SHERCOJ DE RIKARDO CASH-8

SENKOSTE

Kruko, Baniko, kaj Tochjo drinkas laukutime en la Verda Krepusko.
"Ah!" suspiras Kruko malgaje, konstatante ke ne restas al li grosho en la posho. "Mi memoras foje pri drinkejo en Idolando kiun mi vizitis, kie chiu tria biero estas senkosta."
"Tio estas nenio!" rebatas Tochjo. "Mi memoras pri drinkejo en Volapukio, kie chiu DUA biero estis senkosta!"
"Sed vi ambau estas glupoj!" krias Baniko. "Mi konas drinkejon jam chi tie en Bervalo, kie oni povas drinki senkoste la tutan nokton, kaj ech senkoste fiki kiom oni volas, sur la ekstera autoparkejo...."
"Ho, chesigu tiajn sensencajhojn!" kunkrias Kruko kaj Tochjo. "Chu vi mem vere jam iris al tia drinkejo?"
"Mi mem, ne", konfesas Baniko, "sed mia edzino iras tien chiuvespere."



ATENTU: SEKSISMA SHERCO

- Kio plej rapide maljunighas che viro?
- Lia edzino.


PER FLUGILOJ DE FACILA VENTO...

Fotografisto de grava taggazeto devas prifoti la plej gravan arbarfajregon de la jarcento. Li telefonas al la plej proksima flughaveno por lui aviadileton kun piloto.
Li urghe tratrafikas la urbon, kaj dek minutojn poste atingas la flughavenon, kie li tuj vidas sian dulokan flugmashinon, eniras ghin, kaj diras al la piloto:
"Mi iom malfruas. Ni tuj rapide ekflugu."
Do, la piloto tuj funkciigas la aparaton. Kiam ili atingis taugan altecon, la fotografisto diras al la piloto:
"Superpasu sufiche alte lau la nordo de la fajrego, kaj poste tri au kvar pasojn jhus super la grundo."
La piloto turnighas por vidi lin, kaj demandas:
"Kial fari tion?"
"Sed..., por ke mi povu fari miajn fotojn. Mi ja estas fotografisto, ne turisto!"
Post kelksekunda pripenso, la piloto demandas:
"Temas pri sherceto, chu ne? Vi tamen estas mia fluginstruisto...?"


LA MIRAKLO DE LA KOMPUTIKO

- Kiel komputikistoj provas ripari sian automobilon kiam ghi misfunkcias?
- Ili eliras la automobilon, fermas chiujn fenestrojn, reeniras ghin, kaj reprovas funkciigi ghin!


KOMPARO

Tre dika virino pesas sin, kaj ghojkrias: "Karulo! Mi perdis 100 gramojn!"
Shia edzo, Kruko, ne estas imponita.
"Miregiga!" li ironias. "Estas kvazau mi volus acheti Ferrari-auton, kaj la vendisto ofertus 10-euran rabaton...."


TRABLOVO

- Kial bervalanoj neniam sidighas apud la luko en aviadilo?
- Char ili timas ke la trablovo tauzos iliajn harojn.


KIU PLI BONE KONAS VIRINOJN?

- Kiuj pli bone konas virinojn, frauloj au edzoj?
- Frauloj, evidente. Se ne, ankau ili edzighus....


CHU VOKI?

Kruko kaj Jozefino umas, kaj Kruko demandas: "Karinjo, chu vi povos diri al mi kiam vi orgasmos?"
Jozefino dubemas: "Chu vi vere volas ke mi telefonu al vi en via laborejo?"


SEKURA FALO

Baniko volas fari sian unuan salton per parashuto, kaj Kruko klarigas al li prie.
"Kiam vi libere falas," li diras, "dum la bovinoj aspektas kiel formikoj, chio en ordo. Poste, kiam la bovinoj komencas apekti kiel bovinoj, do jam tempas tiri la kordon por malfermi la parashuton. Sed se la formikoj jam aspektas kiel bovinoj... do estas tro malfrue!"


CHU BONA RAUMISTO?

En Esperanto-Kongreso de Bervalo, parolas delegito el Viclando, kiu provas konvinki chiujn alighi al raumismo. Li tondre laudegas chiujn pozitivajn kvalitojn, kaj laute kritikas la malvirtojn de finvenkismo.
"Kaj nun," li diras che la fino de sia parolado, konvinkita de sia propra retoriko, "mi shatus scii chu restas chi tie iu kiu ankorau favoras finvenkismon."
Maljuna kongresano levas la manon kaj krias: "Jes, mi! Mia avo strebadis por finvenkismo, mia patro klopodadis por finvenkismo, kaj mi ne vidas kialon ke mi ne faru same!"
"Tre bone," diras la viclanda delegito, kaj serchas konvinkan argumenton. "Sed ni imagu ke via avo estis shtelisto kaj sekperfortulo, kaj ke ankau via patro estis shtelisto kaj sekperfortulo, kaj vi... nu, diru al ni kio vi nun estus?"
"Mi estus raumisto!" venas la seka respondo.

(Bonvolu noti ke tio chi estas nur sherceto, kaj mi neniel celas kritiki finvenkismon kaj raumismon. Origine temis pri politikaj partioj en tre konata demokratia shtato.)
Rikardo



BONA HELPILO

Kruko iras al butiko faka pri hejmcharpentado.
"Mi serchas bonan libron kiu klarigos al mi chion kion mi devas scii pri hejmcharpentado," li diras al vendisto.
"Ha, jes," diras la fakulo. "Jen estas tre bona libro pri tio: fakte, tiu chi libro faros jam la duonon de la laboro por vi."
"Bonege," diras Kruko. "Donu al mi du!"


ECH GLITO MALGRANDA....

Kruko vespermanghas kun bela virino en luksa restoracio. Subite, Kruko glitas sub la tablon, dum la virino shajnigas nenion rimarki. Sed la chefkelnero vidas chion, kaj alkuras:
'Pardonu min, sinjorino,' diras la kelnero, 'sed via edzo jhus glitis sub la tablon. Chu chio estas en ordo?'
'Ne, ne,' respondas la virino, 'mia edzo ne glitis sub la tablon..., mia edzo jhus eniris la restoracion....'


FUSH-AKUSHO

Kruko estas en la akushkliniko, apud sia akushanta edzino. Li vidas kiom shi penas kaj suferas dum la kontrahighoj. Li tenere tenas shian manon, kaj plorete diras, 'Ho, karinjo, vi tiom suferas, kaj chio chi estas mia kulpo....'
'Ne, ne, karulo,' Jozefino respondas kun rideto. 'Vi absolute neniom kulpas pri chi tio!'


VIDINDA AFERO

Kruko decidas farighi aktoro, kaj dungas agenton. Post kelkaj semajnoj, la agento alvokas.
'Mi havas bonan kaj malbonan informojn por vi,' diras la agento.
'Komencu tuj per la bona informo,' diras Kruko.
'Mi sukcesis havigi al vi la chefrolon en tre granda filmo.'
'Bonege, bonege!' ghojkrias Kruko. 'Finfine, mi estos fama! Kaj kio do estas la malbona informo?'
'Vi ludos la Nevideblan Homon.'


LAU LA GRANDECO

Jozefino diras al Kruko, 'Strangas ke, kompare al via staturo, vi havas
tiom malgrandajn piedojn.'
'Jes, karinjo,' responas Kruko. 'Kiam mi etis, mia panjo chiam portigis al mi tro malgrandajn shuojn; tial hodiau mi havas aparte malgrandajn piedojn.'
'Do, mi komprenas. Shi devintus portigi al vi ankau pli grandajn vindotukojn....'


PIKA DEMANDO

Kruko: Chu vi scias kiel reproduktighas erinacoj?
Baniko: Ne. Kiel?
Kruko: Treeeee atente.


KALKULU MEM

Kruko: Kio havas du okulojn kaj okdek dentojn?
Baniko: Krokodilo.
Kruko: Bone! Nun, kio havas du dentojn kaj okdek okulojn?
Baniko: Autobuso kun kvardek gemaljunuletoj.


OPINIO

'Sinjoro Kruko,' diras la kuracisto post zorga ekzameno, 'vi havas hepatkanceron, kaj tio estas nekuracebla.'
'Neeble!' krias Kruko. 'Mi volas duan opinion.'
'Bone: vi estas ankau malbelega.'


CELTRAFE

Kruko: Kial oni fermas unu okulon kiam oni celumas ion?
Baniko: Char se oni fermas ambau, oni nenion plu vidas....


GRANDA DIFERENCO

Kruko: Kio estas la diferenco inter 'Microsoft' kaj 'Jurassic Park'?
Baniko: Unu estas parko de miliardulo kie monstregoj voregas chion kion ili povas. Kaj la alia estas kinofilmo....


KIU ESTAS LA PLEJ BONA LOKO?

Baniko instalas restoracion, dum Kruko instalas funebrejon... jhus aliflanke de la sama strato.
Sherceme, Baniko fiksas jenan shildeton sur la restoracia pordo:
'Chi-flanke oni pli bone fartas ol aliflanke.'
Kruko furiozas, kaj respondas per jena shildeto sur la funebreja pordo:
'Chiuj chi-flanke venas de aliflanke.'


PROVO

Jozefino eniras vestovendejon, kaj diras al la vendistino, 'Mi volus provmeti tiun mamzonon en la montrofenestro.'
'Nu vidu, sinjorino' respondas la vendistino, 'prefere vi faru tion en la provbudo....'


BONA RECEPTO

Kruko estas en jughejo, char li mortigis, kuiris, kaj manghis sian edzinon!
'Chu vi nenion sentis,' demandas la jughisto, 'kiam vi dispecigis vian edzinon antau ol meti shin en kaldronon?'
'Jes, jes, jughista moshto,' respondas Kruko. 'Je iu momento mi ekploris.'
'Ha, tamen! Kaj kiam?'
'Kiam mi pecetigis la cepojn!'


NE MIA KOKINO

Kruko veturas en la kamparo, kaj subite kokino ekkuras en la strato, kaj la auto rulighas super ghi. Kruko portas ghin al la proksima farmodomo, kaj demandas al la farmisto: 'Chu chi tiu estas via kokino?'
'Ne, ne,' respondas la farmisto. 'Miaj kokinoj ne estas tiom plataj....'


<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ