ÀÍÅÊÄÎÒÛ È ØÓÒÊÈ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ (3)
(èç ðàññûëêè "Øêîëà Ýñïåðàíòî")

Renkontighas esperantisto kaj idisto. E-isto diras:
- Mi audis bonegan anekdoton pri stultuloj, sed ghi estas pri
stultuloj-idistoj. Do, por ne ke estu ofende por vi, mi rakontu ghin kvazau
pri volapukistoj.
- Enorde.
E-isto rakontis. La idisto ege shatis la anekdoton, li ridegis tre laute.
Finridante, la idisto diras:
- Brilega anekdoto! Tiuj volapukistoj estas efektive tre stultaj...


finridante
- äîñìåèâàÿñü, êîí÷àÿ ñìåÿòüñÿ

* * *

Patro, alparolante sian 2-jaran filon:
- Knabo, diru "musho".
- Nu, musho.
- Ne. Diru sen "nu" "musho".
- Nu, sen "nu" musho! Nu?

* * *

- Kial vi ne iris al fishkaptado chi-semajnfine?
- Char mi legis en la horoskopo, ke estas bonshanca tago por Fishoj.

* * *

Dormi kiel bebo

Roberto promenas en la urbo, kaj subite li ekvidas malnovan amikon,
Georgon, kiun li ne vidis de pluraj jaroj.
"Saluton, Gechjo!" li ekkrias, "Jam de longe! Kion vi nun faras?"
"Saluton, Rochjo!" respondis la amiko. "Mi edzighis antau du jaroj."
"Bonege, knabo! Kaj kion vi faras kiel laboron?"
"Nu, mi laboris en granda multnacia entrepreno, sed mi estis maldungita
hierau."
"Aj, kia misshanco! Chu tio ne tro perturbas vin?"
"Ne, ne, tute ne. Mi dormas kiel bebo."
"Bone, des pli bone! Mi devas forpafi nun, sed ni ja baldau renkontighu,
chu ne?"
Post du monatoj, Roberto denove renkontas Georgon en kafejo.
"Chu vi estas daure senlabora?" li demandas.
"Ja, daure."
"Nu, almenau tiel vi povas pasigi pli da tempo kun via edzino."
"Shi forlasis min hierau."
"Oj, mi vere bedauras, knabo."
"Ne gravas," stoike diras Georgo.
"Sciu, ulchjo, se mi povas fari ion por vi, ne hezitu...."
"Dankon, Rochjo, sed ne necesas. Mi daure dormas kiel bebo."
"Nu, se vi certas...."
La du amikoj disighas, kaj monaton poste Roberto invitas Georgon por
vespermanghi. Dum la mangho, Roberto demandas pri lia situacio.
"Chu daure sen laboro?"
"Ja vi scias ke hodiau ech junaj viroj ne plu trovas dungon."
"Jes. Kaj chu vi havas novajhojn pri via edzino?"
"Shi jhus ekis eksedzighan proceduron, char shi intencas reedzinighi kun
mia eksa chefo."
"Ha, chu? Kaj chu viaj gepatroj bonfartas?"
"Ili mortis en aviadila akcidento antau kvin tagoj."
"Ne vere! Chiujn miajn kondolencojn, ulchjo. Se mi povos helpi vin
elteni...."
"Ne necesas. Mi certigas al vi ke mi daure dormas kiel bebo."
"Sed finfine!" eksklamas Roberto. "Mi ne komprenas. Okazis al vi nur
misegajhoj dum malpli ol kvar monatoj, kaj vi trovas por diri nur ke vi
dormas kiel bebo. Kiel vi sukcesas je tio?"
"Ne komplikas," respondas Georgo. "Mi dormas unu horon, mi ploras unu
horon, mi dormas unu horon...."



perturbi - ïðèâîäèòü â áåñïîðÿäîê, ðàññòðàèâàòü
mi devas forpafi - (çäåñü) ìíå íàäî ñìàòûâàòüñÿ
daure senlabora - âñå åùå áåçðàáîòíûé
ulchjo - áðàòàí, êîðåø è ò.ï. (îò ulo + ëàñê.ñóôôèêñ -chj-)
dungi - íàíÿòü (êîãî-ë.)
aviadila akcidento - àâèàöèîííàÿ êàòàñòðîôà
kondolenco - ñîáîëåçíîâàíèå
eksklami (= eksklamacii) -
âîñêëèêíóòü
misegajho -
áîëüøàÿ íåóäà÷à (mis- + eg + -ajho)
kiel vi sukcesas je tio? -
êàê òåáå ýòî óäàåòñÿ?

* * *

Soifo

Du volapukanoj vagas en dezerto de kelkaj tagoj, kaj ili suferegas pro
soifo.
"Mi konas tre bonan trukon por lukti kontrau soifo," diras la unua
volapukano.
"Chu?" letargie reagas la dua. "Kio estas?"
"Tre simple necesas suchi shtonetojn...."
"Estas fushite! Chi tie trovighas nur sablo ghis la horizonto."
Sekvas longa silento. La du vojperdintoj en la dezerto piediras tre
malfacile inter la brulantaj dunoj.
"Ni estus savitaj," subite diras la dua volapukano, "se ni trovus
rivereton."
"Jes ja, vi pravas," respondas la unua. "Ja funde de riveretoj trovighas
chiam multaj shtonetoj...."



soifo (÷èòàéòå êàê [ñîÈôî], à íå êàê [ñOéôî]) - æàæäà
truko - ïðèåì, ôîêóñ
estas fushite! - (â ñìûñëå) îáëîì!

* * *

Hierau okazis batalo inter seksa malplimulto kaj seksa plimulto.
Plimulto el la malplimulto estis portita en hospitalon.

* * *

Prezidentoj de Usono, Francio kaj Rusio ekdisputis, kies soldatoj estas pli
fortaj kontrau doloro. Ili decidis preni po unu soldato por kontrolo.
Sekvatage venas usona kanonisto. Prezidento de Usono rekte frapas lin
kontrau ties dentoj. La kanonisto nur grimacetis. Prezidento de Usono
demandas:
- Chu estas dolore?
- Yes, mister President.
- Sed vi ja povas elteni?
- Usonaj kanonistoj povas elteni chion!
- Bravulo!

Prezidento de Francio prenas de sia sekvantaro sabron, venas al franca
parashutisto kaj pikas ties shultron. La parashutisto dentogrincas, sed plu
staras. Prezidento de Francio demandas:
- Chu estas dolore?
- Oui, Monsieur le President.
- Sed vi ja povas elteni?
- Parashutistoj de Francio malrespektas doloron!
- Bravulo!

Prezidento de Rusio prenas de siaj gardistoj pistolon, venas al rusa soldato
kaj pafas rekte en ties piedon. En la boto aperis truego, sed la soldato ech
ne grimacetis. Prezidento de Rusio demandas:
- Chu estas dolore?
- Tute ne!
La aliaj prezidentoj:
- WOW! Brilege! Super!

Rusia prezidento kontentegas. Poste li denove venas al la soldato kaj
flustre demandas:
- Chu entute ne estis dolore?
- Ne!
- Bravulo! Nun vi farighas leutenanto.
- Dankon! Sed chu eblas ankau ricevi normalajn botojn? Mi ja havas 40-n
dimension, sed en nia provizejo jam la duan jaron trovighas nur
45-dimensiaj.


plimulto
- áîëüøèíñòâî, malplimulto - ìåíüøèíñòâî
kanonisto - àðòèëëåðèñò, ïóøêàðü (kanono - ïóøêà)
sabro - ñàáëÿ
dentogrinci - ñêðèïåòü çóáàìè
dimensio - çäåñü: ðàçìåð (îáóâè)

* * *

Ekzistas interesa popola opinio, ke ne indas rigardi spegulon dum vi
manghas, alikaze vi formanghos vian felichon. Ankau ne indas trinki antau
spegulo - vi fortrinkos vian felichon. Kaj en necesejo prefere tute ne havi
spegulon.



ne indas - íå ñòÎèò
alikaze = en alia kazo - èíà÷å, â èíîì ñëó÷àå
formanghi - ïðîåñòü, fortrinki - ïðîïèòü
necesejo - òóàëåò

* * *

SIMIO VIDAS, SIMIO FARAS
(bharata fabelo)

Antau multaj jaroj, estis afabla junulo nomita Karim. Li estis profesia
vendisto de chapoj kaj do vagadis de vilagho al vilagho, portante siajn
varojn. Je unu tago li estus che Mug'halsaraj, la sekvan tagon oni povus
trovi lin che Fajzabad.

Foje, dum somera tago, li estis transighanta tra vastaj ebenoj, kiam li
sentis sin laca kaj dormema pro longa marshado kaj varmeco. Li rimarkis
grandan mango-arbo kiu provizas bonvenan ombron. Baldau li kushis sub la
arbo kun sia sako de chapoj apud li kaj post minuto estis profunde
dormanta.

Kiam li vekighis, li sentis sin refreshigita kaj starighis, preta
rekomenci sian vojaghon. Sed nun en lia sako ne estis ech unu chapo! "O,
Alaho!", li diris al si mem, "Kial la shtelistoj devis damaghi min, povran
vendiston?" Tiam li rigardis supren kaj ekvidis, ke inter la branchoj estis
multe da simioj, kaj chiu portas belan chapon!

Li komencis provi reakiri siajn varojn. Li kriis al la simioj, kaj ili
reciproke kriis al li. Li faris grimacojn kaj malkovris, ke la simioj povas
fari tion ech pli bone ol li. Li jhetis shtonojn al ili kaj tuj devis shirmi
sin kontrau dusho de malmolaj mangoj. "Aj, aj, Alaho! Kiel mi reakiros miajn
chapojn?",š li demandis al si. Tute malghoja, li jhetis sian propran chapon
sur la teron.

Tiam ankau la simioj jhetis iliajn chapojn teren, kaj li povis ghoje preni
chiujn. Karim kontente daurigis sian vojaghon.

Post 50 jaroj juna Abdul, la nepo de la fama chap-vendisto, Karim, estis
laboranta por sia familio. Li vendadis chapojn kiel faris lia avo. Post
longa piedirado tra la sama ghangalo, kiun iam trapasis lia avo, Abdul ighis
dormema kaj laca, do li decidis dormi en ombro de granda mango-arbo. Baldau
li estis dormanta.

Kiam li vekighis post kelkaj horoj, ah! - neniu chapo restis en lia sako!
Abdul baldau ekkonsciis, ke simioj sur la mango-arbo shtelis la chapojn kaj
nun portas ilin. Dum momento la chap-vendisto malghojighis, sed tiam li
rememoris la faman rakonton, kiun lia avo ofte fiere rakontis al li.

"Do, ankau mi povas trompi chi tiujn simiojn!", diris Abdul. Li svingis
sian brakojn - la simioj svingis siajn. Li saltis kelkfoje - la simioj
saltis simile sur la branchoj. Li tiris sian orelon - la simioj tiris siajn.
Fine Abdul jhetis sian propran chapon sur teron.

Unu simio saltis malsupren de sur la arbo, alproksimighis Abdulon kaj
polmobatis lian vangon, dirante: "Impertinentulo! Chu vi supozas, ke vi
estas la sola ulo kiu havas avon?"



simio - îáåçüÿíà
Bharato - Èíäèÿ (ïî-èíäèéñêè)
Mug'halsaraj - Ìóãõàëñàðàé (ãîðîä)
(áåç àïîñòðîôà ìîæíî áûëî áû ïðî÷èòàòü: Ìóäæàëñàðàé)
vastaj ebenoj - ïðîñòîðíûå ðàâíèíû
mango - ìàíãî (ïëîä)
ghangalo - äæóíãëè
alproksimighis Abdulon = proksimighis al Abdulo
polmobatis - óäàðèë ëàäîíüþ (polmo = manplato)
impertinentulo! - íàãëåö!

* * *

Iu homo iras lau sportejo, kaj vidas, ke alia viro saltas de 10-metra
saltotureto
(au kiel ghi nomighas?) en SENAKVAN basenon, sed ne
mort-frakasighas kontrau la fundo, sed retrojhetighas kaj reflugas supren.
La konsternita preterpasanto venas al li kaj demandas, kiel li sukcesas.
- Estas tute simple. Kiam vi flugas malsupren, vi pensu, ke vi estas
pilketo, kaj vi retrojhetighos.

La homo ech pli konsternita iras supren, al la pinto de la saltotureto, kaj
saltas malsupren. Dumfluge li pensas: "Mi estas pilketo, mi estas pilketo,
mi estas pilketo... Sed kio okazus se mi estus tomato?"



retrojhetighas - îòáðàñûâàåòñÿ
(retro- - íåîôèöèàëüíàÿ ïðèñòàâêà, îçíà÷àþùàÿ "îáðàòíî")
konsternita - ïîòðÿñåííûé
pilketo - ìÿ÷èê
tomato - ïîìèäîð

äàëüøå

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO
© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ