ÀÍÅÊÄÎÒÛ È ØÓÒÊÈ
ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ (1)
(èç ðàññûëêè "Øêîëà
Ýñïåðàíòî")
Venas viro al
direktoro de cirko kaj diras:
- Dungu min. Mi estas bona dresisto.
- Kaj kion vi kapablas fari? - demandas la direktoro.
- Mi povas igi krokodilon pianludi kaj hipopotamon kanti
romancojn.
- Ne povas esti! Tute ja maleblas! Demonstru!
La viro alportas de ie krokodilon kaj hipopotamon. La krokodilon
sidigas al
piano kaj la hipopotamon starigas apude. La krokodilo ludas kaj
la
hipopotamo kantas. Mirigita direktoro prenas sin je kapo:
- Sed ja tio ne estas ebla! Devas ja esti iu sekreto.
- Jes, vi pravas. Fakto estas, ke ludas kaj kantas sole la
krokodilo, kaj
la hipopotamo nur malfermas la bushon.
* * *
Pasanto plendas al
la aliu:
- Kia modo nun estas! Pantalono, kurta frizajho. Nu, jen, kiu
staras tie,
chu viro au virino?
- Estas ino, shi estas mia filino.
- Ohh, pardonu! Tiom agha filino kaj tiom juna patro!
- Kial do patro? Mi estas shia patrino.
* * *
- Kiun vi venigis
el la infanghardeno? Tiu ja ne estas nia infano!
- Ne maltrankvilighu, karulino. Tutegale morgau ni devos revenigi
lin tien.
* * *
En hospitalo,
flegisto vidas frenezulon, kiu estas krochita al lustro.
La flegisto demandas al alia frenezulo:
- Kial li estas krochita?
- Li pensas, ke li estas lampo.
- Helpu, mi demetos lin de la lustro.
- Ne! Ni restos en mallumo.
* * *
Ulo terurigita
enkuras kuracistan oficejon, kaj diras: "Sinjoro kuracisto,
estas terurege! Chiufoje kiam mi diras la vorton 'Abrakadabro',
chiuj
malaperas! -- Sinjoro kuracisto, kien vi foriris...?"
* * *
Policisto haltigas
sian automobilon antau trafiklumo, kiu montras rughan koloron. Li
miras:
- Kia bela koloro! Kiom interesa! Belega!
La lumo shanghighas al flava.
- Kaj ankorau flava! Belega! Interesa!
Jam videblas verda lumo.
- Oh, nova koloro! Nu, tio estas vere interesa.
Kaj denove flava.
- Tion mi jam vidis. Ek!
trafiklumo - ñâåòîôîð
ek! - (çäåñü)
ïîåõàëè!
* * *
Kolektisto de
rarajhoj hejmenighas fierege pro jhusa acheto. Temas pri
tute ordinara papago, iom maljuna kaj tremetanta, en tute
ordinara lada
kagho. La ulo diras al sia edzino:
"Vidu kiel ghi estas bela! Mi devis pagi ghin iom
multekoste, sed ghi ja
devas esti tre rara: estas almenau dek aliaj kolektistoj kiuj
provis acheti
ghin."
"Kaj vi pagis kiom?" demandas la edzino, tre
malentuziasme.
"Du mil eurojn!"
"Vi frenezas! Kaj vi ech ne scias chu ghi kapablas
paroli!"
"Kiel do, chu mi kapablas paroli!" fajfas la ofendita
papago. "Do, lau
vi, kiu estis kiu daure altigis la ofertojn...?"
rarajho -
ðåäêîñòü
oferto -
ïðåäëîæåíèå (â òîðãîâëå)
* * *
Ó íàñ ïîïóëÿðíû àíåêäîòû
ïðî ÷óê÷, à íàä êåì ñìåþòñÿ
ýñïåðàíòèñòû?
Îáû÷íî íàä èäèñòàìè -
ìàëî÷èñëåííûìè ñòîðîííèêàìè
"óëó÷øåííîé" âåðñèè
ýñïåðàíòî...
Ventroparolisto ekas sian prezenton
kun sia marioneto:
"Jochjo, chu vi ne deziras fari rakonton? Jen, faru, chiuj
auskultas
vin."
"Ho jes! Estas rakonto pri idisto...."
Precize tiumomente, kolerega viro ekstaras inter la spektantaro,
kaj
ekkrias:
"Jam sufichege! Chesu rakonti tiujn kretenajn shercojn pri
la idistoj, pri
la volapukistoj, kaj pri la raumistoj! Kaj mi diras tion ne pro
tio ke mi
mem estas idisto!"
La ventroparolisto, iom ofendita, respondas al li:
"Ho hej, trankvilighu, sinjoro. Ni estas chi tie por
amuzighi, ne por
interbati."
Kaj la idisto kolerkrias:
"Vi, la grandulo, fermu la faukon. Mi ja parolas al la
etulo!"
ventroparolisto - ÷ðåâîâåùàòåëü (â
öèðêå)
fermu la faukon -
çàêðîé ïàñòü
* * *
"En Idolando
trovighas nur putinoj kaj futbalistoj!"
"Vi forgesas ke mia edzino venis el Idolando!"
"Ho, kaj en kiu teamo shi ludas...?"
putino - øëþõà
* * *
Familio tagmanghas.
Che tablo sidas patro kaj tri filoj. La patro diras al
la plej agha filo:
- Manghu la supon akurate! Kial vi fosas ghin, manghas malrapide,
estas
abomene rigardi!
- Sed kial vi kriachas?
- MI KRIACHAS? Kanajlo!
Kaj vangofrapas lin.
La alia filo diras:
- Pachjo, se li ne volas manghi, kial vi devigas lin manghi, kaj
ech frapas
lin? Vi estas kvazau tirano.
- MI ESTAS TIRANO??? Kanajlo!
Kaj ankau lin vangofrapas.
La plej eta filo metas sian kuleron sur la tablon, kaj kovras la
vangojn per
la manoj.
La patro diras:
- Kial vi kovras vin? Vi manghas bone, vi estas ghentila, ne
arogas kontrau
la patro. Kion vi timas?
- Mi scias ke mi estas ghentila. Mi kovras min por ajna okazo, ja
vi estas
tia idioto...
* * *
Pastro, kuracisto
kaj ingheniero kune golfumas. Ili atendas kaj bierumas
en la drinkejo de la golfejo. Pasis jam horoj, sed la golfejo ne
ighis
libera. Ili iras al la chefo por demandi, kial tiom longe oni
okupas la
ejon:
- Char antaunelonge okazis akcidento al niaj kelkaj
golf-klubanoj, kaj ili
chiuj blindighis. Nun ili bezonas iom pli multe da tempo por
finludi...
La pastro diras:
- Ve, kiel terure! Mi multe preghos al Dio por ke ili rericevu la
sanon de
okuloj.
La kuracisto:
- Jes, estas terurege, kaj mi promesas kontakti mian kolegon kiu
estas
okul-specialisto, eble li povos kuraci la okulojn de niaj karaj
amikoj...
Kaj la ingheniero:
- Jes, estas vere bedaurinde, sed kial ili ne ludas nokte?
* * *
Jena rakonto okazas
en la "Fora Okcidento" (au la "For-Uesto"
se vi
preferas), antau cento da jaroj. En drinkejo estas afisho
kun teksto:
"Manghoj kaj trinkajhoj senkostaj por tiu kiu kapablos
ridigi mian chevalon
dum unu monato."
Eniras vakero (au "kaubojo"
se vi preferas). Li vidas la afishon, kaj
diras:
"Ho, tio estos facilega. Mi certe gajnos!"
La vershisto informas lin:
"Tiu afisho pendas tie jam de unu jaro, kaj ghis nun neniu
gajnis."
Li kondukas la vakeron ghis la chevalejo.
Kvin minutojn poste la vakero eliras, flustrinte ion en la orelon
de la
chevalo. La chevalo rulighas sur la planko pro ridegado.
Du monatojn poste la vakero revenas, kaj la chevalo ankorau
ridas. En la
trinkejo, la vershisto diras:
"Mi pretas doni al vi du mil dolarojn se vi povos chesigi la
chevalon
ridi, char ghi tiom ridas ke mi ne plu povas rajdi ghin!"
Ili reiras al la chevalejo, kie la vakero eniras sola, kaj eliras
post
kvin minutoj. La chevalo nun ploregas.
La vershisto demandas:
"Sed kion vi faris? Kiel vi unue tiel facile ridigis ghin,
kaj poste
plorigis ghin?"
Kaj la vakero klarigas:
"La unuan fojon, mi diris al la chevalo ke mi havas seksilon
pli grandan
ol ghia. Kaj la duan fojon... mi montris ghin!"
vakero èëè kaubojo - êîâáîé
vershisto -
áàðìåí (äîñëîâíî: "íàëèâàòåëü")
* * *
Bonshanca estas
maristo: en shiphaveno lin atendas junulino!
Bonshanca estas trajn-stiristo: en stacidomo lin atendas
junulino!
Bonshanca estas piloto: en flughaveno lin atendas junulino!
Kaj nur la junulino estas malbonshanca: jen necesas kuri al
shiphaveno, jen
al stacidomo, jen al flughaveno...
bonshanca estas maristo - âåçåò ìîðÿêó
jen... jen... -
òî... òî...
* * *
En eklezia lernejo
pastro demandas:
- Jimmy, kiel vi pensas, chu Noa multe fishkaptis, kiam li estis
en sia
arkeo?
- Malvershajne multe, ja li havis nur du vermojn.
Noa - Íîé
arkeo -
êîâ÷åã
* * *
Lau hazardo, venas
al la Paradiza Pordo samtempe pastro kaj
autobuskondukisto. Dio akceptas ilin kaj kontrolas iliajn
dosierojn. Li
turnighas al la autobuskondukisto:
"Mi bonvenigas vin en Paradizon. Chu vi vidas tiun belegan
domon tie, sur la
supra nubo? Ghi havas varmigitan naghbasenon, tenisludejon, ktp,
alivorte
chiun luksegon. Tie vi pasigos Eternon."
Tiam li turnighas al la pastro:
"Chu vi vidas tiun ruldometon tie, sur la suba nubo? En ghi
estas nenio. Tie
vi pasigos la ceteron de via mizera ekzisto."
La pastro ekkoleras, kaj diras al Dio:
"Kial do al mi, al pastro de Via Eklezio, Vi donas nur achan
ruldometon,
dum al tiu simpla autobuskondukisto vi donas luksegan
vilaon!?"
"Estas tre simple," respondas Dio. "Kiam vi
predikis dum la Meso, la homoj
dormis, dum kiam li kondukis sian autobuson, la homoj
preghis!"
ruldometo -
äîìèê íà êîëåñàõ
vilao - âèëëà
* * *
Jen estas idisto
kiu butikumas en granda magazeno.
Li ektrovas okulvitrojn kiuj senvestigas!
Senhezite li achetas. Li surmetas la okulvitrojn, kaj konstatas
ke efektive
la homoj estas nudaj; kaj kiam li formetas ilin, la homoj estas
denove
vestitaj. Bonege! Kaj piedirante hejmen, li ludas tiel, metante
kaj
formetante la magiajn okulvitrojn.
Alveninte hejme, li malfermas la pordon de la dormochambro, kaj
li vidas
sian edzinon kun la leterportisto sur la lito, tute nudaj. Li
formetas la
okulvitrojn kaj vidas ilin ankorau nudaj. Li remetas ilin, kaj
ili
estas ankorau nudaj.
Li ekkoleras: "Imagu, mi pagis 100 eurojn por tiuj chi
okulvitroj, kaj ili
jam ne plu funkcias!"