS PROMESO

Jochjo alvenas al la lernejo plorante. La instruistino kompate demandas,
"Sed kio okazis al vi, etulo?"
"Bu hu hu! Chi-matene panjo iris por dronigi la ses katidetojn kiuj jhus naskighis!"
"Ho, certe tio estas malghojiga," diras la instruisto. "Sed tio ne estas kialo por tiom ploregi."
"Sed jes!" plorkrias Jochjo. "Panjo promesis ke MI povos dronigi ilin!"


MORDA DECIDO

Kruko volas acheti asekuron, kaj la asekuristo intervjuas lin.
"Chu vi iam havis gravan akcidenton?" la asekuristo demandas (inter multegaj intimaj detalaj demandoj).
"Ne, ne," simple respondas Kruko.
"Kion? Chu vi vere neniam havis akcidenton?"
"Neniam."
"Tio estas nekredebla," miras la asekuristo. "Chu vere neniam okazis al vi ia malagrablajho?"
"Nu, unufoje hundo mordis min."
"Ha! Kaj chu tio ne estis akcidento?"
"Tute ne! Tiu bestacho mordis min intence!"


VARMA CELO

Kruko kaj Baniko diskutas astronautikon.
"Chu homoj jam vizitis Lunon?" demandas Baniko.
"Jes ja. La unua homo iris tien en 1969, kaj poste estis pluraj surlunighoj."
"Kaj chu iu jam vizitis Marson?" redemandas Baniko.
"Ne, ankorau ne," respondas Kruko, "sed oni jam planas tion post eble dudek jaroj."
"Do, mi volas esti la unua homo kiu vizitos Sunon."
"Sed tio ne eblas!"
"Kial ne?"
"Char estas multe tro varme!"
"Tio ne estas problemo," rezonas Baniko. "Mi atendos la nokton!"


PRESKAUTRAFO

Kruko vizitas la okcidentan parton de Usono, kaj aviadile superflugas Arizonon. Estas sennnuba, sunbrila tago, kaj la piloto komentas la pejzaghon.
"Je la dekstra flanko," diras la piloto, "vi povas vidi imponan Meteor-Krateron, kiu estas gravega turismajho en norda Arizono. Ghi formighis kiam asteroido el nikelo kaj fero, proksimume 50 metrojn diametra kaj 150.000 tunojn peza, frapis la grundon je chirkau 100.000 kilometroj hore. Tio disjhetegis brulvarmegan materion chiudirekte. La rezulta truo mezuras preskau unu kilometron kaj duonan, kaj profundas 20 metrojn."
Kruko miregas pro tiu fenomeno. "Kaj vidu!" li ekscitas. "Nekredeble, sed ghi preskau trafis la shoseon!"


NE ELEKTEMA.

Kruko estas kandidato kiel servisto che richulino.
"Antau ol dungi vin," diras la sinjorino, "mi volas fari ankorau unu gravan demandon: chu vi shatas hundojn kaj katojn?"
Kruko volas tre plachi.
"Tio ne estas problemo," li respondas servemece. "Mi povas manghi chion."


LA PLEJ BONA MEDIKAJHO

Kruko konsultas sian kuraciston, plendante ke li malbone fartas. La kuracisto zorge ekzamenas lin, kaj tiam skribas preskribon kun tri medikajhoj.
"Jen tri piloloj," diras la kuracisto. "Prenu verdan pilolon kun granda glaso da akvo kiam vi levighas matene. Prenu bluan pilolon kun granda glaso da akvo post la tagmangho. Kaj prenu rughan pilolon kun granda glaso da akvo jhus antau ol enlitighi."
"Skorzonero!" nervozas Kruko pro la kvanto da medikajhoj. "Sed kiu do estas mia malsano?"
La kuracisto respondas, "Vi ne trinkas sufiche da akvo."


RACIA POLITIKO

-- Kial estas blanka linio sur la planko meze de chiuj koridoroj en ministerioj?
-- Por eviti ke tiuj kiuj alvenas malfrue karambolos kun tiuj kiuj foriras frue.


POSTMORTA VALORO

Kruko farighas pentristo, kaj esperas ke liaj pentrajhoj pli kaj pli valorighos. Li eksponas en fama galerio, kaj iras tien por vidi kiel aferoj progresas.
"Chu estas multa intereso pri la pentrajhoj?" Kruko demandas al la galeriestro.
"Fakte, jes," respondas la estro. Mi havas unu bonan novajhon por vi, kaj unu malbonan."
"Kiu estas la bona?"
"Hierau venis investemulo por taksi la valoron de viaj pentrajhoj. Li demandis al mi chu mi kredas ke viaj pentrajhoj plivalorighos post via morto."
"Chu? Kaj kion vi respondis?"
"Mi respondis ke efektive, sen ia dubo, la prezo de viaj verkoj duoblighos post via morto... kaj li tuj achetis 18 pentrajhojn en la galerio."
"Ho, bonege!" diras Kruko. "Sed... kio do estas la malbona novajho?"
"Nu, la achetinto... estas via kuracisto!"


VESTPROVADO

En modvestbutiko, Kruko hezite petas al tre bela komizino, "Mi shatus acheti gantparon por mia edzino, sed mi ne certas pri shia grando...."
"Do, mi provu ilin," proponas la komizino metante la gantojn. "Kaj vi provu taksi la grandon."
"Jes, jen," diras Kruko. "Shiaj manoj estas samgrandaj kiel viaj. Do, mi prenos ilin."
"Kaj chu vi shatus ion alian, sinjoro?" demandas la junulino.
"Nu... eble...," cerbumas Kruko. "Jes, fakte, nun ke vi proponas tion, mi achetu por shi ankau mamzonon kaj kalsoneton...."


RAPIDA LERNADO

Kruko eklaboras en somerferiejo por gejunuloj. "Sed estas unu afero kiun mi ne komprenas," li diras al la feriejestro. "Kial vi metis chiujn knabojn sur unu insulo, kaj la knabinojn sur alia?"
"Tre simple," respondas la estro. "Tio garantias ke antau la fino de la feriado, chiuj scipovos naghi."


MALFRUEMO

Kruko malfacile levighadas matene, kaj estas daure malfrua che la laborejo. Lia chefo koleras pro tio, kaj minacas lin je maldungo se li ne korektas tiun konduton.
Do, Kruko konsultas kuraciston, kiu donas al li pilolon prenotan vespere antau ol enlitighi.
Kruko bonege dormas tiunokte, kaj vekighas ech antau ol la vekhorlogho sonoras. Li senhaste matenmanghas, kaj bonhumore veturas laborejen.
"Vidu, chefo," li diras alveninte, "tiu pilolo efektive funkciis!"
"Tre bone," respondas la chefo. "Sed kie vi do estis hierau?"


MUZIK-AMANTOJ

La edzinoj de Kruko kaj Baniko devigas ilin iri al koncerto. Eluzinte chiujn ruzojn por eviti, ili fine alvenas en la koncertejon iom malfrue. La dirigento jam staras antau la orkestro.
"Chu Beethoven?" demandas Baniko.
"Kiel mi sciu?" respondas Kruko. "Mi vidas nur lian dorson!"


RELATIVA RAPIDECO

Kruko kaj Baniko safarias en ghangalo, kiam ili subite trovighas fronte al malsatega leono.
Kruko zorgege serchas en sia dorsosako, kaj malrapide prenas paron da bonaj kurshuoj, kaj komencas meti ilin, dume fiksrigardante la leonon.
"Kion vi faras?" flustras Baniko. "Vi ja neniel povus kuri pli rapide ol tiu leono."
"Mi scias," respondas Kruko. "Sed mi devas kuri nur pli rapide ol vi!"


FAKA SCIO

Kruko diras al Baniko, "Chu vi povas citi la nomon de du valutoj?"
"Nu...," respondas Baniko, "... dolaro..., kaj... rublo...."
"Kaj nun, chu vi povas citi du specojn de kontraukoncipo?"
"Heee...," hezitas Baniko, "...la pilolo..., kaj... kondomo...."
"Bone," diras Kruko. "Kaj nun, chu vi povas citi du riverojn en Islando?"
"Ne, tion mi ne scias...."
"Nu! Shajnas ke vi interesighas nur pri mono kaj sekso!"


<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ