ÀÍÅÊÄÎÒÛ È ØÓÒÊÈ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ (2)
(èç ðàññûëêè "Øêîëà Ýñïåðàíòî")

LA KULEREGO

Maljuna pastro invitas junan pastron vespermanghi kun si. La juna pastro tuj
rimarkas, ke la dommastrino estas juna kaj belforma. Dum la vespermangho la
junulo komencas pensi, ke eble estas intima rilato inter la alia viro kaj
lia servistino. Shajnas, ke shi kondutas tre konante kun sia estro... La
maljunulo vidas, kiel la junulo observas la virinon kaj haste diras: "Mi
divenas kiel vi pensas pri mi kaj shi, sed mi volas certigi vin, ke nia
rilato estas tute profesia".

Unu semajnon poste la dommastrino venas al la maljuna pastro, dirante:
"Patro, post la vizito antau semajno de via amiko, la juna pastro, mi ne
povas trovi altvaloran arghentan viandosaucan kuleregon. Chu estas eble ke
li shtelis ghin?"

La maljunulo opinias: "Mi tre dubas tion, sed mi demandos lin per zorge
skribita letero". Do li skribis jene: "Kara Patro, mi ne diras ke vi FAKTE
prenis mian viandosaucan kuleregon au chu vi NEFAKTE prenis ghin. Tamen la
fakto estas, ke post via vizito la kulerego mankas al mi".

Post tri tagoj la maljuna pastro ricevas jenan leteron de la alia pastro.
"Kara Patro, mi ne volas diri, ke vi FAKTE dormas kun via dommastrino au ke
vi NEFAKTE dormas kun shi. Tamen la fakto estas tia: se vi estus dormanta
en via propra lito, vi jam estus facile trovinta la kuleregon".

* * *

MALBONA TAGO

Kompatindulo sidas en drinkejo, li aspektas vere mizera. De pli ol duonhoro
li simple sidas tie, rigardante sian glason kvazau li volus dronigi sin en
ghi.

Tiumomente eniras kamionisto kiu sidighas apud lin, rimarkas lian
malfelichegan mienon, donas al li amikan frapeton surshultran, prenas lian
glason kaj fortrinkas la enhavon.

Vidinte chion chi, la mizerulo ekploregas....

"Nu, nu," tuj diras la kamionisto, "ne ploru pri tio, temas pri bagatelo. Mi
ja pagos al vi alian glason. Mi faris tion nur char mi vidis ke vi estas
tiom malgaja...."

Kaj la alia respondas:

"Ne, ne pro tio mi ploras. Hodiau estas vere la plej malbona tago en mia
vivo. Chi-matene mia vekhorlogho ne funkciis, do mi alvenis malfrue al la
laborejo. Mia estro estis kolerega, kaj li maldungis min. Kiam mi volis iri
hejmen, mi konstatis ke iu shtelis mian automobilon, kaj la polico diris ke
estas neniu indico, ke ili vershajne neniam retrovos ghin. Kaj evidente, mi
ne havas kontraushtelan asekuron.... Do, mi iris hejmen per taksio. Poste mi
konstatis ke mi lasis mian paperujon kun mia tuta mono en la taksio, kiu jam
foriris. Enirante la domon mi trovis mian edzinon en la lito kun mia plej
bona amiko. Do, mi eliris la domon, decidinte fini mian vivon. Mi eniris
tiun chi drinkejon, kaj jhus antau ol mi povis mortigi min, vi alvenis kaj
trinkis la venenon kiun mi estis trinkonta...."



kamionisto - âîäèòåëü ãðóçîâèêà
vekhorlogho - áóäèëüíèê
maldungis - óâîëèë
estas neniu indico - íåò íèêàêîé óëèêè
mi ne havas asekuron - ó ìåíÿ íåò ñòðàõîâêè
trinkis la venenon - âûïèë ÿä

* * *

Felicha kamionisto kantetas dum li stiras sian kamionon:

"La la la, mi nomighas Johano, mi havas kamionon, kaj mi iras al Parizo, la
la la."

Li vidas junan monakinon kiu petveturas, kaj haltas por preni shin. Li
demandas shin chu li rajtus kisi shin, kaj shi akceptas! Ili kisas, li
restartas la kamionon, kaj rekomencas kanti "La la la, mi nomighas Johano,
mi havas kamionon, kaj mi iras al Parizo, la la la."

Tiam ankau la monakino ekkantas "La la la, mi nomighas Karlo, mi iras al
maskobalo en Parizo, la la la!"


ili kisas -
çäåñü: öåëóþòñÿ (ïðàâèëüíåå áûëî áû ili interkisas)

* * *

Laboristo instalas muralmuran tapishon en domo. Fininte, li kontrolas sian
faron, kaj malfeliche li konstatas ke estas eta tubero en la mezo de la
chambro. Char li estas perdinta sian cigaredpaketon, li pensas ke estos pli
facile platigi la tuberon ol rekomenci la tutan laboron. Li unue platigas
ghin per martelo, poste glatigas ghin per la piedo. Neniu postsigno de la
tubero. Li estas tre kontenta... ghis li retrovas siajn cigaredojn.

Je tiu momento, la dommastrino eniras la chambron kaj demandas al li:

"Chu vi ne vidis mian hamstron?"



muralmura tapisho
- êîâåð îò ñòåíû äî ñòåíû
hamstro - õîìÿê

* * *

Bone vestita

Viro estas en la dezerto, kaj de horoj vagas perdita, senakva, preskausvene.
Li estas soifmortonta. Subite li ekvidas dometon supre de duno, kaj li
penege ekrampas, kaj fine atingas antau la pordon. Li konstatas ke temas pri
vestobutiko.
"Akvon," li petegas kompatveke al la butikisto, "bonvolu doni al mi glason
da akvo."
"Mi ege bedauras," respondas la butikestro, "sed chi tie ni havas nur
vestojn. Rigardu nur tiun chi belegan kravaton el pura silko...."
"Ahh, mi ne bezonas kravaton, mi bezonas nur akvon!"
"Mi ege bedauras," ripetas la butikestro, "chi tie ni ne havas akvon. Sed
rigardu tien, che la horizonto sur alia duno, tie estas restoracio, kun
trinkejo."
Do nia kompatindulo foriras, kaj uzante siajn lastajn fortostrechojn, post
ankorau horo, fine atingas la trinkejon.
"A-a-akvon!" li apenau sukcesas elgorghigi, "bonvolu doni al mi glason da
akvo."
"Neeble, sinjoro," respondas la vershisto. "Chi tie ni ne servas al
senkravataj viroj...."


preskausvene
- ïî÷òè òåðÿÿ ñîçíàíèå
duno - äþíà
kravato - ãàëñòóê
elgorghigi - âûäàâèòü èç ãîðëà (ñëîâà)

* * *

Mangh-invito

Sinjoreca volapukisto promenas en parko, kaj ekvidas trampon kiu bovece
manghas la herbon.
"Ho, mia bedaurinda bonulo," ekkrias la bonfarema sinjoro. "Via stato
kortushas min. Bonvolu akcepti mian inviton veni manghi che min."
"Vi estas vere bonkora, sinjoro," respondas la trampo. "Sed chu mi rajtus
peti vian indulgon akcepti ankau mian edzinon kaj niajn kvin infanojn."
"Sed absolute jes," respondas la sinjoro. "Kun granda plezuro. Efektive, mi
ne tondis mian gazonon de pli ol monato!"



trampo - áðîäÿãà, áîìæ

* * *

- Mi decidis maldungi mian sekretariinon - diras direktoro.
- Kial? - demandas lia amiko.
- Jen, auskultu. Antaunelonge, en la tago de mia jubileo, mi renkontis
shin sur la strato. Shi portis du grandajn sakojn. Mi proponis helpi
al shi kaj portis la sakojn ghis shia domo. Shi invitis min por taso
da kafo.
- Tio ja estas bone!
- Ni venis shian loghejon. Shi foriris en apudan chambron dirante, ke
mi venu tien, kiam shi min vokos.
- Sed tio ja estas bonege!
- Post kvinš minutoj shi min vokis. Mi venis: en la chambro staris
preparita manghotablo, che kiu sidis miaj oficistoj.
- Tio ja estas belege!
- Sed, prezentu al vi, kiaaspekte mi tien venis.

* * *


Viro revenas hejmen tre malsata. Li sonorigas che la pordo.
La pordon malfermas nekonato.
- Kiu vi estas? - demandas la nekonato.
- Edzo.
- Kion vi volas?
- Mi volas manghi.
- Chu vi manghos la hierauan barchon?
- Jes, manghos.
- Venu morgau.

* * *

Oni sonorigas che la pordo. Mastro malfermas, sur la sojlo staras
gastoj.
- Vi almenau estu avertinta min, - riprochis ilin la mastro.
- Sed ni volis trovi vin hejme.

* * *

Eta knabino venas al zoo-vendejo. Shi charmege ridetas kaj diras al
vendisto:
- Mi volas acheti kuniklon.
La vendisto respondas:
- Chu vi volas acheti chi tiun blankan, malghojan simpatiegan kuniklon, au
chi tiun nigran petolemulon?
La knabineto, same sune ridetante, diras:
- Por mia boao estas tute egale!


kuniklo
- êðîëèê
boao - óäàâ

* * *

Konversacias tri pastroj - katolika, ortodoksa kaj judaisma - pri tio, kies
kredo pli pravas kaj efektivas.
La katolika argumentas: iam mi flugis per avio kaj la avio ne povis
alterighi char shasio ne eljhetighis. Sed mi preghis al MIA Dio kaj - chu vi
povas imagi? - chio finighis bone.
La ortodoksa kontraudiras: tio estas bagatelo. Jen mi foje navigis, kaj nia
marshipo okazis en centro de shtormo, ni preskau dronis, sed mi preghis al
MIA Dio kaj - chu vi povas imagi? - la chirkaua maro shtormas, sed apud la
shipo estas perfekta trankvilo.
La judaisto diras: jes, tio tre bonas, sed auskultu min. Iras mi sabate al
sinagogo kaj subite vidas surtere monujon. Dikan monujon. Kaj mi ne havas
ech solan groshon. Kaj tie estas plena monujo! Sed sabato!! Mi maldevas
labori. Mi maldevas ech klinighi por levi ion ajn. Mi haltis kaj komencis
preghadi ke la monujo alighu al mi. Kaj chu vi povas imagi? - chie estas
sabato, sed chirkau mi - jhaudo!!!



ortodoksa (pastro) - ïðàâîñëàâíûé (ñâÿùåííèê)
avio - ñàìîëåò (avio - íîâàÿ ôîðìà; áîëåå óïîòðåáèòåëüíî aviadilo)

* * *

Infanoj

Gepatroj sendis sian filon al avo por 14 tagoj.
Post chi tempo ili sendis telegramon: "Nepon ne sendu, chi tie furiozas
uragano."
La avo respondis: "Mi sendas la nepon kaj vi sendu uraganon. Mi preferas
ghin."

* * *

Admonas maljunulo knabeton: "Knabeto, chu vi ne komencis fumi tro frue?"
"Kial tro frue? Ja post momento estos tagmangho."

* * *

Patrino: "Ne, je tiu filmo, al junularo malpermesita, mi vin ne lasos iri.
Preferu atendi, kiam ghin oni elsendos per televido."



elsendos - çäåñü â ñìûñëå: ïåðåäàäóò (ïî òåëåâèäåíèþ)

* * *

Justa puno

Ulo delonge revas havi parolkapablan beston. Finfine li achetas papagon.
Sed lia revo baldau farighas koshmaro, char la pagago ja parolas, sed la
tutan tagon krias nur obscenajhojn.
Post kelkaj tagoj la ulo ne plu eltenas. Li kaptas la papagon che la
gorgho, skuas ghin, kaj krias:
"Se vi ne chesos tiel blasfemi, vi bedauregos!"
La papago pro paniko nur pli laute krias. Do la ulo enfermas ghin en
balail-shrankon. Sed la papago pro nervozegeco daure kriegas siajn malbenojn
funde de la shranko.
Komplete perdinte la sinregon, la ulo prenas la papagon kaj enfermas
ghin en la fridujon.
Kaj tie, rapidege, la papago eksilentas.
Post kelkaj minutoj da tia silento, la ulo maltranvilighas, kaj
malfermas la fridujon. La papago estas hirtigita sed trankvila. Ghi eliras,
lokas sin sur la brakon de sia mastro, kaj diras:
"Sciu ke mi vere ekstreme bedauras pro la malagrablajhoj kiujn mi kauzis
al vi."
La ulo miregas: lia papago komplete transformighis. Kaj precize
tiumomente la papago aldone diras:
"Cetere, nur pro scivolemo, diru al mi: kion do misfaris tiu kokino?"



ulo - (îäèí) ÷åëîâåê, ìóæèê, ÷óâàê è ò.ï.
obscenajho - ïîõàáùèíà, íåïðèñòîéíîñòü
blasfemi - ðóãàòüñÿ
sinrego - ñàìîîáëàäàíèå
fridujo - õîëîäèëüíèê
hirtigita - âçúåðîøåííûé
cetere - (çäåñü) êñòàòè

äàëüøå

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ