ÀÍÅÊÄÎÒÛ È ØÓÒÊÈ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ (4)
(èç ðàññûëêè "Øêîëà Ýñïåðàíòî")

E-eeeta vermido, plorante, demandas sian patrinon:
- Panjo, panjo, kie estas nia pachjo?
- Chesu, karulo! Li kun viroj fishkapti foriris.

* * *

Hospitalestro demandas komencantan kuraciston:
- Via unua kliento, kolego, resanighis. Kial do vi aspektas tiom angore?
- Vidu, profesoro, mi neniel povas kompreni, kial li tamen resanighis?

* * *

Iras homo tra dezerto. Estas tre varme. Li soifas... Subite li vidas
puton.
Li aliras, enrigardas. Kaj tiu estas profundega, ne klaras, chu estas
tie akvo, au ne...
Li trovis shtonon, jhetis ghin en la puton. Kun mallautighanta fajfo la
shtono forfalis: nek resone, nek io ajn... Trovis li pli grandan shtonon -
la sama rezulto... Sed li soifas ja... Eble io resonos en la profundo...
Vidas li - apudas shpalo. Kun peno li eltiris ghin kaj jhetis en la
puton. La sama rezulto. Subite elfore ekbruegas, preter la homo
preterekspresas kaprino kaj senhalte saltas en la puton.
La konsternita homo sidighas. Post iom da tempo aliras al li maljunulo:
- Auskultu, homo, chu vi ne vidis mian kaprinon?
- Jen jhus preterkuris kaj saltis en la puton...
- Hm-mmm, strange. Ja estis ligita al shpalo...

* * *

KONFESO

Maljuna itala viro estas che konfesejo kun sacerdoto.

"Nu, patro," komencas la maljunulo, "je la komenco de la dua monda milito,
belega virino manfrapis mian pordon kaj plore petegis rifughon kontrau la
invadantaj germanoj. Do, mi kashis shin en mia subtegmento kaj tie shi
restis sekure."

"Tio estis mirinda ago," respondis la sacerdoto, "Certe vi ne devas konfesi
tion."

"Jes, patro, sed mi estis morale malfortika kaj mi postulis ke shi devas
pagi al mi per ofta seksumado," honte diris la maljunulo.

La sacerdoto meditis dum minuto kaj respondis, "Nu, tiam estis tre malfacila
epoko kaj vi ege riskis vin. Vi suferus terure se la germanoj malkovrus
shin. Mi scias ke Dio, pro lia bonkoreco, bilancos la bonon kaj la malbonon
de viaj agoj kaj sekve jughos vin milde."

"Bonege, pastro. Mi sentas min ege pli komforta," respondas la konfesanto.
"Chu mi rajtas demandi iom pli?"

"Certe, mia filo."

"Chu mi devas informi shin, ke la milito jam finighis?"


konfesejo - èñïîâåäàëüíÿ
sacerdoto
- ñâÿùåííèê, èåðåé
subtegment(ej)o - ÷åðäàê
sekure (= en sekureco) - â áåçîïàñíîñòè
milde - ìÿãêî, íåñòðîãî

* * *

Vino

Kliento en malgranda manghajhvendejo: Mi shatus litron da vino.
La vendisto: Rughan au blankan?
Kliento: Mi prifajas -- mi estas blinda.


mi prifajfas (= mi fajfas pri tio)
- (â ñìûñëå) ìíå íàïëåâàòü

* * *

Malbonega novajho

Kuracisto (je telefono): Mi havas du novajhojn por vi: unu malbonan, kaj
unu malbonegan.
Paciento: Komencu per la malbona.
Kuracisto: Mi ricevis la rezultojn de via lasta ekzamenigho. La analizo
klare indikas ke restas al vi nur dudek kvar horojn por vivi.
Paciento: Dudek kvar horojn!? Sed tio estas terura! Estas nekredeble! Kaj
vi diras ke vi havas ech malpli bonan novajhon anoncotan?
Kuracisto: Jes. Mi provas telefone kontakti vin por diri al vi la
rezulton jam de hierau....

* * *

Gramatiko

Instruisto: Kio estas la estonta tempo de "Mi oscedas"?
Jochjo: "Mi dormos".


oscedi - çåâàòü

* * *

Tago por chio

Mortinto trovighas en la postvivo - en infero. Kvankam li bone scias
kial li estas tie, li tamen estas senesperigita. Tiam alvenas demono kiu
demandas:
"Sed kial vi estas tiel malgaja?"
"Kiel mi ne estus malgaja!" eksklamas la ulo. "Mi ja estas en infero!"
"Ho, trankvilighu! La infero ne estas tiel terura kiel oni kutime imagas.
Ni havas multajn okazojn por amuzighi chi tie. Ekzemple, chu vi shatas
drinki?"
"Drinki? Evidente. Mi shategas drinki!"
"Do, plachos al vi lundoj. Chiun lundon ni faras nur tion, drinkegas.
Viskion, tekilon, vinon, konjakon.... Ni drinkegas ghis fali sur la grundon
kaj ghis chion vomegi! Kaj tiam ni rekomencas."
"He je, tio shajnas sufiche bona."
"Chu vi fumas?" ankorau demandas la demono.
"Jes ja!"
"Egbone! Plachos al vi mardoj. Ni havas la plej bonajn cigarojn en la
mondo, kaj ni plenpulme fumegas! Kaj... se vi ekhavas kanceron, neniu
problemo, vi jam estas morta, che ne?"
"Nu, tio shajnas ech tute bona."
"Kaj mi certas ke vi shatas vetludi, chu ne?"
"Jes, kial ne? Tio okupas...."
"Do, plachos al vi merkredoj. Vi povos ludi je chio imagebla: jhetkuboj,
ruleto, chevalkuroj, pokero.... Kaj se vi chion perdas, nu neniel gravas,
char vi jam estas morta."
"Interesege...."
"Kaj chu drogojn vi shatas?" demandas la demono.
"Ho, jesege, mi pli ol shatas tion. Cetere, ja tial mi estas chi tie...."
"Fantaste! Plachegos al vi jhaudoj. Jhaudo estas la tago por chiuj
drogoj, kaj vi povos preni chiajn: krakon, heroinon, ekstazion,
hashishon.... Chion kion vi volas. Kaj sen danghero, char vi ja jam estas
morta...."
"Kia plezurego!" ekridas la mortinto. "Mi neniam imagis ke infero povus
esti tiel agrablega loko!"
"Kaj," demandas la demono, "chu vi estas gejo?"
"Kion? Gejo. Ne, mi neniel estas samseksemulo."
"Aj, aj! Do tute ne plachos al vi vendredoj...."



egbone = bonege
kancero
- ðàê (áîëåçíü)
drogo - íàðêîòèê
gejo, samseksemulo - ãîìîñåêñóàëèñò

* * *

MALNOVA AMIKO

Idisto rekonas malnovegan amikon en la strato, kaj alsalutas lin:

"Ha lo! Johano! Nekredeble, ni ne renkontighis de almenau dek kvin jaroj!
Aj, vi vere multege shanghighis!"

"Nu ja," respondas la alia, "sed mi ne nomighas Johano."

"Oj oj! Vi ech shanghis vian antaunomon!"

* * *

POST LA FALO, NE PLU ESTOS BALO

Naudekjarulino falis kaj rompis al si la kruron. Oni tre bone prizorgis
shin, kaj bele engipsigis la kruron.
Tiam la kuracisto diras:
"Post unu monato mi forigos la gipson. Kaj dume, chefe ne malsupreniru
lau shtuparoj."
Unu monaton poste, la virino revidas la kuraciston, kiu forigas la gipson,
kaj diras:
"Nun vi povos malsupreniri lau shtuparoj."
"Ahh," shi suspiras, "des pli bone. Mi vere tedighis malsupreniri per la
pluvtubo...!"



antaunomo - èìÿ (ëè÷íîå, â îòëè÷èå îò ôàìèëèè)
malsupreniri lau shtuparoj - ñïóñêàòüñÿ ïî ëåñòíèöàì
suspiri - âçäûõàòü
mi vere tedighis - ìíå ïî ïðàâäå ãîâîðÿ íàäîåëî
pluvtubo - âîäîñòî÷íàÿ òðóáà

* * *

BONEGA ARBARISTO

Reklamo postulas: "Bezonata: tre sperta arbaristo". Viro respondas al la
reklamo kaj estas demandita pri lia sperto.

"Mi laboris en la Sahara arbaro."

"Vi volas diri la Sahara dezerto, chu ne?", respondas la intervjuisto.

La viro ridas kaj diras, "Certe, tiel ghi nomighas nuntempe!"

* * *

PREZO DE KONSILO

Enirante la oficejon de avokato, viro demandas pri liaj tarifoj.

"Kvindek dolarojn po demando," respondas la advokato.

"Tio estas multkosta, chu ne?", demandas la viro.

"Vi pravas," diras la avokato."Do, kio estas via tria demando?"

* * *

VIKTIMO DE FAJRO

Antikvatempe, almozulo vagas de pordo al pordo, petegante monon. Li klarigas
al chiuj ke li, kompatinda viktimo, devas peti tian helpon char lia hejmo
detruighis per fajro.

Iu vigla ulo demandas, "Chu vi havas dokumenton de la urbestro, kiu
konfirmas vian historion?"

"Oj, oj!", respondas la petanto,"Ankau tio estis detruita!"



almozulo - íèùèé, ïîïðîøàéêà (almozo - ìèëîñòûíÿ)
urbestro - ãðàäîíà÷àëüíèê, ìýð

* * *

Unu tagon en restoracio

Du turistoj vizitas Hispanion. Ili decidas iri por vespermanghi en
restoracio kies specialajho estas "Tauro-ovoj lau Hispana Stilo". Tiu
plado estas famkonata pro sia stimulefekto, ech pli efika ol Viagro. La
restoracio ricevas la tauro-varojn de la tauroludejo tuj apuda.

Kiam la kelnero servas al ili la pladojn, la turistoj konstatas ke la du
tauro-ovoj estas malgrandegaj, kaj unu plenvoche plendas:

"Diru jam, mi kredis ke la tauroj havas grandajn testikojn!"

Kaj la kelnero respondas: "Jes, efektive - sed chifoje estas la tauro kiu
gajnis!"


Tauro-ovoj lau Hispana Stilo
- ÿéöà áûêà ïî-èñïàíñêè
kelnero - îôèöèàíò
tauroludejo - ìåñòî, ãäå ïðîâîäÿòñÿ áîè áûêîâ (êîððèäà)
testikoj - ÿè÷êè (àíàò.)

* * *

Unu tagon che rabisto

Rabisto preterpasas pordegon de la palaceca domo kiun li planas rabi, kaj
vidas avertoshildon: "Atentu la dangheran papagon!"

"Ha ha!" li mallaute ridas
(do eble: haet' haet'!) "Se ili kredas timigi
min per sia stulta papago, ili eraregas!"

Fulmrapide li grimpas trans la muron kaj per sia paspartuo facile eniras la
domon. Ghuste tiam li ekvidas la faman dangheran papagon kaj diras al ghi:

"Nu, kompatinda amiketo, vi vere neniom utilas!"

Je tiu sekundo, la papago ekblekas:

"Reks, ataku! Reks, ataku!"



paspartuo - îòìû÷êà (îò ôðàíö. pass par tout - ïðîéòè ñêâîçü âñå)

* * *

Ekzameno pri fiziko en universitato.
Temo: "Sono kaj lumo".

Eniras studento. La profesoro demandas:
- Kio estas pli rapida: lumo au sono?
La studento respondas:
- Lumo.
- Bone. Sed kial?
- Se mi shaltas radio-aparaton, komence ekbrulas lampeto, kaj nur poste
venas la muziko.
- Malbone. Via ekzamenado estas finita.

Eniras dua studento. La sama demando.
Studento respondas:
- Sono.
- Pruvu!
- Kiam mi shaltas TV, komence audighas zumo, kaj nur poste aperas bildoj.
- Malbone. Foriru!

La profesoro enpensighis: Au studentoj estas tro stultaj, au la demandoj
estas tro komplikaj?

Eniras tria studento. La profesoro demandas:
- Jen vi staras sur montopinto. Sur apuda monto estas kanono. Ghi pafas.
Kion vi eksentos pli frue: la flamon el la kanono au la bruon de la pafo?
- Kompreneble la flamon.
Profesoro kun ek-ghojo:
- Kaj kiel vi tion klarigas?
La studento pensetis dum sekundo kaj respondas:
- Nu ja, la okuloj estas multe pli antaue ol la oreloj!

äàëüøå

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ